The Project Gutenberg eBook of Hermano kaj Doroteo: Eposo idilia

This ebook is for the use of anyone anywhere in the United States and most other parts of the world at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this ebook or online at www.gutenberg.org. If you are not located in the United States, you will have to check the laws of the country where you are located before using this eBook.

Title: Hermano kaj Doroteo: Eposo idilia

Author: Johann Wolfgang von Goethe

Translator: Benno Küster

Release date: October 5, 2019 [eBook #60429]

Language: Esperanto

Credits: Produced by Andrew Sly, Andrew Woods and the Online
Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net (This
book was produced from scanned images of public domain
material from the Google Books project.)

*** START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK HERMANO KAJ DOROTEO: EPOSO IDILIA ***

INTERNACIA
MONDLITERATURO

Kolekto de la plej famaj verkoj
el ĉiuj naciaj literaturoj

FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1922
ESPERANTO-FAKO

J. W. v. GOETHE

HERMANO KAJ DOROTEO

Eposo idilia

El la germana originalo tradukis
Benno Küster

2a, korektita eldono

[devizo: Ni fosu nian sulkon]

FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1922
ESPERANTO-FAKO

ĈIUJ RAJTOJ ESTAS REZERVATAJ
COPYRIGHT 1922 BY FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG

PRESEJO BREITKOPF & HÄRTEL, LEIPZIG

Antaŭparolo.

Depost la jaro 1790 Goethe travivis periodon, dum kiu ĉesis lia kapableco kaj ankaŭ lia emo, krei kiel verkisto de dramoj. Li okupis sin nun—precipe sub la influo de sia nova amiko Schiller—pri la eposa poezio. Krome li nun havis personajn interrilatojn kun Joh. H. Voß, la tradukinto de Homer-o, kaj mem studis la Homer-an poezion.

En ĉi tiu „eposa periodo“ (1796-97) naskiĝis la Germana eposo „Hermann und Dorothea“, la unua pli granda poeziaĵo, kiu estas signifa por la amikeco de Goethe kaj Schiller. Ĝi estas poezia produktaĵo, nepre specife Germana, en antikva formo, pri kiu ĉiuj konsentas, ke ĝi estas unu el la plej eminentaj verkoj ne nur de Goethe kaj de la Germana literaturo, sed de la tuta mondliteraturo.

Schiller esprimis sian opinion pri ĉi tiu poemo (la 20an de aŭgusto 1797) per jenaj vortoj: „mi nun denove legis la poemon kun la ĉiam nova, nemalfortigebla impreso kaj kun nova kortuŝeco; ĝi estas nepre perfekta en sia speco, ĝi estas, kvankam pasia-patosa, tamen alloga en la plej alta grado, resume, ĝi estas bela, kion ajn oni volas esprimi per ĉi tiu vorto“.

Ĉu la anoj de negermanaj popoloj legos ĝin same impresataj? Certe jam ankaŭ multaj Germanoj ne havos la tutan ĉarmplenan impreson de la poemo, se ili ne konas kaj sentas la ĉarmon de la Homer-a poezio. Kaj ĉiu, kiu volas havi la plenan ĝuon de Hermano kaj Doroteo nature devas legi la poemon en la lingvo de la Germana originalo. Tamen traduko en Esperanto pli multe ol tradukoj en aliaj lingvoj, kiuj ne kapablas imiti la formon de la heksametra verso, donos la eblecon, iomete senti la ĉarmojn de la Germana eposo. Pro tio mi forigis ĉiujn dubojn kaj metis ĉi tiun verkon—„nepre perfektan (laŭ Schiller) en sia speco“—en la unuan lokon de la nova „Mondliteraturo“, eldonota laŭ la plano de la eldonejo F. Hirt kaj filo.


La traduko de Hermano kaj Doroteo unuafoje aperis en la jaro 1911, verkita de nia Germana samideano Benno Küster, kiun subtenis dum la presigo la redaktoroj Mangelsdorf kaj Hoen. Mangelsdorf aldonis „postparolon“, el kiu mi nur citas jenajn vortojn: „B. Küster certe mem pruviĝis poeto, esperantigante tiun verkon.“ Mi konsentas ĉi tiun juĝon kaj dankeme rememoras la ĉefajn datojn el la vivo de Benno Küster. — Li naskiĝis la 9an de julio 1861 en Wildeshausen (Oldenburg) kaj mortis kiel kalkulkonsilanto post longa malsano la 24an de oktobro 1916 en Breslaŭ. Li fariĝis Esperantisto jam dum sia antaŭa restado en Görlitz, kie li, en malgranda rondo, tre diligente studis nian lingvon kaj per korespondado amike interrilatiĝis precipe kun Anglaj kaj Rusaj samideanoj. Li estis kunlaboranto de la „Revuo“ kaj de la „Vagabondo“. Dum sia partopreno al la Dresden-a internacia kongreso li interkonatiĝis kun D-ro Zamenhof, kiu kuraĝigis lin, eldoni la tradukon de Hermano kaj Doroteo. Jam depost la jaro 1910 Küster malsaniĝis kaj restis malsana ĝis sia morto.


Tradukante la Germanan eposon, Küster—kun sendube laŭdinda gusto—ne imitis la heksametran verson de Goethe, kiu—laŭ maniero taŭga por la Germana, sed ne por la Esperanta poezio—almiksas kvazaŭ-spondeojn (– –) kaj -troĥeojn (– ⏑) al la daktiloj (– ⏑ ⏑). Küster uzis nur daktilojn. — Mi ĉi tie ne volas paroli pri la fakto, ke en Esperanto (ankaŭ ne en la Germana lingvo) ne ekzistas „daktiloj“ – ⏑ ⏑ en la senco de la greka kaj latina lingvoj, ĉar nia lingvo havas nek longedaŭrajn nek mallongedaŭrajn silabojn. Tamen ĝi havas akcentatajn kaj ne akcentatajn silabojn kaj krom tio aliajn kun ŝvebanta akcento. Do, oni en Esperanto povas imiti la formojn de la antikvaj, klasikaj versoj.

Küster konsekvente kaj senerare formis pure daktilajn heksametrojn

–́ ⏑ ⏑ –́ ⏑ ⏑ –́ ⏑ ⏑ –́ ⏑ ⏑ –́ ⏑ ⏑ –́ ⏑

— procedo des pli admirinda, ĉar la manko de unusilabaj vortoj (krom la personaj pronomoj, kelkaj konjunkcioj, prepozicioj, interjekcioj kaj adverboj) treege malfaciligas la Esperantigon de la heksametra formo. Nenie mi, korektante la verkon, estas devigita, korekti la verson pro iu ajn metrika eraro. Do, restis nur: 1e) la korektado de evidentaj preseraroj, kaj 2e) de tiaj partoj kaj esprimoj, kiujn laŭ mia opinio samideano Küster tradukis tro laŭvorte kaj pro tio ne sufiĉe kompreneble por anoj de aliaj popoloj. — Precipe admirinda estas ankaŭ la fakto, ke Küster nenie, eĉ ne unufoje, apostrofis la „o“-n de la substantivo. Mi ne volas mallaŭdi la kutimon de tia apostrofado en aliaj versritmoj; persone mi ne tre ŝatas ĝin, kaj laŭ mia opinio ĝi estu nepre evitata en la heksametra verso. Küster nur apostrofas la artikolon — kaj plej ofte, farante tion, li estas prava. Sed kelkfoje li eraras; tamen la eraro ne estas tiom grava, ke mi pro ĝi aliformigis la tutan verson.

D-ro Dietterle.

I. Kalliope.

Sorto kaj kompatemo.

„Stratojn ja kaj foirejon neniam mi vidis dezertaj
Kiel nun! Ŝajnas al mi balaita, senviva la urbo!
Kvindek ne hejme restadis el ĉiuj loĝantoj, mi kredas.
Kion ne kaŭzas scivolo! Nun ĉiu rapidas por vidi
La irantaron de l’ forelpelitoj tre malfeliĉegaj. 5
Ĝis la digvojo, de ili uzata, ja unu horeto
Estas kaj oni en polvo varmega tagmeze kuregas
Tamen malsupren. Mi vere ne irus de tie ĉi, sole
Nur por observi mizeron de tiuj senkulpaj migrantoj,
Kiuj el lando transrheina[1], la bela, savinte havaĵon 10
Sian, nun venas al ni kaj tramigras ĉi tiun feliĉan
Nian angulon de l’ valo fruktdona kaj ĝiajn kurbiĝojn.
Faris bonege, edzino, vi, ke vi forsendis la filon,
Ke li alportu malnovan tolaĵon, manĝaĵon, trinkaĵon
Al mizeruloj; ĉar por la riĉuloj konvenas donaci. — 15
Kiel la knabo veture dresadas la virajn ĉevalojn!
Estas tre bona vidaĵo, ĉu ne? Kaleŝeto la nova,
Spacon ĝi havas por kvar kaj ankoraŭ por veturigisto.
Sola foriris li nun kaj malpeze ĝi tien ruliĝis!“
Tiel al sia edzino la mastro „Al Ora Leono“ 20
Diris, plezure sidante sub la foireja dompordo.
Kaj la prudenta mastrino, la sperta, al tio respondis:
„Mi ne volonte donacas tolaĵon de ni eluzitan;
Ofte ĝi estas utila kaj ne por moneroj havebla,
Kiam ĝin oni bezonas. Bonvole mi donis hodiaŭ 25
Kelkan pli bonan peceton de lit- kaj ĉemizaj tolaĵoj;
Ĉar pri maljunaj kaj junaj mi aŭdis tutnudaj migrantoj.
Ĉu vi pardonos min? Ŝrankon la vian sekrete elrabis
Mi ja, kaj vian domrobon el plej delikata katuno,
Hindaj floretoj sur ĝi, delikata flanelo interne, 30
Ankaŭ mi donis; ĝi estas malnova kaj ne plu laŭmoda.“
Sed la bonega dommastro pri tio ridetis kaj diris:
„Vere volonte ne perdis mi tiun katunan domrobon
El orienta Hindujo; mi saman neniam ricevos.
Plu mi ne portis ĝin. Vere ja estas, ke viro nun ĉiam 35
Iru en botoj, surtuto, vidigu sin en la bekeŝo,
Kaj forigitaj ekstere nun estas pantoflo kaj ĉapo.“
„Vidu nur tien,“ respondis ŝi, „kelkaj de tie revenas
Kiuj rigardis jam la irantaron; ĝi certe nun pasis.
Kiel la ŝuoj de polvo nun estas kovritaj kaj ardas 40
Ĉiuj vizaĝoj! Per sia naztuko forviŝas la ŝviton
Ĉiu. Mi nepre ne kurus hodiaŭ pro tia vidaĵo
Kaj kunsuferus! Min vere jam plenkontentigos rakonto.“
Tiam la patro, la bona respondis gravege la jenon:
„Tia vetero malofte aperis al tia rikolto, 45
Kaj ni enportos la grenon nun, kiel la fojnon, sekita;
Ĉar la ĉielo heliĝis, neniu nubeto vidiĝas
Kaj malvarmigon alblovas la vento al ni orienta.
Vere konstanta vetero; la greno jam tromaturiĝis;
Morgaŭ matene ekfalĉos ni nian riĉegan rikolton.“ 50
Dum li ĉi tion parolis, multiĝis la aroj da viroj
Kaj da virinoj nun tra l’ foirejo jam hejmrevenantaj.
Ankaŭ de tie veture revenis kun siaj filinoj
Al la kontraŭa placflanko rapide la riĉa najbaro,
Ĉefa vendisto de l’ loko, al domo la renovigita, 55
En nefermita kaleŝo (en „Landaŭ“ ĝin oni fabrikis).
Stratoj viviĝis; ĉar nombris la urbo sufiĉe da burĝoj,
Ankaŭ ĝi havis fabrikojn kaj plu metiistojn diversajn.
Tiel la paro pacema kunsidis nun en la pordejo
Inter si paroladante pri la revenantoj bonkore. 60
„Vidu,“ subite la tre respektinda edzino ekvokis,
„Tie alvenas la pastro, la apotekisto najbara
Kune kun li. Ili certe raportos pri multaj suferoj,
Kiujn la forelpelitoj travivis dum sia migrado.“
Ili alvenis, afable kaj kore salutis la paron, 65
Poste eksidis sur benkojn el ligno, apude starantajn,
Skuis la polvon de siaj piedoj, ventumis sin ankaŭ.
Post reciproka saluto unue la apotekisto
Interparoli komencis kaj diris nun preskaŭ ĉagrene:
„Tiaj nun estas la homoj, verdire, kaj ĉiuj egalas 70
Okulumante plezure malĝojon de siaj kunfratoj!
Ĉiu rapidas por vidi flamantan la fajron teruran,
Eĉ la krimulon mizeran al ekzekutejo irantan.
Nun por rigardi de l’ forelpelitoj mizeron aliras
Ĉiu, pripensas neniu, ke eble li ankaŭ suferos 75
Saman mizeron, ĉu baldaŭ, ĉu poste en tempoj venontaj.
Nepardonebla facilanimeco! sed homa ĝi estas.“
Poste parolis la pastro, la nobla, prudenta klerulo,
Li, la ornamo de l’ urbo, junulo, sed preskaŭ jam viro.
Tiu ĉi konis la vivon kaj sciis la homajn bezonojn, 80
Li konvinkiĝis pri l’ grava valoro de l’ Sankta Biblio,
Kiu malkovras la sorton kaj senton internan de l’ homoj;
Ankaŭ li konis bonege la librojn plej bonajn profanajn.
„Kiajn ajn nemalutilajn instinktojn la bona naturo
Donis patrine al ni, ne volonte mi tion mallaŭdas; 85
Kion prudento kaj saĝo ne ĉiam atingas, ja povas
Tia feliĉa emeco, ĝi pelas nekontraŭstareble.
Se ne allogus la homon per fortaj incitoj scivolo,
Ĉu li entute sciiĝus do, kiel la mondaj aferoj
Interrilatas belege? Unue li volas novaĵon, 90
Poste li serĉas utilon, senlaca en sia fervoro,
Laste bonaĵon, per kiu li havas valoron, indecon.
Al la juneco do estas kunulo la senpripensemo,
Kiu danĝeron kaŝemas kaj tuje postsignojn estingas
De la dolora, feliĉe nun preterpasinta malbono. 95
Estas laŭdota la viro, verdire, al kiu naskiĝis
Poste matura prudento el tia gajecanimeco,
Kiu ageme penadas en tagoj feliĉaj aŭ malaj;
Ĉar ĝi estigas la bonon kaj ĝi la malbonon forigas.“
Tuj la mastrino ekdiris aminde, sed senpacience: 100
„Kion vi vidis, nun diru, ĉar tion mi scii deziras.“
„Vere ja,“ nun energie respondis la apotekisto,
„Nur malfacile mi baldaŭ ekĝojos post ĉio vidita.
Kiu ajn povas rakonti pri tiu multobla mizero!
De malproksime ni vidis la polvon, jam antaŭ ol veni 105
Al la herbejoj malsupren; de unu monteto jam marŝis
Ĝis la alia l’ amaso, ni povis malmulte ekkoni.
Kiam ni poste atingis la vojon tra l’ valo irantan,
Estis ankoraŭ terura tumulto de l’ homoj kaj ĉaroj.
Preterpasantajn sufiĉe da malfeliĉuloj ni tie 110
Vidis, bedaŭre, kaj aŭdis pri tiu dolora forkuro
Kaj pri la ĝoja sentado de l’ vivo rapide savita.
Estis malĝoja vidaĵo, la tuta diversa havaĵo,
Kiun alie enhavas la domo bonstata, kaj kiun
Mastro bonega starigas en lokojn konvenajn, por uzi 115
Ĝin ĉiutage, ĉar ĉio do estas necesa, utila,
Ĉio videbla nun sur veturiloj diversaj kaj ĉaroj,
Pro la rapida foriro, lokita sen ia elekto:
Jen la kribilo, la lana kovrilo nun kuŝas sur ŝranko,
En la knedujo la lito kaj super spegulo la tolo. 120
Ĉar la danĝero forprenas, estinte ni tion ja vidis,
Antaŭ duoble dek jaroj, ĉe l’ brulo, al homo pripenson
Ĉian, li kaptas malgravajn, sed lasas valorajn objektojn.
Ankaŭ simile ĉi tie nun ili fortrenis sensperte
Sennecesaĵojn ajn, ĉiujn ĉevalojn ŝarĝinte kaj bovojn, 125
Lignojn malnovajn, barelojn, birdkaĝon kaj eĉ anserujon.
Tiel pakaĵojn portante spiregis l’ infanoj, virinoj
Same sub korboj kaj kuvoj kun ĉiaj objektoj negravaj.
Ĉar ja la laston de l’ havo la homo klopodas konservi.
Tiel senorde kaj tutkonfuzite la interpremantaj 130
En la polvaro nun tien foriris. Pro bestoj malfortaj
Volis la unu veturi senurĝe, l’ alia rapidis.
Jen, ha, okazis kriado de tiuj premitaj virinoj
Kaj de l’ infanoj, blekado de l’ bestoj, bojado de l’ hundoj,
Ankaŭ ĝemado de gemaljunuloj kaj gemalsanuloj 135
Balanciĝantaj en litoj sur ĉaro tro multe ŝarĝita.
Jen, al la rando de l’ flanka altvojo premita el sia
Ĝusta vojsulko nun unu el tiuj en foson falegis
Kaj renversiĝis; la homoj terure kriantaj sur kampon
Kaj malproksimen per svingo elfalis; sed tamen feliĉe. 140
Ĉar la havaĵo, sekvante, defalis proksime de l’ ĉaro;
Kiu, verdire, ĝin vidis elfali, li devis supozi
Certe, ke l’ ŝarĝo de l’ kestoj kaj ŝrankoj frakasus la homojn.
Tiel la ĉaro rompita kaj l’ homoj senhelpaj jen kuŝis,
Ĉar preterpasis rapide kaj pluen foriris l’ aliaj 145
Nur pro si mem singardemaj, kaj mem de l’ amaso ŝovataj.
Sed ni rapidis al tio kaj trovis la malfeliĉulojn,
Kiuj sur hejma kuŝejo apenaŭ suferojn tolerus,
Jen sur la tero malmola, dolore ĝemantaj, plendantaj,
Sunbruligitaj kaj sufokiĝintaj per polvo fluganta.“ 150
Tiam elvokis, tuŝite en koro, la mastro homama:
„Ilin Hermano renkontu kaj tuj refreŝigu, vestigu!
Mi nevolonte rigardus mizeron la trodolorigan.
Kortuŝiĝinte jam de la unua sciigo pri tiaj
Grandaj suferoj ni sendis rapide obolon de nia 155
Troa havaĵo por helpi al kelkaj kaj nin trankviligi.
Sed ni ne volas rakonti la pluajn malgajajn aferojn!
Baldaŭ ja vere la timo aliras la koron de l’ homoj,
Ankaŭ la zorgo; ĝi pli min timigas ol eĉ la malbono.
Nun ni eniru la postan kaj pli malvarmetan haleton! 160
Tien neniam la suno briladis, nek varma aero
Murojn la multe pli dikajn penetras; alportos patrinjo
Da ‚okdektria‘ glaseton, kaj nia humoro revenos.
Tie ĉi estas negaja trinkado, pro l’ muŝozumado.“
Ĉiuj eniris post tio kaj ĝojis pri l’ malvarmetiĝo. 165
Portis la zorgemulino la vinon bonegan, la klaran,
En polurita botelo, sur pleto brilstana kun romaj
Glasoj verdetaj, jen por la rheinvino la ĝustaj pokaloj.
Ĉirkaŭ la bruna rondtablo, brilege vaksita,—ĝi staris
Sur multampleksaj piedoj—sidadis la tri nun amike. 170
Tuj kunsonoris la glaso de l’ mastro kun tiu de l’ pastro;
Gaje, sed senemocie, pripense ĝin tenis la tria,
Tiel ke lin ekadmonis la mastro kun vortoj afablaj:
„Trinku, najbaro, mi petas! Ankoraŭ protektis favore
Dio nin kaj ni esperu, ke plue nin ankaŭ li gardos. 175
Kiu el ni ne ekkonas, ke post la terura brulego,
Kiam Li grave nin punis, Li ĉiam ĝojigis kaj ĉiam
Ŝirmis nin, kiel la homo la multevaloran okulon
Gardas, prefere ŝatatan el ĉiuj aliaj de l’ membroj.
Ĉu Li ne ankaŭ nin plue indulgos kaj helpos favore? 180
Ĉar en danĝeroj nur klare ekkonas ni, kiom Li povas.
Ĉu Li la urbon florantan, post kiam Li rekonstruigis
Ĝin el la cindro per laboremuloj kaj tiam ĝin benis
Riĉe, nun ree detruos kaj ĉiujn penadojn nuligos?
Tiam serene kaj milde la pastro bonega ekdiris: 185
„Ĉiam konservu la kredon, restadu ĉe sama sentado!
Dum la prospero ĝi faras nin saĝaj kaj certaj; cetere
Estas plej bona konsolo, vivigas plej belan esperon.“
Nun la prudenta kaj vira pensema gastmastro rediris:
„Kiel salutis mi ofte mirege de l’ Rhein-o la ondojn, 190
Kiam laŭ mia negoco vojaĝe mi alproksimiĝis!
Ĉiam ĝi ŝajnis potenca, ĝojigis animon kaj koron.
Sed mi ne povis ekpensi, ke ĝia ĉarmega bordejo
Baldaŭ fariĝus remparo por certe deteni la Frankon,
Same la larĝa litego fosaĵo la limon baronta. 195
Tiel, jen, ŝirmas naturo, defendas la bravaj Germanoj,
Gardas mem Dio nin! Kiu do senkuraĝiĝos malsaĝe?
La batalantoj laciĝis, kaj pacon promesis jam ĉio.
Ho, ke nur en la preĝejo dum tago de ni dezirata,
Kiam sonoros kun nia orgeno la sonorilaro 200
Kaj sonegantaj trumpetoj la altan ‚Tedeum‘ elvokos,
Ho, ke nur tiam Hermano je tiu ĉi tago, sinjoro
Pastro, decide aperu ĉe vi kaj ĉe via altaro
Kun fianĉino, ke festo konata en ĉiuj la landoj
Ankaŭ revenu ĉe mi, kiel tago festega de l’ domo! 205
Sed mi ĉagrene ekvidas la filon ekstere timema
Kaj malrapida nur, dum laboreme li hejme rapidas,
Meze de l’ homoj li sin kaj publike vidigi malŝatas;
Ja, li evitas eĉ ĉiun kunvenon kun belaj knabinoj,
Ankaŭ la gajan dancadon ŝatatan de ĉiu junulo.“ 210
Tiel dirinte li nun ekaŭskultis. Jen oni ekaŭdis
De malproksime bruadi piedofrapantajn ĉevalojn
Kaj veturilon; rapide ĝi tondris nun sub la pordejon.

