Title: Tri Noveloj de Usona Verkisto Bret Harte
Author: Bret Harte
Translator: Edwin Grobe
Release date: March 29, 2007 [eBook #20931]
Language: Esperanto
Credits: Produced by Robert L. Read, William Patterson and the
Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net
Estis brukonfuzo en Rora-Kampadejo. Ne temis pri batalo, ĉar en 1850 tiaĵo ne estis sufiĉe malkutima por kunvenigi la tutan setlejon. Ne nur la fosaĵoj kaj pretendejoj estis forlasitaj, sed Tutleo-Nutrovarejo kontribuis siajn vetludistojn, kiuj, ni memoru, daŭrigis trankvile sian ludadon en la tago kiam Franca Peĉjo kaj Kanaka Joĉjo sin mortpafis unu la alian trans la vendotablon de la antaŭĉambro. La tuta kampadejo troviĝis en kunveno antaŭ kruda kabano ĉe la ekstera limo de la malplenejo. Interparolado okazis en mallaŭta tono, sed virina nomo ripetiĝis ofte. Estis nomo sufiĉe konata en la kampadejo: "Ĉerokea Sanjo."
Eble pli bone estus malmulte paroli pri ŝi. Ŝi estis kruda kaj, ni timu, ege peka virino. Sed en tiu tempo ŝi estis la sola virino en Rora-Kampadejo, kaj ĵus tiam kuŝis en malfacilega embaraso, kiam ŝi plej multe bezonis la flegadon de sia sekso. Diboĉema, forlasita, nerevalorigebla, ŝi suferis tamen martirecon jam sufiĉe malfacilan por toleri kiam vualitan per kompata virineco, sed nun teruran en sia soleco. La praa malbeno surfalis ŝin en tiu origina izoleco devinta tiel timegindigi la punon de la unua peko. Estis, eble, trajto de la pentopago de ŝia peko, tio ke, en momento kiam plejmulte mankis al ŝi la intuiciaj tenereco kaj prizorgo de sia sekso, ŝi renkontis nur la duonmalestimajn vizaĝojn de siaj masklaj kunestantoj. Tamen kelkaj el la spektantoj estis, mi opinias, kortuŝitaj per ŝiaj suferadoj. Sanĉjo Tiptono pensis ke "malfacilas por Sanjo," kaj, primeditante ŝian kondiĉon, dum momento noble kaj provizore forgesis tion ke li tenis ason kaj du damojn en sia maniko.
Estos vidate, ankaŭ, ke la situacio estis originala. Mortoj estis neniel malkutimaj en Rora-Kampadejo, sed naskiĝo estis novaĵo. Homoj jam estis forsenditaj el la kampadejo efike, definitive kaj sen la eblo de reveno, sed jen estis la unua fojo ke iu ajn prezentiĝis ab initio. Tial la ekscitiĝo.
"Vi eniru tien, Stuĉjo," diris eminenta civitano konata kiel "Kentuko," alparolante unu el la lantantoj. "Eniru tien kaj kontrolu kion vi povas fari. Vi estas spertulo pri tiaĵoj."
Eble la elekto estis taŭga. Stuĉjo jam estis, en aliaj klimatoj, la laŭsupoza ĉefo de du familioj; efektive, estis al iu leĝa senformaleco okaze de la koncernaj eventoj ke Rora-Kampadejo—urbo de rifuĝo—ŝuldis lian kompanion. La homamaso aprobis la elekton kaj Stuĉjo estis sufiĉe saĝa por cedi al la plejmulto. La pordo fermiĝis malantaŭ la porokaza kirurgo kaj akuŝisto, kaj Rora-Kampadejo sidiĝis ekstere, fumis sian pipon, kaj atendis la rezulton.
La kunvenintaro nombris ĉirkaŭ cent virojn. Unu-du el tiuj estis efektivaj fuĝintoj de justico, kelkaj estis krimuloj kaj ĉiuj estis sendisciplinaj. Fizike ili elmontris nenian indikon pri siaj antaŭaj vivoj kaj karakteroj. La plej ofenda kanajlo havis Rafaelan vizaĝon, kun abundo da blonda hararo; Okhursto, vetludisto, havis la melankolian aspekton kaj intelektan abstraktecon de Hamleto; la plej aplomba kaj plej kuraĝa viro estis alta je nur iom pli ol kvin futoj kaj havis dolĉan voĉon kaj embarasitan timidan manieron. La termino "kruduloj" aplikita al ili estis diferencigo pli ol difino. Eble pri la minoraj detaloj de fingroj, piedfingroj, oreloj, ktp. povas esti ke la kampadejo iom mankis, sed tiuj malgravaj preterlasoj ne malpliigis ilian agregitan potencon. La plej forta viro havis nur tri fingrojn sur la dekstra mano; la plej lerta pafisto havis solan okulon.
Tia estis la fizika aspekto de la viroj disiĝintaj ĉirkaŭ la kabano. La kabano kuŝis en triangula valo, inter du montetoj kaj rivero. La sola elirejo estis kruta pado trans la supron de monteto alfrontanta la kabanon, nun lumigatan de la leviĝanta luno. Eble la suferanta virino vidis ĝin de la kruda litbenko sur kiu ŝi kuŝis—vidis ĝin suprenserpentadi kiel arĝenta fadeno ĝis perdiĝi en la supraj steloj.
Fajro de velkintaj pinbranĉoj aldonis gregemecon al la kunveno. Iom post iom la natura gajeco de Rora-Kampadejo revenis. Vetaĵoj estis libere proponitaj kaj agnoskitaj pri la rezulto. Tri kontraŭ kvin ke "Sanjo travivos la aferon;" eĉ ke la infano travivus; flankvetaĵoj pri la sekso kaj haŭtkoloro de la alvenonta fremdulo. Meze de ekscitita diskutado ekbruo leviĝis inter tiuj plej proksimaj al la pordo kaj la kampadejo haltis por aŭskulti. Super la ŝanceliĝado kaj la ĝemado de la pinarboj, la hasta fluado de la rivero kaj la krepitado de la fajro, altiĝis akuta plendema krio—krio kiel nenio aŭdita antaŭe en la kampadejo. La pinoj ĉesis ĝemi, la rivero ĉesis hasti, la fajro ĉesis krepiti. Ŝajnis ke ankaŭ la Naturo haltis por aŭskulti.
