The Project Gutenberg eBook of Elektitaj noveloj

This ebook is for the use of anyone anywhere in the United States and most other parts of the world at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this ebook or online at www.gutenberg.org. If you are not located in the United States, you will have to check the laws of the country where you are located before using this eBook.

Title: Elektitaj noveloj

Author: Ivan Sergeevich Turgenev

Translator: Alexandra Mexin

Release date: August 11, 2021 [eBook #66037]
Most recently updated: October 18, 2024

Language: Esperanto

Credits: Andrew Sly, Miroslav Malovec and the Online Distributed Proofreading Team at https://www.pgdp.net (his file was produced from images generously made available by Biblioteka Cyfrowa KUL.)

*** START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK ELEKTITAJ NOVELOJ ***

INTERNACIA
MONDLITERATURO

Kolekto de la plej famaj verkoj
el ĉiuj naciaj literaturoj

FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1923
ESPERANTO-FAKO

I. S. TURGENEV
ELEKTITAJ NOVELOJ

El la rusa originalo tradukis
Alexandra Mexin

FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1923
ESPERANTO-FAKO

ĈIUJ RAJTOJ ESTAS REZERVATAJ

PRESEJO BREITKOPF & HÄRTEL, LEIPZIG

TABELO DE ENHAVO

 Paĝo
Antaŭparolo kun biografio de Ivan S. Turgenev7
Mumu13
Beĵin-Herbejo50
Poemetoj en prozo
Hundo — Sfinkso — Egoisto — Lazurregno — Festo en la ĉielo — Haltu! — Morgaŭ! Morgaŭ! — Rozo — Nimfoj.
77

ANTAŬPAROLO

KUN BIOGRAFIO DE IVAN S. TURGENEV

La librokolekto „Internacia Mondliteraturo“ havas la taskon, konigi al la Esperantistaro per karakterizaj verkoj la plej famajn verkistojn de diversaj nacioj. Starante antaŭ la demando, kiu rusa poeto meritas, kiel unua reprezenti la literaturon de sia popolo en ĉi tiu libroserio, oni sen hezito donos sian voĉon al Ivan Turgenev; ĉar lin antaŭ ĉiuj honoras la ĝenerala juĝo, ke li estas inter la rusaj verkistoj „la plej klasika“. Krome oni nomis lin ankaŭ „la plej eŭropa“, aludante per tio, ke Turgenev estis la arta reprezentanto de la „Okcidentemuloj“, rusa partio politika kaj literatura, kiu volis enigi en Ruslandon la tuteŭropan modernan kulturon kun ĝiaj klereco kaj liberecaj ideoj. Pro tio neruso plej bone komencos la studadon de la rusa literaturo per ĉi tiu poeto, ĉar liaj pensmaniero kaj stilo estas por ĉiu klaraj kaj facile kompreneblaj, kaj li kvazaŭ sur oportuna vojo enkondukas en la fremdecan regnon de la rusa animo.

La epoko, en kiu ekverkis Turgenev, estas ĉefe karakterizita per la mizera stato de sklaveco, en kiu vivis grandega parto de la rusa popolo. Regis tiam ankoraŭ la malbeninda sistemo de l’ servuto, kiu subigis ĉiujn sociajn rilatojn al siaj kruelaj leĝoj. Sub la „servuta rajto“ ekzistis nur du precipaj klasoj: sinjoroj kaj servutuloj. La rusa regnestraro sub Nikolaj Ia celis per ĉiuj rimedoj daŭrigi kiel eble plej longe tiun staton. Tial ĝi malpermesis kaj persekutis ĉion, kio povus — rekte aŭ malrekte — akceli la forigon de la servuto. Per feraj manoj la registaro retenis la kamparanojn, kiuj aspiris la liberecon, kaj same la sklavposedantojn, kiuj mem protestis kontraŭ la indigninda sklaveco de siaj sampopolanoj. Estis sinjoroj, kies konscienco ne permesis al ili ĝui komfortan vivadon, kiam apud ili suferis homoj, sur kies sango kaj larmoj apogiĝis la „civilizacio“ de tiu epoko.

Tamen tre forte staris ankoraŭ la muroj de la sklaveco kaj nerompeblaj ŝajnis la katenoj de l’ mallibero. La ribeloj de la servutuloj estis subpremataj per pafiloj kaj kanonoj, kaj malfortaj estis la voĉoj de tiuj servutsinjoroj, kiuj — kvankam hontante pri la malhonesteco de la aĉetado, vendado kaj ekspluatado de homoj kiel de bestoj — tamen ne riskis malkaŝe kaj kuraĝe agi kontraŭ tiu profunde enradikiĝinta institucio. Sed ekstaris aliaj — noblaj kaj bravaj filoj de Ruslando, kiuj ne povis toleri senage tiun hontegon kaj laŭte protestis kontraŭ la servuto je la nomo de vera amo al sia patrolando, je la nomo de la piedpremitaj homrajtoj. Ivan Turgenev apartenis al tiuj noblaj kaj bravaj homoj.

Ivan Sergejeviĉ Turgenev (1818-1883) naskiĝis en la urbo Orel, en riĉa nobela familio. Sian infanaĝon li pasigis en la granda vilaĝobieno Spasskoje-Lutovinovo, kiu apartenis al lia patrino. En tiu tempo estis kutimo en la nobelaj familioj, inviti eksterlandajn edukistojn. Tial la juna Turgenev havis guvernantojn francajn kaj germanajn kaj parolis perfekte tiujn du lingvojn. Malgraŭ la senzorga, luksa vivo la juna Turgenev ne estis feliĉa. Li tro frue rimarkis la malgajan sorton de la servutularo, bedaŭrinde en sia hejmo mem. Lia patrino estis kruela al la servutularo kaj hejma servistaro. Por ĉiam en la juna animo de la estonta eminenta verkisto restis la malgajaj okazintaĵoj el la vivo de la kamparanoj, la sklavoj de la sinjoroj. Dekunujara Turgenev estis sendata al Moskvo en edukejon, kie li perfekte ellernis ankaŭ la anglan lingvon. Dekkvinjara li jam iĝis studento de la Moskva universitato, kie li studis historion kaj filologion. Sed baldaŭ li estis devigata reveni en la vilaĝon, ĉar lia patro mortis.

Unu jaron Turgenev pasigis en la bieno de sia patrino. Iliaj interrilatoj malboniĝis pro tio, ke Turgenev ne povis toleri ŝian kruelan konduton al la servutularo, kaj la fiera, despotema nobelino ne ŝatis la humanajn ideojn de sia filo. Turgenev forlasis la hejman vilaĝon por viziti la Peterburgan universitaton. Atinginte la gradon de kandidato, li vojaĝis en la jaro 1838a al Germanlando kaj studis ĉe la Berlina universitato klasikan filologion, historion kaj filozofion. Reveninte en sian patrujon post du jaroj, Turgenev definitive disiĝis de sia patrino, rifuzis monrimedojn de ŝi kaj komencis vivi de siaj literaturaj laboroj.

Turgenev dediĉis en la komenco de sia literatura agado sian grandegan verkistan talenton al la priskribo de la malgaja vivado de la servutularo. Liaj rakontoj el la kamparana vivo aperis en la jaro 1852a sub la titolo: „Memoraĵoj de ĉasisto“. La libro faris tre grandan impreson sur la legantojn kaj fondis lian famon. Kun veremo Turgenev kuraĝe montras en ĝi la hontindan sklavostaton de milionoj da rusoj. La caro Aleksander IIa, tiam ankoraŭ kronprinco, tre ŝatis la libron de Turgenev. La bela rakontaro sendube akcelis multe la liberigon de la kamparanoj en la jaro 1861a.

En la jaro 1856a Turgenev transloĝiĝis en Parizon, kie li restis ĝis sia morto. Tie li skribis siajn rimarkindajn romanojn: „Nobela nesto“, „Patroj kaj infanoj“ kaj aliajn. Krom admirinda beleco de la lingvo kaj de la stilo, krom la arto belege priskribi ia naturon, la verkoj de Turgenev estas plenaj de humanaj ideoj. Tiu ĉi granda verkisto alvokas la kompaton al ĉiuj malfeliĉuloj kaj persekutatoj, la amon al ĉio nobla kaj ideala. Mortinte en la jaro 1883a en Bougival apud Paris, Turgenev estis enterigata en Peterburgo, en la famkonata tombaro Volkova, kie ripozas apud li en eterna dormado ankaŭ aliaj eminentaj kaj noblaj filoj de la rusa lando ...

Baldaŭ Turgenev iĝis famglora ankaŭ en eksterlando. Eminentaj aŭtoroj skribis pri li kaj liaj verkoj: Daudet, Renan, Carlyle k. a. — Turgenev estis amiko de Merimée, Flaubert, Rolstown kaj Tennyson. — Li apartenas al la tuta homaro!

La noveloj de Turgenev, kiujn mi elektis por ĉi tiu libro, apartenas al diversaj periodoj de lia verkado.

La novelo „Mumu“ aperis en la jaro 1852a. Sub ĝia arta vesto kaŝiĝas akra kritiko kontraŭ la socia institucio, kiu permesis la sklavigon de homo per alia homo. Kaprica maljuna nobelino forprenas de liaj terkulturaj laboroj surdmutan grandegulon, Gerasim, kaj destinas lin kortgardisto por sia domo en Moskvo. Apenaŭ kutimiĝinte al la nova vivo en la grandurbo, la soleca Gerasim ekamas la humilan, simplaniman lavistinon Tatjana. Sed, laŭ ordono de la sinjorino, Tatjana estas edzinigata kun drinkemulo. Poste Gerasim koraliĝas al la hundeto Mumu, kiun li trovis kaj prenis kun si, sed ree la sinjorino, al kiu la hundeto de ŝia servutulo ne montris la atenditan respekton, ĉagrenas la bonkoran mutulon, ordonante forigi la hundon. Fine Gerasim devas mem dronigi sian karulon. La angla verkisto Carlyle nomis la novelon „Mumu“ la plej kortuŝa el ĉiuj rakontoj, kiujn li iam legis.

La dua rakonto „Beĵin-Herbejo“ estas prenita el la libro „Memoraĵoj de ĉasisto“, aperinta en la jaro 1852a. Ĉasante Turgenev pasigas la nokton sur la Beĵin-Herbejo en la societo de kamparanaj knaboj, kiuj dumnokte gardas paŝtiĝantajn ĉevalojn. La simpla elkora babilado de la knaboj konigas al ni rusajn superstiĉojn, kiuj devenas parte de la malklereco — la kamparanoj ne povas klarigi naturajn fenomenojn — parte estas restaĵoj de la idolana religio, kiu strange intermiksiĝas en kredoj kaj ritoj kun la kristana. — La bela rakonto estas kvazaŭ kadrumita de admirinda naturpriskribo.

Kiel fina akordo sonas la lirikaj „Poemetoj en prozo“, aperintaj en la jaro 1881a. La lacanima majstro esprimas en ili krom altaj tuthomaraj ideoj ankaŭ siajn proprajn personajn sentojn, meditas pri sia sorto, pri morto kaj senmorteco.

Alexandra Mexin.

MUMU

En unu el la stratoj malproksimaj de la centro, en Moskvo, en griza domo, kun blankaj kolonoj, interetaĝo kaj kurbiĝinta balkono, loĝis iam nobela vidvino kun multnombra hejmanaro. Ŝiaj filoj havis oficon en Peterburgo, ŝiaj filinoj estis edziniĝintaj; ŝi eliradis malofte el sia domo kaj en soleco pasigis la lastajn jarojn de sia avara, enuiga maljunaĝo. Jam delonge preterpasis ŝia tago, sengaja, malserena; sed ŝia vespero estis pli malluma ol la nokto mem.

El ŝia tuta servantaro la plej rimarkinda persono estis la kortgardisto Gerasim, viro altkreska, grandegulo, sed naskita surdmuta. La sinjorino prenis lin el la vilaĝo, kie li vivis sola, en malgranda „izba“[1], loĝante dise de siaj fratoj. Li fervore plenumis siajn devojn, kiel servutulo.

Eksterorde fortega, li laboris kvaroble pli ol iu alia — li estis kapabla je ĉiu laboro. Estis ĝojo observi lin, kiam li plugis: kunpremante per siaj grandegaj manplatoj la plugilon, li ŝajne sen helpo de sia ĉevalo tratranĉis la elastan terbruston. Aŭ, dum la falĉado, li tiel ege skuadis la falĉilon, kvazaŭ li forfalĉus betulojn kune kun la radikoj. Kiam li rapide, senhalte draŝis per triarŝinlonga draŝilo, tiam moviĝis kiel leviloj la longformaj kaj malmolaj muskoloj de liaj ŝultroj. Pro ĉiama silento lia laborado ŝajnis solene grava. Li estis bravulo kaj ĉia fraŭlino volonte edziniĝus kun li, se li ne estus surdmutulo.

Tiun Gerasim-on oni venigis al Moskvo, aĉetis por li botojn; je la somero oni kudris por li kaftan-on[2], je la vintro-felpelton, enmanigis al li ŝovelilon kaj balailon — kaj li ricevis la oficon de kortgardisto.

Ne plaĉis al li komence lia nova vivmaniero. De sia infanaĝo li estis kutimita al kampaj laboroj, al kamparana vivado. Fremda inter aliaj homoj pro sia malfeliĉo, li elkreskis muta, fortikega, kiel arbo sur fekunda grundo. Translokita en la urbon, li ne komprenis, kio al li okazis. Li enuis, ne komprenante ion, kiel nenion komprenas juna sanplena bovo, kiun oni ĵus forprenis de la kampo, kie li paŝtiĝis en longkreska suka herbo, forprenis, metis en vagonon fervojan kaj jen — oni ĝin forveturigas, surŝutante ĝian grasdikan korpon per fumo, per fajreroj, per onda vaporo; rapidege oni forigas ĝin, brue, knare — sed kien — tion nur Dio scias!

Sian novan okupon Gerasim, post pena kampara laborado, komparis je amuzo. Post duonhoro lia laboro estis farita, kaj li ree senokupe haltis meze de la korto; li observis mirigite, malfermante la buŝon, ĉiujn preterpasantojn, kvazaŭ li volus fine ekscii de ili la solvon de sia enigma situacio.

Aŭ li sin kaŝis ien, en angulon, kaj forĵetinte malproksimen la balailon kaj ŝovelilon, li kuŝigis sin, tuŝante la teron per sia vango, kaj restis senmove dum kelke da horoj, kiel kaptita besto.

Sed la homo kutimiĝas al ĉio, kaj ankaŭ Gerasim kutimiĝis fine al la urba vivado. Li ne havis tro da okupo: lia ofico konsistis en tio, ke li devis purigi la korton, dufoje ĉiutage venigi la barelon kun akvo, provizi la domon je ligno kaj dishaki ĉi tiun, ankaŭ por la kuirejo, ne enlasi fremdulon kaj dumnokte gardi la korton.

Verdire, li fervore plenumis sian devon: nek ligneron, nek balaaĵon oni povis trovi en la korto.

Se restis en la pluvokoto ie la ĉevalaĉo, kiu tiris la akvobarelon, li ne nur la ĉaron, sed eĉ la ĉevalon per unu movo de siaj ŝultroj forpuŝis. Aŭ li hakis lignon: la hakilo sonoris en liaj manoj, kiel vitro, ĉiuflanken flugis ligneroj, ŝtipetoj. Kio koncernis fremdulojn — li, unu nokton, kaptinte du ŝtelistojn, tiel frapis unu kontraŭ la alia per la fruntoj, ke post tio oni eĉ ne bezonis konduki ilin en la policejon. Pro tio ĉiuj en la kvartalo tiel lin timegis, ke preterpasantaj eĉ dumtage fremduloj, ne friponoj, ekvidante la teruran kortgardiston, faris timgestojn kaj lin krivokis, kvazaŭ li povis ilin aŭdi.

Kun la servantaro Gerasim ne estis tro amikema, — ili lin timis — sed tamen li konsideris ilin „siaj“.

Ili interkompreniĝis helpe de signoj; — li plenumis akurate ĉiujn ordonojn, sed konsciis siajn rajtojn, kaj neniu kuraĝis okupi lian lokon ĉetable. Ĝenerale, Gerasim estis severmora, serioza kaj ŝatis ordon en ĉio. Li eĉ al la kokoj ne permesis lukti: ekvidante tion, li tuj kaptis ilin je la piedoj, turnis ilin dekfoje en la aero kaj disigis ilin. En la korto de la sinjorino troviĝis ankaŭ anseroj; ansero estas, kiel oni scias, birdo serioza, meditema. Gerasim ilin estimis, li vartis kaj manĝigis ilin; li mem similis je ia gravmiena viransero.

Kiel loĝejon oni destinis por li la ĉambreton super la kuirejo, kiun li aranĝis mem, laŭ sia plaĉo. Li konstruis mem sian liton el kverkbretoj sur kvar ŝtipegoj — vere gigantecan liton: ĝi ne estus kurbiĝinta eĉ sub centpuda ŝarĝo[3].

Sub la lito staris forta kestego kaj en la angulo — tableto samspeca. Ĉe la tableto — la tripieda seĝo, malalta, tiel solidedaŭra, ke Gerasim ĝin levis, faligis kaj nur ridetis.

Li fermis sian ĉambreton per seruro simila je kalaĉeto, nur nigra; la ŝlosilon de tiu seruro Gerasim ĉiam portis sur sia zonumo.

Li ne ŝatis, ke oni venas al li.

Tiel forpasis unu jaro, post kies fino io okazis al Gerasim.

La maljuna sinjorino, kies korton gardis Gerasim, laŭ malnovaj kutimoj, havis multnombran geservistaron. En ŝia domo estis ne nur lavistinoj, kudristinoj, meblistoj, tajloroj kaj tajlorinoj, sed ankaŭ ĉevalarmajisto. Li, krome kuracis bestojn kaj kortanojn[4]. Li estis domkuracisto por la sinjorino, ankaŭ estis botisto, kiun oni nomis Kapiton Klimov, drinkemulo. Klimov opiniis sin mem — homo ofendita, ne ŝatata laŭ sia indeco, klerulo. Li pensis, ke li devus loĝi en la ĉefurbo, ne en Moskvo, senokupe, en ia forgesita angulo. Se li drinkis, li tion faris pro ĉagreno, kiel li mem klarigis, akcentante ĉiun vorton kaj frapante sian bruston.

Unu fojon la sinjorino konversaciis pri li kun sia ĉambelano Gavrila, kiu ŝajne jam ĉe la naskiĝo estis destinita por esti ĉefa persono, se oni juĝis laŭ liaj flavaj okuletoj kaj la nazo, simila je anasbeko.

La sinjorino bedaŭris la malbonmoralecon de Kapiton, kiun antaŭvespere oni trovis ie sur la strato.

„Jen, Gavrila“, ŝi ekparolis subite, „ĉu ni lin edzigu, kion ci pensas? Eble li serioziĝos.“

„Kial do lin ne edzigi? Tre bone tio estos“, respondis Gavrila.

„Jes, sed kiu konsentos edziniĝi kun li?“

„Kompreneble, sed laŭ via deziro. Li tamen estas al io taŭga. Ni ne malesperu.“

„Ŝajne Tatjana al li plaĉas.“

Gavrila volis ion kontraŭdiri, sed kunpremis la lipojn.

„Jes, li svatiĝu je Tatjana“, decidis la sinjorino, flarante tabakon plezure. „Ĉu ci aŭdas?“

„Laŭ via ordono“, diris Gavrila kaj foriris.

Reveninte en sian ĉambron (ĝi troviĝis en la flank-konstruaĵo kaj en ĝi estis amasigitaj forĝumitaj kestoj), Gavrila unue forsendis sian edzinon, poste sin sidigis ĉe la fenestro kaj enpensiĝis. La neatendita ordono de la sinjorino starigis antaŭ li malfacilan taskon. Fine li ekstaris kaj venigis Kapiton-on. Kapiton estis veninta ... Sed antaŭ ol ni komunikos al la legantoj ilian konversacion, ni opinias necesa, rakonti per nemultaj vortoj pri Tatjana, kun kiu estis devigita edziĝi Kapiton, kaj pri tio, kial la ordono de la sinjorino embarasis la ĉambelanon.