II. Terpsichore.

Hermano.

Kiam la filo bonforma eniris la ĉambron, atente
Lin observadis la pastro per fiksaj rigardoj, kaj ankaŭ
Lian staturon kaj tutan konduton, per sperta okulo
De l’ esploranto nun, kiu mienojn facile deĉifras,
Kaj ridetante al li li ekdiris per vortoj afablaj: 5
„Tute ja aliigita vi ŝajnas! neniam mi vidis
Tian viglecon ĉe vi kaj tielan vivplenan rigardon.
Gaje, serene vi venas; tuj oni eksentas, ke vi la
Malfeliĉulojn donacis kaj benon ilian ricevis.“
Sed serioze kaj tute trankvile la filo respondis: 10
„Ĉu mi laŭdinde ĝin faris, ne scias mi; ĉion ordonis
Fari la koro, pri kio precize al vi mi rakontos.
Kara patrino, vi serĉis tro longe malnovajn objektojn,
Kaj vi tro longe elektis; la pako malfrue pretiĝis;
Ankaŭ la vinon kaj vian bieron vi pakis trozorge. 15
Kiam mi fine elvenis ekstere de l’ pordo sur straton,
Jam refluegis la multo da burĝoj, virinoj, infanoj,
Al mi renkonten, la forelpelitoj jam malproksimiĝis.
Mi rapidiĝis kaj tuje veturis al tiu vilaĝo,
Kie—mi tion eksciis ja—ĉiuj nun nokte ripozos. 20
Kiam mi pluen, laŭlonge de l’ nova kampstrato veturis
Jen veturilo el trunkoj fortikaj rigardojn altiris,
Kiun du bovoj fremdlandaj, tre grandaj kaj fortaj, fortiris;
Paŝis apude knabino, tutfreŝe antaŭeniranta,
Kiu per longa bastono la bestojn fortegajn direktis, 25
Ilin antaŭen jen puŝis kaj jen malakcelis prudente.
Min ekvidinte, trankvile ŝi miajn ĉevalojn aliris,
Jene dirante: Ne ĉiam ni estis en tia mizero,
Kiel hodiaŭ vi vidas nin kaj nun sur tiu ĉi marŝo.
Mi ne kutimis ĝis nun de l’ fremdulo donacon petegi, 30
Kiun li donas malvole, nur por malriĉulon forigi;
Sed la neceso nun urĝas paroli. Ĉi tie sur pajlo
Kuŝas l’ edzino de riĉa kampulo ĵus akuŝiĝinta,
Kiun apenaŭ mi savis kun bovoj kaj kun veturilo.
Laste ni sekvas l’ aliajn; apenaŭ ŝi restis vivanta. 35
Kuŝas nun nuda, ĉe l’ brusto, la ĵus naskiĝinta infano;
Nur per malmulto la niaj ja povos nin helpi, kondiĉe
Ke ni atingu l’ aliajn hodiaŭ en tiu vilaĝo,
Kie ni volas restadi; mi timas neniun plu trovi.
Se superfluan tolaĵon vi havas kaj loĝas proksime, 40
Tiam donacu bonfare do ĝin al la malfeliĉuloj.
Tiel ŝi diris kaj lace leviĝis de l’ pajlo la pala
Min rigardanta akuŝiĝintino; kaj mi nun respondis:
Superterulo do ofte instigas, ke l’ koro bonfara
Antaŭeksentas mizeron de sia malriĉa homfrato; 45
Antaŭsentinte pri via ĉagreno do mia patrino
Pakon kunmetis, por doni ĝin tuj al la tutnudigitaj.
Kaj mi malligis la nodon de l’ laĉo kaj donis la varman
Patran domrobon al ŝi kaj donacis ĉemizojn kaj tolon.
Ĝoje dankante ekkriis ŝi: Ho, feliĉulo ne kredas, 50
Ke mirindaĵo okazas ankoraŭ; nur en la mizero
Oni ekkonas la manon de Dio, ĉar Li la bonulon
Igas bonfari. Li helpu vin kiel vi helpis nin ĉiujn.
Kaj la akuŝiĝintinon mi vidis gajece pripalpi
Tolon diversan, aparte la molan flanelon de l’ robo.— 55
Ni rapidiru al tiu vilaĝo, en kiu la niaj
Certe ripozos dumnokte!—ŝin petis la bona knabino—
Tie prizorgos mi tuj la infanan vestaĵon kaj ĉion.
Kaj salutante tutkore ŝi dankis min, puŝis la bovojn;
Jen ekveturis la ĉaro; sed mi plu ankoraŭ restadis, 60
Kaj la ĉevalojn retenis; ĉar mi konsideris ankoraŭ,
Ĉu mi rapide veturu ĝis tiu proksima vilaĝo,
Por la manĝaĵojn donaci al tie estantaj, aŭ donu
Ĉion al tiu knabino, por ke ŝi ĝin juste disdonu.
Tiel mi tuj decidiĝis en koro; mi post ŝi veturis 65
Nur malrapide kaj ŝin atinginte mi diris fervore:
Bona knabino! ne sole tolaĵon patrino surmetis
Zorge sur mian kaleŝon por vesti la indajn nudulojn,
Sed ŝi aldonis ankoraŭ manĝaĵojn kaj ĉian trinkaĵon,
Kaj mi posedas sufiĉe da ĉio en mia ĉarkesto. 70
Sed nun mi volas transdoni ankoraŭ ĉi tiujn donacojn
Ankaŭ al vi kaj plej bone mi tiel plenumos l’ ordonon;
Saĝe vi ĉion uzados, dum mi laŭhazarde disdonus.
Jen la knabino respondis: mi plej singardeme disdonos
Viajn donacojn; la plej mizerulo pri tio ekĝoju. 75
Tiel ŝi diris. Rapide malfermis mi de l’ veturilo
Kestojn, elportis la ŝinkojn, la pezajn, eltiris la panojn,
Ankaŭ botelojn da vino, biero kaj ĉion transdonis.
Mi ja volonte ankoraŭ pli donus, sed pli mi ne havis.
Al la akuŝiĝintino ŝi ĉion nun metis manprete 80
Kaj forpaŝadis; kun miaj ĉevaloj mi hejmen rapidis.“
Kiam Hermano silentis, la komunikema najbaro
Tuj ekkriante komencis: „Feliĉa do, kiu en tagoj
De la forkuro kaj tia konfuzo nur sola vivadas,
Kiun ne ĉirkaŭprenadas timeme l’ edzino, infanoj! 85
Mi nun feliĉa min sentas; hodiaŭ mi tute ne volas
Patro nun esti kaj pri l’ familio la zorgon trenadi.
Ankaŭ mi ofte pripensis forkuron kaj tial kunpakis
Ĉiujn plej bonajn objektojn, monerojn antikvajn, la ĉenojn
De la mortinta patrino, el kio nenion mi vendis. 90
Multo ankoraŭ postrestus do, kiun mi kare akiris.
Eĉ la radikojn kaj herbojn, la tre diligente serĉitajn,
Nur malvolonte mi perdus, cetere ne tre valorantajn.
Se l’ provizoro postrestos, trankvile mi iros eksteren.
Se l’ kontantaĵon mi savis kaj mian personon, mi savis 95
Ĉion; la unuopulo sendube sin savas facile.“
Tuj energie respondis la juna Hermano: „Najbaro,
Kiel vi tute ne mi opinias kaj mi ne konsentas.
Eble ĉu estas indulo, ho, kiu en tagoj feliĉaj
Aŭ malfeliĉaj pri si atentema nur estas, kaj kora 100
Partoprenanto en ĝojoj kaj zorgoj de l’ homoj ne estas?
Mi decidiĝus edziĝi hodiaŭ prefere ol iam;
Kelka ĉar bona knabino por si defendanton bezonas
Kaj la gajigan edzinon la viro en malfeliĉaĵoj.“
Nun ridetante la patro! „Volonte vin tiel mi aŭdas! 105
Tian prudentan parolon al mi vi malofte parolis.“
Tuj ekparolis la bona patrino kun gaja vigleco:
„Vere, Hermano, vi estas tutprava, ni faris la samon.
Ĉar ne en tagoj serenaj ni ambaŭ korame nin trovis,
Sed nin kunigis kontraŭe malĝojo kaj eĉ malfeliĉo. 110
Lundon matene—mi scias ĝin certe, ĉar tagon antaŭe
Estis la brulo terura, per kiu pereis l’ urbeto—
Antaŭ nun dudek da jaroj; dimanĉon hodiaŭ similan,
Estis varmege kaj seke, kaj akvo malmulte ekzistis.
Ĉiuj personoj promenis en festaj vestaĵoj aŭ gaje 115
En muelejoj, gastejoj kaj niaj vilaĝoj troviĝis.
Jen ĉe la fino de l’ urbo la fajro naskiĝis. La brulo
Tiam rapidis tra l’ stratoj, kreante nur novan ekbrulon.
Kaj la garbejoj bruladis, la tuta riĉega rikolto,
Kaj en la stratoj la domoj bruladis ĝis la foirejo. 120
Tiu ĉi domo kaj ankaŭ l’ apuda gepatra pereis.
Kelkon nur povis ni savi. Mi sidis la nokton malgajan
Sur antaŭurba paŝtejo, la kestojn kaj litojn ŝirmante;
Fine mi lace ekdormis; kaj kiam matene nun vekis
Min la matena malvarmo, la ĉe la tagiĝo blovanta, 125
Tiam mi vidis la fumon, la ardon, muraĵojn kavitajn.
Tio premegis la koron al mi; jen la suno denove
Nun pli brilege ol iam leviĝis kaj min kuraĝigis.
Mi tuj rapide ekstaris. Mi volis nun vidi la lokon
De la antaŭa loĝejo kaj kien la kokoj rifuĝis, 130
Kiujn precipe mi amis; infane mi sentis ankoraŭ.
Kiam mi nun la ruinojn de l’ domo kaj korto transiris,
Kiuj ankoraŭ fumiĝis, kaj mi la loĝejon ekvidis
Tiel nun tutdetruitan, jen transe vi venis serĉante.
Restis en via bestejo ĉevalo, la subbruletantaj 135
Traboj kaj rubo ĝin kovris, la besto ne estis vidata.
Tiel ni kontraŭ ni staris, malgaje kaj konsiderante;
Ankaŭ la muro rompiĝis, komuna al niaj bienoj.
Poste ekkaptis vi min ĉe la mano kaj diris afable:
Kiel vi tien ĉi venas, Luinjo? Foriru! Vi viajn 140
Plandojn bruligos, la botojn pli multe fortikajn varmega
Rubo al mi bruldifektis. Vi tiam min levis kaj portis
Transen min! Tie ankoraŭ la doma pordego troviĝis,
Kiel nun, kun la arkaĵo; ĝi sola el ĉio nur restis.
Kaj vi nun teren min metis kaj kisis min; mi ja protestis, 145
Sed vi parolis al mi nun per vortoj afable signifaj:
Vidu, la fajro detruis la domon. Ĉi tie nun restu,
Helpu ĝin ree konstrui, mi helpos la vian starigi.
Mi ne komprenis, ĝis via patrino alvenis al mia
Patro kaj gaje fariĝis solena edziĝa promeso. 150
Ĝoje ankoraŭ memoras mi pri la duonbruligitaj
Traboj kaj vidas ankoraŭ la sunon belegan leviĝi;
Ĉar al mi donis la tago la edzon, la tempoj unuaj
De la terura detruo donacis al mi ja la filon.
Tial mi laŭdas vin, ke vi kun fido sincera nun ankaŭ 155
Pensas pri ia knabino en tiu ĉi tempo terura,
Kaj kuraĝiĝas edziĝi en nia malpaca epoko.“
Tuje la patro respondis kaj diris viglece al tio:
„Estas laŭdinda intenco kaj pri la fariĝo vi diris,
Panjo, la veron, ĉar ĉio okazis laŭ via rakonto. 160
Sed la pli bono restadas pli bona. Ne ĉiu bezonas
Sian vivadon kaj sian estadon denove komenci,
Kiel ni devis kaj kelkaj, ne ĉiu laboru en zorgoj.
Kiel feliĉa do estas, al kiu gepatroj bonstatan
Domon transdonas, kaj kiu prospere ĝin plue beligas? 165
Malfacilega ja estas komenco de ĉia mastrumo.
Homo bezonas ja multe da aĵoj; de tago al tago
Ĉio fariĝas pli kosta, li tial penadu riĉiĝi.
Tiel mi ankaŭ esperas, ke vi nun, Hermano, plej baldaŭ
Hejmen kondukos kun doto riĉhava la fianĉineton; 170
Ĉar al la brava junulo konvenas akiri knabinon
Riĉan, kaj estas agrable, se kun dezirita edzino
Ankaŭ alvenas en korboj kaj kestoj la doto utila.
Ne senintence dum kelke da jaroj patrino pretigas
Multe da tolo, fortike teksita, al sia filino; 175
Ne senintence donacas baptanoj al ŝi arĝentaĵojn,
Kaj ormonerojn maloftajn la patro aparte konservas;
Ĉar ŝi kun sia havaĵo kaj ĉiuj donacoj ĝojigu
Iam la fraŭlon amatan do, kiu ŝin sola elektis.
Certe mi scias ĝin, kiel agrabla sin sentas edzino 180
Inter la propraj objektoj de l’ ĉambroj kaj de l’ kuirejo,
Kiam ŝi mem al si tute preparis la tablon kaj liton.
Nur fianĉinon bonege dotitan por vi mi dezirus;
Laste ĉar malriĉulinon ja nur malestimos la viro,
Eĉ servistino nur estos ŝi, kiu eniris senhava. 185
Estas nejustaj la viroj, foriĝas la tempoj de l’ amo.
Mia Hermano, vi min maljunulon treege ĝojigus,
Se vi kondukus en domon plej baldaŭ la bofilineton
El najbaraĵo, de tie el tiu domego, la verda.
Vere, la viro riĉiĝis, komerco kaj liaj fabrikoj 190
Pli ĉiutage riĉigas lin. Ĉu li ne ĉiam profitas?
Nur tri filinoj ekzistas kaj lian propraĵon heredos.
Jam la unua elektis, mi scias ĝin, sed akireblaj
Estas ankoraŭ la dua, la tria, kaj eble ne longe.
Se mi anstataŭ vi estus, mi ne ŝanceliĝus ĝis nune, 195
Unu el tiuj knabinoj forportus mi, kiel la panjon.“
Tiam rediris modeste la filo al patro trudanta:
„Mi efektive intencis laŭ via deziro elekti
Unu el tiuj najbaraj filinoj. Ni kune lernadis,
Ludis apude de l’ puto sur nia urbplaco pli frue, 200
Ofte kaj ilin protektis mi kontraŭ la knaboj petolaj.
Tio de longe jam pasis; kaj dece restadas en domo
Nun la plenkreskaj knabinoj, timante la ludojn petolajn.
Estas ja bonedukitaj knabinoj! Laŭ via deziro
Transen mi iris kelkfoje do kiel antaŭa konato; 205
Sed pri la interrilatoj kun ili neniam mi gajis,
Ili mallaŭdis min ĉiam; trankvile mi devis toleri
Ĝin: ĉar tro longa la jako, la drapo tro maldelikata
Estis, koloro tro simpla, la haroj ne bele frizitaj.
Fine mi ankaŭ intencis orname min vesti, simile 210
Kiel la buboj komercaj, ĉe ili dimanĉe estantaj,
Kiuj somere ornamas sin dande per duonsilkaĵoj.
Sed ĝustatempe ankoraŭ mi sentis, ke ili ridetis
Ĉiam min; tio do vere ofendis min, mian fieron;
Sed ĉagreniĝis mi ankaŭ treege, ke ili, precipe 215
Minjo, la tria, neniam ekkonis la emon amikan.
Laste, dum Pasko, mi ankaŭ transiris, mi vestis per nova
Jako min, kiu nun pendas nur supre en ŝranko, kaj ankaŭ
Estis laŭmode frizita mi, kiel l’ aliaj junuloj.
Ili subridis dum mia eniro, pro mi—mi ne kredis. 220
Minjo ĉe l’ fortepiano ĵus sidis; la patro ĉeestis,
Li bonhumore aŭskultis la kanton de siaj filinoj.
Mi ne komprenis ja kelkon pri kio la kanto rakontis;
Sed pri ‚Pamina‘ kaj ankaŭ ‚Tamino‘ mi multe aŭskultis.
Kaj mi do ankaŭ ne volis silenti. Post kanto finita 225
Mi nun demandis pri l’ teksto kaj pri la personoj diritaj.
Ĉiuj post tio silentis kaj ĉiuj ridetis; nun ŝerce
Diris la patro: „Ĉu ne, vi ja konas nur ‚Adam‘ kaj ‚Eva‘!“
Sed reteniĝis neniu nun, laŭte ekridis la knaboj
Kaj la knabinoj, la patro ridante sin tenis la ventron. 230
Pro embaraso defalis ĵus mia ĉapelo, kaj daŭris
Nun subridado senĉesa, eĉ dum la kantado kaj ludo.
Mi hontigite kaj tede foriris rapide kaj ree
Hejmen, pendigis la jakon en ŝrankon, konfuzis la harojn
Ree kaj ĵuris, neniam transiri denove la sojlon. 235
Prava mi estis; ĉar ili ja estas senamaj, koketaj,
Kaj mi sciiĝis, ke ili ankoraŭ min nomas ‚Tamino‘.“
Nun la patrino rediris: „Hermano, vi do ne trolonge
Kun la infanoj koleru; ĉar ili ja estas infanoj.
Minjo ja estas bonega kaj ĉiam nur vin ŝi favoris; 240
Antaŭ ne longe pri vi ŝi demandis jam. Ŝin do elektu!“
Nun meditante la filo rediris: „Mi tamen ne scias,
Tiu ĉagreno troenradikiĝis ĉe mi; ŝin, je vero,
Mi nun ne volas rigardi ludantan kaj aŭdi kantantan.“
Sed nun la patro eksplodis kaj diris la vortojn kolerajn: 245
„Ĝojon malmultan mi havas pri vi! Mi jam ĉiam ĝin diris,
Ĉar vi deziris nur vin okupadi je l’ kampoj, ĉevaloj;
Kion bienoservisto de riĉa kampulo plenumas,
Faras vi; sed via patro nur devas rezigni je l’ filo,
Kiu ja ankaŭ laŭmore sin povis prezenti publike. 250
Kaj la patrino min trompis pli frue per vanta espero,
Ĉar la legado, skribado, lernado neniam prosperis
En lecionoj longtempaj, kaj ĉiam vi estis la lasta.
Vere! de tio ĝi venas, se ne ambicio ekzistas
Ĉe la junulo kaj se li ne volas pli alten sin levi. 255
Se nur por mi la gepatroj egale estadus zorgintaj,
Kaj min sendintaj pli frue en bonan kaj taŭgan lernejon,
Certe mi estus alia ol mastro de l’ Ora Leono.“
Jen la junulo sin levis kaj alproksimiĝis silente
Kaj malrapide, senbrue al pordo; sed kriis la patro 260
Tutindignite: „Foriru nur! vin obstinulon mi konas!
Kaj mastrumadu nur plue, por ke mi ne vin eĉ insultu.
Tamen ne kredu, ke iam vi volos al ni enirigi
Iun vilaĝan knabinon edziĝe, la nelertulinon.
Longe mi vivis kaj scias traktadi la homojn kaj scias 265
Ankaŭ gastigi sinjorojn kaj eĉ sinjorinojn, ke ili
Estas kontentaj; mi scias kompleze flatadi fremdulojn.
Sed mi deziras nun bofilineton ĉi tie ricevi,
Kiu amuze dolĉigos al mi la multegajn penadojn.
Ankaŭ ŝi ludu por mi la pianon! La plej eminentaj 270
Homoj de l’ urbo plezure alvenu en mian gastejon,
Kiel dimanĉe okazas en domo najbara.“ Mallaŭte
Premis Hermano la anson kaj tiel forlasis la ĉambron.