La kampadejo surpiediĝis kvazaŭ solavire! Oni proponis eksplodigi barelon da pulvo, sed, en konsiderado pri la situacio de la patrino, pli bonaj konsiloj regis kaj nur kelkaj revolveroj estis pafitaj; ĉar, ĉu pro la kruda kirurgio de la kampadejo, ĉu pro alia kialo, Ĉerokea Sanjo sinkis rapide. En la daŭro de sola horo ŝi suprengrimpis, por tiel diri, laŭ tiu malfacila vojo kondukanta ĝis la steloj, kaj tiel elpasis Rora-Kampadejon, ĝiajn pekadon kaj honton, por ĉiam. Mi ne kredas ke la anonco multe ĝenis ilin, krom en spekulativado pri la sorto de la infano. "Ĉu li povas travivi nun?" oni demandis Stuĉjon. Tiu respondis dubeme. La sola cetera estaĵo de la sekso kaj patrina kondiĉo de Ĉerokea Sanjo en la setlejo estis azenino. Okazis kelke da konjektado pri taŭgeco, sed oni provis la eksperimenton. Tio estis malpli problema ol la antikva pritrakto de Romulo kaj Remo, kaj verŝajne egale sukcesa.
Kiam tiuj detaloj estis finaranĝitaj, kio forkonsumis ceteran horon, la pordo estis malfermita kaj la anticipa viramaso jam formiĝinta en vicon eniris unu post la alia. Apud la malalta benko aŭ breto, sur kiu la patrina figuro reliefiĝis severe sub la kovriloj, staris pintablo. Sur tiu estis metita kandelskatolo, en kiu, vindite en brila ruĝa flanelo, kuŝis la plej lastatempa alveninto de Rora-Kampadejo. Apud la kandelskatolo estis metita ĉapelo. Ĝia utiligo baldaŭ indikiĝis. "Sinjoroj," diris Stuĉjo kun rara miksaĵo de aŭtoritato kaj laŭofica memkontento,—"Sinjoroj bonvolu enpasi laŭ la antaŭpordo, laŭpasi la tablon kaj elpasi laŭ la malantaŭpordo. Tiuj volantaj donaci ion ajn al la orfo trovos oportunan ĉapelon." La unua viro eniris surportante sian ĉapelon; li senĉapeligis tamen dum li ĉirkaŭrigardis; kaj tial, malkonsciante, estigis ekzemplon por la sekvinto. En tiaj komunumoj bonaj kaj malbonaj faroj estas kontaĝaj. Dum la procesio eniris vice, aŭdiĝis komentoj—kritikoj direktitaj, eble, pli ĝuste al Stuĉjo, kiel spektaklestro—"Ĉu estas li?" "ege malgranda specimeno;" "mankas al li koloro;" "ne plu granda ol pistolo." La donacoj estis egale tipaj: arĝenta tabakujo; Hispana ormonero; mararmea revolvero arĝente muntita; orspecimeno; belege brodita naztuko de virino (de Okhursto, la vetludisto); diamanta brustobroĉo; diamanta ringo (sugestite per la broĉo, kun la komento de la donacinto ke li "vidis tiun broĉon kaj pliproponis ĝin je du diamantoj"); katapulto; Biblio (de nekonata donacinto); ora sprono; arĝenta kafkulero (la inicialoj, mi bedaŭras diri, ne estis tiuj de la donacinto); paro da tondiloj de kirurgo; lanceto; bankbileto de kvin pundoj de Banko de Anglio; kaj ĉirkaŭ du cent dolaroj en hazardaj or- kaj arĝenteroj. Dum tiuj procedoj Stuĉjo estigis silenton tiel senemocian kiel tiu de la morta virino maldekstraflanke de li, gravecon tiel enigman kiel tiu de la novnaskiĝinto dekstre de li. Sola evento okazis por rompi la monotonecon de la stranga procesio. Dum Kentuko kliniĝis super la kandelskatolo duonscivoleme, la infano turniĝis kaj, en spasmo de doloro, kroĉis lian palpantan fingron kaj tenis ĝin fikse dum momento. Kentuko aspektis stulte kaj embarasite. Kvazaŭa ruĝiĝo klopodis sin fiksi sur lian veterbatitan vangon. "La malbenita kanajleto," li diris, eligante sian fingron kun, eble, pli da tenereco kaj prizorgo ol oni povintus juĝi lin kapabla elmontri. Li tenis tiun fingron iom apartigita disde ties kunuloj dum li eliris kaj kontrolis ĝin scivoleme. La kontrolo estigis la saman originan komenton pri la infano. Efektive, li ŝajnis ĝui ripeti ĝin. "Li luktis kun mia fingro," li rimarkis al Tiptono, elmontrante la membron, "la malbenita kanajleto!"
Estis la kvara horo de la mateno antaŭ ol la kampadejo elektis kuŝiĝi. Lumo brilis en la kabano kie la vaĉantoj sidis, ĉar Stuĉjo ne enlitiĝis tiun nokton. Nek Kentuko. Li drinkis liberege kaj rakontis kun granda entuziasmo sian sperton, findirante senŝanĝe je sia kutima kondamno de la novalveninto. Tio ŝajnis senzorgigi lin je iu ajn maljusta akuzo de sentimentaleco, kaj Kentuko havis la malfortojn de la pli nobla sekso. Kiam la aliaj ĉiuj jam enlitiĝis, li subeniris al la rivero kaj fajfis mediteme. Tiam li suprenpromenis laŭ la ravino, preter la kabano, ankoraŭ fajfante kun sinesprima senzorgo. Ĉe granda ruĝligna arbo li paŭzis kaj resekvis siajn paŝojn kaj novan fojon preterpasis la kabanon. Vojmeze ĝis la riverbordo li paŭzis denove kaj tiam revenis kaj frapis je la pordo. Malfermis ĝin Stuĉjo. "Kiel fartas la afero?" diris Kentuko, rigardante preter Stuĉjo ĝis la kandelskatolo. "Ĉio trankvilas," respondis Stuĉjo. "Ĉu okazas io ajn?" "Nenio." Estis paŭza—embarasa—dum Stuĉjo daŭre tenis la pordon. Tiam Kentuko reprenis la temon de sia fingro, kiun li elmontris al Stuĉjo. "Luktis kun ĝi,—la damnita kanajleto," li diris, kaj retiriĝis.