Tatjana, lavistino (ŝi estis lerta kaj lavis nur delikatajn tolaĵojn), estis dudekokjara virino, eta, maldika, blonda, kun makuletoj sur la maldekstra vango. Makuletoj, kun kiuj oni naskiĝas sur la maldekstra vango, estas malbona antaŭsigno en Ruslando — la antaŭdiro de la malfeliĉa vivo ... Tatjana ne povis laŭdi sian sorton. De sia junaĝo ŝi estis maldorlotita; ŝi laboradis pene, ne vidante ian kareson.

Oni vestigis ŝin iel. Ŝi ricevis mizeran salajron. Ŝi preskaŭ ne posedis parencaron: ia maljuna ŝlosilgardisto, forlasita en kamparbieno pro netaŭgeco, estis ŝia onklo, aliaj ŝiaj onkloj estis kamparanoj — jen ĉio. Oni ŝin opiniis iam belulino, sed ŝia beleco tre frue foriĝis. Ŝi estis tre humila, homtima; pri si mem ŝi sentis indiferenton, aliaj ŝin teruris. Ŝi pensis nur pri unu afero: fini ŝian laboron ĝis la fiksita horo, neniam parolis kun iu kaj tremetadis pro la nomo nur de la sinjorino, kvankam tiu apenaŭ ŝin konis laŭvide. Kiam oni venigis Gerasim-on el la kamparo, ŝi preskaŭ svenis pro teruriĝo, ekvidante lian grandegan figuron. Ŝi ĉiam evitis renkonti kun li, ŝi eĉ fermis la okulojn, kiam hazarde ŝi preterkuris lin, rapidante el la domo en la lavejon. Gerasim komence tute ne atentis ŝin. Poste li ridetadis, ŝin renkontante, poste ŝin longe fiksrigardadis kaj fine — ekamis ŝin. Ŝi plaĉis al li pro kio — Dio tion scias: ĉu pro ŝia milda vizaĝesprimo, ĉu pro la timemo de ŝiaj movoj. Unu fojon ŝi trapasis la korton, singardeme tenante en disstarigitaj fingroj amelumitan bluzeton de la sinjorino — iu ekkaptis forte ŝian kubuton. Ŝi returniĝis, ekkriis — malantaŭe staris Gerasim. Malsaĝe ridante kaj karese muĝante, li aletendis mielkuketon kokforman kun orumitaj vosto kaj flugiloj. Ŝi volis rifuzi, sed li perforte ĝin enŝovis en ŝian manon, kapbalancis, foriris kaj, rigardante reen, ankoraŭfoje ekmuĝis ion amikecan. Depost tiu tago li ŝin sekvis: kien ajn ŝi iris, ŝi ĉie vidis lin antaŭ si. Li renkonte ridetis, eltiris rubandon, kaŝitan ĉebruste, kaj ĝin donacis al ŝi, forviŝis antaŭ ŝi la polvon per la balailo. La malfeliĉa fraŭlino estis tre embarasita pro tio. Baldaŭ ĉiuj domanoj eksciis pri la faroj de la muta kortgardisto. Tatjana estis kvazaŭ surŝutata de mokvortoj, eldiroj, ŝin trafantaj, pikaludoj. Sed neniu tamen kuraĝis mokaĉi pri Gerasim: li ne ŝatis ŝercojn; ankaŭ ŝin oni ne maltrankviligis en lia ĉeesto. Nevole la fraŭlino estis de li protektata. Kiel ĉiuj surdmutuloj, li estis tre komprenema kaj tuj rimarkis, ke oni mokas pri li aŭ ŝi. Unu fojon, dum la tagmezmanĝo, la ĉambelanino insultis Tatjana-n tiel, ke la kompatindulino preskaŭ estis ekploronta pro ĉagreno. Subite Gerasim leviĝis, etendis sian brakon, metis sian manegon sur la kapon de la ĉambelanino kaj tiel malafable, furioze rigardis ŝin, ke ŝi kurbiĝis super la tablo. Ĉiuj eksilentis. Gerasim prenis ree la kuleron kaj daŭrigis sorbmanĝi la brasiksupon. „Jen — muta diablo, arbarkoboldo“[5], duonvoĉe ĉiuj balbutis, — la ĉambelanino levis sin kaj foriris en la servistinejon.

Aliafoje, rimarkinte, ke Kapiton, tiu Kapiton, pri kiu mi ĵus rakontis, tro amindume konversaciis kun Tatjana, Gerasim faris al li fingrosignon, ke li alproksimiĝu, kondukis lin en la veturilejon; tie li, preninte la pinton de la timono, neforte, sed signifplene minacis per ĝi.

Ĉi ĉion li faris nepunate. Vere, la ĉambelanino, enirinte la servistejon, tuj svenis kaj ĝenerale tiel lerte agis, ke la saman tagon la maldelikata agado de Gerasim estis raportita al la sinjorino. Sed kaprica maljunulino, ŝi je ofendiĝo de la ĉambelanino, nur ekridis kaj igis ŝin ree kaj ree montri — „kiel li cin mallevigis per sia tro peza mano“; sekvantan tagon ŝi sendis al Gerasim unu rublon. Ŝi lin ŝatis kiel fidelan, fortikan gardiston. Gerasim timis ŝin, sed tamen li esperis je ŝia favoro kaj intencis jam, iri al ŝi kun la peto, permesi al li edziĝi kun Tatjana. Li atendis nur novan kaftanon por aperi decaspekta antaŭ la sinjorino; la kaftanon al li promesis la domestro. Sed subite la sinjorino decidis edzinigi Tatjana-n kun Kapiton.

La leganto nun facile komprenas la kaŭzon de la embaraskonfuziĝo, kiun sentis Gavrila post la interparolado kun la sinjorino. „La sinjorino“, li pensis, sidante ĉe la fenestro, „certe favoras Gerasim-on (Gavrila tion bone sciis kaj tial li mem jesigis ĉion, kion faris Gerasim), sed tamen — li estas homestaĵo senparola. Ĉu estas eble raporti al la sinjorino, ke Gerasim amindumas Tatjana-n? Ankaŭ estas ĝuste: ĉu li estas konvena edzo? Aliaflanke, se tiu arbardiablo — ke Dio min pardonu — ekscios, ke oni edzinigos Tatjana-n kun Kapiton, li ja ĉion disbatos en la domo! Verdire! Oni ja ne povas al li ĉion klarigi. Lin ja, tiun diablon, — pekis mi, pekulo[6] — neniel oni konsentigos!“

Kapiton aperis kaj la meditado de Gavrila estis interrompita. La malserioza botisto eniris, kunmetis la brakojn malantaŭe, senĝene sin apogante al elstaranta murangulo ĉe la pordo, krucforme metis siajn piedojn kaj skuis sian kapon: „Jen mi estas. Kion vi bezonas?“

Gavrila ekrigardis Kapiton-on kaj ekfrapis la fenestrokadron. Kapiton nur iomete duonfermis siajn plumbkolorajn okuletojn, sed ne mallevis ilin; li eĉ ekridetis kaj gladtuŝis per la mano siajn blankaspektajn harojn, erinace disstarantajn: „Nu, jen mi. Kial vi rigardas?“

„Bele ci aspektas“, elparolis Gavrila kaj silentis. „Belaspekta ci estas. Kontraŭ tio oni povas nenion diri.“

Kapiton nur movis la ŝultrojn. „Ĉu ci estas pli bela?“ pensis li.

„Nu, rigardu cin mem, nu, rigardu“, krivoĉe daŭrigis Gavrila; „nu, je kiu ci similas?“

Kapiton trankvile rigardis sian eluzitan, disŝiritan surtuton, siajn flikitajn pantalonojn, atente observis la truojn sur la ŝuoj, — precipe tiun ŝuon, sur kies pinton tiel dande sin apogis lia dekstra piedo, kaj ree fiksrigardis la ĉambelanon.

„Kio do?“

„Kio?“ ripetis Gavrila. „Kio? Ci ankoraŭ demandas: kio? Al diablo ci similas, — pekis mi, pekulo — jen, al kiu ci similas.“

Kapiton rapide ekpalpebrumis.

„Insultu nur, vi insultu, Gavrila Andrejiĉ“, ree pensis li.

„Ci ja ree estis ebria“, komencis Gavrila, „ree? He, nu, respondu do!“

„Mi ĝuis alkoholajn trinkaĵojn pro mia malfortika sanstato — efektive“, rediris Kapiton.

„Pro cia malfortika sanstato ... Eble pro tio, ke ci estas ne sufiĉe punata — jen pro kio ... Kaj ci instruiĝis en Peterburgo ... Multon ci tie lernis! Nur nenionfarante ci manĝas la panon!“

„En tiu ĉi kazo, Gavrila Andrejiĉ, min prijuĝu nur sola Disinjoro — neniu alia. Li sola scias, kia homo mi estas en la mondo, ĉu mi efektive manĝas mian panon nenionfarante. Konsidere la ebriecon — ankaŭ en tiu kazo ne mia estas la kulpo — estis kunulo mia, kiu allogis min ... poste li foriris, ruze, kaj mi...“

„Kaj ci restis, ansero, sur la strato. Ho, ci, pereinto! Nu, ne pri tio temas,“ daŭrigis la ĉambelano, „sed jen pri kio. Plaĉas al la sinjorino,“ li iomete silentis, „al la sinjorino plaĉas, ke ci edziĝu. Ĉu ci aŭdas? Ŝi supozas, ke ci serioziĝos, edziĝonte. Ĉu ci komprenas?“

„Kial do ne kompreni?“

„Nu, jes ... Laŭ mia opinio pli bone estus — cin teni severe. Sed tio estas la afero de la sinjorino. Nu, ĉu ci konsentas?“

„La edziĝo estas tre bona afero por la homo, Gavrila Andrejiĉ. Miaflanke, mi plezure, agrable, konsentas.“

„Nu, jes,“ rediris Gavrila en pensoj, „verdire, tiu ĉi homo parolas laŭorde. — Nur jen kio — fianĉinon oni trovis por ci ne tro bonan.“

„Kiun, permesu demandi?“

„Tatjana-n.“

„Tatjana-n?“

Kapiton pro miriĝo malfermegis okulojn kaj deiris de la muro.

„Nu, kial ci maltrankviliĝis? Ĉu ŝi ne plaĉas al ci?“

„Kial ne plaĉas? Si estas fraŭlino deca, laborema, trankvilmora. Sed vi ja mem scias, Gavrila Andrejiĉ, li ... la arbardiablo, la stepa monstro ... li ja ŝin...“

„Mi scias, fratulo, mi ĉion scias,“ tedite interrompis lin la ĉambelano ... „sed ja...“

„Do, estu malsevera, Gavrila Andrejiĉ, li ja min mortigos, je Dio, li min mortigos, kiel muŝon li min mortbatos manmove ... Li ja havas manon — bonvolu vi mem rigardi, kian manon li havas — vere, la manon kiel Minin kaj Poĵarskij[7]. Li, mutulo, batas kaj mem ne aŭdas, kiel li frapas! Svingas pugnegojn, kvazaŭ en sonĝo! Ne estas eble trankviligi lin, kiel? Ĉar li, vi mem scias, estas surda kaj krome stulta, kiel kalkano. Li ja estas besto, idolo, Gavrila Andrejiĉ ... pli terura ol idolo. Kiel tremolarbo li estas ... Kial do mi suferu pro li? Certe, al mi nun ĉio estas negrava, — mi kutimis al ĉio, mi toleras ĉion, mi ne estas postulema — sed tamen mi estas — homo, ne, verdire, ia sentaŭgaĵo...“

„Mi scias, mi scias, ne priskribu tro...“

„Disinjoro mia“, flamarde daŭrigis la botisto, „kiam do venos fino al mia turmento? Kiam, ho, Disinjoro? Malfeliĉulo mi, veulo! Kia estas mia sorto, se oni konsideras! En junaĝo batis min mia mastro — germano, — en plej bela aĝo — batadis min mia frato, — fine, jen kion mi ĝisvivis en mia maturaĝo...“

„He, ci, molanimulo,“ diris Gavrila, „kial ci detale pri ĉio rakontas? Verdire?“

„Kial, Gavrila Andrejiĉ? Mi ne timas batojn, Gavrila Andrejiĉ. Se mia sinjoro min punas, poste li min publike salutas — mi tamen restas homo. Sed suferi pro tiu...“

„Nu; iru for“, senpacience interrompis lin Gavrila.

Kapiton foriris.

„Se li ne estus,“ kriis post li la ĉambelano, „ĉu vi mem konsentus?“

„Mi eldiras mian konsenton“, diris Kapiton kaj malaperis. La elokventeco ne forlasadis lin eĉ en la plej malagrabla situacio.

La ĉambelano paŝis iomete tra la ĉambro.

„Nu, venigu nun Tatjana-n“, fine diris li.

Post kelke da tempo Tatjana nelaŭte eniris kaj haltis sur la sojlo.

„Kion vi ordonos, Gavrila Andrejiĉ?“ diris ŝi, apenaŭ aŭdeble. La ĉambelano fikse rigardis ŝin.

„Nu,“ diris li, „ĉu ci, Tanjo, volas edziniĝi? La sinjorino elektis por vi la fianĉon.“

„Mi obeas, Gavrila Andrejiĉ. Kiun do la sinjorino destinis kiel fianĉon por mi?“

„Kapiton-on, la botiston.“

„Mi obeas.“

„Li estas malseriozulo, verdire. Sed la sinjorino en tiu okazo esperas, ke ci...“

„Mi obeas.“

„Nur jen — malŝanco ... tiu surdulo, Geraĉjo, li ja cin amindumas. Kiel ci alsorĉis tiun urson? Li ja kapablas cin mortigi, tiu urso...“

„Li min mortigos, Gavrila Andrejiĉ, nepre mortigos.“

„Li mortigos cin ... Nu, tion ni ankoraŭ vidos ... Ci diras — li mortigos? Ĉu li rajtas cin mortigi, prijuĝu ci mem?“

„Mi ja ne scias, Gavrila Andrejiĉ, ĉu li rajtas aŭ ne...“

„Jen kia ci estas! Ĉu ci ion al li promesis?“

„Kion vi deziras?“

La ĉambelano iomete silentis kaj pensis: „Modesta ci estas! — Nu, bone,“ li aldiris, „ni priparolu ankoraŭ tion, nun foriru, Tanjo; mi vidas, ke ci vere estas humilulino.“

Tatjana returnis sin, apogis sin facile je la pordkadro kaj foriris.

„Eble la sinjorino morgaŭ jam estos forgesinta pri tiu geedziĝo,“ pensis la ĉambelano, „eble mi vane estas maltrankvila. Ni ja la tumultulon pacigos ... se io okazos — mi tuj sciigos la policon ... Ustinja Fedorovna,“ ordonis li laŭtvoĉe al sia edzino, „klopodu vi pri la samovaro[8], mia respektindulino.“

Tatjana dum tiu tuta tago ne eliris el la lavejo. Komence ŝi ekploris, poste — forviŝis la larmojn kaj laŭkutime laboris. Kapiton ĝis malfrua nokto sidis en la drinkejo kun iu kunulo malafablaspekta kaj rakontis al li detale — kiel li loĝis en Peterburgo ĉe ia sinjoro. Tiu sinjoro estis tre talenta, sed observis tro la ordon kaj havis unu malbonan econ: li tro inklinis al drinkado kaj ĉiel amindumis virinojn ... La malafabla kunulo jesis; sed kiam Kapiton al li anoncis, fine, ke li, pro ia okazo, intencas morgaŭ sin memmortigi, la malafabla kamarado diris, ke jam estas tempo dormi. Ili disiĝis maldelikate kaj silente.

Sed la esperoj de la ĉambelano ne efektiviĝis. La sinjorinon priokupis tiom la intenco, edzigi Kapiton-on, ke ŝi eĉ dumnokte pri tio konversaciis kun unu el siaj akompanistinoj[9]. Tiu ĉi akompanistino loĝis en la sinjorina domo nur por pasigi la nokton kun la dommastrino, se tiu ne povis dormi; la fraŭlino dormis dumtage kiel nokta veturigisto.

Kiam Gavrila venis al la sinjorino post la matenmanĝo, kun la raporto, ŝia unua demando estis: „... kaj la geedziĝo? Ĉu la afero sukcesos?“ Li kompreneble respondis, ke jes, ke Kapiton hodiaŭ venos ŝin saluti. La sinjorino ne fartis bone; ŝi ne longe okupis sin pri la aferoj.

La ĉambelano revenis hejmen kaj kunvokis konsilantaron. La afero, sendube, postulis apartan pridiskutadon. Tatjana ne kontraŭdiris ion, sed Kapiton laŭtvoĉe anoncis, ke li havas nur unu kapon, sed ne du, nek tri ... Gerasim severe, rapidrigarde observis ĉiujn, ne forlasis la peronon de la servistinejo kaj, ŝajne, antaŭsentis, ke oni konspiras ion por li malbonan. La kunvenintoj (en ties nombro ĉeestis maljuna bufedestro, nomita onklo Ĥvost, kiun ĉiuj respekte demandis pri konsiloj, kvankam li ne respondadis ion alian ol „jen ĝi kiel“ aŭ „jes, jes! — jes, jes!“) komencis per tio, ke ili, por en ĉiu kazo eldanĝerigi lin, enfermis Kapiton-on en la ĉambreton, kie staris akvopuriga maŝino. Oni komencis fervore pripensi. Certe, estis facile agi perforte, — sed — ke Dio antaŭgardu — la sinjorino maltrankviliĝos pro la bruo, — malŝanco! Kion do fari! Oni pensis, pensis, finfine, elpensis.

Rimarkite estis multfoje, ke Gerasim ne toleris ebriulojn. Sidante ĉe la pordego, li ĉiam deturnis la kapon indigne, kiam lin preterpaŝis ia drinkulo, necerte marŝante, kun la ŝirmileto de sia ĉapo sur la orelo. Oni decidis instigi Tatjana-n, ke ŝi ŝajnigu sin ebrieta kaj iru, ŝanceliĝante kaj balanciĝante, preter Gerasim. La malfeliĉulino longe ne konsentis; sed oni konvinkis ŝin. Ŝi mem vidis, ke alimaniere ŝi ne liberiĝus de sia adoranto. Ŝi iris. Oni eligis Kapiton-on el la ĉambreto — ĉar la afero lin koncernis. Gerasim estis sidanta sur la piedestaleto ĉe la pordego kaj enŝovis la ŝovelilon en la teron ... El ĉiuj anguloj, el sub ĉiuj rulkurtenoj oni lin observis ...

La ruzaĵo sukcesis plej eble bone. Ekvidinte Tatjana-n, li, komence, laŭkutime, karese kapbalancis; poste, ŝin fiksrigardante, faligis la ŝovelilon, ekstaris, alproksimiĝis, almetis sian vizaĝon al la ŝia ... Pro la timo ŝi ekŝancelis ankoraŭ pli forte kaj fermis la okulojn. Li prenis ŝian manon, kurigis ŝin tra la korto; enirinte kun ŝi la ĉambron, kie kunsidis la konsilantaro, li puŝis ŝin rekte al Kapiton. Tatjana preskaŭ svenis ... Gerasim staris iomete, ŝin rigardante, svingis manon, ekridetis kaj foriris pezpaŝe, en sian ĉambreton ... Unu tagon kaj unu nokton li ne eliris. Forejtor Antipka poste rakontis, ke li vidis tra fendeto, ke Gerasim, sidante sur sia lito, nelaŭte, egalmezure kaj nur muĝante — kantis; tio estis — balanciĝis, fermis la okulojn kaj skuis la kapon, kiel tion faras veturigistoj aŭ volgaj ŝiplaboristoj, kiam ili kantas siajn vemalgajajn melodiojn.

Antipka eksentis kortimon kaj deiris de la fendotruo.

Kiam, sekvantan tagon, Gerasim eliris el sia ĉambreto, li havis sian kutiman mienon. Li aspektis nur iomete pli malserena kaj tute ne atentis Tatjana-n, nek Kapiton-on.

La saman vesperon la gefianĉoj, tenante subbrake anserojn[10], iris al la sinjorino kaj post unu semajno ili geedziĝis. En la sama tago Gerasim ŝanĝis sian konduton neniel.