III. Thalia.

La burĝoj.

Tiel la filo evitis la pluajn parolojn kolerajn
Tute modeste; sed kiel antaŭe la patro daŭrigis:
„Kio en homo ne estas, el li ne elvenas: apenaŭ
Iam la efektiviĝo de mia korega deziro
Min do ĝojigos, ke l’ filo pli multe valoru ol mi mem. 5
Kiaj fariĝus la domo, la urbo, se ĉiu ne ĉiam
Ĝoje penadus pro kunkonservado kaj renovigado
Ankaŭ pro plibonigado, laŭtempe kaj laŭalilande!
Certe la homo ne kiel la fungo elkresku el tero
Kaj reputriĝu rapide en loko ĝin nur produktinta, 10
Ne postlasinte postsignojn de sia vivplena estado!
Kia la mastro, la domo tuj klare vidigas al ĉiuj,
Kiel ja oni prijuĝas l’ estraron, venante urbeton.
Kie nun jam ruiniĝas la turoj kaj muroj, la fosoj
Nur malpuraĵon enhavas kaj tiu ĉi ĉie vastiĝas, 15
Kie murŝtono moviĝas, kaj oni ĝin ne remasonas,
Kie la trabo putriĝas kaj vane la dome atendas
Novan apogon: La urbo malbone regata restadas.
Ĉar la estraro atentu la ordon kaj ĉie purecon,
Burĝo alie facile fariĝas senzorga, nepura, 20
Kiel kutimas je vestoj ĉifonaj ĉe ni almozulo.
Tial mi volus, ke baldaŭ Hermano vojaĝu, almenaŭ
Vidu la belajn Strassburg-on, Frankfurt-on, la ĉarman Mannheim-on[2],
Kies bonega, regula konstruo gajigas; ĉar kiu
Vidis la urbojn, la grandajn kaj purajn, penados ornami 25
Tiam la urbon gepatran, eĉ se ĝi nur estas malgranda.
Ĉu la fremdulo la bonriparitajn pordegojn, la turon
Novblankigitan, la renovigitan preĝejon ne laŭdas
Tie ĉi? Aŭ la pavimon, la bone lokitajn, kovritajn
Tre akvoriĉajn kanalojn eĉ, kiuj utilon, certecon 30
Al ni promesas jam tuj ĉe l’ unua naskiĝo de fajro?
Ĉu ne ĉi ĉio fariĝis de tiu terura brulego?
Mi ja sesfoje konstrukonsilano fariĝis kaj koran
Dankon meritis al mi kaj aprobon de bonaj geburĝoj.
Kion mi faris, mi faris fervore kaj tiel mi finis 35
Ankaŭ projektojn de viroj honestaj ne tute finitajn.
Tiel ekkaptis fervoro nun ĉiun konsilantaranon.
Ĉiuj klopodas nun; ankaŭ la nova ŝosekonstruaĵo,
Kiu kunigos nin kun la ĉefstrato, definitiviĝis.
Sed mi nur timas, ke tiel la nunaj junuloj ne faros! 40
Ĉar nur plezuron kaj ornamiĝamon paseman la unuj
Celas; l’ aliaj malvigle restadas malantaŭ la forno.
Kiel la lastaj, mi timas, Hermano do ĉiam estados.“
Tuj nun la bona prudenta patrino rediris: „Ho, ĉiam,
Patro, vi estas tromulte nejusta al nia Hermano! 45
Kaj plenumiĝos per tio plej laste nur via deziro.
Ĉar ni ne povas modeli la idojn laŭ niaj projektoj;
Kiel ajn ilin donacis Dipatro, nun ilin ni amu,
Ilin plej bone eduku kaj maltrankviligu neniun.
Unu posedas ĉi tiujn didonojn, alia aliajn; 50
Ĉiu aplikas la siajn kaj ĉiu laŭ sia naturo
Estas feliĉa kaj bona; ne mian Hermanon insultu;
Ĉar li, mi scias, tutplene meritas l’ estontan heredon,
Estos bonega dommastro, modelo al burĝoj, kampuloj,
Kaj ne la lasta, mi kredas, de l’ konsilantaro li estos. 55
Sed per insultaj mallaŭdoj vi ja malakcelas nur ĉiam
Ĉiun kuraĝon de l’ filo, jen kiel hodiaŭ vi faris.“
Kaj ŝi forlasis la ĉambron kaj posten rapide ŝi iris,
Por ke ŝi ie la filon retrovu kaj lin reĝojigu
Per kompatemaj paroloj laŭ lia reala merito. 60
Poste la patro ridante, tuj kiam ŝi estis irinta,
Diris nun: „Strangaj estadas virinoj kaj niaj infanoj!
Ĉiu nur vivas volonte laŭ sia arbitro kaj plaĉo,
Kaj ni post tio nur ĉiam karesu kaj laŭdu la niajn.
Sed unufoje por ĉiam valoras malnova proverbo: 65
Kiu antaŭen ne iras, reiros! Proverbo tre prava!“
Tiam pripense rediris la apotekisto: „Volonte
Mi vin konsentas, najbaro, kaj pri plibonaĵo mi ĉiam
Zorgas volonte, kondiĉe: ĝi estu ne kosta, sed nova;
Sed ĉu utilas, verdire, se oni ne havas da mono 70
Pli ol sufiĉe, ageme labori, interne, ekstere?
Estas ĝenata la burĝo tro multe; konatan bonaĵon
Do li ne povas akiri pro sia neplena monujo;
Ĉia bezono grandiĝas, kaj ĉio malhelpas lin tiel.
Kelkon mi estus farinta, sed kiu ne timas elspezojn 75
Tiajn de ŝanĝo, precipe en tiuj ĉi tempoj danĝeraj!
Longe jam starus la domo al mi ja en vesto laŭmoda,
Kaj la fenestroj brilegus per vitrotavoloj grandegaj:
Sed kiu povas provizi simile sin al komercisto,
Kiu, riĉulo, la vojon de bona aĉeto ekscias. 80
Vidu nur transe la domon, la novan! Belege vidiĝas
De l’ spiralaĵoj blankegaj stukaĵo sur verdebenaĵoj!
Ĉiuj fenestroj tre grandaj, la vitroj spegulas kaj brilas,
Staras nun mallumigitaj l’ aliaj fenestroj de l’ placo.
Tiam tuj post la brulego aspektis plej bone la domoj 25
‚L’ Ora Leono‘ kaj ‚Al la Anĝelo‘, la apotekejo.
Ĉie do ankaŭ ja ĉiu la mian ĝardenon ĉi tie
Gloris kaj ĉiu vojaĝe ekstaris kaj tra la barilo
Ruĝa rigardis al l’ ŝtonalmozuloj, pigmeoj koloraj.
Poste, al kiu mi donis la kafon eĉ en la belega 90
Groto, staranta nun plena je polvo kaj preskaŭ duone
Ruiniĝinta, li ĝojis pri ĝia kolora brillumo
De la bonordaj konkegoj, kaj per surprizitaj okuloj
Eĉ la konanto rigardis la belan galenon, koralojn.
Same ja oni admiris en ĝia ĉambrego pentraĵon, 95
Kies belegornamitaj sinjoroj kaj sinjorinetoj
Ĝardenpromenas, la florojn per fingroj afektaj tenante.
Kiu ankoraŭ rigardus ĉi tion! Ĉagrene, apenaŭ
Mi ja eliras; ĉar ĉio nun estu alia, plengusta,
Kiel ĝin ili nun nomas, kaj blankaj la latoj kaj benkoj. 100
Ĉio nun estas tre simpla kaj glata, skulptaĵon, oraĵon
Oni ne volas plu, kaj la fremdlignoj valoras plej multe.
Nun mi kontenta ja estus provizi je iu novaĵo,
Ankaŭ progresi laŭtempe kaj ŝanĝi la doman meblaron.
Ĉiu sed timas, la eĉ plej malgrandan nur nun aliigi, 105
Kiu ĉar povus do pagi nuntempe la gelaborantojn?
Antaŭ ne longe ekpensis mi, ree l’ anĝelon Miĥael,
Kiu la apotekejon distingas, belege orumi,
Ankaŭ la drakon teruran piede de li sin tordantan;
Tamen mi lasis ĝin bruna, ĉar min la postulo timigis.“ 110

IV. Euterpe.

Patrino kaj filo.

Tiel la viroj tre vigle parolis. La bona patrino
Dume iradis, por antaŭ la domo komence serĉadi
Sur la ŝtonbenko la filon, sur kiu li sidis kutime.
Sed ne trovinte lin tie ŝi iris al stalo, por vidi,
Ĉu li la virajn ĉevalojn, la belajn, persone provizos, 5
Kiujn li junaj aĉetis kaj ne al fremdulo konfidis.
Sed la servisto parolis: „Li iris en vian ĝardenon.“
Tiam rapide trapaŝis ŝi ambaŭ la vastajn domkortojn,
Preter la staloj kaj bonkonstruitaj garbejoj, eniris
En la ĝardenon nun, etendiĝantan ĝis muro de l’ urbo, 10
Paŝis tra ĝi kaj ekĝojis pri ĉia kreskado, starigis
Tuj apogilojn bonorde, sur kiuj la branĉoj plenegaj
De la pomujo kaj de la pirujo fruktportaj kuŝadis,
Ankaŭ forprenis tuj kelke da raŭpoj de l’ bela brasiko,
Ĉar laborema virino ne faros eĉ unu vanpaŝon 15
Tiel ŝi estis veninta al fino de l’ vasta ĝardeno
Nun ĝis la laŭbo kovrita de loniceraro; ne trovis
Tie ŝi lin kaj nenie ŝi vidis lin en la ĝardeno.
Sed fermetita nur estis pordeto nun, kiun de laŭbo
Iam kun tute aparta permeso tra l’ muro de l’ urbo 20
Estis rompinta prapatro, la tre honorinda urbestro.
Kaj oportune ŝi tiel nun iris trans foson tutsekan,
Kie ĉe l’ strato la bonĉirkaŭita vinmonto pli krute
Tuje stariĝas kaj sian ebenon alturnas al suno.
Tiun ŝi nun suprenpaŝis kaj ĝojis irante pri l’ multo 25
Da vinberaroj apenaŭ kaŝantaj sin sub la folioj.
Per foliaro kovrita kaj ombra la alta mezvojo
Supren kondukis sur ŝtupoj el nepretigitaj plataĵoj.
Pendis beraroj de l’ vino „Bonnoblo“ kaj de l’ muskatvino
Tie ĉi, kaj ruĝetbluaj, aparte grandegaj, apude, 30
Ĉiuj zorgeme plantitaj, por gastan deserton ornami.
Sed izolitaj vintrunkoj surstaris l’ alian montparton
Kun pli malgrandaj beraroj donantaj la vinon ĉarmegan.
Tiel ŝi nun suprenpaŝis ĝojante jam pri la aŭtuno
Kaj la festtago, en kiu ĉi tie la homoj gajege 35
Berojn kolektos kaj frapos piede, per mosto plenigos
Ĉiujn barelojn, en kiu vespere ĉi ĉie fajraĵoj
Lumos kaj krakos honore al tiu plej bela rikolto.
Pli malkviete ŝi iris, post kiam ŝi vokis la filon
Du- aŭ trifoje, kaj sole revenis multfoje la eĥo, 40
Kiu nun tre babileme sonoris de l’ turoj de l’ urbo.
Ĉar ŝi neniam bezonis lin serĉi; li malproksimiĝis,
Ne ĝin dirinte, neniam, por ke li detenu la zorgon
Pri malfeliĉa okazo de sia amanta patrino.
Sed ŝi esperis ankoraŭ lin jen sur la vojo eltrovi, 45
Ĉar de l’ vinmonto pordetoj, la supra kaj ankaŭ malsupra,
Ja malfermitaj nun estis. Ŝi plue eniris la kampon,
Kiu ebene kaj vaste la dorson de l’ monto plenkovris.
Ĉiam ankoraŭ ŝi iris sur propra kamparo kaj pri la
Propra semaĵo ekĝojis kaj pri la belega grenaro, 50
Balanciĝanta fortike kaj ore sur ĉiu loketo.
Plue la limovojeton laŭlonge de l’ kampoj ŝi paŝis
Kaj sin direktis al tiu grandega pirujo, staranta
Sur la monteto ĉe limo de l’ kampoj de ŝia bieno.
Kiu ĝin plantis? neniu ĝin sciis; ĝi estis videbla 55
Vaste ĉirkaŭe, kaj estis tre famaj la fruktoj de l’ arbo;
Sub ĝi kutime la grenrikoltistoj kun ĝojo tagmanĝis,
Kaj la paŝtistoj la bestojn gardadis, ĝuante la ombron;
Benkoj el ŝtonoj, per herbo kovritaj, troviĝis ja tie.
Kaj ne eraris ŝi; tie trankvile sidadis Hermano 60
Sin apogante per brakoj kaj transen li ŝajnis rigardi
Al la montaro; li turnis la dorson al sia patrino.
Al li senbrue ŝi glitis kaj tuŝis mallaŭte la ŝultron.
Tuj li rapide sin turnis: jen larmojn de l’ filo ŝi vidis.
Embarasite li diris: „Patrino, ho, vi min surprizas!“ 65
Kaj li forviŝis la larmojn, honteme li kaŝis molecon.
„Kiel? vi ploras, Hermano?“ rediris ŝi, ektimigite:
„Mi vin ne konas hodiaŭ! Neniam mi vidis vin tia!
Diru nur, kiu premegas la koron al vi kaj vin urĝas,
Tie ĉi sidi solece, kaj kaŭzis la larmojn maloftajn.“ 70
Sed la bonega junulo ŝajnigis sin tute trankvila.
„Tiu“, li diris, „ja koron rigidan posedus, verdire,
Kiu hodiaŭ ne sentus de l’ forelpelitoj mizeron.
Tiu neĝuste eksentus nun, kiu ne zorgus pri sia
Propra bonfarto kaj pri la bonstato de sia patrujo. 75
Kion hodiaŭ mi vidis kaj aŭdis, min forte kortuŝis;
Nun mi eliris kaj vidis la vastan belegan pejzaĝon,
Kiu ĉirkaŭe jen antaŭ ni kuŝas sur fruktaj montetoj,
Ankaŭ mi vidis la grenon orflavan nun baldaŭ maturan,
Riĉan fruktaron, al ni promesantan tutplenajn grenejojn. 80
Sed, ho ve! kiel proksimaj nun estas malbonaj fremduloj;
Nin la ondegoj de l’ Rhein-o ja ŝirmas; sed ondoj kaj montoj
Ne la teruran popolon fulmtondre venontan detenos!
Ĉar la junulojn kaj eĉ maljunulojn el ĉie kunvokas
Ili kaj iras antaŭen fortege kaj ankaŭ la morton 85
Tiu amaso ne timas; tuj post ĝi postvenas alia.
Ha! kaj Germano ne hontas nun dome restadi kaj eble
Tion eviti esperas li, kio nun ĉion minacas!
Kara patrino, mi diras al vi, ke mi nun ĉagreniĝas,
Ke liberiĝis mi tiam, dum oni elektis aliajn 90
Burĝojn al servo milita. Mi estas ja via solulo
Kaj vi posedas tre grandan bienon kaj gravan metion;
Sed ĉu ne estus pli bone por mi, kunbatali ĉe limo
Tie, ol tie ĉi malliberecon mizeran atendi?
Ja, la sentado min tute vivigis kaj pleje interne 95
Nun ekmoviĝas kuraĝo kaj granda celemo, por vivi
Pro la patrujo kaj morti kaj doni bonegan ekzemplon.
Vere, se niaj Germanaj junuloj kuniĝus, la fortaj,
Apud la limo por nun kontraŭstari al tiuj fremduloj,
Certe, ha, ili neniam enirus la belan hejmteron, 100
Nek forkonsumus en nia ĉeesto la fruktojn de l’ kampoj,
Kaj ne komandus la virojn kaj rabus virinojn, knabinojn!
Vidu, patrino, mi nun decidiĝis profunde, ekfari,
Kio nun ŝajnas prudenta kaj ĝusta al mi; ĉar verdire,
Kiu trolonge pripensas, ne ĉiam plej bone sukcesos. 105
Tial mi nun ne revenos, sed iros de tiu ĉi loko
Urbon kaj tiun ĉi brakon kaj tiun ĉi koron transdonos
Al militestro, por ankaŭ servadi al nia patrujo.
Tiam la patro do diru, ĉu ne de l’ honoro eksento
Ankaŭ vivigas min, ĉu mi ne volas pli alten celadi.“ 110
Nun la prudenta kaj bona patrino respondis gravege,
Larmojn sekretajn, facile al ŝi eliĝantajn, verŝante:
„Kio, Hermano, en vi aliiĝis, en via animo,
Ke vi ne kiel hieraŭ kaj ĉiam al via patrino
Tute libere parolas kaj vian deziron esprimas? 115
Se nun alia ekaŭdus ĉi tion, li, vere, treege
Laŭdus vin, ankaŭ laŭdegus l’ intencon ja kiel plejnoblan,
Sed nur logite de via gravega parolo kaj diro.
Sed mi mallaŭdas vin nur, ĉar mi konas vin certe plibone,
Koron la vian vi kaŝas; pri io alia vi pensas. 120
Ĉar mi ja scias, ne logas vin iaj tamburoj, trumpetoj,
Vi ne deziras vidigi vin al la knabinoj soldato.
Via destino ja, kiel ajn estas vi brava kaj bona,
Estas, mastrume la domon konservi, la kampon provizi.
Tial konfesu do: kio vin trudas al tiu decido?“ 125
Tuj serioze la filo: „Patrino, vi certe trompiĝas.
Estas egalaj neniam la tagoj; junulo viriĝas
Ofte sekrete pli bone ol en la bruego de l’ vivo
Ŝanceliĝanta, sovaĝa, en kiu pereis kelkiu.
Se ajn trankvila mi estas kaj estis, nun tamen naskiĝis 130
Koro en mi, malamanta l’ aferojn maljustajn, malbonajn,
Ankaŭ mi scias tre bone nun diferencigi mondaĵojn;
Kaj la laboro fortigis treege piedojn kaj brakojn.
Ĉio ĉi estas vereca, kuraĝe mi tion certigas.
Tamen sed prave vi nun min mallaŭdis, patrino, kaj kaptis 135
Min ĉe paroloj duone nur veraj, duone ŝajnigaj.
Ĉar mi konfesas ja, ne la proksima danĝero min vokas
El la gepatra bieno kaj ne la altega deziro,
Helpi al mia patrujo, kontraŭi al la malamikoj.
Estis nur vortoj, ĉar ili nur antaŭ vi estis kaŝontaj 140
Ĉiujn eksentojn al mi disŝirantajn la koron malgajan.
Tial min lasu, patrino! ĉar mi en la koro konservas
Vanajn dezirojn, kaj vane pasadu nun mia vivado.
Bone mi scias ja: La unuopa sin mem malutilas,
Sin dediĉante, se ne al ĉiomo sin ĉiuj aligas.“ 145
„Ĉiam daŭrigu nur“—tiel instigis la sperta patrino—
„Ĉion rakontu al mi, la gravegan kaj ankaŭ negravan,
Ĉar koleriĝas la viroj, pripensas nur ĉiam la laston,
Ia baraĵo facile do ilin depuŝas de l’ vojo;
Sed la virino nur estas kapabla por trovi rimedojn, 150
Migras eĉ vojon malrektan por lerte intencon plenumi.
Diru nur ĉion, pri kio vi nun kortuŝiĝis troforte,
Kiel neniam, kaj kial la sango en vi ekscitiĝis,
Kial malvole en viaj okuloj la larmoj montriĝas.“
Jen la junulo sin tute al sia doloro transdonis 155
Kaj ĉe la brusto de sia patrino ploregis kaj diris:
„Vere, hodiaŭ la diroj insultaj de l’ patro ofendis
Min, sed neniam mi tion meritis, ne nun nek antaŭe,
Ĉar la gepatrojn honori de ĉiam mi kore penadis,
Kaj al mi ŝajnis neniu pli esti prudenta kaj saĝa, 160
Nepre ol vi nur, l’ infanon malkleran, min, ĉiam gvidintaj.
Multon mi vere suferis de l’ gekunludantoj iamaj,
Ili ja ofte repagis per ruzo nur mian bonvolon;
Ofte mi ankaŭ ne venĝis la ĵetojn kaj batojn de ili;
Sed kiam ili ekmokis la patron, dimanĉe per paŝo 165
Inda kaj grava el nia preĝejo venantan, kaj ridis
Pri la rubando de l’ ĉapo, pri l’ floroj de lia domrobo,
Kiun li portis gravege, kaj ni fordonacis hodiaŭ:
Miaj du manoj terure pugniĝis; jen tutfurioze
Ilin mi tuje atakis kaj batis blindule kaj trafis, 170
Tute ne, kien, vidinte. Nun ili ploregis kun sangaj
Nazoj, forsaltis pro batoj kaj miaj piedoj frapantaj.
Tiel mi kreskis, grandiĝis, kaj multon suferis de l’ patro,
Kiu anstataŭ aliaj min ofte per vortoj insultis,
Kiam dum konsilantara kunsido lin io ekscitis; 175
Kaj mi suferis pro ĉiuj ruzaĵoj de liaj kolegoj.
Ofte vi mem min bedaŭris, ĉar multon mi ĉiam toleris,
Ĉiam peninte honori bonfarojn de miaj gepatroj,
Kiuj nur zorgis pripense, bienon kaj havon riĉigi
Nian kaj ofte rezignis, por ŝpari nur por la infanoj. 180
Sed, ho, ne sola ŝparado, por ĝui pli poste, feliĉon
Faras, kaj ankaŭ ne l’ aro ĉe l’ aro kaj kampo ĉe kampo,
Kiel praktike kaj bele eĉ ankaŭ la kampoj kuniĝas.
Ĉar maljuniĝas la patro, kaj ankaŭ mi, filo, sen ia
Ĝojo pri l’ taga vivado kaj nur kun la zorgo pri morgaŭ. 185
Diru al mi kaj malsupren rigardu jen, kiel belege
Kuŝas la riĉa kamparo kaj sube vinmonto, ĝardeno,
Tie la staloj kaj niaj garbejoj, la bela komplekso!
Sed kiam tie mi vidas la postan dometon, jen, kie
En la frontono vidiĝas al ni la fenestro de mia 190
Gaja ĉambreto, kaj mi rememoras pri l’ tempoj, en kiuj
Ofte mi nokte atendis la lunon, matene la sunan
Lumon, ĉar por mi sufiĉis malmulta saniga dormado:
Sed nun al mi ekaperas nur nepre solecaj la ĉambro,
Nia ĝardeno kaj korto kaj kampoj belegaj vastegaj; 195
Ĉio nun estas dezerta, ĉar mankas al mi la edzino.“
Sed nun post tio la bona patrino prudente respondis:
„Vi ne pli multe deziras, Hermano, ol mi kaj la patro,
Hejmen konduki al vi fianĉinon, ke l’ nokto fariĝu
Bela duono por vi de la vivo, kaj ĉia laboro 200
Tage fariĝu al vi pli libera. Ni ĉiam konsilis
Vigle, ja preskaŭ vin puŝis, elekti knabinon plej baldaŭ.
Sed mi ja scias kaj ankaŭ la koro nun laŭte ripetas:
Kiam ne venas la horo la ĝusta, la ĝusta knabino
Ne nun vidiĝas, nur tre malproksime elekto restados, 205
Kaj des pli multe superas la timo, elekti malĝustan.
Mi al vi diras, Hermano, ke vi jam elektis, mi kredas;
Ĉar korfrapita vi estas kaj pli ol kutime sentema.
Rekte konfesu nur, ĉar la animo jam ĝin al mi diras:
Estas la forelpelita knabino; vi tiun elektis.“ 210
„Kara patrino, tutprave!“, respondis virece Hermano,
„Jes, ŝi nur estas kaj se ne hodiaŭ fianĉe mi gajnos
Ŝin, ŝi foriros kaj nun malaperos, kredeble por ĉiam
En la milita konfuzo kaj en la malĝoja vagado.
Ĉiam tutvane, patrino, la riĉa bieno prosperos 215
Por mi, kaj estos benitaj nur vane la jaroj venontaj.
Antipatiaj ja estos la domo kaj nia ĝardeno;
Ho, mem la amo patrina konsolos ne min kompatindan.
Ĉar, mi eksentas, la amo disigas tuj ĉian kuniĝon,
Kiam ĝi kreas la novan; nek sole knabino forlasas 220
Siajn gepatrojn, sekvante la viron de ŝi elektitan,
Ankaŭ junulo forgesas patrinon kaj patron, vidante
La forirantan knabinon, korege de li adoratan.
Tial mi iros nun, kien min la malespero instigas!
Nun ja la patro parolis la vortojn por mi decidigajn, 225
Kaj ne la domo gepatra plu estos la mia, se l’ patro
Tiun knabinon forpuŝos, je kiu mi sole edziĝos.“
Tuj nun rapide respondis la bona prudenta patrino:
„Kiel ŝtonegoj jen staras du viroj amataj kontraŭe!
Kun obstinega fiero neniu aliras l’ alian, 230
Ambaŭ rifuzas paroli, unue esprimi bondiron.
Tial mi diras, Hermano, ankoraŭ mi kore esperas,
Ke li al vi ne rifuzos ŝin, se ŝi fidela kaj bona,
Kvankam malriĉa, eĉ kiam decide li tion esprimis.
Kelkon ja, koleriĝante, li ofte parolas kaj tamen 235
Tion ne efektivigas; li ankaŭ nun ne kontraŭstaros.
Sed li postulas infanan bondiron kaj povas postuli;
Estas li patro. Ni scias, ke lia kolero post manĝo,
Kiam li forte parolas kaj pri la aliaj rezonoj
Dubas, ne estas gravega, ĉar tiam la vino grandigas 240
Lian memvolon kaj igas, ke li ne komprenas la dirojn
De la aliaj, li aŭdas kaj sentas ja tiam sin mem nur.
Sed la vespero alvenas; kaj estas finitaj la multaj
Konversacioj nun inter li mem kaj la paroladintoj.
Vere li pli malseveras, tuj kiam la ebrieteco 245
Tute foriĝis kaj li maljustaĵon faritan nun sentas.
Venu, ni riskos ĝin tuj; nur la tuja riskado sukcesas.
Kaj ni bezonas ja liajn amikojn, ankoraŭ konvene
Ĉe li sidantajn, precipe nin helpos la pastra sinjoro.“
Tiel ŝi vigle parolis kaj de l’ ŝtonsidejo leviĝis 250
Manon prenante de l’ filo, bonvole sekvanta. Silente
Ambaŭ malsupren foriris, pensante la gravan projekton.