La sekvintan tagon Ĉerokea Sanjo ricevis tian krudan enterigon kian Rora-Kampadejo pridisponis. Post kiam ŝia kadavro estis konfidita al la montetdeklivo, la kampadejo estigis ceremonian kunvenon por diskuti kiel trakti ŝian infanon. Rezolucio adopti lin estis unuanima kaj entuziasma. Sed tujege estiĝis vigla diskutado pri la maniero kaj la farebleco de provizi lin per liaj bezonoj. Estis rimarkinde ke elstariĝis en la debatado neniaj el tiuj ferocaj personecoj kiuj kutime diferencigis diskutadojn ĉe Rora-Kampadejo. Tiptono proponis ke ili sendu la infanon al Ruĝ-Hundo—kelkajn kvardek mejlojn for—kie eblus ekhavi inan prizorgon. Sed la malbonŝanca sugesto renkontis ferocan kaj unuaniman malkonsenton. Estis evidente ke ricevus eĉ momentdaŭran aprobon nenia plano devigonta ilin sin senigi je sia nova akiraĵo. "Krome," diris Toĉjo Rajdero, "tiuj uloj ĉe Ruĝ-Hundo interŝanĝus lin kaj havigus al ni iun alian." Same kiel en aliaj lokoj, malkredo je la honesteco de aliaj kampadejoj regis ĉe Rora-Kampadejo.
Ankaŭ la propono alvenigi flegistinon al la kampadejo renkontis malaprobon. Estis argumentite ke nenia deca virino povus esti konvinkita akcepti Rora-Kampadejon kiel sian hejmon kaj la parolanto urĝis ke "ili ne plu volas virinojn de la alia speco." Tiu malĝentila aludo al la forpasinta patrino, kiel ajn severa ĝi povas ŝajni, estis la unua spasmo de deco—la unua simptomo de la renasko de la kampadejo. Stuĉjo proponis nenion. Eble li sentis ioman heziton sin intermeti en la elekto de ebla sekvonto al sia ofico. Sed kiam pridemandite, li asertis emfaze ke li kaj "Ĵaninjo"—la besto antaŭe aludita—scipovos kreskigi la infanon. La propono havis iom originalan, sendependan kaj heroan karakteron kiu plaĉis al la kampadejo. Stuĉjo estis tenita en ofico. Oni sendis alvenigi kelkajn necesaĵojn de Sakramento. "Atentu," diris la kasisto, premante sakon da orpolvo en la manon de la ekspresisto, "la plej bonaj kiuj haveblas—punto, vi scias, kaj filigranaĵoj kaj krispoj—damnita estu la kosto!"
Strange estas tion diri, sed la infano travivis. Eble la vigliga klimato de la montara kampadejo estis kompensado por la materiaj mankoj. La Naturo alprenis la infanon kontraŭ sian pli larĝan bruston. En tiu rara atmosfero de la antaŭmontetoj—tiu aero pikodora je balzama aromo, tiu etera kordialo samtempe stimula kaj ĝojiga—povas esti ke li trovis manĝaĵon kaj nutraĵon, aŭ subtilan kemion kiu aliigis lakton de azeno en kalkon kaj fosforon. Stuĉjo emis kredi ke temis pri tiulasta kaj bona mamnutrado. "Mi kaj tiu azeno," li kutimis diri, "estas rolintaj kiel patro kaj patrino por li! Vi neniam," li aldiris, alparolante la senhelpan pakaĵo antaŭ si, "nin perfidu."
Ĝis kiam li estis monataĝa, evidentiĝis la neceso havigi al li nomon. Antaŭe li estis konata ĝenerale kiel "la Infanĉjo," "la knabo de Stuĉjo," "la Kojoto" (aludo al liaj voĉaj povoj), kaj eĉ, laŭ la amatiga diminutivo de Kentuko "la malbenita kanajleto." Sed tiujn oni konsideris malprecizaj kaj malsufiĉaj kaj finfine malakceptis reage al alia influo. Vetludistoj kaj aventuruloj estas ĝeneralregule superstiĉaj kaj iun tagon Okhursto asertis ke la bebo alportis "bonŝancon" al Rora-Kampadejo. Certe estis ke ili sukcesis lastatempe. "Bonŝanco" estis la kunkonsentita nomo kun, por pli granda oportuneco, la prefikso "Toĉjeto." Nenia aludo al la patrino fariĝis kaj la patro estis nekonata. "Estas pli bone," diris la filozofia Okhursto, "preni novan disdonon ĉiuflanke. Nomi lin Bonŝanco kaj survojigi lin ĝuste." Sekve, tago estis rezervita por la baptoceremonio. Povas imagi la signifon de tiu ceremonio la leganto jam amasiginta kelkajn pensadojn pri la temerara malpieco de Rora-Kampadejo. La ceremoniestro estis konata ŝercemulo nomita "Bostono," kaj la okazo ŝajnis promesi grandegan malseriozecon. Tiu genia satiristo pasigis du tagojn pretigante burleskaĵon de la preĝeja diservo, kun trafaj lokaj aludoj. La ĥoron oni trejnis taŭge kaj Saĉjo Tiptono nomiĝis baptopatro. Sed post kiam la procesio almarŝis la boskon kun muziko kaj standardoj kaj la infano estis kuŝigita antaŭ falsa altaro, Stuĉjo antaŭpaŝis la anticipan homamason. "Ne estas mia kondutmaniero fuŝi ĝojon, knaboj," diris la vireto aserte, okulkontrolante la ĉirkaŭajn vizaĝojn, "sed frapŝajnas al mi ke ĉi tiu ĉi afero estas iom malhonesta. Estas iomege maldece rilate al ĉi tiu ĉi bebo primoki lin en maniero kiun li ne kapablas kompreni. Kaj se necesas ke estu baptopatroj ĉi tie ĉi, bonvolu diri al mi kiu pli rajtas ol mi tiel roli." Silento sekvis la deklaron de Stuĉjo. Por honori ĉiujn humuristojn ni diru ke la unua viro agnoskinte la justecon de tiu deklaro estis la satiristo, tiel senigite je sia plezuro. "Tamen," diris Stuĉjo, rapide, elprofitante sian avantaĝon, "ni ĉi-tieas por baptoceremonio kaj baptoceremonion ni ekhavos. Mi proklamas vin Tomaso Bonŝanco, laŭ la leĝoj de Usono kaj Ŝtato Kalifornio, Dio helpu min." Estis la unua fojo ke la nomo de Dio eldiriĝis alimaniere ol sakre en la kampadejo. La formo de la ceremonio estis eble eĉ pli ridindega ol tiu konceptita de la satiristo, sed, strangege, neniu vidis tion kaj neniu ridis. "Toĉjeto" baptonomiĝis tiel serioze kvazaŭ sub Kristana tegmento kaj ploris kaj estis konsolita en ortodoksa maniero.