Sed de la rivero li revenis sen akvo — li ial rompis dumvoje la barelon. Vespere, en la ĉevalejo, li tiel fervore purigis kaj frotis sian ĉevalon, ke la besto balanciĝis, kvazaŭ sektrunketo pro la vento, kaj apenaŭ tenis sin sur la piedoj sub liaj ferpugnoj. Ĉi ĉio okazis printempe. Preterpasis ankoraŭ unu jaro, dum kiu Kapiton fine al nenio plu taŭgis pro sia ebrieco. Oni decidis forsendi lin kaj lian edzinon en malproksiman kamparon kun la kamparveturilaro. En la tago de ilia forveturo li ŝajnis kuraĝa kaj volis konvinki ĉiujn, ke — kien ajn oni lin sendos, eĉ al fino de la mondo — li tamen ne pereos. Sed poste li tute senkuraĝiĝis, plendis, ke oni veturigas lin al malkleruloj, kaj fine malfortiĝis tiel, ke li povis eĉ ne surmeti sian ĉapon. Iu kompatemulo ĝin surŝovis sur lian frunton, orde aranĝis la ŝirmileton kaj manfrapis ĝin desupre. Kiam ĉio jam estis preta, la kamparanoj jam prenis en la manojn la kondukilojn, kaj oni atendis nur la vortojn: „Kun Dio!“[11], Gerasim eliris el sia ĉambreto, alproksimiĝis al Tatjana kaj donacis al ŝi — por rememorigo pri li — ruĝan kotontukon, kiun li por ŝi aĉetis antaŭ unu jaro[12]. Tatjana, ĝis nun indiferente suferinta ĉiujn ŝanĝiĝojn de sia sorto, tamen nun ne povis plu elteni — ŝi eligis larmojn, kaj, sin sidigante en la kamparveturilon, ŝi, laŭkristane, interŝanĝis kun Gerasim trifojan kison. Li intencis akompani ŝin ĝis la limbaraĵo[13] kaj iris apud la veturilo, sed subite haltis ĉe la Krima Trairejo, svingis la manon[14] kaj ekmarŝis laŭlonge de la rivero.

Vesperiĝis. Li iris nerapide kaj rigardis la akvon. Subite ŝajnis al li, ke iu baraktas en la ŝlimo ĉe la bordo. Li kliniĝis kaj ekvidis etan hundidon, blankan, nigromakulan, kiu, malgraŭ siaj penoj, ne povis eliri iel el la akvo, glitis kaj tremetis per tuta sia malseka kaj malgrasa korpeto. Gerasim iom rigardis la kompatindan fihundidon, ekkaptis ĝin per unu mano, metis ĝin ĉe sia brusto kaj grandpaŝe iris hejmen. Veninte en sian ĉambreton, li metis sur sian liton la savitan hundidon, kovris ĝin per sia peza lanmantelo kaj kuris — unue en la ĉevalejon por alporti pajlon, poste — en la kuirejon, kie li prenis pelveton da lakto. Zorgeme forpuŝinte la lanmantelon kaj sterninte la pajlon, li metis la pelveton sur la liton. La kompatinda hundido estis nur trisemajna, — ĝi estis nur antaŭ nelonge komencinta vidi — unu okulo eĉ ŝajnis pli granda ol la alia. Ĝi ankoraŭ ne povis trinki el la pelveto, nur tremetis kaj fermetis la okulojn. Gerasim, delikate altuŝante ĝian kapon, puŝis ĝian buŝon al la lakto. La hundido subite eltrinkis avide, ŝprucblovante, tremante kaj troglutante. Gerasim iom observis ĝin, kaj subite ekridis ... Tutan nokton li vartis ĝin, kuŝigis, sekigis kaj, fine, li mem ekdormis apud ĝi kontente kaj kviete.

Neniu patrino flegas sian infanon tiel, kiel Gerasim flegis sian adoptiton (tio estis la hundineto). Komence ĝi estis tre malfortika, etaĉa kaj malbela; sed iom post iom ĝi grandiĝis kaj fortiĝis. Post ok monatoj ĝi dank’ al la zorga flegado de sia savinto iĝis belaspekta hundeto de hispana raso, kun longaj oreloj, lanuga vosto tubforma kaj grandaj esprimplenaj okuloj. Ĝi pasie amis Gerasim-on, ĉiam akompanis lin, turnante sian voston. Li nomis ĝin — mutuloj scias, ke ili atentigas aliajn per sia blekado — Mumu. Ĉiuj domanoj amis ĝin kaj vokis „Mumunja“. Ĝi estis tre komprenema, karesema, sed montris sian sindonemon nur al Gerasim. Li mem ĝin tre amis, sed li ne toleris, kiam aliaj ĝin karesis; ĉu li timis pro ĝi, ĉu li estis ĵaluza — Dio scias ...

La hundeto vekis lin frumatene, tirante la randon de lia vestaĵo, kondukis per la ŝnuro la maljunan ĉevalon al li — tiu ĉevalo kaj la hundo estis amikoj. Gravmiene ĝi iradis kun li al la rivero, gardis liajn balailojn kaj ŝovelilojn kaj al neniu permesis alproksimiĝi al lia ĉambreto. Li eltranĉis por ĝi malgrandan malfermaĵon en sia pordo, kaj ĝi kvazaŭ komprenis, ke nur en la ĉambreto de Gerasim ĝi estas hejme; tial, enirinte tien, ĝi tuj, kontentmiena, saltis sur la liton. Dumnokte ĝi tute ne dormis, sed ne bojadis sencele, kiel stulta korthundaĉo, kiu, sidante sur sia vosto kaj levante la buŝon, duonfermante la okulojn, bojas nur pro neokupiĝo, kutime trifoje. Sed la voĉeto akra de Mumu aŭdiĝis neniam vane: — aŭ kiam iu fremdulo alproksimiĝis al la ĉirkaŭbaro, aŭ ie io suspektinda bruetis, kraketis ... Unuvorte, ĝi estis perfekta gardisto ...

Verdire, krom ĝi estis en la korto ankoraŭ maljuna virhundo, flava kun brunaj makuletoj, nomita Volĉok; sed li eĉ nokte estis alligita al la ĉeno. Li mem, pro sia kadukeco, tute ne aspiris la liberecon, — li estis kuŝanta, kunvolviĝinte, en sia niĉo kaj nur malofte eligadis raŭkaĉan, preskaŭ sensonan ekbojon. Li ĝin tuj haltigis, kvazaŭ konsciante mem la senutilecon de sia bojo.

Mumu neniam eniris en la sinjoran domon. Kiam Gerasim alportis lignon en la ĉambrojn, la hundo restis ĉiam ekstere kaj senpacience atendis lin sur la perono, streĉante la orelojn, turnante la kapon, jen dekstren, jen maldekstren, ĉe la plej malforta bruo malantaŭ la pordoj.

Tiel forpasis ankoraŭ unu jaro. Gerasim daŭrigis sian oficon kaj estis kontenta pri sia sorto, sed subite okazis neatenditaĵo. Nome: iun belan somertagon la sinjorino kun siaj akompanistinoj promenis tra la gasto-ĉambro. Ŝi estis bonhumora, ridis kaj ŝercis. La akompanistinoj ankaŭ ridis kaj ŝercis kun ŝi; sed ili ne ĝojis tro: oni ne ŝatis en la domo, kiam la sinjorino estis gaja. Unue — ĉar tiam ŝi postulis de ĉiuj senprokrastan kaj plenan partoprenon en sia ĝojhumoro kaj koleris, se ies vizaĝo ne brilis pro plezuro; due — ĉar la ĝojekflamoj ĉe ŝi ne longe daŭris kaj kutime ŝanĝis en malserenan, malafablan humoron.

Tiun tagon ŝi vekiĝis bonŝance: laŭ la kartoj — ŝi ĉiumatene divenprovis la kartojn — ŝi atendis la plenumon de sia deziro; la teon ŝi opiniis aparte bongusta — tial la ĉambristino ricevis laŭdon kaj kiel rekompencon — dek kopekojn. Kun dolĉagrabla rideto sur la sulkaj lipoj la sinjorino promenis en la gasto-ĉambro kaj alproksimiĝis al la fenestro. Antaŭ la fenestro troviĝis ĝardeneto; en la mezo, sur la bedeto kun rozarbusto, kuŝis Mumu kaj fervore dentskrapis oston. La sinjorino ĝin ekvidis.

„Ho, mia Dio!“ Si ekkriis subite: „kio estas ĉi tiu hundo?“

La akompanistino, al kiu turnis sin la sinjorino, ĵetis sin ĉiuflanken, vemalgaje embarasita, kiel kutime okazas al iu subpotenca, kiu ne bone komprenas kion signifas la ekvoko de lia estro.

„Mmm ... mi ne scias“, balbutis ŝi, „ŝajnas, ke tio estas la hundo de la mutulo.“

„Dio mia“, interrompis ŝin la sinjorino, „ĝi estas beleta hundo! Ĉu li ĝin jam delonge havas? Ordonu ĝin venigi. Kial do mi ĝin ĝis nun ne vidis? Venigu ĝin.“

La akompanistino tuj flugkuris en la antaŭĉambron.

„He, he“, ekkriis ŝi. „Venigu tuj Mumu! Ĝi estas en la ĝardeneto.“

„Ha“, diris la sinjorino: „oni ĝin nomas Mumu! Tre bela nomo!“

„Ho, jes, tre bela“, rediris la akompanistinoj. „Rapidu, Stepan!“

Stepan, fortika fraŭlo, lakeo, kuregis en la ĝardeneton, volis kapti Mumu, sed la hundo lerte elglitis el liaj fingroj kaj, levinte la voston, alkuris rapidege al Gerasim, kiu staris apud la kuirejo kaj skuis la barelon, frapante kaj turnante ĝin en siaj manoj, kvazaŭ infanan ludtamburon. Stepan kure persekutis la hundon, penante ĝin ekkapti ĉe la piedoj de ĝia mastro. Sed la rapidmova hundeto ne lasis sin kapti, elturniĝis, forsaltis. Gerasim mokridetante observis tion. Fine Stepan kolere sin levis kaj rapide komprenigis lin helpe de mansignoj, ke la sinjorino ordonis venigi al si la hundeton. Gerasim ŝajnis mirigita, sed alvokis Mumu, levis ĝin de la tero kaj enmanigis al Stepan. Stepan alportis ĝin en la salonon kaj starigis sur la pargeton. La sinjorino karesvoĉe vokis ĝin. Mumu, neniam en sia vivo vizitinta tiajn luksegajn ĉambrojn, timegis kaj volis forkuri tra la pordo, sed, forpuŝita de la servema Stepan, tremis kaj premis sin al la pordo.

Mumu, Mumu, venu do al mi, venu al la sinjorino,“ diris la mastrino, „venu, stulteta, ne timu...“

„Alproksimiĝu, Mumu, al la sinjorino“, ripetis la akompanistinoj: „venu do!“

Sed Mumu sopire ĉirkaŭrigardis kaj ne moviĝis.

„Alportu al ĝi iom por manĝi!“ diris la sinjorino. „Kia stulta ĝi estas! ne volas veni al la sinjorino! Kion ĝi timas?“

„Ĝi ankoraŭ ne estis kutimita“, elparolis serveme-timeme unu el la akompanistinoj.

Stepan alportis pelveton kun lakto, metis ĝin antaŭ Mumu, sed la hundo eĉ ne flaris la lakton, — ĝi ĉiam tremetis kaj ĉirkaŭrigardis.

„Ho, kia ci estas!“ diris la sinjorino, alvenante; ŝi kliniĝis kaj volis ĝin mankaresi. Sed Mumu konvulsie turnis la kapon kaj montris la dentojn. La sinjorino rapide forprenis sian manon. Dum unu momento ĉiuj silentis. Mumu nelaŭte pepkrietis, kvazaŭ plendante kaj petante pardonon. La sinjorino deiris malafablamiena. La subita movo de la hundo ŝin timigis.

„Ho“, ekkriis samtempe ĉiuj akompanistinoj ... „Ĉu ĝi, eble, vin mordis? Ke Dio nin gardu!“ (Mumu ankoraŭ neniun mordis iam.) „Ho, ho!“

„Forportu ĝin!“ diris la maljunulino per ŝanĝita voĉo. „Aĉa fihundeto! Kiel malbona ĝi estas!“

Kaj, sin returninte malrapide, ŝi iris al sia skriboĉambro. La virinoj, time rigardante unu la alian, volis ŝin sekvi, sed ŝi haltis, severe ilin rigardis kaj diris: „Kial vi venas? Mi ja vin ne invitis!“ kaj foriris.

La akompanistinoj senespere mansvingis al Stepan. Li ekkaptis Mumu kaj rapide elĵetis ĝin tra la pordo, rekte al la piedoj de Gerasim. Post unu duonhoro silento regis en la domo kaj la maljuna sinjorino sidis sur sia kanapo malbonhumora, pli malserenaspekta ol nubego fulmotondra.

Kiaj bagateloj, se oni meditas, povas iafoje malbonhumorigi la homon!

Ĝis la vespero la sinjorino ne trankviliĝis, ne alparolis iun, ne kartludis kaj malkviete dormis. Ŝi imagis, ke oni ne donis al ŝi saman parfumon, kiun oni kutime al ŝi alportis, ke ŝia kuseno odoris je sapo, kaj igis la ĉambelaninon, traflari la tutan tolaĵaron, — unuvorte ekcitiĝis tro. La sekvantan matenon ŝi ordonis venigi Gavrila-n unu horon pli frue ol kutime.

„Diru — do“, ŝi komencis, kiam li, interne tremante, apenaŭ trapaŝis la sojlon de ŝia skriboĉambro: „kiu hundo bojis la tutan nokton en nia korto? Mi ne povis dormi pro tio.“

„Hundo ... kiu ... eble la hundo de la mutulo“, diris li per necerta voĉo.

„Mi ne scias, kies ĝi estas, nur mi ne povis dormi. Mi miras, kial ni bezonas multegon da hundoj. Mi deziras scii. Ni ja havas la korthundon?“

„Jes, certe. Volĉok...“

„Nu, kial do ni bezonas ankoraŭ hundon? Nur pro senordo ... Tio okazas nur, ĉar forestas la domestro ... Kial la mutulo bezonas hundon? Kiu permesis al li, posedi hundojn en mia korto? Hieraŭ mi venis al la fenestro — ĝi kuŝas en la ĝardeneto, portis tien ian aĉaĵon, dentskrapas. Sed mi tie plantis rozojn...“ La sinjorino silentis iom.

„Ĝi foriĝu ankoraŭ hodiaŭ!... Ĉu ci aŭdis?“

„Mi obeas.“

„Hodiaŭ ... Nun foriru. Mi cin venigos poste por la raporto[15].“ Gavrila eliris.

Trairante la gastĉambron, la ĉambelano, pro la ordo, transmetis la tintileton de unu tablo sur alian, nelaŭte purigis en la salono sian nazon, similan je anasbeko, kaj iris en la antaŭĉambron. En la antaŭĉambro, sur la kanapaĉo, dormis Stepan, en la situacio de mortigita militisto sur batalbildo, konvulsie elstreĉante siajn nudajn piedojn el la surtuto, kiu servis al li kiel kovraĵo. La ĉambelano puŝe vekis lin kaj duonvoĉe komunikis al li ian ordonon. Stepan respondis per duonoscedo kaj duonrido.

La ĉambelano foriris. Stepan salte ekstaris, surmetis kaftanon kaj botojn, eliris kaj haltis sur la perono. Post proksimume kvin minutoj Gerasim aperis kun lignofaskego sur la dorso, akompanate, kiel ĉiam, de Mumu. (Oni hejtis eĉ somere la dorm- kaj skribĉambrojn de la sinjorino.) Gerasim starigis sin flanke antaŭ la pordo, puŝis ĝin per sia ŝultro kaj faleniris en la domon kun sia portaĵo. Mumu, kiel kutime, haltis ĉe la dompordo en atendo. Tiam Stepan, elektinte oportunan momenton, subite sin ĵetis sur la hundon, kiel vulturo sur kokidon, premis ĝin al la tero per sia brusto, ĉirkaŭkaptis ĝin kaj forkuris kun ĝi el la korto, eĉ ne surmetinte sian ĉapon. Li sidigis sin sur la unuan trovitan fiakron kaj rapidis al Oĥotnij Rjad. Tie li baldaŭ trovis aĉetanton, al kiu li cedis la hundon por duonrublo, kondiĉe, ke la aĉetinto almenaŭ dum unu semajno tenu la hundon alligita al la ŝnuro. Li baldaŭ revenis hejmen, sed, ne alproksimiĝante al la domo, li eliris el la fiakro, kaj, ĉirkaŭirante la korton ekstere de la malantaŭa strateto, li transsaltis la ĉirkaŭbaraĵon kaj eniris en la korton. Li timis paŝi tra la kortpordeto, ĉar li evitis Gerasim-on.

Sed li timis vane: Gerasim ne estis plu en la korto. Elirinte el la domo, li tuj rimarkis la foreston de Mumu; neniam okazis, ke Mumu ne estis lin atendanta. Li kuris ĉien, serĉis, vokis; li enrigardis sian ĉambreton, la fojnejon, tien, ĉi tien. Sed Mumu ne estis trovebla! Li turnis sin al homoj, demandis pri la hundo per senesperaj gestoj, montrante je duonarŝino pli alte ol la tero, mandesegnis ĝin. Unuj efektive ne sciis, kie estas Mumu, kaj nur kapbalancis responde; aliaj respondis, sciante, per duonrideto. La ĉambelano iĝis subite eksterorde gravmiena kaj krivoĉe turnis sin al la veturigistoj. Tiam Gerasim forkuris el la korto.

Jam vesperiĝis, kiam li estis reveninta. Laŭ lia laca aspekto, necerta marŝado kaj polvaj vestaĵoj oni povis konkludi, ke li trakuris la duonon de la urbo Moskva. Li haltis antaŭ la sinjoraj fenestroj, rapide observis la peronon, sur kiu kunariĝis sep kortanoj, sin deturnis kaj ekblekis ankoraŭfoje: „Mumu!“ — sed Mumu ne revokis. Li foriris. Ĉiuj lin postrigardis, sed neniu ridetis, nek diris vorton. La sciavida „forejtor“ Antipka rakontis la sekvantan matenon, ke la mutulo sopirĝemis la tutan nokton.

La tutan tagon Gerasim ne aperis — anstataŭ li la veturigisto Potap iris por alporti la akvon, pro kio Potap estis tre malkontenta. La sinjorino demandis Gavrila-n, ĉu ŝia ordono estas plenumita. Gavrila respondis, ke jes.

Sekvantan matenon Gerasim eliris el sia ĉambreto por labori. Li venis al la tagmezmanĝo, manĝis iom kaj foriris, ne salutinte iun. Lia vizaĝo, ĉiam senvivaspekta, kiel ĉe ĉiuj surdmutaj, nun kvazaŭ ŝtoniĝis. Dumtage li ree foriris, sed ne forestis longe — li baldaŭ revenis kaj tuj kuŝigis sin en la fojnejo.

Estis nokto, lunluma, serena. Vesopire, maltrankvile kuŝis Gerasim; subite li eksentis, ke iu tiras lian vestrandon. Li tuta ektremis, sed ne levis la kapon, eĉ kunpremis la palpebrojn ... Sed jen — iu tiris lin ankoraŭfoje, pli forte ol antaŭe ... li salte ekstaris. Antaŭ li, kun deŝirita ŝnuro ĉirkaŭ la kolo, moviĝis Mumu.

Longa ĝojkrio eliĝis el lia muta brusto. Li ekkaptis Mumu, premegis ĝin en siaj brakoj; la hundo rapidege lekis lian nazon, okulojn, lipharojn, barbon. Li staris momenton, pripensis, singardeme malsupreniris de la fojnejo, ĉirkaŭrigardis, kaj, certiĝinte, ke neniu lin povus vidi, li ŝtelpaŝe atingis sian ĉambreton. Gerasim jam konjektis, ke la hundo ne estis foriĝinta memvole, ke, eble, oni ĝin forigis laŭ ordono de la sinjorino. Oni klarigis al li mansigne, kiel ekkoleris la hundo, kiam la sinjorino volis ĝin karesi. Kaj li decidis agi singardeme.