V. Polyhymnia.

La kosmopolito.

Ili triope ankoraŭ kunsidis kaj interparolis,
Apud la pastra sinjoro la apotekisto ĉe l’ mastro;
Ĉiam ankoraŭ la konversacio nun estis la sama,
Kiu turniĝis multoble jen tien kaj reen, jen ĉien.
Sed nun la pastro bonege respondis kun bela indeco:
„Mi ne protestos vin! Tion mi scias, ke l’ homo aspire 5
Ĉiam al io pli bona; kaj, kiel ni vidas, li ankaŭ
Celas al io pli alta, almenaŭ li serĉas la novan.
Sed ne tromulton postulu! Ĉar krom la dirita sentado
Ankaŭ donacis al ni la naturo la emon, persisti
Je la malnova kaj ĝoji pri longe provita kutimo. 10
Ĉiu natura kaj ankaŭ prudenta estado bonestas.
Multon deziras la homo, sed fakte bezonas malmulton;
Estas mallongaj la tagoj, malvasta la sorto de l’ homoj;
Tiun neniam mallaŭdis mi, kiu sen ia ripozo
Ĉiam ageme tra l’ maro kaj stratoj de l’ mondo vagadas, 15
Ne laciĝante, kuraĝe, kaj ĝojas pri ĉia profito
Amasiĝinta riĉege por li kaj la liaj ĉirkaŭe.
Sed ankaŭ tiun mi ŝatas, verdire, la burĝon trankvilan,
Kiu silente trapaŝas la patran heredon kaj lerte, 20
Kiel sezono postulas, laboras sur sia kamparo.
Ne ĉiujare al li aliiĝas la tero, kaj l’ arbo,
Ĵus nur plantita, ne siajn branĉbrakojn etendas ĉielon
Tute rapide kaj tuj ornamite per multaj floretoj.
Ne, tia viro bezonas je pacienceco, kaj ankaŭ 25
Ĉiam je sento pureca, trankvila, je ĝusta prudento;
Ĉar li konfidas nur semojn malmultajn al tero nutranta,
Kaj li penadas nur bestojn malmultajn profite kreskigi,
Sole ja lia pensado koncernas aferojn utilajn.
Al feliĉulo nur donis naturo tielan sentadon! 30
Ĉiujn nin nutras li. Benon al burĝo de urbo malgranda,
Kiu kunigas kamparan metion kun urba metio!
Sur li ne pezas la premo, sub kiu timeme kampulo
Zorgas, kaj lin ne konfuzas la zorgo de l’ burĝoj avidaj,
Kiuj sen havo kutimas nur ĉiam imiti pli riĉajn 35
Klasojn de samurbanaro; precipe virinoj, knabinoj.
Tial do benu trankvilan penadon de l’ filo kaj ankaŭ
Lian edzinon, la samideanan, de li elektotan.“
Tiel la pastro. Nun kune la filo kun sia patrino
Ĉambron eniris; ŝi manekondukis lin antaŭ la patron 40
Kaj nun parolis: „Dum ofte jam, patro, ni interbabilis,
Ĝoje ni pensis pri l’ tago venonta, en kiu Hermano,
Fianĉineton estontan trovinte, nin fine ĝojigus!
Tien kaj reen ni pensis; jen tiun knabinon proponis
Ni, jen ĉi tiun, al li babilante gepatre kaj zorge. 45
Vidu, nun venis la tago; al li la ĉielo kondukis
Nun fianĉinon kaj certe la koro nun mem decidiĝis.
Tiam ĉu ni ne konsentis, ke iam li sole elektu?
Ĉu vi ne antaŭ ne longe deziris, ke li por knabino
Sentu afable kaj vigle? Nun estas veninta la horo! 50
Ja li eksentis, elektis kaj vire nun mem decidiĝis.
Tiu knabino jen estas, la fremda, al li renkontinta.
Donu aprobon pro ŝi, aŭ li restos, laŭĵure, fraŭlulo.“
Ankaŭ la filo parolis: „Konsentu do, patro! La koro
Ĝuste kaj pure elektis; ŝi estos plej inda filino.“ 55
Sed ĉar la patro silentis, la pastro rapide sin levis
Kaj nun parolis: „Jes, nur la momento decidas pri l’ vivo
Kaj pri la sorto, la tuta, de l’ homo; ĉar ankaŭ ja estas
Ĉiu decido post konsiderado eĉ longa nur kreo
De la momento; saĝulo do sole la ĝustan ektrovas. 60
Ĉiam danĝere ja estas, apude pripensi ĉi tion
Ĉe l’ elektado, aŭ tion, kaj tiel konfuzi la senton.
Pura li estas, Hermano—; mi konas lin de la naskiĝo;
Li ne etendis la manojn al tio aŭ tio ĉi; kion
Li ĉu junulo ĉu knabo deziris, konvena ĝi estis. 65
Vi ne ekmiru timeme, ke nun jam subite okazis,
Kion vi longe deziris. La formo de via deziro
Al vi alia aperas nun, ol vi antaŭe imagis.
Ĉar la deziroj ja mem al ni kaŝas la celon de l’ volo;
Venas de supre la donoj en sia natura apero. 70
Ne la knabinon malŝatu, unue movintan la koron
Puran de l’ filo amata, prudenta kaj bona, Hermano.
Ho feliĉulo, al kiu unua jam la amatino
Sekvas, al kiu la ĉarma sopiro ne svenas fantome.
Lia aspekto ja montras, ke nun decidiĝis la sorto. 75
Vera inklino virigas junulon, lin faras matura.
Li ŝanĝanima ne estas; mi timas, se tion rifuzos
Vi, li pasigos la jarojn plej belajn dum vivo malgaja.“
Tuje post tio la apotekisto, al kiu jam longe
Volis la vorto desalti de lipoj, pripense respondis: 80
„Ni tiufoje do ankaŭ nur iru sur meza la vojo!
Nur malrapide rapidu! Devizo jen jam de Aŭgusto
Imperiestro. Volonte mi servos al karaj najbaroj
Kaj per malgrava kapablo vin helpos por via utilo;
La junularo precipe bezonas, ke oni ĝin gvidu. 85
Lasu eksteren min nun! La knabinon mi volas esplori,
La komunumon demandi, en kiu ŝi vivas konata.
Tiel facile neniu min trompos; mi scias esplori.“
Tiam la filo respondis tuj vigle per vortoj rapidaj:
„Faru, najbaro, ĝin! Iru, demandu, sed kore mi petas, 90
Ke la sinjoro, la pastro, troviĝu en via proksimo;
Tiel du viroj indegaj atestos malkaŝe kaj ĝuste.
Patro, ŝi certe devenas de bonaj gepatroj kaj ŝi ne
Vagas tra landoj serĉante nur aventuraĉojn, kaj ŝi ne
Ruze klopodas delogi kaj gajni senspertan junulon. 95
Ne, nur la sorto terura de la pereiga milito,
Kiu detruas la mondon kaj eĉ konstruaĵojn firmegajn
Levis el fundo, senhelpe elpelis la virtan knabinon.
Ĉu ne mizere nun vagas ranguloj de alta deveno?
Princoj forkuras en fremdaj vestaĵoj, kaj reĝoj ekzile 100
Vivas. Ho, oni ŝin ankaŭ nun tiel elpelis el lando,
Ŝin, la plej bonan; ja ŝi forgesante la propran mizeron
Helpas l’ aliajn kaj estas senhelpa ankoraŭ helpema.
Estas mizero, ĉagreno grandegaj, tra l’ mondo irantaj;
Povus ne ankaŭ fariĝi feliĉo el tiu mizero, 105
Ke en la brako de l’ fianĉineto, edzino fidinda,
Benus militon mi, kiel vi mem la pasintan brulegon?“
Tiam respondis la patro per akcentigata parolo:
„Kiel do nun liberiĝis, Hermano, la lango, konstante,
Longe en buŝo ligita kaj nur moviĝinta malofte! 110
Tion hodiaŭ mi spertas, kaj tio minacas al ĉiu,
Ke la patrino volonte la volon de l’ filo favoras
Milde, indulge, kaj ĉiu najbaro fariĝas partia,
Kiam nur oni atakas la patron aŭ ankaŭ la edzon.
Sed mi ne volas vin nun kontraŭstari, ĉar kion utilus? 115
Ĉar mi jam vidas antaŭe ĉi tie nur larmojn, obstinon.
Iru kaj provu kaj domen konduku en nomo de Dio
Tiun filinon! Se ne, jen li tiun knabinon forgesu!“
Tiel la patro. Sed tuje la filo elvokis ĝojgeste:
„Antaŭ vespero ankoraŭ filino plej bona ĉeestos, 120
Kiel ŝin viro prudenta elektas plej taŭga edzino.
Tiam ŝi ankaŭ fariĝos feliĉa, mi tion esperas.
Ja ŝi eterne min dankos, ke anstataŭante gepatrojn
Vin mi redonis al ŝi kaj prudente ŝi tion komprenos.
Sed mi ne plue prokrastos, mi tuj la ĉevalojn aljungos 125
Kaj la amikojn kondukos eksteren en ŝian proksimon;
Sole l’ amikojn laŭ propra prudento mi lasos agadi
Kaj, mi ĝin ĵuras, mi tute ilian decidon obeos,
Kaj ne pli frue mi vidos ŝin, ĝis ŝi fariĝis la mia.“
Tiel eksteren li iris, kaj dume l’ aliaj l’ aferon 130
Gravan saĝece pripensis kaj konsiderante pritraktis.
Sed rapidegis Hermano al stalo, en kiu troviĝis
Liaj kuraĝaj ĉevaloj kaj manĝis la puran avenon,
Fojnon la sekan kaj sur la plej bona herbejo tranĉitan.
Tiam rapide al ili enmetis li ŝtalenbuŝaĵon 135
Brilan, li tiris rimenojn tra bukoj, la arĝentumitaj,
Tiam almetis li longajn pli larĝajn rimenkondukilojn
Kaj elkondukis la bestojn en korton, sur kiun servisto
Jam la kaleŝon bonvole alŝovis, timonon tirinte. 140
Ili aljungis per ŝnuroj fortikaj al tiu kaleŝo
Tiam bonorde la fortajn, facile tirantajn ĉevalojn,
Poste Hermano ekkaptis la vipon kaj nun veturigis.
Kiam l’ amikoj okupis la vastajn sidbenkojn, ruliĝis
La veturilo rapide for sur la pavimo de l’ urbo,
Kaj ĝi postlasis la murojn kaj turojn, la novblankigitajn. 145
Tiel Hermano veturis al tiu konata ŝoseo
Nun senprokraste, rapide, de l’ monto malsupren kaj supren.
Sed kiam li nun ekvidis la turon de tiu vilaĝo,
Kaj jam proksime troviĝis la domoj ĝardenĉirkaŭitaj,
Li tuj ekpensis haltigi surstrate nun siajn ĉevalojn. 150
De l’ serioza mallumo de altaj tilioj ombrita,
Kiuj jam enradikiĝis ĉi tie dum kelkaj jarcentoj,
Estis vastega herbejo, verdanta, de herboj kovrita,
Antaŭ l’ vilaĝo, gajejo kampara kaj por la urbanoj.
Nur malprofunde fosita troviĝis sub arboj la puto. 155
Dum la irado sur ŝtupoj malsupren, jen ŝtonaj sidbenkoj
Ĉirkaŭmetitaj ĉe fonto vidiĝis; ĝi fluis senĉese,
Nur borderita malalte, facile ĉerpebla kaj pura.
Tie en ombra mallumo Hermano decidis haltigi
Kun veturilo la fortajn ĉevalojn. Kaj tiel farinte 160
Li nun parolis: „Eliru, amikoj kaj iru, por ke vi
Baldaŭ sciiĝu, ĉu vere ŝi indas la manon de mi ja
Ame donatan! Mi kredas ĝin certe; vi diros nenion
Novan pri ŝi; se mi sole nun agus, mi irus rapide
Tien kaj baldaŭ malkaŝe ŝi mian vivsorton destinus. 165
Kaj vi ŝin certe kaj baldaŭ el ĉiuj aliaj ekkonos;
Ĉar malfacile al ŝi komparebla nur estas alia
Laŭ edukeco. Mi vin atentigas pri ŝiaj vestaĵoj:
Kovras la ruĝa tuketo kaj montras la volbon de l’ brusto,
Bele laĉitan, kaj nigrekoloran korsaĵon ŝi havas, 170
Zorge ŝi faldis la ĉemizborderon je l’ krispo, el kiu
Ŝia rondforma mentono ĉarmege antaŭen aspektas;
Gaje, libere vidiĝas de l’ kapo gracia ovrondo;
Ĉirkaŭ arĝentaj pinglegoj multfoje la fortaj harligoj
Estas volvitaj; la jupo, la blua kaj multe faldita 175
La maleolojn belformajn dum ŝia irado ĉirkaŭas.
Sed vin ankoraŭ mi volas sciigi kaj kore petegi:
Ke vi kun ŝi ne parolu nek nian intencon konigu,
Sed pridemandu kaj aŭdu pri kio aliaj rakontos!
Kiam vi havos sciigon sufiĉan por miaj gepatroj, 180
Tiam revenu al mi kaj ni poste pripensos la pluon.
Tiel mi ĉion pripensis dum nia veturo ĉi tien.“
Tiel li diris. L’ amikoj nun paŝis al tiu vilaĝo,
Kie en domoj, ĝardenoj, garbejoj la multo da homoj
Svarmis kaj ĉaro post ĉaro sur strato la larĝa staradis. 185
Viroj provizis la bestojn blekantajn, ĉevalojn ĉe l’ ĉaroj,
Kaj diligente virinoj sekigis tolaĵon sur ĉiuj
Plektobariloj, kaj ludis infanoj en akvo plaŭdanta.
Tiel premante sin tra l’ veturiloj, tra l’ homoj kaj bestoj
Dekstren, maldekstren la du alsenditoj rigardis, ĉu ili 190
Ne la staturon de tiu knabino spione ekvidus;
Tamen nenie ĝis nun virgulino la bela aperis.
Nun interpremo pli forta okazis: Jen estis disputo
De malpaculoj pro ĉaroj, en kiu virinoj kriante
Intermiksiĝis. Jen alproksimiĝis rapide, gravege 195
Viro maljuna, aliris al malpacemuloj; la bruo
Tuj silentiĝis nun, kiam li patre postulis trankvilon,
Jenon dirante: „Ĉu ne kvietigis nin nia mizero,
Ke ni nun fine komprenu toleri kaj interkonsenti
Unu l’ alian, se ankaŭ ne ĉiu la agojn pripensas? 200
Homo feliĉa ne estas indulga. Ĉu fine instruos
Vin la suferoj, ne, kiel alie, malpaci kun frato?
Ha, malenviu do nur reciproke la lokon sur fremda
Tero kaj, kion vi havas, dividu, por trovi kompaton.“
Tiel li diris kaj ĉiuj silentis; paceme la homoj 205
Ree nun kvietigitaj ordigis la bestojn kaj ĉarojn.
Sed nun la pastro, aŭdinte de l’ viro parolojn laŭdindajn,
Ankaŭ sentinte la senton, la pacan, de l’ fremda juĝanto,
Tiun aliris kaj diris la jenajn gravegajn parolojn:
„Patro, se, vere, en tagoj feliĉaj vivadas popolo 210
Kaj sin nutradas de l’ tero, la larĝe kaj vaste kreita,
Kiu rekreas monate kaj jare la donojn petitajn,
Ĉio fariĝas per si, per si mem ja, kaj ĉiu sin sentas
Pleje prudenta kaj bona; kaj ĉiuj komune ekzistas,
Ankaŭ la viro plej saĝa valoras nur kiel alia; 215
Ĉio ja, kio okazas, sen ia alhelpo daŭriĝas.
Kiam mizero disŝiras la vojojn kutimajn de l’ vivo,
Domojn kaj ejojn detruas, ĝardenojn kaj kampojn subfosas,
Kaj la virinon kaj viron forpelas de l’ hejma loĝejo,
Ilin fortrenas en sorton malcertan dum tempoj timigaj: 220
Tiam, ho, oni ĉirkaŭe tuj serĉas la viron plej saĝan
Kaj nun ĉi tiu parolos ne vane prudentajn parolojn.
Patro, permesu; vi estas ja certe la estro de tiuj
Forelpelitoj, ĉar tuje vi nun trankviligis l’ animojn?
Vere simila al tiuj plej saĝaj gvidantoj vi estas, 225
Kiuj la forelpelitojn gvidadis tra vastaj dezertoj.
Ĵus mi ekpensas, ke mi kun Josua aŭ Moses parolas.“
Kaj serioze rigardis la estro post tio kaj diris:
„Vere, similas la nuno al tempoj eĉ plej maloftegaj,
Kiujn konigas la temphistorio profana aŭ sankta; 230
Ĉar kiu vivis en tiuj ĉi tagoj, hieraŭ, hodiaŭ,
Vivis jam jarojn; ĉar tiel premiĝas nun ĉiuj aferoj.
Kiam mi iom pripensas, jam aĝo grizega sur mia
Kapo jen ŝajnas kuŝadi kaj tamen la forto tradaŭras.
Ni nur komparu nin mem eĉ al tiuj, al kiuj aperis 235
En arbareto fajrega la Dia Sinjoro en grava
Horo; Li ankaŭ al ni ja aperis per nuboj kaj fajro.“
Kiam la pastro nun estis volema ankoraŭ paroli
Plu kaj deziris sciiĝi pri l’ sorto de l’ forelpelitoj,
Tuj la kunulo sekrete parolis al li en l’ orelon: 240
„Plu nur parolu kun l’ estro kaj pri la knabino esploru!
Sed mi nun iros ĉirkaŭe por serĉi ŝin, poste mi, kiam
Mi ŝin eltrovis, revenos.“ La pastro jesante konsentis;
Sed tiu serĉis tra l’ plektobariloj, ĝardenoj, garbejoj.