Kaj tial la laboro de renaskiĝo komenciĝis en Rora-Kampadejo. Preskaŭ nepercepteble ŝanĝo surfalis la setlejon. La kabano asignita al "Toĉjeto Bonŝanco"—aŭ "La Bonŝanco," kiel pli ofte li nomiĝis—elmontris la unua indikojn de plibonigo. Oni tenis ĝin nepre pura kaj kalkolaktita. Tiam oni provizis ĝin per novaj tabuloj, toloj kaj tapetpaperoj. La rozligna lulilo—alportite okdek mejlojn per azeno—"iom mortigis," laŭ la diraĵo de Stuĉjo, "la ceteran meblaron." Tial la renovigo de la kabano eknecesis. La viroj alkutimiĝintaj lanti ĉe Stuĉjo por kontroli "kiel fartas La Bonŝanco" ŝajnis alttaksi la ŝanĝon, kaj, por sin defendi, la rivala establaĵo Tutleo-Nutrovarejo sin vigligis kaj importis tapiŝon kaj spegulojn. La reflektoj kiujn tiuj lastaj prezentis pri la fizika aspekto de Rora-Kampadejo emis efektivigi pli striktajn kutimojn de persona pureco. Cetere, Stuĉjo trudis specon de kvaranteno al tiuj aspirantaj la honoron kaj privilegion de tenir "La Bonŝancon." Estis kruela humiligo por Kentuko—kiu, en la senzorgo de sia granda naturo kaj la kutimoj de la setlolima vivo, jam komencis konsideri ĉiujn vestaĵojn kiel duan kutiklon kiun oni forĵetas, kiel serpento sian haŭton, nur pere de putrado—malricevi la koncernan privilegion pro kelkaj kialoj de prudenteco. Tamen tia estis la subtila influo de novigo ke post tio li aperis senmanke ĉiun posttagmezon en pura ĉemizo kun vizaĝo ankoraŭ brilanta post lavado. Nek oni malatentis moralajn kaj sociajn sanitarajn leĝojn. "Toĉjeton", kiu devis pasigi sian tutan ekziston en persista klopodo ripozi, bruo ne ĝenu. La kriadon kaj hurladon gajnintan al la kampadejo ĝian malfeliĉan titolon oni malpermesis en la aŭdkampo de Stuĉjo. La viroj interparolis en flustroj aŭ fumis en Indiana seriozeco. Sakradon oni ĉesigis laŭ subkompreno en tiuj sanktaj lokoj, kaj ĉie tra la kampadejo la viroj flankenlasis popularan formon de sakraĵo tekstantan "Damnite estu la bonŝanco!" kaj "Malbenu la bonŝancon!", konsiderante ĝin havi novan personan signifon. Voĉa muziko ne estis interdiktita, ĉar oni juĝis ĝin havi mildigan trankviligan kvaliton, kaj iu kanto, kantate de "Militulo Jaĉjo," Angla maristo, el la Aŭstraliaj kolonioj de Ŝia Reĝina Moŝto, estis ege populara kiel lulkanto. Ĝi estis funebra rakonto pri la heroaĵoj de "la Aretuzo, Sepdek-kvar," en dampita minora tonalo, finiĝante je daŭrigata mortanta falo je la fermo de ĉiu refreno, "Sur ŝi-i-i-po Aretuzo." Estis bela spektaklo vidi Jaĉjon tenantan La Bonŝancon, ruliĝantan de flanko al flanko, kvazaŭ kun la moviĝado de la ŝipo, kaj lulkantantan tiun militflotan kanzoneton. Aŭ pro la stranga ruliĝado de Jaĉjo aŭ pro la longo de lia kanto—ĝi ampleksis naŭdek stancojn kaj estis daŭrigita kun konscienca intenco ĝis la amara fino—kutime la lulkanto estigis la deziritan efikon. En tiaj momentoj la viroj kuŝis plenlonge sub la arboj, en la dolĉa somera krepuskolumo, fumante siajn pipojn, sorbante la melodiajn eldiraĵojn. Malpreciza ideo ke tio estis kampara feliĉo trapenetris la kampadejon. "Ĉi tiu ĉi specaĵo," diris la orient-Londonano Simonzo, sin apogante mediteme surkubute, "estas paradiza." Tio memorigis al li Grenviĉon.