Li manĝigis al Mumu panon, karesis ĝin, kuŝigis, poste kombinis, kiel li povus ĝin plej eble bone forkaŝi. Fine li decidis, dumtage lasi ĝin enfermita en la ĉambreto, viziti ĝin nur malofte kaj nur nokte elirigi ĝin. La malfermaĵon en la pordo li ŝtopis per malnova feltomantelo kaj frumatene li jam estis aperinta en la korto, kvazaŭ nenio okazis. Li eĉ konservis (naiva ruzo) sian senesperan mienon.

La kompatinda surdulo ne komprenis, ke Mumu povis sciigi pri sia reveno per sia pepkrio. Efektive ĉiuj domanoj baldaŭ sciis, ke la hundo de la mutulo estas reveninta, ke li kaŝe enfermas ĝin en sia ĉambreto. Sed pro kompato je li aŭ, parte, pro la timo ĉiuj igis lin kredi, ke lia sekreto ne estas konata. Nur la ĉambelano embarasite skrapis sian nukon kaj diris: „Nu, ke Dio pri li zorgu! Eble la sinjorino tion ne ekscios.“

Ankoraŭ neniam la mutulo estis tiel laborema, diligenta, kiel tiun tagon: li purigis, traskrapis la korton, eltiris ĉiujn herbetojn, propramane eligis ĉiujn palisetojn de la ĝardeneta ĉirkaŭbaraĵo por esti certa, ke ili estas sufiĉe fortaj, kaj ree poste ilin enigis, enbatante en la teron. Unuvorte, li laborpenadis kaj klopodadis tiom, ke eĉ la sinjorino atentis lian fervoran diligentecon.

Dumtage Gerasim dufoje ŝtelkaŝe vizitis sian malliberigiton. Kiam noktiĝis, li kuŝigis sin kune kun la hundo, ne en la fojnejo, sed en sia ĉambreto; nur postnoktmeze ili ambaŭ eliris iomete promeni. Marŝinte kun ĝi sufiĉe longe tra la korto, li jam intencis reveni — sed subite, malantaŭ la ĉirkaŭbaraĵo, el la strateto, aŭdiĝis ia brueto. Mumu streĉis la orelojn, ekkriegis, alproksimiĝis al la baraĵo, flaris kaj ekbojis laŭte-akre. Iu ebriulo ennestiĝis tie por la nokto.

En la sama momento la sinjorino estis ĵus ekdormanta post longedaŭra „nervekscitiĝo“. Tiaj „ekscitiĝoj“ okazis post tro satiga vespermanĝado. Subita bojo vekis ŝin; ŝia koro ekfrapis, poste kvazaŭ haltis. — „Ĉambristinoj, ĉambristinoj!“ ekĝemis ŝi: „ĉambristinoj!“ La ektimigitaj ĉambristinoj rapidis en ŝian dormoĉambron. — „Ho, ho, mi mortas“, diris ŝi, sopire movante la manojn: „Denove ĉi tiu hundo! Ho, venigu la kuraciston! Ili volas min mortigi! La hundo, ree la hundo! Ho!“ Kaj ŝi malantaŭklinis la kapon, kio signifis, ke ŝi svenas. Oni kuris por venigi la kuraciston, t. e. la domsanigiston Ĥariton. Tiu ĉi kuracisto, kies tuta kuracarto konsistis en tio, ke li portis botojn kun molaj plandoj, delikate palpis la pulson, dormis dek kvar el dudek kvar horoj, la restan tempon ĉiam sopiris kaj senĉese regalis la sinjorinon per laŭroĉerizaj gutoj — ĉi tiu kuracisto tuj aperis, disvastigis en la ĉambro la fumon de bruligataj plumoj[16], kaj, kiam la sinjorino malfermis la okulojn, li alportis al ŝi senprokraste, sur arĝenta plateto, glaseton da bonfaraj gutetoj. La sinjorino englutis ilin, sed tuj, per larmplena voĉo, komencis plendi pri la hundo, pri Gavrila, pri tio, ke ĉiuj forlasis ŝin, kompatindan maljunulinon, ke neniu ŝin bedaŭras, ke ĉiuj aspiras ŝian morton. Dume la malŝanca Mumu daŭrigis sian bojadon kaj Gerasim vane penadis foririgi ĝin de la ĉirkaŭbaraĵo.

„Jen ... jen ... ree...“, balbutis la sinjorino kaj ree rulis la okulojn emociite. La kuracisto ion flustris al la ĉambristino, ŝi kuris en la antaŭĉambron, puŝe vekis Stepan-on, — tiu kuris por veki Gavrila-n, Gavrila, ekscitita, ordonis veki ĉiujn domanojn.

Gerasim sin returnis, ekvidis briletantajn lumojn, moviĝantajn ombrofigurojn tra la fenestroj, kaj divenante ian malfeliĉon per sia koro, li ekkaptis Mumu-n subbrake, enkuris en sian ĉambreton kaj ŝlosfermis ĝin. Post kelkaj momentoj kvin homoj volis perforte penetri al li, sed la ŝovfermilo ne cedis. Gavrila alkuris rapidege, ordonis al ĉiuj, resti tie ĝis la mateno kaj gardi. Li mem kuris al la servistinejo kaj petis la ĉefan akompanistinon, Ljubov Ljubimovna-n, kun kiu li kune ŝteladis kaj false kalkuladis sukeron, teon kaj ceteran spicaron, ke ŝi raportu al la sinjorino jenon: ke la hundo, malfeliĉe, revenis al sia mastro, sed ke jam morgaŭ ĝi nepre ne estos plu vivanta; ke li petas la sinjorinon, sindone — ne koleri kaj bonvole trankviliĝi. La sinjorino, kredeble, ne estus trankviliĝinta tiel baldaŭ, sed la kuracisto, en rapido, verŝis en la glaseton kvardek gutojn anstataŭ dekdu; la trankviliga eco de la laŭroĉerizaĵo efikis, post unu kvarono da horo la sinjorino ripozis jam kviete kaj pace; Gerasim, tuta pala, kuŝis en sia lito, forte kunpremante la buŝon de Mumu.

Sekvantan matenon la sinjorino vekiĝis sufiĉe malfrue. Gavrila atendis nur ŝian vekiĝon, por ordoni la decidan atakon al la rifuĝejo de Gerasim. Li mem atendis la kolerekflamon de la sinjorino, kiel fortan fulmotondran veteron. Sed la fulmotondro ne venis. Kuŝante en la lito, la sinjorino ordonis venigi la ĉefan akompanistinon.

„Ljubov Ljubimovna“, ŝi ekparolis per nelaŭta, malforta voĉo, — ŝi volonte kelkafoje ŝajnigis sin persekutata, solece suferanta; kompreneble tiam ĉiuj domanoj sentis sin tre malagrable. — „Ljubov Ljubimovna, vi vidas, kia estas mia situacio; iru do, mia karulino, al Gavrila Andrejiĉ: priparolu kun li. Ĉu vere iu hundaĉo pli valoras por li ol la trankvilo, eĉ la vivo de lia sinjorino! Mi ne dezirus tion kredi“, ŝi aldiris kun la esprimo de la profunda sento. „Iru do, mia amindulino, mi petas vin, iru al Gavrila Andrejiĉ.“

Ljubov Ljubimovna iris en la ĉambron de Gavrila. Estas nescieble, pri kio ili interparolis; sed post iom da tempo tuta arego da servistoj marŝis tra la korto en la direkto al la ĉambreto de Gerasim. Gavrila antaŭenpaŝis, tenante la ĉapon per la mano, kvankam la vento tute ne blovis; apud li iris lakeoj kaj kuiristoj. El la fenestro rigardis onklo Ĥvost kaj klopode ordonis — t. e. nur dismovis la manojn; post ĉiuj, saltis kaj grimacis bubaĉoj, el kiuj la duono estis alkurintaj fremdaj. Sur la mallarĝa ŝtupetaro, kondukanta al la ĉambreto, estis sidanta unu gardisto, du aliaj staris ĉe la pordo, armitaj de bastonoj. Oni supreniris la ŝtuparon, okupis ĝin tutan. Gavrila alproksimiĝis al la pordo, pugnofrapis kaj ekkriis:

„Malfermu!“

Ekaŭdiĝis sufokita bojo, sed nenia respondo.

„Oni diras al ci — malfermu!“ ripetis li.

„Sed, Gavrila Andrejiĉ,“ diris de malsupre Stepan, „li ja estas surda, li ne aŭdas.“

Ĉiuj ekridis.

„Kion do fari?“ rediris de supre Gavrila.

„En lia pordo estas truo, enŝovu tien la bastonon!“

Gavrila kliniĝis.

„Li ŝtopis ĝin per ia feltmantelo, la truon.“

„Vi ŝovu do la feltmantelon internen.“

Ree ekaŭdiĝis obtuza bojo:

„Jen, la hundo malkaŝas sin mem“, iu diris en la homamaso, kaj ĉiuj ree ekridis.

Gavrila skrapis malantaŭ sia orelo.

„Ne, frato,“ fine diris li, „la mantelon enŝovu ci mem, se ci volas.“

„Bone, laŭ via ordono!“

Stepan rampis supren, prenis la bastonon, traŝovis la feltomantelon internen kaj skuis en la truo la bastonon, ripetante: „Eliru, eliru!“ Li skuis ankoraŭ la bastonon, kiam neatendite la pordo de la ĉambreto larĝe malfermiĝis, la tuta servantaro malsuprenruliĝis de la ŝtuparo kiel turnludilo; Gavrila — la unua. Onklo Ĥvost fermis sian fenestron.

„Nu, nu, nu, nu“, kriis Gavrila de la korto: „ci atendu nur!“ Gerasim senmove staris sur sia sojlo. La servantaro ariĝis ĉe la bazo de la ŝtuparo. Gerasim observis ĉi ĉiujn fihomojn en urbaj surtutoj de supre, facile apogante la manojn sur siajn flankojn. En sia ruĝa, kamparana bluzo, kompare je ili, li aspektis kiel giganto. Gavrila iom antaŭenpaŝis.

„Atentu, frato,“ diris li, „mi ne toleros neobeemon!“ Kaj li klarigis al la mutulo per mansignoj, ke la sinjorino nepre volas forigi la hundon — „donu ĝin tuj, alie al ci okazos ia malfeliĉo.“

Gerasim rigardis lin, montris la hundon, faris ĉe sia kolo signon, kvazaŭ kuntirante la ŝnuron, kaj demandmiene ree rigardis la ĉambelanon.

„Jes, jes,“ rediris tiu, kapbalancante, „jes, nepre...“ Gerasim mallevis la okulojn, poste subite skuiĝis, ree montris al Mumu, kiu staris apud li, senkulpe vostbalancante kaj scivoleme movante la orelojn. Li ripete faris la signon de strangolo sur sia kolo, kaj signifplene batfrapis sian bruston, kvazaŭ anoncante, ke li mem prenas sur sin — forigi Mumu-n.

„Sed ci trompos“, geste respondis Gavrila.

Gerasim iom rigardis lin, malestime ekridetis, ree batfrapis sian bruston kaj brufermis la pordon.

Ĉiuj senvorte rigardis unu la alian.

„Kion do ĉi ĉio signifas? Ĉu li refermis la pordon?“

„Ne atentu lin plu, Gavrila Andrejiĉ!“ elparolis Stepan. „Li ja faros, kion li promesis ... Tia li estas ... Se li promesas, estas certe ... Li estas pli fidinda ol ni ... Tio estas vero ... Jes...“

„Jes“, ĉiuj ripetis kapskuante. „Tio estas vero. Jes.“ Onklo Ĥvost malfermis la fenestron kaj ankaŭ diris: „Jes“.

„Nu, bone“, diris Gavrila: „sed la gardistoj tamen restu ĉi tie!“

„He, Jeroŝka,“ li aldiris, turnante sin al iu mizerulo, en flava nankena kitelo, — tiu homo estis opiniata kiel ĝardenisto, — „ci ja nenion faras! prenu la bastonon kaj sidu ĉi tie. Se io okazos, tuj kuru al mi.“

Jeroŝka prenis la bastonon kaj sidigis sin sur la lastan ŝtupeton. La servantaro disiris, escepte de kelkaj sciaviduloj kaj bubaĉoj.

Gavrila revenis hejmen kaj pere de Ljubov Ljubimovna sendis la raporton al la sinjorino, ke ĉio estas plenumita. La sinjorino faris nodeton el la pinto de sia nastuketo, surverŝis parfumon, flaris, frotis la tempiojn, apetite trinkis teon kaj, estante ankoraŭ sub la influo de la laŭroĉerizaj gutoj, ree ekdormis.

Unu horon post ĉi tiu tumulta okazintaĵo la pordo de la ĉambreto malfermiĝis kaj Gerasim aperis. Li estis surmetinta sian festan kaftanon, li kondukis Mumu-n per ŝnureto. Jeroŝka flanken iris por lasi lin preteriri. Gerasim direktis sin al la pordego. Ĉiuj bubaĉoj en la korto rigarde sekvis lin, sed silentis. Li eĉ ne returnis sin; sian ĉapon li surmetis nur sur la strato. Gavrila sendis Jeroŝka-n kiel observanton. Jeroŝka, vidante de malproksime, ke Gerasim iris en restoracion kun Mumu, atendis, ĝis li eliros.

Gerasim estis konata en la restoracio. Oni komprenis liajn mansignojn.

Li mendis „ŝĉi“[17] kun viando kaj sidigis sin, apogante la brakojn sur la tablo. Mumu staris ĉe lia seĝo, trankvile observante lin per siaj saĝaj okuloj. Ĝia felo estis kvazaŭ polurita, tiel belaspekta kaj orde kombita. Oni alportis la brasiksupon. Gerasim metis en la teleron panpecetojn, ere dishakis la viandon kaj starigis la teleron sur la teron. Mumu ekmanĝis kun sia kutima bonedukiteco: apenaŭ tuŝante la manĝaĵon per sia buŝeto. Gerasim longe ĝin rigardis: du pezaj larmoj elruliĝis subite el liaj okuloj; unu falis sur la krutan frunteton de la hundo, alia — en la „ŝĉi“. Li kovris sian vizaĝon per la mano. Mumu formanĝis la duonon el la telero kaj deiris, lekante sian buŝon. Gerasim ekstaris, pagis la supon kaj eliris akompanate de la iom mirigita rigardo de la kelnero.

Jeroŝka, ekvidinte Gerasim-on, kuris malantaŭ la stratan angulon kaj, lin preterlasante, ree lin sekvis.

Gerasim marŝis, ne rapidante, ĉiam tenante Mumu-n je la ŝnureto. Irinte ĝis la stratangulo, li haltis, kvazaŭ ion pripensante, sed tuj grandpaŝe direktis sin al la Krimea Trairejo. Survoje li iris en la korton de domo, apud kiu estis konstruata la flankdometo, kaj forportis de tie sub sia brako du briketojn. De la Krimea Trairejo li direktis sin al la bordo, iris ĝis la loko, kie staris du boatetoj kun remiloj, alligitaj al palisetoj (li jam rimarkis ilin antaŭe), kaj ensaltis en unu kun Mumu.

Lama maljunulaĉo eliris el post la pajltendo, kiu staris en la angulo de la legomĝardeno, kaj krivokis lin. Sed Gerasim nur kapbalancis kaj ekremis tiel forte, kvankam kontraŭ la riverfluo, ke li post unu momento jam estis tre malproksime. La maljunulo staris iomtempe, skrapfrotis sian dorson per maldekstra, poste per dekstra mano kaj reiris lamante en sian pajltendon.

Gerasim senĉese remis. Jen — jam restis la urbo Moskva malantaŭe. Jen — jam disvastiĝis laŭlonge de la bordoj — herbejoj, legomĝardenoj, kampoj, arbaretoj; ekvidebliĝis kampoj, „izba-oj“. Oni povis enspiri la kamparan aeron. Li forĵetis la remilojn, alpremis sian kapon al Mumu, kiu sidis antaŭ li sur la seka transversa trabeto — la fundo de la boato estis surverŝita de akvo, kaj li restis senmova, krucigante siajn fortikajn brakojn sur ŝia dorso, dum la boaton la ondo iom post iom reportis al la urbo. Gerasim rektiĝis, rapide, kun malsaneca, koleriĝa mieno, survolvis per la ŝnureto la briketojn de li prenitajn, faris maŝon, metis ĝin ĉirkaŭ la kolon de la hundo kaj, levante ĝin super la rivero, lastafoje ĝin ekrigardis. La hundo rigardis lin fide, sentime, balancante la vosteton. Gerasim deturnis sin kaj disigis la manojn, ferminte la okulojn.

Gerasim aŭdis nenion: nek la akran ekkrieton de la falanta Mumu, nek la obtuzan ekplaŭdon de la akvo. La plej brua tago estis por li same sensona, senbrua, kiel la plej senbrua nokto ne estas sensona por ni. Kiam li ree malfermis la okulojn, kiel antaŭe sur la riverakvo rapidis unu post la alia la ondetoj. Kiel antaŭe ili plaŭdetis ĉe la boatflankoj; kaj nur malproksime, malantaŭe, diskuris ĉe la bordo iaj larĝaj rondoj.

Jeroŝka, tuj post kiam al li ne plu estis eble observi Gerasim-on, revenis hejmen kaj raportis pri tio, kion li vidis.

„Nu, jes,“ diris Stepan, „li dronigos la hundon. Certe. Se li ion promesis.“

Dum la tuta tago neniu vidis Gerasim-on. Li ne tagmanĝis hejme. Vespere ĉiuj kunvenis ĉe la manĝotablo, escepte de li. „Kiel stranga estas ĉi tiu Gerasim“, pepvoĉe diris la dikgrasa lavistino: „Ĉu oni povas tiel ĉagreniĝi pro la hundo! Verdire!“

„Gerasim ja estis ĉi tie“, diris Stepan, plenrastante por si la kaĉon per la kulero.

„Kiel? Kiam?“

„Antaŭ proksimume du horoj. Jes! Ni renkontis unu la alian ĉe la pordego. Mi intencis demandi lin pri la hundo, sed li, ŝajne, estis malbonhumora. Nu, li forpuŝis min, eble li volis min deflankigi, — ne tedu, eble volis li diri — kaj li tiel frapis mian nukon, ho, ve, kiel!“ Kaj Stepan, nevole grimacridetante, kuntiriĝis kaj frotis sian nukon. „Jes,“ li aldiris, „li havas fortikan manon, nenion oni povas diri kontraŭ tio...“ Ĉiuj ridis, mokante Stepanon, kaj disiris por dormi.

Dum tio, en la sama tempo, sur la T...a ŝoseo fervore kaj senhalte paŝis ia grandegulo kun sako sur la dorso, kun longa bastono en la mano. Tio estis Gerasim. Li rapidis senreturne hejmen, en sian vilaĝon. Droniginte la kompatindan Mumu-n, li kuris en sian ĉambreton, rapide enpakis sian nemultan havaĵon en malnovan ĉevalkovraĵon, kunligis la pakaĵon node, metis ĝin sur la ŝultron kaj foriris. Li bone memoris la vojon ankoraŭ de tiam, kiam oni kondukis lin al Moskvo. La vilaĝo, el kiu prenis lin la sinjorino, kuŝis nur dudek verstojn[18] flanke de la ŝoseo. Li iris nevenkeble kuraĝe, penetrite de ia malespera kaj samtempe ĝoja decido. Li iris antaŭen; larĝe dismalfermiĝis lia brusto; avide kaj rekte estis fiksitaj antaŭen liaj okuloj. Li rapidis, kvazaŭ atendis lin hejme maljuna patrino, kvazaŭ ŝi vokis lin al si post longa migrado en fremdlando, inter fremduloj ... La ĵus veninta nokto estis sensona, varma; ĉe la flanko, kie subiris la suno, la ĉielrando, ankoraŭ blanka, iom purpuriĝis pro la lasta rebrilo de la foriĝanta tago. Ĉe alia flanko jam leviĝis blugriza nebulo. De tie alproksimiĝadis la nokto. Centoj da perdrikoj kriis ĉirkaŭe, kvazaŭ vete vokis unu la alian noktaj birdoj. Gerasim ne povis ilin aŭdi, ne povis aŭdi ankaŭ la noktan viglan susuradon de la arboj, preter kiuj portis lin liaj fortikaj piedoj.