VI. Klio.

La epoko[3].

Kiam la pastro demandis la estron fremdlandan nun, kion
La komunumo suferis, de kiom da tempo de l’ hejmo
Estis pelita ĝi, tiam la viro respondis: „Ni longe
Jam nun suferas, kaj ĉion maldolĉan ni trinkis de ĉiuj
Jaroj teruraj, ĉar oni detruis l’ esperon plej belan 5
Nian: Ĉar kiu ne dirus, ke alte la koro sin levis
Kaj pli libere la brusto per pulsoj pli puraj moviĝis;
Kiam eklumis la brilo unua de l’ suno noviga,
Kiam ni aŭdis pri l’ rajto de l’ homoj, al ĉiuj komuna,
Pri libereco belega kaj pri l’ egaleco laŭdinda!
Tiam ja ĉiu esperis vivadi al si mem, solviĝi 10
Ŝajnis la ĉeno, la landojn plej multajn perforte kaptinta,
Kiun mantenis nur senokupado kaj nur profitemo.
Ĉu ne rigardis en tagoj tiamaj la homoj de ĉie
Al la ĉefurbo de l’ mondo nur, kiu ja tia jam longe 15
Estis kaj nun pli ol iam meritus la nomon belegan?
Ĉu ne la nomoj de tiuj eĉ, kiuj unue anoncis
Tiun promeson, egalis al niaj plej famaj sur tero?
Ĉu ne altkreskis al ĉiu l’ animo, kuraĝo kaj lingvo?
Kaj ni unue ja kiel najbaroj vivege flamiĝis. 20
Jen la milito komencis kaj bandoj de Frankoj armitaj
Alproksimiĝis; sed ili ja ŝajne alportis bonaĵon.
Fakte ĝin ili alportis; ĉar ĉies animo nun revis.
Ili plezure plantadis la arbojn de la libereco,
Nur promesinte al ĉiu la lian kaj propran regadon. 25
Jen la junuloj ekĝojis kaj ankaŭ la maljunularo,
Vigla dancado komencis nun ĉirkaŭ la nova standardo.
Tiel la Frankoj, supere, komence, plej baldaŭ okupis
Per entreprenoj afablaj l’ animon de l’ viroj, kaj tiam
Tute la korojn virinajn per ĉarmo nekontraŭstarebla. 30
Ŝajnis la premo do eĉ de la multpostulema milito
Eta al ni, ĉar l’ espero vualis l’ okazojn venontajn,
Kaj la rigardojn forlogis en novmalfermitan arenon.
Tempo ĉarmega ja! Kiam fianĉo sin kun fianĉino
Svingas dancante kaj baldaŭ kuniĝon celatan atendas. 35
Sed eĉ pli bele nun, kiam vidiĝis al ni la plej alta
Kiel proksima nun kaj atingebla laŭ homa pensado.
Ĉiuj libere parolis; la viroj, junuloj kaj ankaŭ
Eĉ maljunuloj parolis nun laŭte kaj entuziasme.
Sed malheliĝis ĉielo. Ĉar pro la estreco batalis 40
Malbonigita viraro, neinda por krei la bonon.
Unu l’ alian mortigis kaj ili subpremis la novajn
Fratojn najbarajn kaj sendis ĉi tien avidajn amasojn.
Ĉe ni diboĉis la viroj altrangaj kaj rabis senĝene
Kaj tielsame la malaltranguloj diboĉis kaj rabis; 45
Ĉiu nur zorgis, por ke ja nenio restadu por morgaŭ.
Estis trogranda mizero kaj tagon post tago la premo
Kreskis; neniu aŭskultis la krion; kaj tiuj nur estris.
Jen kolerego, ĉagreno ekkaptis eĉ ankaŭ l’ animon
Indiferentan; nur ĉiu meditis kaj ĵuris l’ ofendojn 50
Venĝi kaj de la duoble trompita espero malgajnon.
Kaj la feliĉo turniĝis al flanko Germana, kaj fine
Tuj returniĝis la Frankoj per marŝoj rapidaj. Ho, tiam
Ni nur eksentis la sorton malgajan de tiu milito!
Ĉar la venkinto ja estas potenca kaj bona; almenaŭ 55
Ŝajne; la viron venkitan indulgas li kiel propraĵon,
Se li utilas al li ĉiutage kaj servas laŭpovo.
Sed forkurinto ne leĝon obeas; ĉar li nur la morton
Kontraŭbatalas kaj nur senindulge konsumas la sian.
Tiam ja ankaŭ pasio ardiĝas kaj la malespero 60
Kreas la kriman agadon el ĉies profundo de l’ koro.
Ia sanktaĵo ne estas; li rabas ĝin. La avideco
Seksa perfortas virinojn kaj faras plezuron teruro.
Ĉie li vidas la morton, la lastajn minutojn kruele
Ĝuas kaj ĝojas pri sango kaj pri krieganta ĝemado. 65
La kolerego post tio ĉe ni avidege ekflamis,
Nun la perditan venĝadi, defendi la lastajn restaĵojn.
Ĉiuj ekkaptis l’ armilojn nun kontraŭ la fremdaj rabistoj,
Kiuj fuĝadis kun pala vizaĝo, timemaj rigardoj.
Tiam ĉe ni sonoriloj senĉese svingataj bruadis 70
Kaj la danĝero venonta ne tenis la furiozantojn.
Aliformiĝis rapide la paca ilaro de l’ kampo
Nun al armiloj, kaj sango gutegis de forkoj, falĉiloj.
La malamiko pereis nun sen amnestia indulgo;
Ĉie nur koleregeco kaj malkuraĝeco kaj ruzo 75
Nun furiozis. Mi plu ne revidu samspecan eraron
Homan! La besto sovaĝa ja estas pli bona vidaĵo.
Iu parolu ne pri libereco, ha, kvazaŭ sin mem li
Povus regadi! Vidiĝas libera tuj ĉio malbona,
Kiam bariloj forestas, ĝi flanken forpuŝas la leĝon.“ 80
„Viro bonega!“ post tio la pastro gravege rediris:
„Se vi la homon riproĉas, pro tio mi ne vin mallaŭdi
Povas, ĉar vi ja sufiĉan malbonon suferis pro tiuj
Faktoj teruraj! Sed nun rigardante la tagojn malgajajn
Ree, vi certe konsentus, ke ofte vi ankaŭ bonaĵon 85
Vidis, ja kelkon bonegan en koro sekrete restintan,
Se la danĝero ne tiun ekscitas kaj homon mizero
Urĝas, ke kiel anĝelo li al la aliaj vidiĝis.“
Nun kun rideto respondis la estro maljuna kaj inda:
„Vi memorigas prudente min, kiel ni mastron malĝojan 90
Ofte post brulo de l’ domo pri oro, arĝento avizas
Eble en rubo kuŝanta, fandita nun kaj disĵetita.
Vere, ĝi estas malmulta, sed certe ĉi tio valora,
Kaj ĝin elfosas la malriĉiĝinta kaj ĝojas pri l’ trovo.
Tiel mi turnas la pensojn serenajn volonte al tiuj 95
Tagoj malmultaj sed bruaj, en mia memoro restintaj.
Ja, mi ne povas ĝin nei, mi vidis eĉ malpacemulojn
Sin repacigi por savi la urbon de io malbona,
Ankaŭ la amon de kelkaj amikoj, gepatroj, infanoj
Riski neeblon, ja, kiel subite junulo viriĝis 100
Kaj maljunulo juniĝis, kaj eĉ junuliĝis infano.
Ja, kaj la ‚gento malforta‘, pri kiu tre ofte ni mokas,
Forta vidiĝis kaj brava kaj de atentema spirito.
Tuj do mi volas precipe aludi la faron bravegan,
Kiun bonega knabino plej grandaanime plenumis, 105
Kiu en granda bieno postrestis nur kun knabinetoj
Sola; ĉar kontraŭ la bando fremdula la viroj foriris.
Jen diskurinta amaso de tiaj kanajloj, rabante,
Tiun bienon atakis kaj ĵetis sin tuj en la ĉambron
De la virinoj. Nun ili ekvidis la belan knabinon, 110
La knabinetojn aliajn, la preskaŭ ankoraŭ infanajn.
Jen avideco sovaĝa ekkaptis la virojn; sensente
Ili kuregis al tiu tremanta anaro kaj tiu
Grandaanima knabino. Sed tuj ŝi forkaptis al unu
Sabron de l’ flanko kaj teren lin batis; li falis sangante. 115
Poste per batoj tutviraj ŝi brave defendis la siajn,
Kvar de l’ rabantoj ŝi trafis ankoraŭ; nun ili forkuris.
Tiam ŝi fermis la domon kaj helpon atendis armita.“
Kiam la pastro ekaŭdis la laŭdon nun pri la knabino,
Kreskis tuj en la animo l’ espero por lia amiko, 120
Kaj demandonta li estus plu, kie ŝi estas kaj ĉu nun
Inter la aro malĝoja, senhejma ŝi ankaŭ troviĝas.
Sed jen la apotekisto rapide aliris, pinĉetis
Tiam la pastran sinjoron kaj murmuretante parolis:
„Fine mi trovis ĉi tiun knabinon el multe da centoj 125
Tute laŭskize! Nun venu kaj vidu ŝin mem per okuloj!
Kun vi alprenu la estron, por ke ni la pluon aŭskultu!“
Ili sin turnis, sed foren vokita jam estis de l’ siaj
L’ estro, ĉar ili treege bezonis je lia konsilo.
Kaj nun la pastro tuj sekvis la apotekiston al breĉo 130
De la barilo kaj tiu ruzete almontris kaj diris:
„Ĉu la knabinon vi vidas? l’ infanon ŝi vindis. Kaj bone
Tiun malnovan katunon kaj bluan kusenotegilon,
Kiun Hermano en pako alportis al ŝi, mi rekonas.
Vere! Rapide kaj bone ŝi tiujn donacojn uzadis. 135
Signoj tre klaraj! Kaj eĉ akordiĝas la ĉiuj ceteraj:
Kovras la ruĝa tuketo kaj levas la volbon de l’ brusto,
Bele laĉitan, kaj nigrekoloran ŝi havas korsaĵon.
Zorge ŝi faldis la ĉemizborderon je l’ krispo, el kiu
Ŝia rondforma mentono ĉarmege antaŭen aspektas, 140
Gaje, libere vidiĝas de l’ kapo gracia ovrondo;
Ĉirkaŭ arĝentaj pinglegoj multfoje la fortaj harligoj
Estas volvitaj; ni, kvankam ŝi sidas, la grandan staturon
Vidas, la jupon, la bluan, la multefaldite kaj bele
Ĝis maleoloj belformaj pendantan malsupren de l’ brusto. 145
Estas, sendube, ĉi tiu. Nun venu, por ke ni sciiĝu,
Ĉu bonmastruma knabino ŝi estas kaj bona kaj virta.“
Sed, la sidantan okulesplorante, la pastro respondis:
„Vere, mi tute ne miras, ke ŝi la junulon ekravis,
Ĉar ŝi plenumas la provon eĉ antaŭ ekvido plej sperta. 150
Homo feliĉa, al kiu patrina naturo donacis
Ĝustan figuron! Ĉar lin rekomendas ĝi ĉiam, nenie
Estas fremdulo li. Ĉiu volonte alvenos kaj restos,
Se afableco ankoraŭ kuniĝas kun tia figuro.
Mi vin certigas, Hermano ĉi tie eltrovis knabinon, 155
Kiu belege gajigos la tagojn venontajn de l’ vivo
Kaj al li ĉiam fidele asistos kun forto virina.
Ĉar tia korpo perfekta konservas ja certe animon
Puran, kaj sana juneco promesas daŭrantan feliĉon.“
Poste la apotekisto dubeme respondis: „La ŝajno 160
Trompas pli ofte! Mi povas ne fidi nur al eksteraĵo;
Ĉar mi tre ofte jam trovis ĉi tiun proverbon provita:
Antaŭ ol manĝi buŝelon da salo kun novaj konatoj
Vi ne facile konfidu al iu; vin faros la tempo
Sole pli certa, ĉu inda li estas kaj restos amiko. 165
Tial unue ni volas demandi ĉe bonaj personoj,
Kiuj ŝin konas kaj pluon rakontos nun pri la knabino.“
„Ankaŭ mi laŭdas singardon“, rediris la pastro sekvante.
„Ni ja ne svatas por ni; kaj responde ja estas ĝin fari
Por la aliaj.“ Kaj ili iradis renkonte la bravan 170
Estron, jen kiu sur straton revenis ĵus multokupita.
Tuj singardeme la pastro prudenta parolis al tiu:
„Diru, ni vidis knabinon ĵus, kiu proksime sidadas
Sub la ĝardena pomujo kaj vestojn infanajn pretigas
El eluzita katuno, verŝajne al ŝi donacita. 175
Plaĉas al ni la staturo; ŝi ŝajnas al ni bravulino,
Diru do, kion vi scias; ni petas pro celo laŭdinda.“
Kiam la estro aliris por vidi en tiun ĝardenon,
Diris li: „Vi jam ĉi tiun nun konas, ĉar kiam rakontis
Mi pri la faro bonega de iu bravega knabino, 180
Kiu ekkaptis la glavon kaj sin kaj la siajn defendis—
Estis ĉi tiu! Vi vidas, ŝi estas el gento fortika,
Sed al forteco la ŝia egalas boneco; parencon
Sian maljunan ŝi flegis ĝis morto, ĉar lin la ĉagreno
Pri la danĝera mizero de l’ urbo kaj havo mortigis. 185
Ankaŭ ŝi vere trankvile toleris dolorojn pri l’ morto
De la fianĉo, tre nobla junulo, ho, kiu ardege
Kaptis la penson altegan celadi al homlibereco,
Kaj alirinte Paris-on suferis mem morton teruran;
Ĉar li atakis, kaj dome kaj tie, arbitron kaj ruzon.“ 190
Tiel parolis la estro. Nun ambaŭ dankante salutis,
Kaj unu oran moneron la pastro elprenis (l’ arĝenton
El la monujo li antaŭ ne longe bonfare fordonis,
Kiam li vidis trapasi la forelpelitojn malgajajn)
Kaj al la estro ĝin donis dirante: „Dividu la monon 195
Inter la malfeliĉuloj kaj Dio multigu la donon!“
Sed ĝin rifuzis la viro kaj diris: „Ni kelkan taleron
Savis kaj kelkajn vestaĵojn kaj aĵojn; mi certe esperas
Ke ni ankoraŭ revenos ja, antaŭ ol ĝin ni konsumis.“
Tiam respondis la pastro kaj premis la monon en manon: 200
„Doni neniu prokrastu en tiuj ĉi tagoj, neniu
Ion akcepti rifuzu do, kion boneco donacis,
Ĉar, kiel longe li havos trankvile la nunan posedon
Scias neniu, kaj ne, kiel longe li restos fremdulo,
Devos rezigni je l’ kampo, ĝardeno, lin bone nutrantaj.“ 205
„Se mi do havus“—post tio la apotekisto ekkriis
Tede, „nun monon en poŝo, vi ĉion ricevus, valoran,
Malpli valoran; ĉar multe da viaj ja tian bezonas.
Tamen mi vin ne forlasos sen ia donaco, por ke vi
Vidu la volon, eĉ kiam la faro postrestas post volo.“ 210
Tiel li diris, eltiris la ledan broditan saketon
Per la rimenoj, en kiu tabako troviĝis, gracie
Ĝin nun malfermis, dividis; sufiĉis por kelke da pipoj.
„Estas malgranda donaco“, li diris. Sed l’ estro maljuna
Gaje rediris: „Bonega tabako ja estas agrabla 215
Dum la vojaĝo.“ Treege ĝin laŭdis la apotekisto.
Sed lin la pastro fortiris kaj ili disiĝis de l’ estro.
„Ni rapidiĝu“,—ekkriis la viro prudenta,—„timeme
Nin la junulo atendos. Li baldaŭ ekaŭdu gajaĵon.“
Ili rapide alvenis kaj trovis lin apud la ĉaro 220
Sub la tilioj. La bestoj vivege la herbokovraĵon
Frapis: li ilin je brido tenadis kaj staris pripense,
Antaŭ si nun rigardante li nur la amikojn rimarkis,
Kiam lin ili venantaj alvokis per signoj gajigaj.
De malproksime jam l’ apotekisto komencis paroli; 225
Sed pli proksime nun ili aliris. La pastro manprenis
Tiam lin kaj, forprenante al sia kunulo la diron,
Diris; „Ha, savon! junulo! elektis l’ okulo kaj via
Koro fidela tre ĝuste! Feliĉon al vi kaj la via!
Inda ŝi estas, kaj tial nun venu kaj turnu kaleŝon, 230
Ke ni atingu l’ angulon de tiu vilaĝo! ŝin svatu
Kaj ŝin, la bonan, konduku plej baldaŭ al patra bieno!“
Sed la junulo staradis kaj, ĝojon nun ne vidigante,
Aŭdis li tiujn ĉielajn konsolajn parolojn de l’ pastro,
Ĝemis kaj diris: „Ni venis per rapidiĝanta kaleŝo 235
Kaj ni kredeble veturos kun honto kaj nur malrapide
Hejmen; ĉar, ho, min ekkaptis, de kiam mi tie atendis,
Zorgo, suspekto kaj dubo kaj kio turmentas amanton.
Ĉu vi fidadas, ke ŝi al ni sekvos tuj kiam ni venos,
Tial ke riĉaj ni estas, sed ŝi elpelita, malriĉa 240
Vagas? Ho, eĉ malriĉeco, la nemeritita, fieron
Kreas. Ŝi ŝajnas ja kontentiĝema, agema kaj tial
Mondo al ŝi apartenas; ĉu vere ne tia virino,
Tiel belega, bonega, jam iun junulon ekscitis?
Ĉu vi supozas, ke ŝi ĝis hodiaŭ fermadis la koron? 245
Ni ne rapide veturu ĝis tien! Trankvile ni eble
Domen la bestojn returnos je nia hontiĝo. Mi timas:
Iu junulo posedas la koron; la manon bravegan
Ŝi promesinte fidelon jam donis al iu feliĉa.
Antaŭ ŝi tre hontigite mi starus kun mia propono.“ 250
Por lin konsoli la pastro malfermis la buŝon jam, tamen
Lia kunulo lin tuj interrompis nun komunikeme:
„Tiel neniam ni estus ja embarasitaj pli frue,
Kiam ni ĉian aferon laŭ modo tiama finigis!
Kiam gepatroj knabinon elektis edzino por filo, 255
Oni unue alvokis konfide amikon de l’ domo;
Tiun ĉi oni post tio alsendis nun kiel svatiston
Al la gepatroj de la fianĉino; li belornamita
Tiam vizitis dimanĉe post meztagmanĝado la burĝon,
Kun li komence parolojn afablajn komunajn ŝanĝante 260
Kaj jam prudente turnante la diron laŭ sia intenco.
Fine post longa preteksto li ankaŭ aludis glorante
Ties filinon kaj ankaŭ la viron kaj domon, de kiu
Estis sendita li. Saĝaj personoj rimarkis la celon
Baldaŭ; li sentis aprobon kaj povis la pluon klarigi. 265
Se oni tiun proponon rifuzis, ja tia rifuzo
Estis ne teda; sed se li sukcesis, svatisto l’ unua
En familio kaj domo ĉeestis al ĉia festeno.
Ĉar la geedzoj memoris dum tuta la vivo, ke lerta
Mano la nodon unuan ligadis. Sed ĉio ĉi estas 270
Nun kun aliaj bonegaj kutimoj ja ne plu laŭmodo,
Ĉiu junulo nun mem por si svatas. Jen kial li ankaŭ
Prenu sur sin propramane rifuzon al li fariĝontan
Eble, kaj mem hontigite li staru nun antaŭ knabino.“
„Estu do, kiel ĝi estas!“ respondis Hermano. Li preskaŭ 275
Ne la parolojn aŭskultis kaj jam decidiĝis sekrete;
„Mem nun mi iros kaj volas sciiĝi pri mia vivsorto
Mem el la buŝo de tiu knabino, al kiu konfidas
Tiel mi, kiel ajn viro konfidas al ia virino.
Kion ŝi diros, ĝi estos prudenta kaj bona, mi scias. 280
Se mi ŝin ankaŭ lastfoje ekvidos, mi tamen denove
Volas ankoraŭ renkonti nun tiun puregan rigardon
De la nigrega okulo, eĉ se mi ne premos al koro
Ŝin nun, la bruston kaj ŝultrojn, ha, kiujn mi kore deziras
Ĉirkaŭprenadi, kaj ankaŭ la buŝon rigardi, ho, kies 285
Kiso kaj ‚jes‘ feliĉigos min, malfeliĉigos la neo.
Sed nun forlasu min! Vi ne atendu! Reiru al patro
Kaj al patrino, ke ili sciiĝu, ke mi ne trompiĝis
Kaj la knabinon vi inda estimas. Jes, lasu min sola!
Sur la limvojo trans tiu monteto kaj preter pirujo 290
Nia, malsupren sur nia vinmonto mi ja pli proksime
Domen reiros. Ho, ke mi la bonegulinon rapide
Hejmenkonduku kaj gaje! Sed eble mi sola sekrete
Domen reglitos kaj ĝoje ne iros denove la vojojn.“
Tiel dirinte li donis al pastro la bestkondukilojn. 295
Tiu ĉi ilin tutsperte ekkaptis, la bestojn ŝaŭmantajn
Regis, rapide eniris kaleŝon kaj de l’ kondukanto
Sidon okupis. Sed l’ apotekisto atendis dirante:
„Mi ja volonte transdonas al vi, plejkarulo, l’ animon
Kaj la spiriton, sed korpo kaj ostoj ne bone ŝirmataj 300
Estas, se al si proprigas la pastro la mondan gvidilon.“
Sed jen la pastro prudenta ridetis al tio kaj diris:
„Ha, nur eniru, transdonu senzorge al mi nur la korpon
Kiel l’ animon! mi longe jam bestkondukilojn uzadi
Scias, kaj sperte la ĉaron laŭ deco kaj arto turnadi. 305
Ĉar mi kutimis en Strassburg direkti la etan kaleŝon,
Kiam mi tien kondukis la junan baronon; ruliĝis
Ja ĉiutage kaleŝo, de mi direktita, eksteren
Tra la sonanta pordego ĝis malproksimegaj herbejoj,
Meze tra aroj da homoj, ĉi tie plezure irantaj.“ 310
Iom nun trankviligita la apotekisto eniris,
Sidis, sed kiel al tuja elsalto singarde pretega.
Nun la ĉevaloj, avidaj je l’ stalo, kuregis al hejmo,
Kaj sub iliaj fortegaj hufegoj polvaro naskiĝis.
Longe ankoraŭ Hermano staradis—vidante la polvon, 315
Jen leviĝantan kaj jen disflugantan—sen ia pensado.