Kutime, en la longaj someraj tagoj, La Bonŝanco estis portita al la ravino el kiu fontis la ora trezoro de Rora-Kampadejo. Tie, sur kovrilo sternita sur pinarbaj branĉoj, li kuŝis dum la viroj laboris sube en la fosaĵoj. Lastatempe oni faris krudan klopodon ornami tiun laŭbon per floroj kaj dolĉodoraj arbustoj kaj kutime iu portis al li bukedon da loniceroj, azaleoj aŭ la pentritaj floroj de Las Mariposas. Subite la viroj konsciis pri tio ke beleco kaj signifo enestis tiujn neniaĵojn kiujn dum tiom longa tempo ili tretis senzorge subpiede. Brila glimfloko, bunta kvarcero, helkolora ŝtoneto el la rojfundo, beliĝis al okuloj tiele malobstrukcitaj kaj plifortigitaj, kaj senmanke flankenmetiĝis por "La Bonŝanco." Estis mirinde vidi kiom la arbaretoj kaj montetdeklivoj liveris da trezoraĵoj kiuj "taŭgus por Toĉjeto." Ni esperu ke Toĉjeto, ĉirkaŭate de tiaj ludiloj kiajn neniam antaŭe infano ricevis el felando, estis kontenta. Li aspektis sekure feliĉe, kvankam li elmontris infanan seriozecon kaj, en siaj rondaj grizaj okuloj, mediteman lumon kiuj, foje, maltrankviligis Stuĉjon. Li estis ĉiam traktebla kaj kvieta kaj estas raportite ke foje, elrampinte sian "tenejon"—heĝon de interplektitaj pinbranĉoj ĉirkaŭantan lian liton—li falis trans la taluson sur sian kapon en la malmolan teron kaj restis kun siaj makulaj kruroj en la aero en tiu pozo dum almenaŭ kvin minutoj kun rezoluta graveco. Senmurmure li malimplikiĝis. Mi hezitas registri la multajn ceterajn ekzemplojn de lia saĝeco kiuj baziĝas, bedaŭrinde, sur la asertoj de antaŭjuĝaj amikoj. Kelkaj el tiuj ne estis sen nuanco de superstiĉo. "Mi suprengrimpis ĵuse laŭ la taluso," diris Kentuko, iun tagon, en stato de senspira ekscitiĝo, "kaj damnita estu mia haŭto se li ne paroladis al blugarolo sidanta sur liaj genuoj. Jen ili estis, tiel liberaj kaj gregemaj kiel plaĉus al vi mem esti, interbabilante kvazaŭ du samtigaj ĉerizoj." Tamen, ĉu li rampis trans la pinbranĉojn, ĉu li kuŝis pigre surdorse palpebrumante al la folioj super si, al li la birdoj kantis, la sciuroj babiladis kaj la floroj malfermiĝis. La Naturo estis lia flegistino kaj kunludantino. Por li ŝi lasis gliti inter la folioj orajn faskojn de sunlumo kiu falis ĵus en lian manatingon; ŝi sendis nomadajn ventetojn por viziti lin kun la balzamo de laŭro kaj rezinecaj gumoj; al li la altaj ruĝlignaĵoj kapneis amike kaj dormeme, la burdoj zumis kaj la frugilegoj grakumis dormigan akompanon.
Tia estis la ora somero de Rora-Kampadejo. Tiuj estis "monhavaj tempoj"—kaj la bonŝanco estis kun ili. La pretendejoj liveris abundege. La kampadejo ĵaluzis pri siaj privilegioj kaj rigardis suspekte fremdulojn. Enmigrado estis malinstigita, kaj, por pliperfektigi sian izoladon, ili taŭge akaparis la teron ĉe ambaŭ flankoj de la montomuro ĉirkaŭanta la kampadejon. Tio, kaj reputacio por elstara kapablo kun la revolvero, tenis la apartecon de Rora-Kampadejo netuŝebla. La ekspresisto—ilia sola ligilo kun la ĉirkaŭanta mondo—raportis foje mirindajn rakontojn pri la kampadejo. Li diradis: "Ili havas straton jen supre en 'Rora' kiu superkuŝus iun ajn straton de Ruĝ-Hundo. Ili havas grimpoplantojn kaj florojn ĉirkaŭ siaj domoj, kaj ili lavas sin dufoje ĉiutage. Sed ili traktas fremdulojn ege malamikeme kaj ili kultadoras 'Inĝianan' bebon."
Kun la prospero de la kampadejo alvenis deziro por cetera plibonigo. Estis proponite konstrui hotelon en la venonta printempo kaj inviti unu-du decajn familiojn ekloĝi tie por la bono de "La Bonŝanco,"—kiu povus profiti eble de ina kamaradeco. Pri la ofero kiun tiu koncedo al la sekso trudis al tiuj viroj, kiuj estis feroce skeptikaj pri ties ĝeneralaj virto kaj utileco, oni povas doni konton nur per ilia kareco pri Toĉjeto. Kelkaj daŭre rezistis. Sed la decidon oni ne povus efektivigi antaŭ tri monatoj, kaj la malplimulto cedis timide esperante ke okazus io por malebligi tion. Kaj okazis io, jes ja.
La vintron de 1851 oni memoros longan tempon en la antaŭmontoj. La neĝo kuŝis profunde sur la montaro kaj ĉiu montara rivereto fariĝis rivero kaj ĉiu rivero fariĝis lago. Ĉiu ravino kaj ĉiu ravineto aliiĝis en tumultan akvovojon kiu subenplonĝis laŭ la montetdeklivoj, malstarigante gigantajn arbojn, disĵetante siajn drivaĵojn kaj rubojn laŭ la ebenaĵon. Ruĝ-Hundo jam estis inundita dufoje kaj Rora-Kampadejo ricevis antaŭaverton. "Akvo enmetis la oron en tiujn ravinojn," diris Stuĉjo; "ĝi estis ĉi tie ĉi antaŭe kaj ĝi estos ĉi tie ĉi denove!" Kaj tiun nokton Norda-Forkiĝo ekstersaltis subite siajn bordojn kaj enhastis balailmove la triangulan valon de Rora-Kampadejo.
En la konfuzo de impetaj akvoj, frakasantaj arboj kaj krepitanta ligno, kaj la malhelo kiu ŝajnis flui kun la akvo kaj forbloki la belan valon, nur malmulton oni povis fari por rekunigi la disigitan kampadejon. Kiam la matenon sin anoncis, la riverborda kabano de Stuĉjo estis for. Pli supre laŭ la ravino oni malkovris la korpon de ties malbonŝanca proprietanto; sed la fieraĵo, la espero, la ĝojo, la Bonŝanco de Rora-Kampadejo malaperintis. La viroj revenis kun malfeliĉaj koroj kiam krio ekde la bordo revokis ilin.
Estis helpboato de sube laŭ la rivero. Ili trovis, ili diris, viron kaj infanon, preskaŭ ellacigitajn, ĉirkaŭ du mejlojn sube. Ĉu iu konis ilin, kaj ĉu ili apartenis ĉi tie?
Necesis nur ekrigardo por elmontri al ili Kentukon kuŝantan tie, kruele premrompitan kaj kontuzitan, sed ankoraŭ tenantan en siaj brakoj la Bonŝancon de Rora-Kampadejo. Dum ili kliniĝis super la strange malsamaspektan paron, ili konsciis ke la infano estis malvarma kaj senpulsa. "Li estas morta," diris unu. Kentuko malfermis la okulojn. "Ĉu morta?" li ripetis, feble. "Jes, kara ulo, kaj ankaŭ vi mortas." Rideto lumigis la okulojn de la forpasanta Kentuko. "Mi mortas," li ripetis, "li forportas min kun si,—diru al la knaboj ke mi havas la Bonŝancon kun mi nun;" kaj la forta viro, alkrociĝante al la delikata bebo kvazaŭ laŭraporte dronanta viro alkroĉiĝas al pajlo, fordrivis en la ombran riveron kiu fluas eterne en la nekonatan maron.