Sed li flaris konatan de li odoron de la maturiĝanta sekalo, kiu venis el la mallumaj kampoj; li sentis, kiel la vento, fluganta renkonte, la vento el lia hejmvilaĝo, karese tuŝas lian vizaĝon, petole disblovas liajn harojn, lian barbon. Li vidis antaŭ si la blankiĝantan vojon, kondukantan hejmen rektan, kiel sago. Li vidis en la ĉielo nenombreblajn stelojn, lumigantajn lian vojon. Li marŝis antaŭen simile al leono, kuraĝe, forte; kiam la leviĝanta suno briligis lin per siaj fluide ruĝaj radioj, inter la paŝanto kaj Moskvo jam kuŝis tridek-versta distanco.

Post du tagoj li estis jam hejme, en sia „izba“, je l’ miro de la soldatedzino[19], kiun oni tie loĝigis. Gerasim preĝis antaŭ sanktaj „ikonoj“[20] kaj tuj iris al la vilaĝestro.

La vilaĝestro ekmiris. Sed oni jam komencis falĉi la fojnon. Gerasim, kiel perfekta falĉisto, tuj ricevis falĉilon — kaj li ekfalĉis laŭ sia kutima maniero, tiel falĉis, ke la vilaĝanoj tremis, observante liajn falĉmovojn.

En Moskvo oni rimarkis la foriĝon de Gerasim la sekvantan tagon. Oni serĉis lin en lia ĉambreto, alvokis Gavrila-n. Gavrila venis, rigardis, movis la ŝultrojn kaj konkludis, ke la mutulo aŭ forkuris aŭ dronis kune kun sia hundaĉo. Oni informis la policon, raportis al la sinjorino. La sinjorino ekkoleris, ekploris, diris, ke oni nepre trovu Gerasim-on, certigis, ke ŝi neniam ordonis forigi la hundon, kaj fine tiel admonis kaj riproĉis Gavrila-n, ke li la tutan tagon nur skuis la kapon, ripetante: „Nu!“, ĝis kiam la onklo Ĥvost lin konsole saĝigis, dirinte al li: „Nu ... u!“ Fine oni ricevis la sciigon el la vilaĝo, ke Gerasim tien venis. La sinjorino iom trankviliĝis; komence ŝi ordonis lin revenigi al Moskvo, sed tamen poste ŝi anoncis, ke ŝi tute ne bezonas tian nedankemulon. Cetere post tio ŝi baldaŭ mortis; ŝiaj heredintoj ne zorgis plu pri Gerasim. Ili ankaŭ aliajn servutulojn de sia patrino liberigis kontraŭ la depago.

Ĝis nun loĝas solece Gerasim en sia forgesita „izba“. Li ĉiam bone fartas, ĉiam estas fortikega. Kiel antaŭe li laboras multe, kiel antaŭe li estas gravmiena kaj seriozmora. Sed la najbaroj rimarkis, ke depost la reveno el Moskvo Gerasim tute ne atentas virinojn, eĉ ne rigardas ilin, kaj ke li ne posedas hundon en sia korto.

„Cetere“, pridiskutas vilaĝanoj, „feliĉa li estas, ne bezonante edzinon. Kaj la hundon! ĉu li ĝin bezonas? Eĉ perforte oni ne povus allogi ŝteliston en lian korton!“ Tia famo pri la giganteca forto de la mutulo disvastiĝas ĉien.

BEĴIN-HERBEJO

Estis bela junia tago, unu el tiuj tagoj, kiuj pruvas, ke la bonvetero daŭros ankoraŭ longe. La ĉielo estas serena jam de la frua mateno. La matenruĝo ne flamas simile al brulego; ĝi estas disverŝita, kiel milda rozkoloraĵo. La suno — ne flambrila, rulruĝiganta, kiel dum varmega sekvetero, ne malserena-purpura, kiel antaŭ la ventego — sed la suno — afable radibrila — pace elnaĝas el sub mallarĝa kaj longa nubeto, lumas freŝkolore kaj eniĝas en ĝian bluan nebulon. Kiel serpentetoj lude brilas la supraj maldensaj randoj de la distirita nubeto; ili brilas, kvazaŭ ili estus el forĝita arĝento. Sed jen, ree flue ekŝpruciĝas petolemaj radioj; ĝoje kaj majeste, kvazaŭ altenflugante, aperas la potenca lumigilo. Ĉirkaŭ la tagmezo, kutime, videbliĝas amase rondaj altaj nuboj, orgrizaj, kun delikataj blankaj randoj. Simile al insuloj, disĵetitaj laŭlonge de la senlime disfluanta rivero, kiu ĉirkaŭas ilin per profunde diafanaj akvokoloj, egale bluaj, ili preskaŭ ne moviĝas. Pli malproksime, ĉe la firmamento, ili kunŝoviĝas, ariĝas, — ne estas plu videbla la ĉielbluaĵo inter ili. Sed ili estas same lazuraj kiel la ĉielo: la lumo, la varmo trapenetras ilin. La firmamento dum la tuta tago ne ŝanĝas sian malpezan, palvioletan koloron, ĉie egalan. Nenie la fulmotondra vetero mallume minacas; ie, foje, tiras sin malsupren, el la ĉielo, bluaj strioj: — apenaŭ rimarkebla pluvo falas, kiel tra kribrilo. Vespere tiuj nuboj foriĝas; la lastaj el ili, nigraj, senformaj, kiel la fumo, iĝas rozkoloraj vaporbuloj pro la radioj de la subiranta suno. Sur la loko, kie la suno subiris, same pace, kiel ĝi estis leviĝinta, nelonge starrestas ruĝeta brilkrono super la mallumiĝinta tero. Lumbriletante, kiel zorge portita vakskandelo, aperas tie la vesperstelo. En tiaj tagoj ĉiuj koloroj estas nehelaj, mildigitaj. Sur ĉio kuŝas la sigelo de ia kortuŝa packvieto. Dum tiaj tagoj foje estas varmege; sur la deklivoj de la kampoj la aero estas sufoka. Sed la vento disblovadas, dispeladas la amasiĝintan varmegon; la ĉirkaŭturnantaj blovatakoj — nepra signo de la persista bonvetero — per blankaj polvamasoj vagas sur vojo tra la grenkampoj. La terkulturisto ŝatas tian veteron por la rikolto de la greno.

Tian tagon mi ĉasis en la Ĉernska distrikto de la Tula gubernio[21]. Mi trovis kaj mortigis sufiĉe multe da ĉasaĵoj. Tro plena ĉassako tranĉe dolorigis mian ŝultron. Sed jam estis estingiĝanta la vesperruĝo; kaj en la aero, ankoraŭ klara, kvankam jam ne plu lumigita per radioj de la subirinta suno, densiĝis, disvastiĝis noktaj ombroj, kiam mi, fine, decidis reveni hejmen. Per rapidaj paŝoj mi transpaŝis longan „placon“ de arbustoj, supreniris la monteton kaj ekvidis tute fremdajn, nekonatajn de mi lokaĵojn. Anstataŭ la atendita konata ebenaĵo kun kverkarbareto, dekstre, kaj malalta blanka preĝejo en la malproksimo, ĉe miaj piedoj etendiĝis mallarĝa valo; rekte kontraŭ mi, kiel kruta muro, staris densa tremolarbaro. Mi haltis, mirigite ... ne povante kompreni, kie mi estas... Mi min returnis... „He,“ mi pensis, „mi devojiĝis, mi iris tro dekstren“, kaj, mirante pri mia eraro, mi rapidkure malsupreniris la monteton. Min tuj ekkaptis malagrabla, obtuza malsekeco, kvazaŭ mi estus enirinta kelon. Densa alta herbo en la fundo de la valo, tute malseka, blankiĝis kiel tablotuko. Estis timige surpaŝi ĝin. Mi rapide transpaŝis al alia flanko kaj iris, marŝante maldekstren, laŭlonge de la tremolaro. La vespertoj jam sin flugportis super ĝiaj senmovaj altaĵoj, misterplene turniĝante kaj tremetante en duonklara ĉielo. Petolrapide preterflugis malfruiĝinta akcipitreto, rapidante en sian neston.

„Jen, se mi nur atingus tiun angulon,“ mi pensis, „tuj mi trovus la veran vojon. Mi ja devojiĝis minimume je unu versto.“ Mi atingis, fine, la angulon de la arbaro, sed ne trovis tie ian vojon; iaj nefalĉitaj, malaltaj arbustoj vaste staris antaŭ mi; malantaŭ ili, en la malproksimo, vidiĝis dezerta kampo. Mi ree haltis. „Kia stranga okazintaĵo! Kie do mi estas?“ Mi rememorigis min, kiel kaj kien mi iris dum la tago.

„He, tio ja estas ‚Paraĥinaj‘ arbustoj“, mi fine ekkriis. „Certe! jen tie — eble, la Sindejeva arbareto! Sed kiel mi ĉi tien venis? Tiel malproksimen! Strange ... nun mi estas devigita reveni dekstren!“

Mi iris dekstren tra la arbustoj. Dume la nokto estis baldaŭ veninta kaj disvastiĝis kiel nubego fulmotondra. Ŝajnis, ke kune kun la vesperaj vaporoj el ĉie leviĝadis kaj eĉ de supre verŝiĝis la malhelo. Mi atingis sur ian vojon malebenbatitan, surkreskitan de herbo. Mi iris laŭlonge de ĝi, atente rigardante antaŭen. Ĉio ĉirkaŭ mi rapide nigriĝis kaj silentiĝis; nur skolopoj kriis de tempo al tempo. Malgranda noktbirdo, nelaŭte kaj malalte movanta siajn molajn flugilojn, preskaŭ tuŝis min kaj timeme deflankiĝis. Mi eliris sur la arbarrandon kaj marŝis nun laŭlonge de la kampo, sur la limo. Jam apenaŭ mi vidis la aĵojn en malproksimo, apenaŭ videbliĝis ĉirkaŭ mi la blankiĝanta kampo. Malantaŭ ĝi leviĝis malserena mallumo, alproksimiĝante ĉiumomente per grandegaj fumbuloj. La obtuza eĥo de miaj paŝoj sonis en la senmoviĝanta aero. La paliĝinta ĉielo ree bluiĝis, sed tio jam estis la bluo de la nokto. La steletoj ekbriletis en ĝi, kvazaŭ ili ekmoviĝus.

Kion mi opiniis arbareto, estis malluma kaj ronda nudmonteto.

„Sed kie mi ja estas?“ ripetis mi ree laŭtvoĉe, haltis kaj demande rigardis mian anglorasan flavmakulan hundinon, Dianka-n, la plej prudentan el ĉiuj kvarpiedaj bestoj. Sed la plej prudenta besto nur balancis la voston, malgaje kaj lace palpebrumis kaj ne donis al mi ian utilan konsilon. Mi hontis kaj ege kuris antaŭen, kvazaŭ mi subite klarsentis, kien oni devas iri. Mi ĉirkaŭiris la monteton kaj trovis min en neprofunda, ĉirkaŭe displugita valeto. Tiu ĉi krutvaleto aspektis kiel regulforma kaldrono kun plataj flankoj; sur ĝia fundo elstreĉiĝis stare kelke da grandaj blankaj ŝtonoj; ŝajne ili kunariĝis, malsuprerampinte, por ia sekreta, konsiliĝa kunveno. Tie estis mute, mallaŭte; tiel plate kaj malgaje pendis super tiu loko la ĉielo, ke mia koro eksentis veon. La besteto nelaŭte kaj plende pepkriis en la ŝtonoj. Mi rapide revenis sur la monteton. Ĝis nun mi ankoraŭ ne malesperis trovi la vojon al hejmo; sed nun mi estis fine certa, ke mi tute devojiĝis; mi ne penprovis plu, ekkoni la ĉirkaŭaĵon, preskaŭ dronintan en la nokta senlumo. Mi hazarde ekmarŝis antaŭen, direktate de la steloj. Proksimume duonhoron mi tiel paŝis, pene movante la piedojn. Ŝajnis, ke mi neniam estis en tiaj senvivaj lokoj: nenie trembrilis lumeto, nek aŭdebliĝis ia sono; unu kruta monteto sekvis la alian; senfine etendiĝis kampo post kampo; arbustoj kvazaŭ elstaris el la tero antaŭ mi. Mi ĉiam iris kaj jam intencis kuŝigi min ĝis la mateno, sed subite mi ekvidis antaŭ mi teruran abismon.

Mi rapide ekpaŝis malantaŭen kaj, tra apenaŭ travidebla noktkrepusko, ekvidis en la malproksimo sub mi grandegan ebenaĵon. Larĝa rivero ĉirkaŭfluis ĝin en duonrondo, kiun mi vidis ĉie; ŝtalsimilaj rebriloj de la akvo malserene kaj de tempo al tempo tremlumante desegnis ĝian fluadon. La monteto, sur kiu mi staris, malsupren kondukis per abrupta deklivo; ĝia grandega silueto sin distingis nigra de la duonblua aera malpleno. Rekte antaŭ mi, en la angulo, kiun formis la deklivo kaj la ebenaĵo, ĉe la rivero, kiu en tiu loko similis al senmova malluma spegulo, sub la kruta deklivo de la monteto mem, per ruĝa flamo brulis, ellasante fumon, du fajroj, unu apud la alia. Ĉirkaŭ ili svarmis homoj, ŝanceliĝis ombroj; foje estis hele lumigita la antaŭa parto de ies eta buklokapo.

Mi sciis nun, kie mi troviĝis. Tiu ĉi herbejo estas konata en nia regiono sub la nomo „Beĵin-Herbejo“. Sed mi ja ne povis revojaĝi hejmen, precipe nun, nokte; miaj piedoj ne moviĝis plu pro laceco. Mi decidis iri proksimen al la fajroj kaj atendi la matenruĝon en la societo de homoj, kiujn mi opiniis ĉevalkomercistoj[22].

Mi bone malsupreniris, sed apenaŭ mi ellasis el la manoj la lastan branĉon, je kiu mi tenis min, subite sin ĵetis sur min du grandaj blankaj hundoj, kolere bojante. Sonoraj infanaj voĉoj ekaŭdiĝis ĉirkaŭ la fajroj. Du — tri knaboj rapide leviĝis. Mi respondis al iliaj demandaj vokoj. Ili alkuris, revokis la hundojn, kiujn precipe mirigis la apero de mia Dianka, kaj mi alproksimiĝis.

Mi eraris, opiniante ĉevalkomercistoj la homojn, kiuj ĉirkaŭis la fajrojn. Ili estis kamparanaj infanoj el najbara vilaĝo, kiuj gardis ĉevalaron. Dum varmega somera tempo, ĉe ni, oni paŝtigas ĉevalojn en la kampo nokte, ĉar tage ilin maltrankviligus muŝoj kaj ojstroj[23].

Estas granda ĝojfesto por kamparanaj knaboj, vespere akompani en la kampon kaj frumatene hejmen — la ĉevalaron. Sen ĉapoj, en malnovaj duonpeltetoj, ili sidas sur la plej petolemaj ĉevaletoj kaj rapide rajdas, ĝoje kriante, elgorĝblekante, movante ĉiuflanken la manojn kaj piedojn, alte saltante sur la selo kaj sonore ridante ... Maldensa flava polvo leviĝas, postflugas sur la vojo; en malproksimo aŭdiĝas akorda piedfrapado, la ĉevaloj kuras, streĉante la orelojn; antaŭ ĉiuj, altlevante sian voston kaj senfine ŝanĝante la piedojn, kursaltas la ruĝeghara ĉevalaĉo kun pikherbo en vila kolhararo.

Mi diris al la knaboj, ke mi devojiĝis, kaj sidigis min ĉe ili. Ili demandis min, de kie mi venas, silentis iomete kaj donis al mi lokon. Ni iomete konversaciis. Mi min kuŝigis sub nudiĝinta arbusto kaj rigardis ĉirkaŭen. La bildo estis mirinde bela: ĉe la fajroj tremetis, kvazaŭ estingiĝante, eniĝante en la mallumon, ronda ruĝa respeguliĝo. La flamo, ekbrulante, de tempo al tempo, ĵetis trans la linion de tiu rondo rapidajn brillumetojn. Mallarĝa lango de la fajro lekis la nudajn sekbranĉetojn de salikarbeto kaj same rapide foriĝis... Tranĉliniaj longaj ombroj, subite aperante, alkuris ĝis la fajretoj; la malhelo luktis kun la lumo. Foje, kiam la flamo brilis pli malforte, la lumrondeto mallarĝiĝis, el alproksimiĝinta mallumego neatendite aperis ĉevalkapo, bruna aŭ tute blanka, atente kaj senpense rigardis nin, rapide maĉante longan herbon kaj ree malleviĝante tuj malaperis. Oni aŭdis nur, kiel ĝi ĉiam maĉis, spirblovante.

El loko lumigita estas neeble vidi, kio okazas en la malhelo; tial ĉio en la proksimo ŝajnis vualita de preskaŭ nigra kurteno. Sed pli malproksime, ĉe la firmamento, malklare videbliĝis montetoj kaj arbaroj. Malhela, klara ĉielo, solene, neatingeble alte, pendis super ni en sia tuta misterplena belegeco. Dolĉe premis la bruston la aromo, la aparta, freŝa, turmenta aromaero de la ruslanda somera nokto. Nenia bruo aŭdiĝis en la ĉirkaŭaĵo. Nur de tempo al tempo subite sonore plaŭdigis akvon ia granda fiŝo, kaj la ĉeborda kanaro ekbruetis, apenaŭ ŝancelita de alfluanta ondo... Sole nelaŭte kraketis la fajretoj...

Ĉirkaŭ ili sidis la knaboj kaj apud ili tiuj du hundoj, kies intenco estis formanĝi min. Ili ankoraŭ longe ne povis paciĝi pro mia ĉeestado: dormeme duonfermante la okulojn kaj strabrigardante la fajron, ili de tempo al tempo bojkriegis kun eksterordinara digneco; unue ili blekegis, poste — nelaŭte kriis, kvazaŭ bedaŭrante la neeblecon — plenumi sian deziron.

La knaboj estis entute kvin: Fedja, Pavluŝa, Iljuŝa, Kostja kaj Vanja[24]. La nomojn de la knaboj mi eksciis el ilia interparolado kaj volas nun konatigi ilin al la leganto.

La plej maljuna el ĉiuj, Fedja, aspektis dekkvarjara. Li estis gracia knabo kun belaj, delikataj, iomete etaj vizaĝtrajtoj, buklaj blondaj haroj, klaraj okuloj kaj ĉiama duongaja, duondistra rideto. Laŭ ĉiuj signoj li apartenis al riĉa familio kaj paŝtis nokte ĉevalojn ne pro bezono, sed pro amuzo. Li surhavis multekoloran kalikotan bluzon, flave borderumitan. Malgranda nova feltmantelo, en kies manikoj li ne enŝovis la brakojn, pendis sur liaj mallarĝaj ŝultroj; sur la blua zonumo estis alligita la kombilo. La botoj kun nealtaj tibiingoj estis liaj — ne patraj. La dua knabo, Pavluŝa, havis senorde starantajn nigrajn harojn, grizajn okulojn, larĝajn vangostojn, vizaĝon palan, plenan je cikatroj; grandan, sed regulforman buŝon. Tuta lia korpo estis dikmalalta, mallertmova. La knabo ne estis bela, verdire, tamen li plaĉis al mi. Lia rigardo estis saĝa kaj sincera, en lia voĉo sonis la forto. Li ne aspektis dande: tuta lia vestaĵo konsistis el simpla ĉemizo kaj flikitaj pantalonoj. La vizaĝo de la tria, Iljuŝa, estis sufiĉe sensignifa: li havis kurbiĝintan nazon, longan kapformon, ne bone aspektis. Liaj vizaĝtrajtoj esprimis malspritan, malsanecan zorgemon. Liaj kunpremitaj lipoj ne malfermiĝis, la brovoj restis ĉiam kuntiritaj. Liaj flavaj, preskaŭ blankaspektaj haroj pendis kiel pintaj harligetoj el sub malalta felĉapo, kiun li ambaŭmane ŝovis sur siajn orelojn. Sur liaj piedoj li havis novajn bastŝuojn kaj piedajn ĉifonojn; dika ŝnuro, trivice zonita ĉirkaŭ lia talio, orde kuntiris lian puraspektan nigran kiteleton. Li, kiel Pavluŝa, estis, laŭvide, ne pli ol dekdujara. La kvara, Kostja, dekjara knabo, atentigis per sia meditema, malgaja rigardo. Lia vizaĝo estis eta, malgrasa, lentuga; li havis pintitan mentonon, kiel la sciuro. Oni apenaŭ distingis liajn lipojn. Sed strange impresis liaj okuloj — nigraj, fluide brilantaj. Ili, ŝajne, volis ion esprimi, sed por tio mankis vortoj al la knabo. Li estis malaltkreska, malsanaspekta, vestita mizere. La lastan, Vanja-n, mi komence ne rimarkis; li estis kaŭrekuŝanta sub la bastkovraĵo kun malregulaj randoj; li nur malofte montradis el sub ĝi sian buklan blondan kapeton. Ĉi tiu knabo estis nur sepjara.