VII. Erato.

Doroteo.

Kiel la viro migranta ĉe sunmalleviĝo la sunon
Foje ankoraŭ atente rigardas, la ĵus foriĝantan,
Ĝian la bildon tiame ekvidas en tute malluma
Arbetareto kaj ĉe la apuda ŝtonego, kaj ĉie
Ĝi balanciĝas, en plej diversspecaj koloroj brilanta: 5
Tiel la ĉarma figuro de lia knabino moviĝis
Antaŭ Hermano preteren kaj ŝajnis eniri grenkampon.
Sed li subite vekiĝis el sonĝo miriga, trankvile
Turnis sin al la vilaĝo kaj ree miregis; ĉar ree
Venis renkonte al li nun la alta belega knabino. 10
Fikse rigardis li ŝin; ŝi ne estis fantomo; ŝi vere
Venis. Ŝi paŝis portante kruĉegon kaj kruĉon malgrandan,
Ĉe la prenilo po unu, zorgeme en mano, al puto.
Ĝoje li iris renkonte al ŝi. La vidaĵo redonis
Forton al li kaj kuraĝon. Ŝi miris, sed vive li diris: 15
„Nun mi renkontas denove vin, kara knabino, kaj ree
Jam okupitan asisti aliajn helpeme, volonte!
Diru nur, kial vi venas al tiu ĉi fonto ekstera,
Dum kontentiĝas l’ aliaj per akvo de tiu vilaĝo?
Certe ĉi tiu aparte fortigas kaj havas ĉarmguston. 20
Ĉu vi alportos ĝin al la malsana virino, fidele
De vi savita?“ Tuj gaje salutis ŝi nun la junulon:
„Nun mi ja havas ĉi tie jam la rekompencon de l’ iro,
Vin, la bonulon, mi trovis ja, kiu alportis multegon
Por ni; ĉar kiel donacoj ĝojigas, ĝojigas l’ aspekto 25
De l’ donacinto. Nun venu kaj vidu do, kiuj ricevis
Vian bonaĵon, akceptu la dankon de l’ refreŝiĝintoj!
Sed ke vi aŭdu nun, kial mi venis elĉerpi ĉi tie,
Kie senĉese kaj pure la fonto elfluas, mi diras
Jenon al vi: Nesingardaj el ni malklarigis la tutan 30
Akvon vilaĝan, ĉar ili travadis kun bovoj, ĉevaloj
Tuje la fonton, donantan al ĉiuj loĝantoj la akvon.
Per la purigo kaj lavo nun estas la trogoj vilaĝaj
Malpurigitaj kaj ankaŭ eĉ makulegitaj la putoj.
Ĉiu nur pensis sin mem kontentigi rapide kaj baldaŭ 35
Sian plej urĝan bezonon, kaj ne pri l’ afero venonta.“
Tiel dirante ŝi kun la kunulo alvenis la larĝajn
Ŝtupojn malsupren; nun ili sidigis sin sur la mureton
Rondan de l’ puto. Ŝi klinis sin por elĉerpadi la akvon,
Kaj li ekkaptis la kruĉon alian kaj ankaŭ sin klinis. 40
Ili ekvidis nun siajn vizaĝojn, la speguliĝantajn
En la ĉiela bluaĵo kaj gaje salutis sin ambaŭ.
„Lasu min trinki“, post tio gajege parolis Hermano;
Kaj ŝi prezentis la kruĉon. Nun ambaŭ ripozis, kviete
Sin apogante sur kruĉo po unu; kaj tiam ŝi diris: 45
„Diru do, kial mi trovas vin tie ĉi sen veturilo
Kaj sen ĉevaloj nun, tro malproksime de l’ loko en kiu
Jam mi vin vidis, kaj kiel vi venis?“ Hermano pripense
Teren rigardis; kaj tiam li ŝin ekrigardis afabla
Kaj li esperis; sed plue paroli pri amo, neeble 50
Estis al li nun; ĉar ŝia okulo ne montris la amon
Sed nur prudenton kaj klare postulis, prudente paroli.
Li trankviliĝis rapide kaj poste afable parolis:
„Tion mi diros, knabino, kaj viajn demandojn respondos!
Venis pro vi nur ĉi tien mi! Kial ankoraŭ ĝin kaŝi? 55
Ĉar mi vivadas feliĉe kun miaj amantaj gepatroj,
Kiujn mi helpas fidele mastrumi la domon, bienon,
Kiel la filo, la sola, kaj niaj aferoj multoblaj
Estas. La kampojn mi zorgas; la patro disponas en domo
Kaj la patrino agema vivigas la tutan mastraĵon. 60
Certe vi scias jam, kiom per malfideleco turmentas
La servistaro mastrinon kaj per la facilanimeco,
Ĉiam devigas ŝin, ŝanĝi kaj ĝiajn erarojn korekti.
Tial jam longe deziris patrino, la mia, knabinon
Dome ja, kiu ne sole per mano sed ankaŭ el koro 65
Helpus, anstataŭ filino, la frue, bedaŭre, mortinta.
Kiam nun vin mi ĝojlerta hodiaŭ ĉe l’ ĉaro ekvidis,
Kaj la fortecon de l’ brako kaj plenan sanecon de l’ membroj,
Kiam mi aŭdis la dirojn prudentajn, mi tute miregis,
Domen rapidis kaj gloris nun tuj laŭmerite la fremdan 70
Inon al miaj gepatroj, amikoj. Por ke mi sciigu
Vin pri iliaj deziroj kaj miaj mi venis. — Pardonu
La balbutatan diradon. „Sed tuj ŝi elvokis:“ Ne timu
Pluon paroli; vi ne min ofendas, mi danke sentadas.
Diru senĝene! Min tia parolo ne povas timiĝi. 75
Kiel bienservistinon vi dungus min al la gepatroj,
Pro mastrumado de l’ domo, de l’ bonkonservita propraĵo;
Vi opinias en mi la kapablan knabinon eltrovi,
Spertan je ĉia laboro kaj virtan kaj tute fidelan.
Via propono nur estis mallonga; jen estu egala 80
Mia respondo: Jes, mi kun vi iros kaj sekvos sortvokon.
Mi ja plenumis la devon, alportis la akuŝintinon
Ree al ŝiaj parencoj kaj ĉiuj la savon priĝojis;
Jam la plej multaj kunestas, kaj ankaŭ l’ aliaj alvenos.
Ĉiuj esperas post kelke da tagoj ja hejmen reveni;
Tiel de l’ forelpelito kutimo ja estas, esperi. 85
Tamen mi mem ne trompiĝas per vanta espero, en tiuj
Tagoj malĝojaj, al ni promesantaj ankoraŭ aliajn;
Ĉiuj ĉar ligoj de l’ mondo solviĝis kaj ilin denove
Ĉiujn kunligos nenio ol nur la plej granda mizero! 90
Se mi servante ĉe viro bonega min povos nutradi
Kaj ĉe aĝema virino, mi faros volonte ĝin; ĉiam
Pri la vaganta knabino malice la homoj moketas.
Jes, mi vin sekvos, tuj kiam al miaj amikoj mi portis
Tiujn ĉi kruĉojn kaj petis ankoraŭ la benon de ili: 95
Venu! Vi vidu ĉi tiujn, ke min vi de ili ricevu.“
Ĝoje ekaŭdis Hermano de l’ preta knabino decidon,
Dube, ĉu li nun konfesu la tutan veraĵon. Sed ŝajnis
Esti al li konsilinde, ŝin lasi en ŝia bonkredo,
Ŝin nur konduki al hejmo, kaj tie klopodi pro amo. 100
Ha! Jen li vidis orringon ĉe l’ fingro de l’ kara knabino!
Kaj li ŝin lasis paroli, atente aŭdante la diron.
Sed ŝi daŭrigis: „Ni reen nun iru! Knabinojn ĉe l’ puto
Longe restantajn ja oni mallaŭdas nur ĉiam; kaj tamen
Estas tro ĉarme babili ĉe ia fluanta fontakvo.“ 105
Ili ekstaris kaj foje ankoraŭ nun ili rigardis
Ree la puton kaj ambaŭ jen ilin ekkaptis sopiro.
Poste silente ŝi prenis la kruĉojn po ĉe la prenilo
Kaj supreniris la ŝtupojn; li sekvis l’ amatan knabinon,
Unu de l’ kruĉoj de ŝi, por dividi la ŝarĝon, li petis. 110
„Lasu,“ ŝi diris, „pli bone la ŝarĝon egalan mi portos.
Kaj ne la mastro, la poste estonta, nun devas min servi.
Ne min rigardu do tro serioze, eĉ kvazaŭ la sorto
Mia nun estus dubinda! Ĝusttempe eklernu virino
Laŭ la destino servadi! Ĉar sole per tio alvenos 115
Fine ŝi al la regado kaj povo konvena, en hejmo
Apartenanta al ŝi. Ha! Unue fratino ja servas
Fraton kaj tiam gepatrojn kaj ĉiam ĉiama irado
Kaj revenado, levado, portado, zorgado por iuj
Ŝian vivadon regadas; kaj bone, se ŝi nun kutimas, 120
Ke tro maldolĉa nenia vojeto fariĝu, ke l’ horoj
Nokte kaj tage egalu, kaj ŝi ne tro grava laboron
Trovu, ke ŝi sin forgesu kaj vivu nur por la aliaj!
Certe, patrino bezonas la virtojn ja ĉiujn, tuj kiam
La suĉinfano, vekante la malsanulinon, postulas 125
Sian nutraĵon, kaj zorgoj aliĝas al ŝiaj doloroj.
Dudek da viroj eĉ kune ne tian turmenton tolerus;
Ili ne devas plenumi ĝin, sed ĝin dankeme kompreni.“
Tiel ŝi diris kaj venis kun sia silenta kunulo
Tra la ĝardeno, kaj ĝis la draŝejo de tiu garbejo, 130
Kie la akuŝintino troviĝis nun, kiu ŝin gaje
Kun la savitaj filinoj, emblemoj de virto, atendis.
Ambaŭ eniris kaj de aliflanke samtempe eniris
L’ estro ĉe ĉiu de l’ manoj tenante infanon. Ĉi tiuj
Ĝis nun perdiĝis de sia ĝemanta patrino. Sed ilin 135
Tiu maljuna eltrovis nun el la svarmado. Kaj ili
Gaje alsaltis, saluti la karan patrinon, kaj ĝojis
Pri la frateto, la tutnekonata ĝis nun kunludonto;
Tiam alsaltis la du Doroteon kaj gaje salutis
Ankaŭ ŝin, panon petante kaj fruktojn, precipe trinkaĵon. 140
Nun ŝi prezentis la akvon al ĉiuj. L’ infanoj tuj trinkis,
Trinkis kun siaj filinoj la akuŝintino kaj fine
L’ estro; nun ĉiuj satinte laŭdegis la akvon belegan;
Estis ĝi ja acideta kaj freŝa, saniga por ĉiuj.
Nun Doroteo parolis, ĉirkaŭen vidante, pripense: 145
„Eble lastfoje mi, vi geamikoj, prezentas la kruĉon,
Por el ĝi trinki, kaj nun malsekigas la lipojn per akvo;
Tamen vi, kiam dum tago varmega vin trinko freŝigos,
Kaj vi ĝuados en ombro trankvilon kaj fontojn la purajn,
Tiam memoru do ankaŭ pri mi kaj pri l’ servo afabla, 150
Kiun mi pli pro la amo ol pro parenceco plenumis!
Ĉiun bonfaron de vi dum la vivo estonta mi dankos.
Mi ne volonte forlasas vin; ĉiu sed estas nuntempe
Al la alia pli ŝarĝo ol ia konsolo, kaj ĉiuj
Fine ni devos disiĝi ja, se ni ne povos reiri. 155
Vidu ĉi tiun junulon, al kiu ni ŝuldas la donojn,
Tiun ĉi kovron por via infano kaj tiujn manĝaĵojn
Tute ŝatindajn. Ĉi tiu min dungis por sia bieno,
Por ke mi servu ĉi tie la riĉajn bonegajn gepatrojn.
Mi ne rifuzas; ĉar ĉie knabino servadas kaj por ŝi 160
Ŝarĝo fariĝus, servate ripozi anstataŭ labori.
Tial volonte mi sekvos, li ŝajnas prudenta junulo,
Kaj tielsamaj do estos nature la riĉaj gepatroj.
Tial adiaŭ, amata karino, kaj ĝoju pri via
Suĉinfaneto, jen kiu vin jam tutprudente rigardas! 165
Kiam vi poste ĝin premos al brusto en tiuj bindaĵoj
Multekoloraj, memoru pri l’ bona junulo, jen, kiu
Ilin alportis kaj min nun, la vian, nutrados, vestigos!
Kaj mi vin dankas korege“—ŝi diris al l’ estro maljuna,
„Viro bonega, ke vi por mi estis multfoje la patro.“ 170
Poste genuis ŝi al la akuŝiĝintino, kisadis
Nun la plorantan virinon kaj aŭdis de l’ beno murmuron.
Dume la estro, la tre honorinda, parolis al Herman’:
„Vi apartenas, amiko, sendube al mastroj bonegaj,
Kiuj zorgadas mastrumi kun homoj kapablaj kaj bravaj. 175
Mi ja jam ofte observis, ke oni ĉevalojn kaj bovojn
Ankaŭ la ŝafojn detale rigardas dum ŝanĝo, komerco;
Homon nur, kiu konservas la tuton, se bona li estas,
Sed kiu ĉion detruas kaj disas per falsa uzado,
Tiun ĉi oni alprenas nur kvazaŭ laŭ ŝanco en domon 180
Kaj tro malfrue pentante decidon trorapidiĝintan.
Ŝajnas, ke bone vi scias ĝin; ĉar vi elektis bravegan,
Bonan knabinon por servi al vi kaj al viaj gepatroj.
Sciu ŝin ŝati nur! Ĉiam, dum kiam ŝi pro l’ mastrumado
Penos, al vi kaj gepatroj ne mankos fratino, filino.“ 185
Dume alvenis parencoj de tiu akuŝiĝintino,
Kelkon portante kaj eĉ anoncante pli bonan loĝejon.
Ĉiuj aŭskultis de l’ kara knabino decidon kaj benis
Nun kun signifaj ekvidoj kaj pensoj apartaj Hermanon.
Ankaŭ parolis virino al iu alia mallaŭte: 190
„Se el la estro fariĝos fianĉo, ŝi venis havenon.“
Poste ŝin prenis Hermano ĉe l’ mano kaj diris: „Ni iru!
Jam ekfiniĝas la tago, l’ urbeto ne estas proksima.“
Vivbabileme la multaj virinoj nun ŝin ĉirkaŭprenis.
Foren ŝin tiris Hermano kaj multajn salutojn ŝi mendis. 195
Sed jen l’ infanoj kriante kaj laŭtploregante ŝin prenis
Ĉe la vestaĵoj, ne volis forlasi la duan patrinon.
Tamen nun kelkaj virinoj ordone parolis: „Infanoj,
Nun trankviliĝu! Ŝi iros al urbo kaj reen alportos
Dolĉajn, bonegajn frandaĵojn, de frato por vi ja menditajn, 200
Kiam lin super la sukeraĵistoj ĉi tien flugportis
La cikonio, kaj baldaŭ vi vidos ŝin kun sukeraĵoj.“
Jen la infanoj eklasis ŝin, kaj ŝin apenaŭ Hermano
Povis forŝiri el ĉirkaŭprenadoj kaj lastaj salutoj.