Dum S-ro Johano Okhursto, vetludisto, enpaŝis la ĉefstraton de Poker-Ebenaĵo en la mateno de la dudektria de novembro 1850, li konsciis pri ŝanĝo de la morala etoso de la loko de post la antaŭa vespero. Du-tri viroj, kunparolante serioze, eksilentis kiam li alproksimiĝis kaj interŝanĝis signifoplenajn rigardojn. Enestis la aeron sabata senvigleco kiu, en setlemento malalkutimiĝinta al sabataj influoj, ŝajnis minaca.
La trankvila belaspekta vizaĝo de S-ro Okhursto elmontris malmultan interesiĝon pri tiuj indikaĵoj. Ĉu li konsciis pri pridispozicia kialo iliaflanka? Jen estis alia demando. "Mi supozas ke ili serĉas iun," li meditis. "Verŝajne temas pri mi." Li reenigis en sian poŝon la naztukon per kiu li ĵus forbrosis de sur siaj bonzorgitaj botoj la ruĝan polvon de Poker-Ebenaĵo kaj senbrue senigis sian menson je iu ajn cetera konjekto.
Efektive, Poker-Ebenaĵo ja "serĉis iun." Lastatempe ĝi suferis la perdon de pluraj miloj da dolaroj, du valoraj ĉevaloj kaj eminenta civitano. Ĝi spertis spasmon de virta reagado, tiel senleĝa kaj neregebla kiel iu ajn el la faroj ĝin estiginta. Sekreta komitato decidiĝis senigi la urbeton je ĉiuj maltaŭgaj personoj. Tion oni faris en daŭra maniero rilate al du viroj tiam pendantaj de la branĉoj de platano en la ravino kaj en provizora maniero rilate al la forpelo de kelkaj ceteraj kontraŭindaj originaluloj. Mi bedaŭras devi diri ke kelkaj el tiuj estis virinoj. Honore al ilia sekso, tamen, ni agnosku ke ilia maltaŭgeco estis profesia, kaj estis nur pri tiaj facile starigitaj normoj de malbono ke Poker-Ebenaĵo konsentis sidi en juĝado.
S-ro Okhursto pravis sin supozante ampleksata en tiu kategorio. Kelkaj komitatanoj urĝproponis pendumi lin kiel eblan ekzemplon kaj certan rimedon rehavigi al si el liaj poŝoj la sumojn kiujn li gajnis de "Estas kontraŭjuste," diris Jaĉjo Hvilero, "permesi ĉi tiun junulon de Rora-Kampadejo—nepran fremdulon—forporti nian monon." Sed kruda sento de justeco enloĝanta la brustojn de tiuj bonŝancintaj gajni monon de S-ro Okhursto nuligis tiun pli rigidan lokalan antaŭjuĝon.
S-ro Okhursto prikonsentis sian kondamnon kun filozofia trankvilo, des pli trankvile ĉar li konsciis pri la hezito de siaj juĝistoj. Li estis troa vetludisto por ne agnoski la fatalon. Liaopinie la vivo estis plej ideale malcerta ludo kaj li rekonis la kutiman procenton favorantan la disdoniston.
Aro da armilhavaj viroj akompanis la forpelitan malicon de Poker-Ebenaĵo ĝis la limoj de la setlemento. Krom S-ro Okhursto, konate kiel aplombe senesperiga viro, kaj por timigi kiun la armita eskorto estis destinita, la ekzilita kompanio konsistis el juna virino konata senceremonie kiel "La Dukino;" cetera gajninta la malfeliĉan titolon "Patrino Ŝiptono;" kaj Onklo Vilĉjeto, suspektata kluzŝtelisto kaj konfirmita drinkemulo. La kavalkado instigis neniajn komentojn ĉe la spektantaro kaj nenian vorton eldiris la eskorto. Kiam oni atingis la ravinon signalantan la plej foran limon de Poker-Ebenaĵo, nur tiam la estro parolis mallonge kaj koncize. La ekzilitojn oni malpermesis reveni je la risko de iliaj vivoj.
Post la malapero de la eskorto, iliaj enfermitaj sentoj elverŝiĝis en kelkaj histeriaj larmoj flanke de la Dukino, iom da maldeca lingvaĵo fare de Patrino Ŝiptono kaj Partia salvo da sakraĵoj ĉe Onklo Vilĉjeto. Silentis nur la filozofia Okhursto. Trankvile li aŭskultis la deziron de Patrino Ŝiptono eltranĉi ies koron, la ripetitajn deklarojn de la Dukino ke ŝi mortos sur la vojo kaj la timigajn fivortojn kiujn ŝajnis elsaltigi Onklo Vilĉjeto dum li rajdis antaŭen. Kun la facila bonhumoro karakterizantan lian specon, li postulis interŝanĝi sian propran rajdbeston, Kvin-Punktaĵon, kaj la lamentindegan mulon kiun rajdis la Dukino. Sed eĉ ĉi tiu faro malsukcesis kuntiri la kompanion en ajnan pli proksiman kunsimpation. La juna virino rearanĝis siajn iom ĉifitajn plumojn kun malforta velkinta koketado; Patrino Ŝiptono rigardis kun malbonvolo la proprietanton de Kvin-Punktaĵo kaj Onklo Vilĉjeto kunigis la tutan vojaĝantaron en sola vastskala anatemo.
La vojo ĝis Sablo-Baro—kampadejo kiu, ne ankoraŭ spertinte la regenerajn influojn de Poker-Ebenaĵo, ŝajnis rezulte proponi ian inviton al la elmigrintoj, lokiĝis trans kruta montaro. Ĝi estis malproksima je tagdaŭra vojaĝo. En tiu progresinta sezono la kompanio transpasis baldaŭ la malseketajn moderklimatajn regionojn de la antaŭmontoj en la sekan, malvarman, vigligan aeron de Siero-montaro. La vojeto estis mallarĝa kaj malfacila. Je tagmezo la Dukino elruliĝis sian selon kaj, tereniĝinte, deklaris sian intencon ne plu antaŭeniri, kaj la kompanio haltis.