Tiel mi kuŝis sub la arbusto, iomete malproksime, kaj observadis la knabojn. Malgranda kaldroneto pendis super unu el la fajroj; en ĝi estis kuirataj la terpomoj. Pavluŝa zorgis pri ili kaj, starante sur la genuoj, enpuŝis la ligneron en la bolantan akvon de tempo al tempo. Fedja kuŝis, sin apogante sur la kubuto, disvastigante la randojn de sia feltmantelo. Iljuŝa sidis apud Kostja kaj fiksrigardis ion per duonfermitaj okuloj. Kostja mallevis la kapon kaj rigardis ien en malproksimon. Vanja ne moviĝis sub sia bastkovraĵo. Mi ŝajnigis min dormanta.

La knaboj ree komencis interbabili. Unue ili priparolis tion kaj tion: la morgaŭajn laborojn, la ĉevalojn; sed subite Fedja sin turnis al Iljuŝa kaj — kvazaŭ renovigante interrompitan konversacion — demandis lin:

„Nu, kiel do, ĉu ci ĝin vidis vere, la hejmkoboldon?“

„Ne, mi ĝin ne vidis, ĝin ja ne estas eble vidi,“ respondis Iljuŝa per voĉo apenaŭ aŭdebla, raŭketa, kies sonoj tre bone konformiĝis al lia vizaĝesprimo, „sed mi aŭdis ... ne sole mi...“

„Kie ĝi loĝas?“

„En la malnova ĉerpejo[25].“

„Ĉu vi laboras en la fabriko?“

„Jes, mi kaj mia frato Avdjuŝka; ni estas papergladistoj.“

„Jen vi, fabrikuloj!“

„Nu, kiel do ci ĝin aŭdis?“ demandis Fedja.

„Jen kiel ... mi kun frato Avdjuŝka, kun Fedor Miĥejevskij, kun Ivaŝka Kosoj, kun alia Ivaŝka el Krasnije Ĥolmi, kaj ankoraŭ kun Ivaŝka Suĥorukov, kun aliaj knaboj ankoraŭ — entute ni estis dek: la tuta deĵorintaro. Ni estis devigitaj pasigi la nokton en la ĉerpejo. Tio estas — la laborobservisto Nazarov malpermesis al ni iri hejmen. ‚Kial vi,‘ li diris, ‚fraŭletoj, iros hejmen? Restu ĉi tie — ni havos morgaŭ multe da laboro.‘ Nu, ni restis en la fabrikejo, ni kuŝis tie are ... Avdjuŝka demandis: ‚Nu, knaboj, se la hejmkoboldo nun venus?‘ Apenaŭ li tion elparolis, iu ekmarŝis super ni. Ni kuŝis malsupre, ĝi do ekmarŝis super ni, ĉe la rado. Ni aŭdis: ĝi paŝas, la lignotabuloj fleksiĝas sub ĝi, krakas ... Li transkuris super niaj kapoj; la akvo ekplaŭdis sur la rado, kiu ekfrapis, ekturniĝis; sed la baro ĉe la defluilo[26] estas fermita. Ni estis mirigitaj: kiu levis la bartrabeton, por ke akvo povu flui? Sed la rado ne longe turniĝis kaj haltis. ‚Tiu‘ iris ree al la supra pordo kaj malsupreniris la ŝtuparon, malsupreniris ne rapide: la ŝtupetoj ĝemkraketas sub ĝiaj piedoj. Nu, ĝi alproksimiĝis al nia pordo, atendis iomete — tuj la pordo larĝe malfermiĝis ... Mi ektremis — rigardas — nenio estas videbla ... Sed la retĉerpilo, staranta ĉe la pelvo, ekmoviĝis, leviĝis, eniĝis por momento en la akvon, flugis iomete en la aero, kvazaŭ ĝi estus ŝprucilo kaj revenis al sia loko. Poste ĉe alia pelvo forflugis la hoko de la najlo kaj ree pendiĝis sur la najlon. Poste iu kvazaŭ alproksimiĝis al la pordo, ektusis, ekspirblovis kiel ŝafo, bruvoĉe... Ni ĉiuj falkuŝiĝis amase teren, unu rampis sur la alian. Kiel ni tiam ektimegis!“

„Jen kiel!“ elparolis Pavel. „Kial do ĝi ektusis?“

„Mi ne scias... Eble pro malsekeco en la mucido.“

Ĉiuj eksilentis.

„Nu,“ demandis Fedja, „ĉu la terpomoj estas kuiritaj?“

Pavluŝa palpis ilin.

„Ne, ankoraŭ ne... Jen, ĝi plaŭdigis akvon...“, aldiris li, rigardante la riveron. „Eble la ezoko. Jen, tie falis steleto.“

„Kion mi rakontos ankoraŭ al vi, fratuloj,“ ekparolis per pepvoĉo Kostja, „aŭdu nur, kion rakontis antaŭ nelonge la paĉjo en mia ĉeesto.“

„Nu, ni aŭdas“, diris protekteme Fedja.

„Vi ja konas Gavrila-n, la antaŭurban ĉarpentiston?“

„Jes, ni lin konas.“

„Sed ĉu vi scias, kial li estas tiel malgaja ĉiam? Tiel silentema? Jen, kial li estas malgaja: Li iris foje, rakontis mia paĉjo, al arbaro por serĉi nuksojn. Li iris en la arbaron kaj devojiĝis; Dio scias, en kia loko li troviĝis; li iradas, vagas, fratuloj, ne povas trovi la vojon, la nokto jam alproksimiĝas... Li sin sidigis sub arbon. ‚Ĉi tie‘, li pensis, ‚mi atendu la matenon‘, kaj ekdormis. En dormo li aŭdas, ke iu lin vokas. Li rigardas, sed neniun vidas. Ree li ekdormetis... ree li estas vokata... Li ree rigardas, vidas, — sidas antaŭ li sur la branĉo la nimfo, klarluma, balanciĝas, logas lin al si kaj ridas... La luno lumis tiel klare, ĉion lumigis... Ŝi vokas lin al si, — ŝi estas klara, blanka, kvazaŭ ploteto aŭ gobio, — ankaŭ karasoj estas iufoje tiel blanketaj, arĝentkoloraj... La ĉarpentisto Gavrila duonsvenis ... sed ŝi ridas kaj logas lin al si per la mano... Jam ekstaris Gavrila, intencis obei al la voko de la nimfo, — sed, fratuloj, eble Disinjoro lin inspiris: li faris krucosignon[27]. Estis pene al li fari la krucosignon, li diris: ‚Mia mano kvazaŭ ŝtoniĝis, ne moviĝis...‘ He, li! Ekvidinte, ke li faris krucosignon, la nimfo ne ridis plu, ŝi ekploris! Ŝi ploras, fratuloj, forviŝas siajn larmojn per la haroj; harojn ŝi havas verdajn, kiel kanabo. Jen rigardas ŝin Gavrila kaj demandas: ‚Kial ci, arbara kreskaĵaĉo, ploras?‘ Ekparolas la nimfo: ‚Kial ci, homo, faris krucosignon? Se ci ne estus farinta ĝin, ci restus kun mi en ĝojo ĝis la fino de la tagoj. Mi ĝemploras, mi veas, ĉar ci faris krucosignon. Sed ne mi sola tion priploros: ankaŭ ci ĝemploru ĝis la fino de ciaj tagoj...‘ Tuj ŝi, fratuloj, foriĝis, kaj tuj Gavrila ekvidis la vojon, per kiu li povis eliri el la arbaro. Kaj de tiu tempo li estas ĉiam malgaja.“

„Jen kia okazintaĵo!“ diris Fedja post ioma silento. „Kiel do kapablas tia arbara sorĉestaĵo difekti kristanan animon? Li ja ne obeis ŝin!“

„Jen, kapablas tamen...“, diris Kostja. „Gavrila asertis, ke ŝi havis voĉeton akran, plendan, kiel rano...“

„Ĉu cia paĉjo mem tion rakontis?“ daŭrigis Fedja.

„Li mem. Mi estis kuŝanta, mi ĉion aŭdis.“

„Stranga afero! Kial do li estas malgaja... Eble li plaĉis al ŝi, se ŝi lin alvokis...“

„Jes, plaĉis!“ ironie diris Iljuŝa. „Ne! Ŝi volis nur lin tikli ĝismorte... Ili okupas sin pri tio, la nimfoj...“

„Ĉi tie ja ankaŭ, eble, estas nimfoj“, diris Fedja.

„Ne“, respondis Kostja. „Ĉi tie la loko estas ‚pura‘, ‚libera‘[28]. Nur la rivero estas proksima.“

Ĉiuj eksilentis. Subite, ie malproksime, ekaŭdiĝis tiriĝanta, preskaŭ ĝemanta sono, unu el tiuj nekompreneblaj noktaj sonoj, kiuj naskiĝas iufoje en silento, leviĝas, restas en la aero kaj malrapide disvastiĝas ĉie, kvazaŭ svenante ... Vi aŭskultas ... nenion ... sed tamen io tintas ... Ŝajne iu longe kriis sub la firmamento mem, iu alia revokis per akra rido en la arbaro kaj nelaŭta, siblanta fajfado aŭdiĝis laŭlonge de la rivero ...

La knaboj rigardis unu la alian kaj faris la krucosignon[29] ...

„Ke la kruco nin protektu!“ flustris Iljuŝa.

„He, vi, korvinoj[30]!“ ekkriis Pavel: „Kial vi ektimis? Rigardu nur, la terpomoj estas jam kuiritaj!“ (Ĉiuj alŝovis sin kaj komencis manĝi la fumantajn terpomojn; nur sole Vanja ne moviĝis.) „Kaj ci?“ diris Pavel.

Sed li ne elrampis el sub sia bastaĵo. La kaldroneto estis baldaŭ malplena.

„Ĉu vi aŭdis, fraŭletoj,“ komencis Iljuŝa, „kio okazis antaŭ nelonge ĉe ni, en Varnavicaj?“

„Ĉu sur la digo?“ demandis Fedja.

„Jes, jes, sur la digo, rompita de akvo ... Jen malpura loko, malbenita, senviva ... Ĉirkaŭe troviĝas profundaj kavegoj, terfendaĵoj. En la kavegoj loĝas serpentoj...“

„Kio do okazis? Rakontu!“

„Jen, kio okazis. Ci, eble, Fedja, ne scias, sed tie, ĉe vi, estas enterigita droninto. Li droniĝis jam antaŭlonge, kiam la starlageto estis ankoraŭ profunda. Nur lia tombeto estas apenaŭ videbla, — eta monto ... Jen, antaŭ nelonge, vokas la servistarestro la hundgardiston Jermil kaj diras al li: ‚Iru, Jermil, poŝton.‘ Jermil ĉe ni ĉiam veturas poŝton. Ĉiuj liaj hundoj mortis; ne estis scieble, kial ili ĉe li ne restas vivantaj; sed li estas hundgardisto bona, modela ... Jermil rajdis poŝton, restis en la urbo longe kaj hejmrevenas iomete ebria ... Jam noktiĝis, la nokto estas klara, la luno brilas ... Jermil transrajdas la digon; la vojo ja iris tiuflanke ... Rajdas li, la hundgardisto Jermil, kaj vidas: sur la tombo de la droninto marŝas ŝafideto, tiel blanka, bukla, beleta ... vagas ... Jen pensas Jermil: ‚Mi ĝin prenos, ĝi ja ĉi tie pereos.‘ Li prenis la ŝafidon en siajn brakojn. La ŝafido ne kontraŭstaras. Jermil alproksimiĝas al sia ĉevalo, kun la ŝafido en la brakoj. Sed la ĉevalo forsaltas de li, spirblovas, skuas sian kapon[31]. Li krie trankviligas ĝin, sin sidigas por rajdi kun la ŝafido, tenante la besteton antaŭ si. Li rigardas la ŝafidon, la ŝafido lin ankaŭ rigardas rekte en la okulojn. Ektimiĝis Jermil, la hundgardisto. ‚Mi ne sciis,‘ li pensis, ‚ke ŝafoj rigardas onin tiel rekte en la okulojn, sed kontraŭ tio oni povas nenion fari ...‘ Li ĝin karesas per la mano kaj diras: ‚Bjaŝa! bjaŝa!‘ Subite la ŝafo montris al li la dentojn kaj ankaŭ diris: ‚Bjaŝa! bjaŝa!‘“

Apenaŭ la rakontinto eldiris la lastan vorton, ambaŭ hundoj leviĝis samtempe, konvulsie bojante, forkuris de la fajro kaj malaperis en la mallumo. La knaboj ektimis. Vanja eksaltis el sub sia bastkovraĵo. Pavluŝa kun krio sekvis la hundojn. Ilia bojado aŭdiĝis el malproksimo. Oni aŭdis ankaŭ la senordan kuradon de la maltrankviligita ĉevalaro ... Pavluŝa laŭtvoĉe ekkriis: „Grizulo! Ĵuĉka[32]!“ Post kelkaj momentoj la bojado haltis, aŭdebliĝis el malproksimo jam la voĉo de Pavluŝa. Preterpasis ankoraŭ iomete da tempo. La knaboj mire rigardis unu la alian, kvazaŭ atendante, kio okazos. Subite aŭdiĝis la piedfrapado de kuranta ĉevalo. Abrupte ĝi haltis ĉe la brullignaro, kaj, sin tenante je la kolharoj, rapide malsuprensaltis Pavluŝa. Ambaŭ hundoj ankaŭ eksaltis en la lumrondon, kaj tuj sin sidigis, elpendigante siajn ruĝajn langojn.

„Kio okazis? kio?“ demandis la knaboj.

„Nenio“, diris Pavluŝa, forsendante la ĉevalon. „Eble la hundoj ion elflaris ... Mi pensis, ke tio estas lupo“, aldiris li per indiferenta voĉo, rapide spirante.

Nevole mi admiris Pavluŝa-n. Li estis tre interesa en ĉi tiu momento. Lia malbela vizaĝo, vigligita pro rapida rajdado, kvazaŭ brulis pro kuraĝeco, pro firma decidemo ... Sen bastono, nokte, li, nenion pripensante, saltrajdis por forpeli la lupon. „Kia bravulo!“ pensis mi, lin rigardante.

„Ĉu oni ilin vidas tie ĉi, la lupojn?“ demandis la timemulaĉo Kostja.

„Ili ĉiam estas multnombraj ĉi tie“, respondis Pavel. „Sed danĝeraj ili estas nur vintre.“

Li ree kaŭrekuŝigis sin ĉe la fajro. Sin sidigante sur la teron, li faligis sian manon sur la haran nukon de unu el la hundoj; kaj la ĝojigita besto longe ne deturnis la kapon, fiere-dankeme rigardante deflanke Pavluŝa-n.

Vanja ree forkaŝis sin sub sia bastaĵo.

„Sed kiajn teruraĵojn, ci, Iljuŝa, al ni rakontis?“ ekparolis Fedja. Li estis la filo de la riĉa vilaĝano kaj, kiel tia, li komencis ĉiam, unua, la konversacion. „Ankaŭ la hundojn igis boji ia diabla forto!... Certe, mi aŭdis, ĉe vi tiu loko estas malbenita...“

„Varnavicaj! Sendube: tre malpura loko! Tie ofte oni vidadis la maljunan sinjoron, la mortintan ... Vagas li, oni rakontas, en longbaska kaftano[33], ĉiam sopirĝemas, serĉas ion sur la tero ... Foje lin renkontis la maljuna Trofimiĉ. — ‚Kion vi, sinjoro Ivan Ivaniĉ, bonvolas serĉi sur la tero?‘“

„Li demandis la sinjoron?“

„Jes, li demandis...“

„Nu, kuraĝulo li ja estas, ĉi tiu Trofimiĉ. Kion do la sinjoro respondis?“

„‚Sorĉan herbon[34]‘ diras li, ‚mi serĉas.‘ Tiel obtuze elparolas: ‚sorĉan herbon‘ ... ‚Kial do vi bezonas sorĉan herbon, Ivan Ivaniĉ?‘

‚La tombo min premas,‘ li diras, ‚Trofimiĉ ... For el la tero mi volas, for!‘“

„Jen, kia li estas!“ diris Fedja. „Ĉu li ne sufiĉe vivis?“

„Stranga afero!“ elparolis Kostja. „Mi pensis, ke la mortintojn oni povas vidi nur ‚gepatran sabaton‘[35].“

„La mortintojn oni povas vidi ĉiam“, certige diris Iljuŝa. Li, kiel mi rimarkis, pli bone ol aliaj knaboj sciis ĉiujn vilaĝanajn superstiĉajn „onidirojn“. „Sed ‚gepatran sabaton‘ vi ankaŭ povas vidi la vivanton, kies vico estas — morti en la sama jaro... Sidigu cin nur sur la preĝejan peronon, rigardu la vojon... Preterpaŝos ĉiuj tiuj, kiuj estas mortontaj dum la jaro... Ĉe ni pasintan jaron Uljana iris al la preĝeja perono...“

„Nu, ĉu ŝi iun vidis?“ sciavide demandis Kostja.

„Certe... Unue ŝi sidis longe, nenion aŭdis, neniun vidis ... nur ie kvazaŭ hundeto bojas... Subite vidas ŝi: iu knabo iras sur la vojo, vestita sole de ĉemizo. Ŝi fiksrigardis: iras Ivaŝka Fedosejev.“

„Ĉu tiu, kiu mortis printempe?“

„Li, la sama. Li iras, ne levas la kapon. Uljana lin rekonis... Poste ŝi rigardas — iras virino. Ŝi fiksrigardas — ho, Disinjoro, do tio estas ŝi mem, Uljana!“

„Ĉu eble estas, ke ŝi mem?“

„Je Dio, ŝi mem.“

„Nu, ŝi ja ankoraŭ ne mortis?“

„La jaro ne forpasis ankoraŭ. Sed rigardu ŝin — ŝi apenaŭ marŝas, apenaŭ spiras.“

Ĉiuj ree eksilentis. Pavel ĵetis la manplenon da sekaj branĉetoj en la fajron. Akre nigriĝis ili sur la subite ekflamanta lumo, ekkraketis, ekfumiĝis, kurbiĝis, levante la brulitajn pintojn. La lumrebrilo disvastiĝis ĉiuflanken kaj, tremetante, leviĝis alten. Neatendite aperis blanka kolombeto, — flugis rekte sur tiun rebrilon, time turniĝis, tute surverŝita de varmega helo kaj foriĝis en sonora flugado.

„Eble ĝi devojiĝis kaj ne trovas sian hejmon“, diris Pavel. „Nun ĝi flugos, trovos ian lokon kaj tie noktpasigos ĝis la mateno.“

„Ĉu ci ne pensas, Pavluŝa,“ diris Kostja, „ke tio estis la animo de iu veremulo[36], fluginta ĉielen, he?“

Pavel ĵetis ankoraŭ unu manplenon en la fajron.

„Verŝajne“, li diris fine.