VIII. Melpomene.

Hermano kaj Doroteo.

Ili nun iris renkonte al suno la malleviĝanta,
Kiu sin, jam avizante fulmtondron, profunde en nuboj
Kaŝis kaj el la vualo jen tien, jen tien ĉi lumis
Super la kampojn per flamaj kaj suspektigantaj radioj.
„Ke ne alportu la nun minacanta vetero pluvegon“, 5
Diris Hermano, „kaj hajlon, ĉar bela ja estos rikolto.“
Kaj pri la greno altkreska kaj ŝanceliĝanta ekĝojis
Ili nun, kiu la altajn paŝantajn staturojn atingis
Preskaŭ. Sed jen Doroteo al l’ akompananto parolis:
„Baldaŭ, bonulo, al kiu precipe mi ŝuldas afablan 10
Sorton kaj hejmon, ha, dume ekstere ventego minacas
Ĉiujn aliajn senhejmajn, instruu min pri la gepatroj,
Kiujn fervore servadi mi estas volema; se iu
Konas la mastron, li povas al li pli facile sufiĉi,
Se li pripensas la aĵojn al tiu laŭŝajne plej gravajn 15
Kaj deziratajn de li plej volonte aŭ jam destinitajn.
Tial ekdiru: Kiamaniere mi gajnos la patron
Kaj la patrinon?“ La bona prudenta junulo respondis:
„Certe vi estas tutprava, vi kara, perfekta knabino,
Ke vi unue demandas pri de la gepatroj proprecoj. 20
Vere! Ĉar vane mi penis ĝis nun kontentigi la patron,
Kiam mi zorgis pri nia mastraĵo samkiel pri mia,
Frue, malfrue la kampon, vinmonton kaj ĉion prizorgis.
Mian patrinon mi ja kontentigis, ŝi sciis min ŝati.
Ankaŭ ŝi vin el la plej diligentaj knabinoj preferos, 25
Se vi mastrumos en domo, pensante zorgadi la vian.
Tia ne estas la patro; la ŝajnon li ankaŭ estimas.
Bona knabino, ne trovu min tute senkora, sensenta,
Ke mi la patron al vi, fremdulino, malkaŝe priskribas:
Ja, mi ĝin ĵuras, ke estas la fojo unua, ke tia 30
Diro memvole forlasas la langon, alie silentan.
Sed vi ja logas el brusto la mia nun ĉiun konfidon.
Kelkan ornamon postulas en vivo la patro, la bona,
Ankaŭ li signojn eksterajn de l’ amo, estimo deziras;
Eble li estus kontenta pri ia malbona servisto, 35
Kiu lin scias flateti, kaj eĉ malfavorus pli bonan.“
Ĝoje al tio ŝi diris, samtempe la paŝojn rapidajn
Nun facilmove sur vojo mallumiĝadanta ankoraŭ
Duobligante: „Mi certe esperas ilian kontenton;
Ĉar la patrina sentado egalas al mia esenco, 40
Kaj la eksteran ornamon mi ŝatas de l’ tempo infana.
Niaj najbaroj, la Frankoj, tre ŝatis en tempoj pli fruaj
Homĝentilecon, ĝi estis kaj al nobeluloj kaj burĝoj
Kaj vilaĝanoj mempropra, kaj ili ĝin plu rekomendis.
Tiel ja ankaŭ ĉe ni Germanflanke esprimis l’ infanoj 45
Per manokisoj kaj genufleksetoj matene kutime
Benodezirojn al siaj gepatroj kaj estis modestaj
Tage. Ja, kion mi lernis kaj de l’ infaneco kutimis,
Kion la koro ordonas—mi ĉion al patro plenumos.
Sed kiu nun al mi diros: Kiamaniere kondutu 50
Poste mi mem en rilato al vi, la estonta domestro?“
Tiel ŝi diris kaj ili ĵus sub la pirujo alvenis.
Brilis belege la luno, la plena, de l’ vasta ĉielo;
Baldaŭ noktiĝis kaj tute kovriĝis la lasta sunbrilo.
Antaŭ la du jen kuŝadis amaso da lumoj taghelaj 55
Kaj la ombregoj de l’ nokto malluma. Hermano aŭskulti
Ŝian afablan demandon volonte en ombro de tiu
Arbo belega, sur loko de li plej amata, kaj kiu
Vidis ankoraŭ hodiaŭ la larmojn pri l’ elpelitino.
Kiam nun ili sidiĝis, por ankaŭ malmulte ripozi, 60
Diris l’ amanta junulo, la manon la ŝian prenante:
„Lasu paroli la koron, libere obeu ĝin ĉiel“.
Sed li ne pluan parolon riskemis—la horo ja ŝajnis
Esti favora—li timis nur ŝian trofruan rifuzon.
Ha! Kaj li sentis la ringon ĉe l’ fingro, doloran la signon. 65
Ili do sidis nun kune trankvile, silente. Komencis
Jen la knabino: „Ha, kiel dolĉega mi trovas la belan
Brilon de luno! Ĝi al la klareco de l’ tago similas.
Tie en l’ urbo mi vidas tutklare la domojn kaj kortojn,
Ĉe la frontono fenestron; facile mi nombrus la vitrojn.“ 70
„Kion vi vidas,“ respondis al tio la gaja junulo,
„Nia loĝejo ja estas, en kiu mi vin nun kondukos,
Kaj la fenestro ĝi estas fenestro de mia ĉambreto,
Kiu kredeble fariĝos la via; ni ŝanĝos en domo.
Tiuj ĉi kampoj, la maturiĝantaj al posta rikolto, 75
Estas la niaj; ĉi tie en ombro ni poste ripozos!
Sed ni nun iru malsupren tra nia vinmonto, ĝardeno;
Ĉar, vidu, alproksimiĝas jam la fulmotondro gravega,
Tie sentondre fulmante, kovronte la ĉarman plenlunon.“
Ili ekstaris kaj migris malsupren la kampon nun plue 80
Tra la grandega grenaro, ĝojante pri l’ nokta klareco,
Al la vinmonto alvenis kaj en malhelaĵon eniris.
Tie ĉi ŝin li gvidadis malsupren la multajn plataĵojn,
Kiuj kuŝadis tutnepretigite jam kiel ŝtonŝtupoj.
Ŝi malrapide malsupren paŝadis, la manon sur liaj 85
Ŝultroj, kaj tra l’ foliaro la luno tremanta rigardis,
Antaŭ ol ĝi nun kovrite de nuboj la paron relasis
En malhelaĵo, sur ilin. Li zorge kaj forte subtenis
Ŝin. Sed ŝi neinformite pri l’ vojo kaj krudaj ŝtonŝtupoj
Unu maltrafis; tuj krakis piedo; ŝi estis falonta. 90
Tuj la zorgema junulo sin turnis, etendis la brakon
Kaj l’ amatinon starigis; sed ŝi malleviĝis malpeze
Al li sur ŝultron; jen brusto al brusto kaj vango al vango
Ambaŭ. Kaj tiel li staris, rigide, ja kiel marmoro,
Kaj sin regante li ŝin ne alpremis pli forte; li kontraŭ 95
Ŝian pezaĵon apogis sin. Jen li sentadis la ĉarman
Ŝarĝon, de l’ koro varmecon, la spiron balzaman de lipoj,
Portis kun vira sentado la bravan, heroan virinon.
Tamen ŝi kaŝis doloron kaj diris la vortojn ŝercantajn:
„Tio signifas ĉagrenon—la homoj dubemaj parolas— 100
Se la piedo, la domeniranta, proksime de l’ sojlo
Krakas; mi estus ja nun dezirinta pli bonan versignon!
Iom restadu ni, por ke vin ne la gepatroj mallaŭdu
Pro l’ servistino lamanta, kaj ŝajnu vi mastro malbona.“

IX. Urania.

Plenumo.