La loko estis elstare sovaĝa kaj impona. Arbara amfiteatro, ĉirkaŭate ĉe tri flankoj de krutegaj klifoj de ruda granito deklivis milde ĝis la firsto de cetera klifego superrigardanta la valon. Tiu estis sendube la plej taŭga loko por kampadejo se kampado estus rekomendinda. Sed S-ro Okhursto sciis ke apenaŭ duono de la vojaĝo ĝis Sablo-Baro estis jam plenumita kaj la karavano estis nek ekipita nek provizita por prokrasto. Tiun fakton li atentigis abrupte al siaj kunvojaĝantoj, kun filozofia komentado pri la malsaĝeco de "enĵeti iliajn kartojn antaŭ ol la matĉo finludiĝos." Sed ili havis provizon da alkoholaĵoj kiu en la nuna krizostato anstataŭis manĝaĵon, fuelon, ripozon kaj antaŭscion. Malgraŭ liaj protestoj, antaŭ ne longe ili subestis pli malpli ĝian influon. Onklo Vilĉjeto pasis rapide el militema stato en stuporon, la Dukino sentimentalaĉiĝis kaj Patrino Ŝiptono ronkis. Nur S-ro Okhursto restis surpiede, sin apogante kontraŭ rokon, superrigardante ilin trankvile.
S-ro Okhursto ne drinkis. Tio malhelpis profesion bezonantan aplombon, senemociecon kaj spiritopretecon, kaj, en lia persona dirmaniero, li ne povis "elporti la koston." Dum li rigardis siajn kuŝantajn kunekzilitojn, la soleco estigita de lia paria profesio, liaj vivmanieroj, liaj malvirtoj mem, unuafoje premis lin peze. Li ekagis, senpolvigante siajn nigrajn vestaĵojn, lavante al si la manojn kaj la vizaĝon, kaj plenumis ceterajn taskojn tipajn de liaj zorge ordemaj kutimoj, kaj dummomente li forgesis sian ĝenon. La ideo forlasi liajn pli malfortajn kaj pli bedaŭrindajn kunestantojn neniam alvenis eble en lian menson. Tamen li ne povis ne senti la mankon de tiu ekscitiĝo kiu, strange, plejmulte favoris la trankvilan egalanimecon por kiu li fifamis. Li rigardis la mornajn murojn elstarantajn mil apikajn futojn super la pinarboj lin ĉirkaŭantaj; la ĉielon, minace nubigitan; la valon sube, jam malaperantan en ombrojn. Kaj, tiel agante, subite li aŭdis iun alvoki lian nomon.
Rajdanto suprenvenis malrapide laŭ la vojeto. En la freŝa malfermata vizaĝo de la novalveninto S-ro Okhursto rekonis Toĉjon Simsonon, alie nomatan "La Naivulo" de Sablo-Baro. Li konatiĝis kun tiu antaŭ kelkaj monatoj okaze de "matĉeto" kaj, kun nepra egalanimeco, gajnis la tutajn riĉaĵojn—egalantajn kelkajn kvardek dolarojn—de la senartifika junulo. Je la fino de la matĉo, S-ro Okhursto kondukis la junecan vetludiston malantaŭ la pordon kaj alparolis lin tiel: "Toĉjo, vi estas bona vireto, sed kiel vetludisto vi estas nepre senvalora. Revetludi neniam plu." Tiam li retransdonis al la knabo lian perditan monon, forŝovis lin mildatuŝe el la ĉambro kaj tiel aliigis Toĉjon Simsonon en sindonan sklavon.
Estis memoraĵo pri tio en la knabeca kaj entuziasma maniero en kiu li salutis S-ron Okhurston. Li survojiĝis, li diris, cele al Poker-Ebenaĵo, por serĉi bonŝancon. "Ĉu sola?" Ne, ne precize sola; efektive—subrido—li forkuris kun Pinjo Vudzo. Ĉu S-ro Okhursto ne memoris Pinjon? Ŝi kiu kelnerinis antaŭe ĉe Malebrio-Domo? Jam antaŭ multe da tempo ili gefianĉiĝis sed olda Jaĉjo Vudzo malaprobis tion pro kio ili forkuris kaj estis survoje all Poker-Ebenaĵo por geedziĝi kaj jen ili estis. Kaj ili estis lacegaj kaj kiom ili estis bonŝancaj, trovinte kampadejon kaj kompanion. Ĉion tion la Naivulo anoncis rapide, dum Pinjo—bela fraŭlino dekkvinjara—eliĝis de malantaŭ la pinarbo kie ŝi ruiĝiĝis nevidate, kaj rajdis ĝis la flanko de sia amanto.
Nur malofte S-ro Okhursto okupiĝis pri sentoj kaj eĉ pli malofte pri deco, sed venis en lian menson la malpreciza ideo ke la situacio maltaŭgis. Tamen li retenis sian spiritopretecon sufiĉe por piedbateti Onklon Vilĉjeton, kiu estis dironta ion, kaj Onklo Vilĉjeto estis sufiĉe malebria por rekoni en la piedbateto de S-ro Okhursto superan potencon maltolerantan frivolaĵojn. Tiam li entreprenis konvinki Toĉjon Simsonon ne daŭre prokrasti, sed sensukcese. Li eĉ atentigis tion ke mankis proviantoj kaj ankaŭ kampadrimedoj. Sed, malbonŝance, la Naivulo respondis al tiu protesto certigante al la kompanio ke li disponas pri suplementa mulo ŝarĝita je provizaĵoj kaj anoncante la malkovron de kruda fispeco de ŝtipdometo proksime al la vojeto. "Pinjo povas tranokti kun S-rino Okhursto," diris la Naivulo, indikante la Dukinon, "kaj mi kapablas bonfarti sola."
Nur la admona piedo de S-ro Okhursto malhelpis ke Onklo Vilĉjeto eksplodu ridegante. Eĉ tiam tiulasta sentis sin devigata retiriĝi laŭ la kanjono ĝis povi rekonsistigi sian gravecon. Tie li konfidis la ŝercon al la altaj pinarboj, kun multaj frapoj kontraŭ sian kruron, kunpremoj de la vizaĝo kaj la kutima sakraĵaro. Sed kiam li revenis al siaj kamaradoj, li trovis ilin sidantajn apud iu fajro—ĉar la aero jam strange malvarmiĝis kaj la ĉielo nubkovritiĝis—partoprenantajn verŝajne en amika konversacio. Pinjo parolis efektive en impeta knabina maniero al la Dukino kiu aŭskultis kun interesiĝo kaj vigleco kiujn ŝi ne elmontris jam de multaj tagoj. La Naivulo deklamis, verŝajne kun egala efekto, al S-ro Okhursto kaj Patrino Ŝiptono kiu malstreĉiĝis verdire en afablecon. "Ĉu ĉi-tiu estas malbenita pikniko?" diris Onklo Vilĉjeto, kun interna malestimo, dum li superrigardis la arbaran aron, la resaltan fajrlumon kaj la ŝnuritajn bestojn en la unua plano. Subite ideo enmiksiĝis kun la alkoholaĵaj haladzoj ĝenantaj lian cerbon. Verŝajne ĝi estis de ŝerca karaktero ĉar denove li sentis la devon frapi la kruron kaj ŝovi la pugnon enbuŝen.