„Diru do, Pavluŝa,“ komencis Fedja, „ĉu ĉe vi, en Ŝalomovo, estis ankaŭ videbla la ĉiela antaŭdiro[37]?“

„Kiam la suno malaperis? Kompreneble, jes...“

„Ĉu vi ankaŭ ektimis?“

„Ne nur ni... Nia sinjoro, kvankam li diris al ni antaŭe, ke estos la suna mallumiĝo, tamen, kiam mallumiĝis, tiel ektimis, terure... En la ‚izba‘[38], kie loĝas la servistaro, la kuiristino, kiam mallumiĝis, ekkaptis la fornan forkon kaj rompis, batante per ĝi, ĉiujn potojn en la kuirforno. ‚Neniu bezonas ja nun manĝi,‘ ŝi diris, ‚la mondo ja pereas!‘ La brasiksupo tiamaniere tuta forfluis. En nia vilaĝo, fratuloj, disvastiĝis jenaj famoj: ke blankaj lupoj transkuros la landon, ili manĝos homojn, ĉie flugos rabobirdoj kaj finfine oni ekvidos Triŝka-n[39] mem.“

„Kian Triŝka-n?“ demandis Kostja.

„Ĉu ci ne scias?“ arde ekparolis Iljuŝa. „Nu, frato, de kie ci venas, se ci ne konas Triŝka-n? Hejmsiduloj vi estas en via vilaĝo, veraj hejmsiduloj[40]! Triŝka — tio estas mirinda homo, kiu venos. Li estos mirinda, ĉar neniu lin povos kapti, kaj nenion oni povos fari kontraŭ li... Ekzemple: la popolo volos lin kapti, ili atakos lin per bastonegoj, ĉirkaŭos lin per ĉenegoj, sed li elglitos tiel, ke ili komencos batali kontraŭ la siajn mem. Oni metos lin, ekzemple, en la malliberejon, — li petos kruĉeton da akvo por trinki, oni alportos al li kruĉeton — li ensaltos en ĝin kaj malaperos en ĝia fundo. Oni katenos lin, li frapos per la manplatoj, tuj la katenoj falos teren. Nu, ĉi tiu Triŝka irados tra kamparoj, tra urboj... Ĉi tiu Triŝka estos homo malica, li delogos la kristanan popolon, sed oni ne povos ion fari kontraŭ li... Tia homo li estos, ruzmalica...“

„Nu, jes,“ plu parolis Pavluŝa per sia malrapidiĝanta voĉo, „li estos tia... Tiun oni ankaŭ atendis ĉe ni... La maljunuloj diris: kiam komenciĝos la ĉiela fenomeno, tuj venos Triŝka. Jam ĝi komenciĝis. Ĉiuj eliris el la domoj, iris sur la straton, la kampon, atendas, kio okazos. Ĉe ni, kiel vi scias, estas multe da loko, estas vaste... Oni vidas — el la antaŭvilaĝo la monton malsupreniras iu stranga kun kapo mirinda... Ĉiuj ekkriis: ‚Ho, jen venas Triŝka! venas Triŝka!‘ Kaj ĉiuj diskuris, ĉiu, kien li povis! Nia vilaĝestro rampis en la akvofosejon, lia edzino eksenmoviĝis sur la sojlo de sia pordego kaj ektimigis tiel sian korthundon, ke ĝi forkuris de la ĉeno, transsaltis la baraĵon kaj malaperis en la arbaro! La patro de Kuzka, Dorofejiĉ, saltis en avenkampon, sin duonsidigis tie, ekkriis kiel koturno: ‚Eble la animpereigisto do kompatos birdojn, tiu malamiko!‘ Jen tiel ĉiuj maltrankviliĝis! Sed tio estis nia barelisto, Vavila; li aĉetis novan kruĉeton kaj metis ĝin, irante, sur sian kapon.“

Ĉiuj knaboj ekridis kaj ree eksilentis por momento, kiel tio okazas ofte inter homoj, konversaciantaj ekstere de la domo.

Mi rigardis ĉirkaŭen: reĝe kaj solene staris la nokto, la mucidan malvarmeton de la vespero anstataŭis meznokta seka varmeco, kaj ankoraŭ longe ĝi estis kuŝonta kiel mola tavolo super la dormantaj kampoj; ankoraŭ multe da tempo restis ĝis la unua balbutflustrado, ĝis la unuaj roseroj de la matenruĝo. La luno forestis en la ĉielo; ĝi estis leviĝonta pli malfrue. Multnombraj oraj steletoj, ŝajne, silente flugmoviĝis ĉiuj, lumbriletante kvazaŭ vete, sin direktante al la „Laktvojo“. Ilin rigardante, vere, vi kvazaŭ sentis mem neklare antaŭenrapidantan, senhaltan kuradon de la tero ... Subite stranga, vea akra krio ekaŭdiĝis dufoje, unu post la alia, super la rivero, kaj reaŭdiĝis baldaŭ pli malproksime ...

Kostja ektremis. „Kio tio estas?“

„La ardeo krias“, trankvile respondis Pavel.

„La ardeo“, ripetis Kostja. „Kion do mi hieraŭ aŭdis vespere“, aldiris li post iometa silento. „Ci eble scias...“

„Kion ci aŭdis?“

„Jen kion: Mi iris el Kamenaja Grjada al Ŝaŝkino. Mi iris unue laŭlonge de niaj nuksarbustoj, poste mi transiris la herbejon, ci scias, tie, kie ĝi abrupte turniĝas en la kavego; tie ankaŭ estas profunda akvotruo;[41] ĝi ne estas videbla sub la kreskanta kanaro. Nu, mi preteriris, fratuloj, tiun akvotruon, — el ĝi ekĝemas iu, tiel plendplene: ‚u—u! u—u! u—u!‘ Mi ektimis, fratuloj; estis malfrue nokte, kaj la voĉo — tiel ĝemplena! Ŝajnis al mi, ke mi mem ekploras! Kio tio estis, he?“

„En tiu akvotruo antaŭlaste pasintan someron rabistoj dronigis la arbargardiston Akim-on,“ diris Pavluŝa, „eble lia animo plendas...“

„Estas eble, fratuloj“, rediris Kostja, larĝigante siajn grandajn okulojn. „Mi ja ne sciis, ke oni dronigis Akim-on en tiu truego, — mi estus ankoraŭ pli ektimiĝinta.“

„Oni diras, ke ekzistas ankaŭ tiaj etaj ranoj,“ daŭrigis Pavluŝa, „kiuj tiel plende krias.“

„La ranoj! Nu, tio estis ne ranoj! ... kiaj ranoj!“ (La ardeo ree eligis ĉe la rivero akran krion.) „He, ĝi!“ malgraŭvole elparolis Kostja, „ĝi krias, kvazaŭ la arbarkoboldo.“

„La arbarkoboldo ne krias,“ diris Iljuŝa, „ĝi estas muta. Ĝi nur frapas per la manplatoj kaj kraketas...“

„Ĉu ci lin eble vidis, la arbarkoboldon?“ mokeme interrompis lin Fedja.

„Ne, mi ne vidis, ke Dio gardu ĝin vidi. Sed aliaj vidis antaŭ kelke da tagoj, ĉe ni, li devojigis kamparanon, igis lin vagi en la arbaro, ĉiuflanken, ĉiam ĉirkaŭ la sama kampeto. Apenaŭ li trovis la vojon frumatene.“

„Nu, ĉu li ĝin vidis?“

„Li vidis. Li rakontas: staras tiel grandega, malluma, envolvita, malantaŭ la arbo ... ne klare videbla ... rigardas ... palpebrumas ... rigardas per siaj okulaĉoj kaj palpebrumas...“

„He,“ ekkriis Fedja, ektremetante kaj skuante la ŝultrojn, „fi!“

„Kial do tia aĉajo disvastiĝis en la mondo?“ diris Pavel, „verdire!“

„Ne insultu, ĝi aŭdos!“ atentigis Ilja.

Ree ĉiuj eksilentis.

„Rigardu, rigardu, fraŭletoj“, ekaŭdiĝis neatendite la infaneca voĉo de Vanja. „Rigardu la Diajn steletojn: kvazaŭ abeletoj ili flugas, amase...“

Li elmontris sian freŝan vizaĝeton el sub la bastkovraĵo kaj malrapide levis al la ĉielo siajn grandajn, mildajn okulojn. La okuloj de ĉiuj knaboj leviĝis al la ĉielo kaj ne baldaŭ malleviĝis.

„Diru, Vanja,“ karese ekparolis Fedja, „ĉu cia fratino Anjutka bone fartas?“

„Jes, bone“, respondis Vanja, iomete kartave.

„Demandu ŝin, kial ŝi ne venas al ni.“

„Mi ne scias.“

„Diru al ŝi, ke ŝi venu!“

„Mi diros.“

„Diru al ŝi, ke mi ion al ŝi donacos.“

„Kaj al mi ankaŭ?“

„Jes, ankaŭ.“

Vanja ekĝemetis.

„Ne, ni ne bezonas ion ... Donu al ŝi: ŝi estas bonkora etulino.“ Vanja ree kuŝigis sin. Pavel ekstaris kaj prenis la malplenan kaldroneton.

„Kien ci iros?“ demandis lin Fedja.

„Al la rivero; mi volas ĉerpi akvon, mi soifas.“

La hundoj leviĝis kaj iris post li.

„Atentu nur, ne falu en la riveron!“ kriis Iljuŝa al la foririnta kunulo.

„Kial do li falos?“ diris Fedja. „Li estas singardema.“

„Jes, singardema ... Ĉio povas okazi: li kliniĝos, ĉerpos akvon, tuj la akvokoboldo ekkaptos lian manon, tiros lin al si. Poste oni diros: la knabo falis en la riveron! Sed ne li mem falis! Jen, li rampas en la kanaron“, aldiris li, aŭskultante.

Vere la kanaro, disiĝante, kraketis.

„Ĉu estas vero, ke Akulina sensaĝiĝis de tiu tempo, kiam ŝi estis en la akvo?“ demandis Kostja.

„Jes, de tiu tempo ... Kia ŝi nun estas! Antaŭe, laŭ onidiroj, ŝi estis belulino. La akvokoboldo difektis ŝin. Li, eble, ne sciis, ke oni baldaŭ ŝin eltiros el la akvo. Li ŝin difektis tie, ĉe si, en la riverfundo.“

(Mi ofte renkontis tiun Akulina-n. En ĉifonvestaĵoj, terure malgrasa, kun karbonigra vizaĝo, malklariĝinta rigardo, ĉiam montrante siajn dentojn, ŝi vagas dum kelkaj horoj sur la sama loko, ie sur la vojo; la manojn ŝi ĉiam alpremas al la brusto, malrapide balanciĝante, jen sur unu, jen sur alia piedo, kvazaŭ la besto en la kaĝo. Ŝi komprenas nenion, kion ajn oni diras al ŝi, kaj nur de tempo al tempo konvulsie ridas.)

„Oni diras,“ daŭrigis Kostja, „ke Akulina ĵetis sin en la riveron, ĉar ŝia amanto ŝin trompis.“

„Jes, pro tio.“

„Ĉu ci memoras al Vasja?“ malgaje aldiris Kostja.

„Kia Vasja?“ demandis Fedja.

„Tiu, kiu estas droninta“, respondis Kostja, „en ĉi tiu sama rivero. Kia knabo li estis! kia knabo! Lia patrino, Feklista, kiel ŝi amis lin, Vasja-n! Kvazaŭ ŝi, Feklista, antaŭsentis, ke en la akvo li trovos sian pereon! Ofte iris Vasja por bani en la rivero kun ni, knaboj; ŝi timtremis ... Aliaj virinoj ne timas, preteriras kun trogoj, sed Feklista ĉiam metis la trogon teren kaj vokis lin: ‚Revenu, mia lumeto, revenu, mia falketo!‘ Kaj kiel li dronis, nur Dio scias: li amuziĝis tie, sur la bordo, la patrino estis ankaŭ tie — ŝi rastis fojnon. Subite ŝi aŭdis, kvazaŭ iu ellasas vezikojn en la akvo, ŝi rigardas — naĝas nur la ĉapeto de Vasja. De tiu tempo Feklista kvazaŭ sensaĝiĝis: ŝi sin kuŝigas ofte sur la lokon, kie li estas droninta. Ŝi kuŝas, fratuloj, kaj kantas tiun kanteton, kiun Vasja kantadis — vi memoras ... Ŝi ĝin kantas kaj ploras, vee plendas al Dio...“

„Jen Pavluŝa venas“, diris Fedja.

Pavel alproksimiĝis al la fajro kun la kaldroneto plena de akvo.

„Nu, fraŭletoj“, li komencis post iometa silentado. „Ne bona afero okazis.“

„Kio do?“ rapide demandis Kostja.

„Mi aŭdis la voĉon de Vasja.“

Ĉiuj ektremis.

„Ĉu vere, ĉu vere?“ ekbalbutis Kostja.

„Je Dio ... Mi kliniĝis al la akvo, subite mi estas vokata ... la voĉo de Vasja ... kvazaŭ el la akvo ... ‚Pavluŝa ... venu ĉi tien!‘ Mi deiris; tamen mi ĉerpis iomete da akvo.“

„Ho Dio, ho Dio!“ diris la knaboj, farante krucosignon. „La akvokoboldo ja vokis cin, Pavel“, aldiris Fedja. „Ni ĵus parolis pri li, pri Vasja...“

„Ho, tio estas malbona signo“, malrapide diris Iljuŝa.

„Nu, kion fari!“ diris Pavel decide. „Oni ne evitos sian sorton!“

La knaboj eksilentis. La vortoj de Pavel, videble, profundanime ilin impresis. Ili kuŝigis sin antaŭ la fajro, intencante tie dormi.

„Kio estas tio?“ demandis Kostja, duonlevante la kapon.

„Tio — skolopoj flugas, fajfas...“

„Kien ili flugas?“

„Tien, kie, oni rakontas, ne ekzistas la vintro.“

„Ĉu ekzistas tiaj landoj?“

„Jes...“

„Ĉu malproksime?“

„Tre malproksime, trans varmaj maroj...“

Kostja sopire ekĝemis kaj malfermis la okulojn.

Jam pasis pli ol tri horoj de tiu tempo, kiam mi najbariĝis ĉe la knaboj. Fine leviĝis la luno; sed mi ĝin ne tuj rimarkis. Tiom ĝi estis malgranda kaj mallarĝa. La senluma nokto plu estis belega ... Sed jam multaj steloj alproksimiĝis al la malhela rando de la tero; steloj, ankoraŭ antaŭ nelonge alte starintaj en la ĉielo. Ĉio eksilentis ĉirkaŭe, kiel kutime ĉio eksilentas antaŭ la mateno. Ĉio eniĝis en fortan senmovan antaŭmatenan dormadon.

Ne tiel forte odoris la aero, kvazaŭ disverŝiĝis sur ĝin la mucido... Ne longaj estas someraj noktoj! La konversacio de la knaboj estis estingiĝanta kune kun la fajroj. La hundoj ankaŭ dormis... La ĉevaloj, kiom mi povis distingi en la apenaŭ lumtremetanta, malforta brileto de la steloj, ankaŭ estis kuŝantaj, mallevinte la kapojn. Kvazaŭ sveno ekkaptis min, mi ekdormetis...

Freŝa flueto tuŝis mian vizaĝon. Mi malfermis la okulojn: jam mateniĝis... Oni ankoraŭ ne vidis la matenruĝon, sed la oriento jam blankiĝis... Kvankam neklare, mi jam povis vidi ĉirkaŭ mi ĉion... Palgriza ĉielo heliĝis, malvarmiĝis, ekbluiĝis; la steloj jen trembriletis, jen foriĝis... La tero malsekiĝis, la folioj kvazaŭ ŝvitis, ie aŭdiĝis jam vivaj voĉoj, kaj fluanta, frumatena venteto jam komencis vagi kaj flirti super la tero. Mia korpo respondis al ĝi per facila, gaja tremeto. Mi rapide ekstaris kaj alproksimiĝis al la knaboj. Ili ĉiuj dormis, kvazaŭ senvivuloj, ĉirkaŭ la finbruletanta lignaro; nur Pavel duonleviĝis kaj rigardis min fikse.

Mi kapsalutis lin kaj foriris laŭlonge de la ekfumiĝinta rivero. Apenaŭ mi tramarŝis du verstojn, jam ĉirkaŭ mi ekverŝiĝis — unue rozruĝaj, poste purpuraj, orkoloraj fluoj de la juna varma lumo ... elverŝiĝis sur la vasta herbejo malseka — antaŭe, malantaŭe — sur ekverdiĝintaj montetoj, de unu arbaro ĝis la alia, sur la longa polva vojo, brilantaj ekruĝiĝintaj arbustoj, sur la rivero, honteme bluiĝanta el sub la maldensiĝanta nebulo. Ĉio ekmoviĝis, vekiĝis, ekkantis, ekparolis... Kiel diamantaj radilumoj ekruĝiĝis grandpecaj gutoj de roso. Al mi renkonte flugis la sonorado, la sonoj, klaraj, laŭtaj, ŝajnis kvazaŭ ankaŭ lavitaj de la matena freŝmalvarmeto ... Subite preterpasis kure la ripozinta ĉevalaro, pelita de la konataj knaboj.

Bedaŭrinde mi estas devigita aldiri, ke Pavel mortis en la sama jaro. Li ne dronis: li mortiĝis, falante de la ĉevalo ... Domaĝe, li estis bravulo!

POEMETOJ EN PROZO

HUNDO

Ni estas duope en la ĉambro — mi kaj mia hundo. Terura ventego blovas ekstere.

Kontraŭe de mi sidas mia hundo kaj rigardas en miajn okulojn.

Mi ankaŭ rigardas en ĝiajn okulojn.

Kvazaŭ ion diri ĝi volas al mi. Ĝi estas muta, senvorta, ĝi ne komprenas sin mem, — sed mi ĝin komprenas.

Mi komprenas, ke en tiu ĉi momento en ĝi, kiel ankaŭ en mi, vivas la sama sento, ke ne estas diferenco inter ni. Ni estas egalaj; en ĉiu de ni brulas, lumas sama tremetanta fajreto.

Alflugos la morto, svingos sian malvarman, larĝan flugilon ...

Kaj venos fino al ni!

Kiu scios poste, kia fajreto brilis en mi kaj kia — en ĝi?

Ne, tio ne besto kaj homo interŝanĝas rigardojn ...

Du paroj da egalaj okuloj estas fiksitaj unu al la alia ...

Kaj en ĉiu paro da okuloj, en la besto kaj en la homo, la sama vivo timeme sin alpremas al la vivo de l’ alia.

SFINKSO

Flavete-griza sablo supre molaĉa, malsupre malmola ... sablodezerto sen fino ... Super tiu ĉi sabla ebenaĵo, super tiu ĉi maro el morta cindro, sin levas grandega kapo de egipta sfinkso.

Kion volas elparoli tiuj ĉi dikaj, antaŭensaltintaj lipoj? tiuj ĉi senmove dislarĝigitaj, suprenfalditaj naztruoj — kion ili esprimas? Kion volas diri tiuj okuloj, duone ekdormintaj, duone atentemaj sub duobla arko de altaj brovoj? Ili volas ion eldiri! Ili eĉ diras ion, sed nur Ojdipus[42] povas solvi la enigmon, kompreni ilian senvortan paroladon.

Ho ... sed mi ekkonas tiujn ĉi trajtojn — en ili estas nenio egipta. Blanka, mallarĝa frunto, elsaltantaj vangostoj, mallonga, rekta nazo, bela blankdenta buŝo, molaj lipharoj, krispa barbeto ... sur la kapo — — haramaso kun hardisiĝo ... larĝe disstarigitaj malgrandaj okuloj ... sed tio estas vi ... mia samlandano ... rusa kamparano? De kiam do vi iĝis sfinkso? Ĉu vi ankoraŭ ion volas elparoli? Jes, vi ankaŭ estas sfinkso.

Viaj okuloj — — senkoloraj, sed profundaj — — parolas ankoraŭ. Ankaŭ sensona kaj enigma estas tiu parolado.

Sed kie — do sin trovas via Ojdipus?

Ho ve ... ne estas facile fariĝi via Ojdipus, vi, tutrusa sfinkso!

EGOISTO

Li posedis ĉion necesan por iĝi vipo de sia familio.

Li naskiĝis bonsana, riĉa, kaj dum sia tuta vivo, restante riĉa kaj bonsana, li neniam agis malbone aŭ erare, ne diris nenecesan vorton kaj ne trompiĝis.

Li estis senriproĉe honesta. Fiera pro sia honesteco, li turmentis per ĝi siajn parencojn, amikojn, konatojn.

Lia honesteco estis kapitalo ... kaj li, kiel procentegisto, demandis por ĝi procentegojn.