Muzoj, vi, kiuj volonte favoras la amon koregan,
Ĝis nun sur vojo kondukis la bravan junulon, al lia
Brusto ankoraŭ ja antaŭ la fianĉiĝfesto knabinon
Premis: Bonvolu do helpi konfirmi la ligon de l’ ĉarma
Paro, tuj distri la nubojn, ĝenantajn l’ ambaŭan feliĉon! 5
Plue precipe rakontu do, kio nun dome okazas!
Nun la mastrino jam malpacience eniris je l’ tria
Fojo la ĉambron de l’ viroj—apenaŭ ŝi ĝin nur forlasis—
Pri l’ fulmotondro venonta, pri l’ lunmallumiĝo rapida,
Pri l’ forrestado de l’ filo kaj pri la danĝeroj de l’ noktoj 10
Paroladante kaj tre mallaŭdante l’ amikojn, ke ili,
Ne parolinte, svatinte knabinon, forlasis Hermanon.
„Ne la malbonon grandigu pli!“ tede respondis la patro;
„Ĉar vi ja vidas, ke mem ni ĉi tie decidon atendas.“
Sed la najbaro, sidante, trankvile komencis paroli: 15
„Vere mi ŝuldas ja en maltrankvilaj okazoj nur dankon
Al mia patro, ĉar li al la knabo elŝiris de ĉia
Malpacienco radikojn, ke restis neniu fibreto,
Kaj ke mi lernis atendi, pli bone ol ĉiu alia.“
„Diru“, demandis la pastro nun; „kiel ĝin faris la patro?“ 20
„Ĝin mi volonte rakontos, ĉar tio utilos al ĉiu“,
Tuj la najbaro respondis: „Mi kiel infano dimanĉe
Malpacience starante, kaleŝon sopire atendis,
Kiu transportus eksteren nin al la tilioj ĉe l’ puto.
Sed ĝi ne venis; ĉi tien kaj tien mi kvazaŭ mustelo 25
Kuris, malsupren kaj supren la ŝtupojn, kaj de la fenestro
Ĝis la dompordo, kaj malkvietiĝis la manoj; mi gratis
Tablojn, piedobatadis ĉirkaŭe kaj jam mi ekploris.
Ĉion la patro trankvile rigardis, sed kiam mi fine
Tromalprudente kondutis, li prenis trankvile nun mian 30
Brakon, kondukis min al la fenestro kaj diris instrue:
Ĉu vi jen vidas la lignaĵistejon, hodiaŭ fermitan,
Transe? Sed morgaŭ moviĝos segilo kaj la rabotilo,
Kaj de l’ mateno ĝis lasta taghoro jen oni laboros
Tre diligente. Sed tion pripensu: Mateno aperos, 35
Kiam la majstro kun ĉiuj el siaj kunuloj penados,
Por vi prepari la ĉerkon kaj lerte, rapide fabriki,
Kaj laboreme alportos la domon el ligno, ja kiu
Pacienculon kaj ankaŭ malpacienculon plejlaste
Certe akceptos, kaj portos eĉ baldaŭ premantan tegmenton. 40
Ĉion spirite mi vidis reale okazi kaj vidis
Jen kunmetitajn tabulojn kaj jen kolorilon la nigran;
Nun pacience mi sidis kaj tiel kaleŝon atendis.
Kiam aliaj ĉirkaŭe kuregas en duba atendo
Malpacience kaj tede nun, mi rememoras la ĉerkon.“ 45
Sed ridetante la pastro: „De l’ morto altega bildaĵo
Ne al saĝulo teruron, piulo finiĝon signifas.
Tiun ĝi en la vivadon repuŝas kaj igas lin agi;
Ĝi al ĉi tiu fortigas l’ esperon al posta feliĉo;
Tiel la morto fariĝas al ambaŭ la vivo. La patro 50
Montris malprave al vi, la sentema infano, la morton
Per mortbildaĵo. Do de l’ maljuneco valoran al knabo
Oni vidigu kaj al maljunulo junecon, ke ĉiu
Ĝoju pri l’ rondo eterna, ke vivo en vivo solviĝu!“
Ĵus malfermiĝis la pordo. Vidiĝis la paro belega 55
Kaj la amikoj miregis kaj ankaŭ l’ amantaj gepatroj
Pri la knabina figuro, simila al tiu de l’ filo;
Ja, tro malalta nun ŝajnis la pordo, la altajn staturojn,
Kiuj nun kune transiris la sojlon, tralasi. Hermano
Ŝin nun prezentis al siaj gepatroj, rapide dirante: 60
„Vidu knabinon, jen, kian vi dome deziras. Amata
Patro, akceptu ŝin bone laŭ ŝia merito. Kaj kara
Panjo, tuj pri l’ mastrumado entute demandu ŝin, por ke
Vi nun sciiĝu, ke ŝi bonmeritas fariĝi la via.“
Poste rapide li tiris aparten la pastron bonegan. 65
„Inda sinjoro,“ li diris, „min helpu nun baldaŭ el tiu
Zorgo, malligu la nodon tuj, kies disvolvon mi timas!
Mi ne jam diris al ŝi, ke fariĝu ŝi mia edziĝo,
Sed servistino ŝi pensas eniri la domon; mi timas
Ke ŝi indigne foriros aŭdinte pri posta edziĝo. 70
Tuja klarigo fariĝu. Ŝi ne en eraro plilonge
Devas restadi kaj mi ne pli longe eltenos la dubon.
Nun rapidiĝu kaj vian saĝecon de ni honoratan
Montru ĉi tie.“ La pastro tuj turnis sin al la aliaj.
Sed bedaŭrinde nun estis jam malĝojigita l’ animo 75
De la knabino per konversacio de l’ patro. Afable
Kaj bonanime li estis dirinta la gajajn parolojn:
„Tio, infano, tre plaĉas al mi, ĉar mi vidas plezure,
Kiel la patro posedas la filo do guston; mi pruvis
Ĝin miatempe, kaj ĉiam kondukis la plej belulinon 80
Al la dancado kaj fine venigis ŝin domen: la panjon.
Tuj ja elekto de l’ fianĉineto tutklare vidigas,
Kian spiriton la viro posedas kaj mem ĉu li sentas
Propran valoran. Sed certe mallonge vi ĝin konsideris?
Mi opinias, ke estis ne tro malfacile, lin sekvi.“ 85
Nur senatente Hermano aŭskultis la diron, la membroj
Tremis al li, silentiĝis subite la ĉeestantaro.
Sed la bonega knabino, nun emociita profunde
Kaj ofendita interne de tiaj tre mokaj paroloj,
Superŝutita sur vango ĝis nuko per tuja ruĝiĝo 90
Staris; sed ŝi tuj sin regis kaj restis ekstere trankvila
Kiam ŝi al la dommastro parolis, ne tute kaŝante
Siajn dolorojn: „Ho, vere, al tia akcepto la filo
Ne min preparis; li mem ja priskribis la patron bonega;
Kaj mi bonscias, ke antaŭ vi, viro klerula, mi staras, 95
Kiu prudente kondutas al ĉiuj, kaj laŭ la personoj.
Tamen nun ŝajnas, ke vi ne sufiĉan kompaton sentadas
Pri mi, la malriĉulino, mi, kiu la sojlon transiris
Por vin servadi; alie vi certe ne montrus per akra
Moko, ke tre diferencas la sorto la mia de via. 100
Certe, malriĉe nur mi kun malgranda paketo eniras.
Domo per ĉio por vi provizita vin igas fieraj.
Kiu mi estas, mi scias kaj sentas la tutan rilaton
Inter ni. Sed ĉu nun estas kornoble per tiaj mokvortoj
Tuj min akcepti, min preskaŭ sur sojlo jam reen forpuŝi?“ 105
Maltrankvilege Hermano al pastro nun faris per mano
Signon, ke li enmiksiĝu helpeme, l’ eraron forpeli.
Tuj la saĝulo aliris kaj jen de l’ knabino ĉagrenon
Kaŝan, bridatan doloron, plorantan okulon rigardis.
Sed li decidis ne tuje la dubon dissolvi, kontraŭe 110
Provi la emociplenan animon de tiu knabino.
Kaj li post tio al ŝi per tentantaj paroloj komencis:
„Certe vi ne konsideris sufiĉe, fremdlanda knabino,
Kiam vi trorapidege pretiĝis servadi ĉe l’ homoj
Fremdaj, ha, kiom signifas, eniri la domon de l’ estro; 115
Ĉar la manpremo destinas la sorton de tuta la jaro,
Kaj unuopa jesdiro ŝuldigas vin, multon suferi.
Vojoj lacigaj ne estas la pleja gravaĵo de servo,
Ankaŭ ne l’ ŝvito maldolĉa de ĉiam urĝanta laboro;
Kune ĉar kun la servisto penadas la mastro agema. 120
Sed la kapricon de l’ estro elteni, se li tutmaljuste
Ĉion mallaŭdas, aŭ li kun si mem malkonsente postulas
Tion ĉi, tion; kaj plu de l’ mastrino koleron facile
Okaziĝantan kaj de la infanoj petolajn, malklerajn
Malĝentilaĵojn: Ja, tion toleri kaj lerte plenumi 125
Devon kaj mem ne malgaje haltadi, ne estas facile.
Sed vi ne ŝajnas kapabla al tio, ĉar ŝercoj de l’ patro
Vin jam ofendis, kaj tamen nenio pli ofte okazas
Ol inciteti knabinon, ke plaĉas al ŝi la junulo.“
Kaj Dorotea komprenis la ĝustajn bonegajn parolojn 130
Kaj sin ne plue retenis; montriĝis nun ŝiaj sentaĵoj,
Forte leviĝis la brusto, el kiu ekĝemo eliris;
Kaj ploregante ŝi tuj nun parolis: „Neniam ja scias
Viro prudenta, celanta al ni dum doloro konsili,
Kiel malmulte nur lia rigida parolo sukcesas, 135
Bruston senigi je iu sufero al ni destinita.
Kiel do ŝerco vin vundus; vi estas feliĉaj kaj gajaj!
Sed malsanulo eksentas eĉ plej delikatan tuŝadon.
Ne; ĉar neniel utilus eĉ trompa ŝajnigo, montriĝu
Baldaŭ nun, kio en tempoj venontaj pli grandajn dolorojn 140
Kaŭzus kaj eble min puŝus en mutan mortigan mizeron.
Lasu min ree foriri! Ĉe vi mi do povas ne resti;
Foren mi volas kaj iros, la miajn, la tre kompatindajn
En malfeliĉo de mi forlasitajn, serĉadi; pli bonon
Nur por mi mem mi elektis. Ja tiel mi nun decidiĝis; 145
Tial mi povas konfesi nun, kio alie dum jaroj
Estus ĉe mi kaŝiĝinta. Jes, trafis profunde de l’ patro
Moko min, ne, ĉar mi estas fiera, maljuste sentema,
Sed ĉar, verdire, en koro la mia inklino naskiĝis
Al la junulo, jen kiu hodiaŭ helpinto aperis. 150
Kiam li min nur forlasis sur strato, mi lin rememoris
Ĉiam; mi pensis pri tiu feliĉa knabino, ho, kiu
Eble jam fianĉineto la lia fariĝis. Kaj kiam
Mi lin retrovis ĉe l’ puto, mi ĝojis revidi lin, tiel,
Kvazaŭ ja estus al mi aperinta de la ĉieluloj 155
Unu; kaj mi nun lin sekvis volonte, post kiam li kiel
Domservistinon min dungis. Sed mi ja konfesas, la koro
Flatis survoje al mi, ke mi eble lin povus meriti
Iam, se mi helpulino valora de l’ domo fariĝus.
Sed, ho, mi vidis nur nun la danĝerojn, en kiujn mi iris, 160
Tiel proksime ĉe tiu sekrete amato loĝadi.
Nun nur mi sentas, ha, kiom malriĉa knabino valoras
Male al riĉa junulo, se eĉ ŝi mem estus plej taŭga.
Ĉion mi diris, por ke vi do ne malkomprenu la koron,
Kiun okazo ofendis, al kiu mi ŝuldas la propran 165
Rekonsciiĝon. Ĉar mi, la sekretajn dezirojn kaŝante,
Devis supozi, ke baldaŭ li la fianĉinon kondukus
Hejmen. Kaj kiel mi tiam eltenus la mutajn dolorojn!
Mi avertita ja estas feliĉe kaj elliberiĝis
Mia sekreto el l’ brusto, nun, dum ĝi ankoraŭ saniĝos 170
De la malbono. Nenio plu min nun ĉi tie restigos,
Kie mi staras timeme nur kaj hontigite, ĉar mi ja
Tutmalkaŝeme konfesis l’ inklinon, l’ esperon malsaĝan.
Kaj ne la nokto per malleviĝanta nubaro vastege
Nun kovriĝanta, nek tondro rulanta (mi aŭdas ĝin) povas 175
Min embarasi, nek la flueganta pluvego ekstere,
Nek la bruanta ventego. Ĉi ĉion mi dum la forkuro
En la proksimo de la malamikoj nin persekutintaj
Ĉiel eltenis. Mi ree nun iros eksteren. De longe
Mi ja kutimis, laŭtempe puŝite, disiĝi de ĉio. 180
Restu feliĉaj! Mi ne plu pli longe restadas; adiaŭ.“
Tiel ŝi diris kaj reen rapide turniĝis al pordo
Ŝi, sub la brako ankoraŭ tenante la pakon la sian.
Sed la patrino ekkaptis, per manoj ŝin tuj kaj la korpon
Ĉirkaŭprenante, kaj tutsurprizite en miro elvokis: 185
„Diru do, kion signifas ĉi tio kaj tiuj ĉi larmoj?
Mi ne forlasas vin. Ĉar fianĉino de l’ filo vi por mi
Estas!“ Sed nun malvolonte la patro kontraŭis kaj diris,
Al la ploranta vidante, la tedajn parolojn: „Jen, kio
Laste hodiaŭ fariĝas pro mia plej granda indulgo, 190
Ke min ankoraŭ je l’ tagofiniĝo la plej malagrabla
Trafas! Nenio ĉar estas pli netolerebla por mi ol
Larmoj virinaj, pasia kriado, ho, kiu komencas
Tion absurde nur, kion ni, iom pripense, plenumus
Vere kviete. Sed plu mi ne havas inklinon rigardi
Viajn strangaĵojn. Do finu ĝin mem nur! Sed mi nun kuŝiĝos.“ 195
Kaj li rapide sin turnis por iri en sian ĉambreton,
Kie la litoj troviĝis kaj li ja kutime ripozis.
Sed lin retenis la filo, dirante kaj lin petegante:
„Patro, ne iru nun foren kaj ne pri l’ knabino koleru! 200
Mi ja nur kulpas je l’ tuta konfuzo, kaj poste l’ amiko
Ne atendite ankoraŭ ĝin per ŝajnigado pliigis.
Inda sinjoro, parolu! Al vi mi konfidis l’ aferon.
Ne amasigu ĉagrenon kaj timon, plenumu pli bone
Ĉion! Ĉar mi vin ne poste honorus samalte, se vi nur 205
Ĝojon malican vidigus anstataŭ belegan saĝecon.“
Nun ridetante la pastro respondis: „Ja, kia prudento
Estus do nun elloginta el nia knabino la belan
Ŝian konfeson, al ni malkovrintan la virgan animon?
Ĉu ne la zorgo samtempe fariĝis por vi plezurego, 210
Ĝojo! Parolu vi mem! Ne atendu pri fremda klarigo.“
Tiam Hermano aliris kaj diris afable: „Vi do ne
Pentu la larmojn, nek tiujn ĉi malaperontajn dolorojn!
Ili ĉar mian feliĉon plenigas, kaj vian, espere.
Mi ne por dungi la fremdan bonegan knabinon pro servo 215
Venis al puto; mi venis, por amon la vian akiri.
Mia sed, ho, malkuraĝa rigardo l’ inklinon de via
Koro ne vidis, sed nur afablecon en via okulo,
Kiam vi el la spegulo de l’ puto trankvila salutis.
Domen vin gvidi, jam estis duono de mia feliĉo, 220
Sed nun vi tute por mi ĝin plenigas. Ho, estu benita!“—
Kaj la knabino, la kortuŝiĝinta rigardis Hermanon
Kaj ne rifuzis nun la ĉirkaŭprenon kaj kison, de l’ ĝojo
Supron plej altan, ĉar ili ja estas certigo jam longe
Deziregita de l’ posta feliĉo, senfina ŝajnanta. 225
Dume la pastro klarigis al ĉiuj aliaj l’ aferon.
Nun la knabino alvenis kaj, antaŭ la patro ĉarmege
Kapon klinante kaj manon la lian kisante, parolis:
„Certe vi juste pardonos al tutsurprizita knabino
Larmojn unue de ŝia doloro, nun larmojn de l’ ĝojo. 230
Tiun sentaĵon pardonu kaj ankaŭ ĉi tiun, kaj lasu
Min entroviĝi en mian feliĉon, la nove gajnitan.
Ja, la unua ĉagreno, de mi konfuzite kaŭzita
Estu samtempe la lasta. Al kio sin la servistino
Ligis, al servo plenama, ĝin via filino plenumos.“ 235
Kaj ĉirkaŭprenis la patro ŝin tuje, kaŝante la larmojn;
Kaj la patrino ameme alvenis kaj kisis ŝin kore,
Ŝiajn du manojn skuante, kaj ambaŭ plorante silentis.
Poste rapide la pastro prudenta ekkaptis unue
Manon de l’ patro kaj poste de l’ fingro fortiris l’ edziĝan 240
Ringon (ne tiel facile, ĝin tenis la membro diketa),
Kaj de l’ patrino ringeton, kaj nun fianĉigis l’ infanojn.
Diris li: „Foje ankoraŭ de l’ oraj ringetoj destino
Estu, firmligi kunligon nun, kiu egalu tutplene
Al la maljuna. Ĉi tiun junulon profunde penetras 245
L’ amo al tiu knabino kaj ŝi ja konfesas l’ inklinon
Al la junulo. Jen kiel mi vin fianĉigas benante
Kun la gepatra konsento kaj de la amiko atesto.“
Tuj la najbaro kun benodeziroj aliris. Sed kiam
Fine la pastra sinjoro la oran ringeton je l’ fingro 250
De la knabino ekmetis, li nun miregante alian
Ringon ekvidis, la jam de Hermano pli frue ĉe l’ puto
Tie viditan, kaj diris afable la ŝercajn parolojn:
„Kiel, vi fianĉiniĝis je fojo la dua jam? Ke ne
Via unua fianĉo vidiĝu kun ia protesto 255
Ĉe la altaro.“ Sed ŝi tuj parolis: „Permesu, ke mi nun
Unu momenton dediĉu al tiu memoro! Ĉar tute
Ĝin la bonulo meritas, ho, kiu la ringon donacis
Ĉe la foriro kaj reen ne venis. Li ĉion suspektis,
Kiam la amo al homlibereco, la volo agadi 260
Plu en aliaj rilatoj lin pelis Paris-on, ho, kie
Malliberecon kaj morton li trovis. ‚Vivadu feliĉe!‘
Tiel li diris. — ‚Mi iras; nun ĉio moviĝas sur tero,
Ĉio ja ŝajnas solviĝi, praleĝoj de l’ ŝtatoj plej firmaj
Ankaŭ nuliĝas, kaj la posedaĵo disiĝas de l’ nuna 265
Rajtposedanto, l’ amikoj disiĝas kaj amo de amo.
Mi vin forlasas ĉie tie, kaj kie mi iam vin trovos,
Kiu ĝin scias? Ja, eble ĉi tiuj paroloj nun estos
Niaj plej lastaj. Fremdulo nur estas la homo sur tero,
(Oni ĝin rajte asertas), sed nun pli ol iam do, ĉiu. 270
Ne plu al ni apartenas la tero; trezoroj ŝanĝiĝas;
Oro, arĝento fandiĝas el sanktaj antikvaj figuroj;
Ĉio moviĝas, ja kvazaŭ la mondo formita solviĝus
Remalantaŭen en nokton, ĥaoson, kaj nove formiĝus.
Ĉiam konservu fidelon! Ni kiam nin poste retrovos 275
Sur la ruinoj de l’ mondo, ni estos pli bone kreitaj,
Aliformitaj, liberaj kaj tutsendependaj de l’ sorto.
Tiun nenio katenos ja, kiu travivis tielajn
Tagojn! Sed se ĝi ne estos, ke iam ni post la danĝeroj
Nin ĉirkaŭprenos, denove feliĉe kaj ĝoje, ho, tiam 280
Mian memoron konservu en koro kaj pensoj, ke ĉiam
Vi kun egala kuraĝo pretiĝu al ĉiuj okazoj.
Kiam vin logos la fremda loĝejo kaj nova kuniĝo,
Danke ĝuadu nur, kion la sorto al vi nun pretigos.
Amu amotojn sincere kaj restu dankema por ĉio, 285
Sed ankaŭ tiam ne tro al ŝanĝema fatalo vi fidu.
Ĉar la duobla doloro de l’ nova malgajno minacas.
Ŝatu la vivon, sed nepre ne ŝatu ĉi tiun pli alte
Ol nur alian donacon, ĉar ĉio ja estas trompema.‘
Tiel li diris. Neniam mi lin, la noblulon, revidis. 290
Dume mi ĉion forperdis kaj pensis milfoje l’ averton.
Ankaŭ mi nun pri la vortoj memoras, ĉar l’ amo donacas
Novan kaj belan feliĉon al mi kaj promesas esperojn
Tute belegajn. Pardonu, amiko, ke mi vin tenante
Tremas! Ja tiel al ĉiu maristo nun albordiĝinta 295
Ŝajnas la tero kaj fundo plej firmaj ankoraŭ tremantaj.“
Tiel dirante ŝi kune surmetis la ringojn sur fingron.
Sed la fianĉo parolis kun nobla kaj vira kortuŝo:
„Estu ĉe l’ revolucio ĉiea la ligo pli firma
Nur, Doroteo! Ja, daŭre la bonon konservi ni volas, 300
Firme nin teni kaj ankaŭ posedon de l’ bela bieno.
Homo ĉar, kiu en tempo ŝanĝema mem ŝanceliĝema
Estas, ja nur multobligas malbonon kaj ĝin disvastigas
Plue. Sed kiu konstante persistas, la mondon por si mem
Formas. Ne al la Germano konvenas, daŭrigi aferon 305
Vere teruran kaj mem ŝanceliĝi ĉi tien kaj tien.
Tio ĉi estas la nia! Ja, tiel ni diru kaj tiel
Ĝin ni konservu. Ĉar ĉiam nur oni laŭdegas popolojn,
Kiuj decide batalis por Dio kaj leĝo, gepatroj,
Idoj, virinoj, kaj mortis, al la malamikoj komune 310
Kontraŭstarinte. Vi estas la mia; la mio nun estas
Multe pli mia ol iam. Mi ne kun ĉagreno kaj zorgo
Ĝuos, sed forte, kuraĝe. Kaj kiam nin la malamikoj
Nun ekminacos aŭ poste, mem armu min per la armiloj!
Se mi nur scias per vi defendata la domon, la miajn, 315
Al malamiko sentime sin kontraŭstarigos la brusto.
Kaj se nur ĉiu eksentus simile al mi, la potenco
Kontraŭ potenco leviĝus, kaj ĉiuj ni ĝojus pri paco.“

Piednotoj

[1] Parolu: rejna (t. e. la adjektivo de „Rhein“, la granda germana rivero).

[2] Germanaj urboj.

[3] En ĉi tiu parto de la poemo Goethe aludas la okazintaĵojn de la granda Franca revolucio, dum kiu la „elpelitoj“, pri kiuj rakontas la poemo, devis forlasi sian hejmlandon.

Bennemann, Paul: Internacia legolibro

TRA LA MONDO

Internacia Kantaro. 3a eldono de la Esperantista Kantaro. Kolekto de 64 popolaj kantoj el 26 nacioj. Kun aldono de 3 famaj koncertarioj (Händel—Mozart—Wagner) Tekstaro. 1922. 64 paĝoj. Broŝurita.

— — Muzika eldono. Aranĝita de Josef Achtélik, iama orkestrestro ĉe la opero en Leipzig. 1922. 80 paĝoj. Broŝurita. Bindita.

Dietterle, Joh., Prof. D-ro.: La Vendreda Klubo. 11 diversaj originalaj artikoloj, verkitaj de la Vendredoklubanoj en Leipzig. Kun unu portreto kaj kelkaj desegnaĵoj. 1921. 115 paĝoj. Broŝurita.

Hankel, M.: Sableroj. Poeziaĵoj kaj skizoj. Kun portreto de la altŝatata aŭtorino. 1911. 91 paĝoj. Broŝurita.

Hebbel, Friedrich: Gyges kaj lia ringo. Tragedio kvinakta. El la germana originalo trad. P. Bennemann. 1916. 151 paĝoj. Bindita.

Luyken, H. A., F. B. E. A.: Stranga Heredaĵo. Romano originale verkita. 1922. 320 paĝoj. Broŝurita kaj bindita.

Molière: La malsanulo pro imago. Komedio en tri aktoj. El la franca originalo trad. W. Velten. 1913. 98 paĝoj. Broŝurita.

Zahn, Ernst: Svisaj rakontoj. El la germana originalo trad. Ch. Pulvers. 1913. 68 paĝoj. Broŝurita.

FERDINAND HIRT & SOHN—LEIPZIG
ESPERANTO-FAKO

Internacia Mondliteraturo

La kolekto estas submetita al la gvidado de Prof. D-ro Joh. Dietterle, direktoro de la Esperanto-Instituto por la Germana Respubliko.

Ĝi enhavas nur la plej famajn verkojn el ĉiuj naciaj literaturoj. Nur tiuj tradukoj estas publikigotaj, kiujn faris samnacianoj de la koncernaj naciaj verkistoj. Ĝis nun aperis la jenaj verkoj:

Volumo 1:

Goethe, J. W. von: Hermano kaj Doroteo. Eposo idilia. El la germana originalo trad. B. Küster. 2a, korektita eldono. Kun antaŭparolo de Prof. D-ro Joh. Dietterle. 1922. 77 paĝoj. Kartonita.

Volumo 2/3:

Niemojewski, A.: 12 Legendoj. El la pola originalo trad. B. Kuhl. Kun antaŭparolo de Antoni Grabowski. 1911. 232 paĝoj. Bindita.

Volumo 4:

Raabe, Wilhelm: La nigra galero. Historia rakonto. El la germana originalo trad. Prof. D-ro Fritz Wicke. 2a, korektita eldono. 1922. 64 paĝoj. Kartonita.

Volumo 5/6:

Meier, E. L.: Kvin germanaj noveloj de bone konataj aŭtoroj (Rumohr—Körner—Seidl—Grillparzer—Halm). 1914. 254 paĝoj. Bindita.

Volumo 7:

Chamisso, A. de: La mirinda historio de Petro Schlemihl. El la germana originalo trad. Eug. Wüster. 1922. 84 paĝoj. Kartonita.

Volumo 8:

Stamatov, G. P.: Nuntempaj rakontoj. El la bulgara originalo trad. Iv. H. Krestanoff. Kartonita.

La kolekto estas daŭrigota.

FERDINAND HIRT & SOHN-LEIPZIG
ESPERANTO-FAKO

Noto de transskribinto:

Mi ĝustigis malmultajn mispresaĵojn de la originala libro, kaj registriĝis ilin per html-aj komentoj. Ankaŭ originalajn paĝkomencojn mi simile registris.