Lia honesteco ebligis al li kaj rajtigis lin esti senkompata kaj ne fari bonon, kio ne estis ordonita. Li estis senkompata, li ne bonfaradis ... ĉar la bonfarado ordonita ne estas bono ĝusta.

Pri neniu li zorgis, krom pri si mem — ĉar li estis modela. Li sincere indignis, kiam aliaj ne zorgis pri li!

Samtempe li ne opiniis sin mem egoisto. — Li plej severe mallaŭdegis kaj persekutis egoistojn. Kompreneble! — la egoismo de aliaj malhelpis al la lia.

Ne sciante sin kapabla al ia erareto, li ne komprenis, ne toleris ies erareton. Li ĝenerale komprenis nenion kaj neniun, ĉar li tuta, de ĉiuj flankoj, de supre kaj sube, estis ĉirkaŭita nur de si mem.

Li eĉ ne komprenis, kion signifas „pardoni“. Li mem al si ne havis okazon pardoni ... Kial do li devas pardoni aliajn?

Antaŭ la juĝo de la propra konscienco, antaŭ la vizaĝo de sia Dio, li, miraklo, monstro de bona virtemo, levis la okulojn supren kaj elparoladis per firma, klara voĉo: „Jes, mi estas morala homo!“

Li ripetos tiujn vortojn, mortonte, kaj nenio tremetos eĉ tiam en lia ŝtona koro, en la koro sen fendeto, sen makuleto ...

Ho, la malbelo de la memkontentiĝa, nepardonema, malmultekoste akirita virteco, — ci estas pli abomeninda ol la malkaŝita malbelo de la malvirto!

LAZURREGNO

Ho, lazurregno! Ho, lando de lazuro, lumo, juneco, feliĉo!

Mi vidis vin ... en sonĝo ...

Ni estis kelke da vojaĝantoj en belega, ornamita boato. Kvazaŭ brusto de cigno iĝis blanka velo sub tornitaj mastoj.

Mi ne konis miajn kunvojaĝantojn, sed mi komprenis, ke ili estis same junaj, gajaj kaj feliĉaj kiel mi mem.

Mi eĉ ilin ne rimarkis. Ni vidis ĉirkaŭ ni nur la senliman lazurkoloran maron, kovritan per oraj skvameretoj ... super nia kapo — la ĉielon samkorolan kiel tiu lazura maro ... Sur ĝi, triumfante kaj kvazaŭ ridante, ruliĝis la karesplena suno.

Kaj de tempo al tempo aŭdiĝis inter ni rido sonora, gaja, kiel rido de dioj!

Foje ies buŝo eligis vortojn, versojn, mirinde belajn, plenajn de forto kaj de inspiro ... Ŝajnis, ke la ĉielo mem resonas responde kaj la maro ĉirkaŭa tremetas pro sama sento ... Kaj poste ree estiĝis feliĉega silento ...

Facile naĝante sur molaj ondoj, moviĝis nia rapidira boato. Ne la vento ĝin movis; ĝin direktis niaj propraj, ludantaj koroj. Ili ĝin portis tien, kien ni deziris.

Ni renkontis insulojn, sorĉfabelajn, duondiafanajn insulojn, rebrilantajn kiel juvelŝtonoj kaj smeraldoj. Ebriigaj bonodoroj alvenis de rondigitaj bordoj. La unuaj el tiuj insuloj surŝutis nin per pluvo el rozoj kaj konvaloj. De aliaj subite leviĝis ĉielarkokoloraj, longflugilaj birdoj.

La birdoj sin turnis super ni, la konvaloj kaj rozoj fandiĝis en perlsimila ŝaŭmo, glitanta laŭlonge de la glataj flankoj de nia boato. Kune kun la floroj alflugis dolĉaj sonoj. Aŭdiĝis inter ili virinaj voĉoj. Kaj ĉio ĉirkaŭa: la ĉielo, la maro, la bloviĝo de la velo supre, la plaŭdado de la akvofluo post la boato — ĉio parolis pri amo, pri feliĉiga amo!

Kaj ŝi, kiun amis ĉiu el ni, ŝi estis ĉi tie — nevidebla kaj proksima ... Ankoraŭ unu momento — kaj jen — ekbrilos ŝiaj okuloj, ekfloros ŝia rideto ... ŝia mano tuŝos la vian kaj fortiros vin en neniam velkontan paradizon!

Ho, regno lazura! Mi vidis vin ... en sonĝo ...

FESTO EN LA ĈIELO

Foje la Supera Estulo aranĝis grandegan feston en sia lazurlanda palaco.

Li invitis ĉiujn virtojn. La virtoj ja estas sinjorinoj; — tial li ne invitis sinjorojn.

Ili kuniĝis multnombraj ... grandaj kaj etaj. La etaj virtoj estis pli agrablaj, pli afablaj ol la grandaj. Sed ĉiuj ŝajnis kontentaj kaj ĝentile interkonversaciis, kiel decas al proksimaj parencoj kaj konatoj.

Sed jen — la Supera Estulo rimarkis du belajn sinjorinojn, kiuj, ŝajne, ankoraŭ ne konis unu la alian.

Li prenis la manon de l’ unu kaj alkondukis ŝin al la alia.

„Dankemo!“ li diris, montrante la unuan.

„Bonfarado!“ li diris, prezentante la duan.

Ambaŭ virtoj tre ekmiris: dum la tempo, ke la mondo ekzistas — kaj ĝi estas sufiĉe malnova —, ili nun la unuan fojon renkontis unu la alian.

HALTU!

Haltu! Tia, kia mi vin vidas nun — restu por ĉiam en mia memoro! El viaj lipoj eliĝis lasta inspirplena sono, viaj okuloj ne brilas, sed estingiĝas, troplenaj de feliĉo, de kvietega konscio de l’ beleco, de tiu beleco, kiun vi sukcesis esprimi, de tiu beleco, al kiu vi etendas viajn triumfantajn, viajn laciĝantajn brakojn.

Kia lumo, pli maldensa, pli pura ol la sunlumo, surverŝas viajn membrojn, la faldetojn de via vestaĵo?

Kia Dio per karesblovo de sia spiro forblovis de via frunto viajn disĵetitajn buklojn?

Lia kisado brulas sur via pala, kvazaŭ marmora, frunto!

Jen ĝi — la malkaŝita sekreto, la sekreto de l’ poezio, de l’ vivo, de l’ amo! Ne ekzistas alia senmorteco, — oni ne bezonas alian! — En tiaj momentoj vi estas bela!

Ili forpasos — kaj vi estos ree iomete da cindro, virino, infano ...

Sed tio vin ne interesas! En tiu momento vi iĝis pli alta, vi troviĝis ekster la pasema, templimita ... — Tiu via momento neniam finiĝos.

Haltu! Permesu al mi esti partoprenanto de via senmorteco, faligu en mian animon la fajreron rebrilantan de via eterneco!

MORGAŬ! MORGAŬ!

Kiom vana, malplena, bagatela estas preskaŭ ĉiu tago travivita! Kiom malmulte da sekvoj ĝi postlasas! Kiel sensence, sensaĝe forkuris horoj post horoj!

Tamen la homo ĉiam volas ekzisti; kara al li estas la vivado, li esperas, li atendas ion de l’ tempo estonta ... Ho, sed kian bonon?

Sed kial li imagas, ke aliaj, venontaj tagoj ne estos similaj al la tago ĵus forpasinta?

Li ne meditas pri tio. Li ĝenerale ne ŝatas mediti, — kaj li estas prava. —

„Morgaŭ, morgaŭ“, li konsolas sin mem, ĝis kiam tiu „morgaŭ“ entombigos lin.

— Nu, se vi estos en la tombo, kontraŭvole vi ne meditos plu ...

ROZO

La lastaj tagoj de l’ aŭgusto.

La suno subiris ... Subita, fortega pluvo sen tondro, sen fulmo, ĵus estis transfluginta super vasta ebenaĵo.

La ĝardeno antaŭ la domo fumis kaj brulis, tute surverŝita de la fajrego de la sunsubiro, de la pluvego ...

Ŝi sidis ĉe la tablo en la salono kaj obstine enpense rigardis la ĝardenon tra la duonmalfermita pordo.

Mi sciis, kio pasis tiam en ŝia animo. Mi sciis, ke post nelonga sed turmenta lukto, ŝi en tiu momento sin donis al la sento, kiu jam delonge estis pli forta ol ŝi ...

Subite ŝi levis sin, rapide eliris en la ĝardenon kaj malaperis.

Forpasis horo ... ankoraŭ unu ... ŝi ne revenis.

Tiam mi levis min, eliris el la domo kaj iris laŭlonge de la aleo, en kiu, mi ne dubis, iris ŝi.

Ĉio ĉirkaŭe mallumiĝis. Noktiĝis ... Sed sur la malseka sablo de la vojeto, hele ruĝiĝante en la mallumo, videbliĝis ia ronda aĵeto.

Mi klinis min. Tio estis juna, apenaŭ disvolviĝinta rozo. Antaŭ du horoj mi vidis tiun ĉi rozon sur ŝia brusto.

Mi zorge levis ĝin, kaj, reveninte en la salonon, mi kuŝigis ĝin sur la tablon, antaŭ ŝia seĝego.

Ŝia vizaĝo paliĝis kaj samtempe pliviviĝis. Rapide, kun gaja konfuzo, ĉiuflanken rigardis ŝiaj mallevitaj, kvazaŭ malgrandiĝintaj, okuloj.

Ŝi ekvidis la rozon, ekprenis ĝin, rigardis ĝiajn ĉifonitajn, malpurigitajn florfolietojn, sin turnis al mi — kaj ŝiaj okuloj, subite haltintaj, ekbrilis pro larmoj.

„Pro kio vi ploras?“ demandis mi.

„Pri ĉi tiu rozo ... Rigardu, kia ĝi iĝis...“

Mi ekvolis esprimi saĝecon.

„Viaj larmoj forlavos la malpuron“, mi diris kun signifplena esprimo ...

„Larmoj ne lavas, larmoj bruligas“, ŝi respondis kaj, sin turninte al la kameno, ĵetis la floron en la mortantan flamon.

„La fajro bruligos pli bone ... ol larmoj“, ŝi ekkriis kun ia vanteco — kaj ŝiaj okuloj, ankoraŭ brilantaj, ekridis provokante kaj feliĉe.

Mi komprenis, ke ŝi ankaŭ estas ekbruligita.

NIMFOJ

Mi staris antaŭ monta plataĵo ĉirkaŭita de ĉenmontaro kvazaŭ de duonrondo. Juna, verda arbaro kovris ilin de supre ĝis malsupre.

La diafana ĉielo suda estis blua; en la altaĵo brilludis sunradioj.

Malsupre, kuŝitaj en la herbo, plaŭdetis rapidkuraj fontoj.

Kaj mi ekmemoris antikvan legendon pri tio, kiel en la unua centjaro post kristnasko greka ŝipo naĝis sur la Egea maro.

Estis tagmezo ... La vetero estis trankvila ... Subite, en la supro, iu klare diris: „Kiam vi preternaĝos la insulon, voku per laŭta voĉo: ‚La granda Pan[43] estas mortinta!‘“

La ŝipdirektanto miris kaj ektimis ... Sed, kiam la ŝipo venis preter la insulo, li obeis kaj vokis: „La granda Pan estas mortinta!“

Kaj tuj, responde al lia voko, laŭlonge de la insula bordo (ĝi estis neloĝita) aŭdiĝis laŭtaj plorĝemoj, plendaj krioj: „Mortinta! Mortinta estas la granda Pan!“

Mi ekmemoris ĉi tiun legendon ... kaj stranga penso venis en mian cerbon. — Se mi vokus?

Sed ĉio ĝojegis ĉirkaŭ mi ... mi ne povis pensi pri morto ... Mi do fortege elkriis: „Reviviĝis, reviviĝis la granda Pan!“

Kaj tuj, — kia miraklo! responde al mia voko aŭdiĝis akorda ridado en la vasta duonrondo de l’ verda montaro, gajaj paroloj, plaŭdadoj. „Li reviviĝis! Pan reviviĝis!“ brusonis junaj voĉoj.

Ĉio tie antaŭe subite ekridis, pli hele ol la alta suno, pli petoleme ol la fontoj, plaŭdetantaj sub la herbo. Aŭdiĝis rapidanta piedfrapo de malpezaj paŝoj, tra la verdaĵo vidiĝis marmora blanko de ondantaj tunikoj, viva ruĝo de nudaj korpoj. La nimfoj, driadoj[44], bakĥaninoj[45] malsuprenkuris en la valon.

Samtempe ili ĉiuj montriĝis ĉe la arbarrandoj. Bukloj disvolviĝis sur diinaj kapetoj, graciaj brakoj levas florkronojn kaj tamburinojn, — kaj la rido, brila, olimpa rido, kuras kaj malsuprenruliĝas kun ili.

Antaŭe paŝas diino. Ŝi estas la plej alta, plej bela el ĉiuj — sur ŝia dorso sagujo, en la manoj pafarko, sur levitaj bukloj arĝenta luna falĉileto.

Diana, ĉu tio estas ci?

Sed subite haltis la diino ... kaj post ŝi ekhaltis ĉiuj nimfoj.

Eksilentis la sonora ridado ... Mi vidis, kiel paliĝis la vizaĝo de la diino, subite mutiĝinta. Mi vidis, kiel ŝtoniĝis ŝiaj piedoj, kiel neesprimebla teruro malfermis ŝian buŝon, larĝigis la okulojn, fiksitajn malproksimen ... Kion ŝi ekvidis? Kion ŝi rigardis?

Mi turnis min tieflanken, kien ŝi rigardis.

Sur la ĉielrando, post la malalta strio de kampoj, fajre brilis la pinto de l’ ora kruco sur la blanka sonorilejo de la kristana preĝejo. Tiun krucon ekvidis la diino.

Mi aŭdis post mi daŭran ĝemsopiron, similan al la tremetado de rompiĝinta kordo. Kiam mi ree returniĝis, la nimfoj estis foriĝintaj. Ĉie, kiel antaŭe, estis verda la vasta arbaro, nur iuflanke, tra la branĉdensaĵo, vidiĝis, malaperante en la aero, blankaj pecetoj ... ĉu tio estis tunikoj de la nimfoj, aŭ la vaporo, leviĝanta el la vala fundo — mi ne scias ...

Sed kiom bedaŭris mi la foriĝintajn diinojn!

Piednotoj

[1] Kamparana domo en Nordruslando.

[2] Longa surtuto kuntirita ĉe la talio, nacia vestaĵo en Nordruslando.

[3] Pud = rusa pezmezuro (16,36 kilogramoj).

[4] La servutuloj, kiuj plenumis diversajn servojn en la domo mem de gesinjoroj, estis nomataj: „kortanoj“. Diversaj ankaŭ estis la oficoj, okupitaj de ili.

[5] Diablo, arbarkoboldo: insultaj vortoj.

[6] Pekis, nominte la diablon.

[7] Rusaj popolaj herooj, posedintaj eksterordinaran fortecon.

[8] Samovaro, temaŝino, en kiu oni boligas la akvon por prepari la teon.

[9] Akompanistinoj estis virinoj, kiuj ĉirkaŭis la nobelinon por amuzi ŝin, legi al ŝi laŭtvoĉe ktp. Ili estis, plejparte, nobelaj vidvinoj aŭ nobelaj fraŭlinoj el malriĉaj familioj.

[10] Ili iris saluti la sinjorinon kaj, elpetante ŝian benon je ilia geedziĝo, ili alportis donacojn.

[11] Kun Dio, tiuj vortoj devis esti diritaj antaŭ ĉiu vojaĝo.

[12] La ruĝa tuko, kun kiu oni iras svatiĝi je fraŭlino.

[13] En tiu tempo ĉiu urbo aŭ vilaĝo havis sian limbaraĵon.

[14] La mansvingo, gesto de senespero.

[15] La ĉambelano venis ĉiumatene al la sinjorino por raporti al ŝi pri domaj aferoj kaj ricevi ordonojn.

[16] Popola rimedo kontraŭ sveno.

[17] Ŝĉi = brasiksupo sen aŭ kun viando, rusa nacia manĝaĵo.

[18] Versto, rusa distancmezuro, 1066 metroj.

[19] La soldatedzino, en tiu epoko la militservo daŭris longe; tial la edzino de la soldato restis prizorgata de la tuta vilaĝo. Ankaŭ oni soldatigis ofte ribelajn servutulojn.

[20] Ikonoj: sanktaj bildfiguroj.

[21] En Nordruslando, gubernio en la najbareco de la Moskvo.

[22] Ĉevalkomercistoj vendas kaj aĉetas po amase ĉevalojn, paŝtigante ilin en la stepoj.

[23] Insekto, pikanta precipe ĉevalojn; ruse: ovod; greke: ojstros; latine: oestrus; france: œstre; itale: estro; germane: Bremse.

[24] Karesnomoj de — Fedor, Pavel, Ilja, Konstantin kaj Ivan.

[25] Ĉerpejo, en la paperfabrikoj oni nomas la ejon, kie oni elĉerpas la paperon en pelvegoj. Ĝi troviĝas ĉe la digo mem, sub la rado de la papermuelilo.

[26] Defluilo, laŭlonge de ĝi la akvo kuras al la rado.

[27] La eco de krucosigno, forpeli la ĉarmigon senditan de diablo.

[28] „Pura“, la diablo ne havas sur ĝi potencon; „libera“, de diablaj servistoj.

[29] La rusa popola fantazio lokas ĉie homfigurajn „spiritojn“: En la arbaro loĝas arbarkoboldo, malbona petolulo, kiu devojigas pasantojn. En la riveroj loĝas virinaspektaj estaĵoj = „nimfoj“. Ili allogas virojn. En la domo loĝas „domovoj“ = „domspiritoj“. Ĉiujn tiujn „spiritojn“ oni nomas „malicaj, malpuraj, malbonaj“. La krucosigno, farata en oportuna momento, forpelas la diablan forton. Estas lokoj, konataj kiel „malpuraj, malbenitaj“.

[30] Korvinoj, timemaj birdoj.

[31] La bestoj, laŭ superstiĉaj kredoj, sentas diablan forton.

[32] Nomoj de la hundoj.

[33] Kaftano, kamparana surtuto.

[34] „Sorĉa herbo“, havas econ disfosi la teron.

[35] „Gepatra sabato“ = sabato de la karnavala semajno, antaŭ la Grandega Fastado, kiu daŭras ĝis Paska dimanĉo. La tago, en kiu oni rememoras la mortintojn, simila al franca „Toussaint“, germana „Allerseelen“.

[36] Veremulo, homo bonmora, bonfaranta, vivanta laŭ Dia leĝo. — La kolombo estas opiniata sankta birdo. Sur sanktaj bildoj la popola fantazio personigas la „Sanktan spiriton“ en la figuro de kolombo.

[37] La kamparanoj rusaj tiel nomas la sunan mallumiĝon, pensante, ke ĝi antaŭdiras tujan finiĝon de la mondo.

[38] „Izba“, kamparana domo en Nordruslando.

[39] En la legendo pri la alveno de „Triŝka“, kiu pereigos homajn animojn, eble estas ripetata la legendo pri Antikristo.

[40] Hejmsiduloj, en la senco: vi sidas hejme kaj nenion scias.

[41] Akvotruo, la akvo, kiu restas post la printempa degelo kaj rivera elbordiĝo; ĝi ofte ne sekiĝas eĉ somere.

[42] Ojdipus, lat. Oedipus, reĝo mita en Tebaj (Grekujo), solvis la enigmon de la Sfinkso, monstro, kiu mortigis ĉiun, kiu ne povis solvi ĝian enigmon. La grekoj imagis ĝin kiel virgulinon kun leona korpo kaj birdflugiloj. La egiptaj sfinksoj, kiel simboloj de l’ forto, estis regule viraj.

[43] Greka paŝtista dio, dio de la verdiĝanta naturo.

[44] Arbarnimfoj.

[45] Aninoj de Bakĥo, la dio de l’ vino.

Notoj de transskribinto:

Mi translokigis ĉiujn piednotojn al la fino de la teksto. Mi silente ĝustigis etajn interpunkciajn erarojn, kaj registris aliajn ŝanĝojn per html-aj komentoj. Ankaŭ originalajn paĝkomencojn mi simile registris.