Dum la ombroj suprenrampetis laŭ la monto, venteto lulis la suprojn de la pinarboj kaj ĝemis tra iliaj longaj kaj mornaj koridoroj. La ruinigitan kabanaĉon, flikitan kaj kovritan de pinarbaj branĉoj, oni dediĉis al la virinoj. Dum la geamantoj disapartiĝis, senceremonie ili interŝanĝis kison, tiel honestan kaj sinceran ke ĝi aŭdeblis eble super la ŝanceliĝantaj pinarboj. La delikata Dukino kaj la malbonvolema Patrino Ŝiptono estis verŝajne tro mirigitaj por prikomenti tiun plej lastan indikon de simpleco kaj tial turniĝis senvorte al la kabanaĉo. La fajron oni rekonsistigis, la viroj kuŝiĝis antaŭ la pordo kaj, post kelkaj minutoj, dormis.
S-ro Okhursto estis malprofunda dormanto. Ĝis la mateno li vekiĝis sensentigite kaj malvarmigite. Dum li agitis la mortantan fajron, la vento, kiu blovis forte nun, alportis al lia vango ion kio ĝin sensangigis—neĝon!
Li stariĝis eksalte intencante veki la dormantojn, ĉar nepre necesis ne perdi tempon. Sed turniĝinte al la loko kie Onklo Vilĉjeto kuŝis antaŭe, li eksciis ke tiu jam foriris. Suspekto saltis al lia cerbo kaj blasfemo al liaj lipoj. Li alkuris la ejon kie la muloj estis ŝnuritaj; ili ne plu tieis. La spuroj jam malaperis rapide en la neĝo.
La dummomenta ekscitiĝo revenigis S-ron Okhurston al la fajro kun lia kutima trankvilo. Li ne vekis la dormantojn. La Naivulo dormis pace, kun rideto sur lia bonhumora efelida vizaĝo; la virgulino Pinjo dormis tiel dolĉe apud siaj pli malfortaj fratinoj kvazaŭ prizorgataj de ĉielaj gvardistoj; kaj S-ro Okhursto, suprentirante sian kovrilon sur la ŝultrojn, karesis sian liphararon kaj atendis la tagiĝon. Ĝi alvenis malrapide en la kirliĝanta nebuleto de neĝeroj kiuj blindumis kaj konfuzis la rigardon. La videbla parto de la pejzaĝo ŝajnis magie ŝanĝita. Li superrigardis la valon kaj resumis la nunecon kaj la estontecon en ununura vorto: "Neĝizolitaj!"
Zorga inventaro pri la provizaĵoj, kiuj, feliĉe por la kompanio, estis staplitaj interne de la kabanaĉo kaj tial eskapis la krimajn fingrojn de Onklo Vilĉjeto, malkovris la fakton ke, kun prizorgo kaj prudento, ili kapablus travivi eble dek pluajn tagojn. "Tio estas," diris S-ro Okhursto mallaŭte al la Naivulo, "se vi bonvolos nutri nin. Se ne—kaj eble pli bone estus ke ne—vi povos atendi ĝis kiam Onklo Vilĉjeto revenos kun provizaĵoj." Pro ia okulta kialo, S-ro Okhursto malsukcesis devigi sin malkaŝi la friponecon de Onklo Vilĉjeto, kaj tial li proponis la hipotezon ke tiu vagiradis el la kampadejo kaj hazarde stampedis la bestojn. Li glitumis averton al la Dukino kaj Patrino Ŝiptono kiuj, kompreneble, sciis la faktojn de la kabeo de ilia kamarado. "Ili malkovros la veron pri ni ĉiuj kiam ili malkovros ion ajn," li aldiris signifoplene, "kaj estas senutile timigi ilin nun."
Toĉjo Simsono ne nur metis sian tutan mondan havaĵaron je la dispono de S-ro Okhursto, sed ŝajnis ĝui la eblon de ilia deviga izolado. "Ni havos bonan kampadon dum semajno kaj tiam la neĝo fandiĝos kaj ni reiros ĉiuj kune." La feliĉiga gajeco de la juna viro kaj la trankvilo de S-ro Okhursto infektis la aliajn. La Naivulo, helpe de pinarbaj branĉoj, improvizis pajlaĵon por la sentegmenta kabano kaj la Dukino direktis Pinjon en la rearanĝo de la internaĵo kun speco de gusto kaj takto kiu malfermis la bluajn okulojn de tiu provinca knabino ĝis ilia plej granda etendiĝo.
"Mi s'pozas ke vi alkutimiĝis al bonkvalitaĵoj ĉe Poker-Ebenaĵo," diris Pinjo. La Dukino forturniĝis abrupte por kaŝi ion kio ruĝigis ŝian vangon tra ties profesia koloraĵo kaj Patrino Ŝiptono petis ke Pinjo ne "babiladu." Sed kiam S-ro Okhursto revenis post laciga serĉado por la vojeto, li aŭdis la sonon de ĝoja ridado eĥata de la rokoj. Li haltis, sentante iom da timo, kaj unue, nature, liaj pensadoj turniĝis al la viskio kiun, prudente, li jam antaŭkaŝis. "Kaj tamen, pro mi ne scias kiu kialo, tio ne havas viskian sonon," diris la vetludisto. Nur kiam li ekvidis la flamriĉan fajron tra la ankoraŭ blindiga ŝtormo kaj la homaron ĉirkaŭ ĝi, li atingis la konvinkon ke temis pri "taŭga gajeco."
Ĉu S-ro Okhursto kaŝis siajn kartojn kun la viskio kiel ion malrajtantan eniri libere la komunumon, tio mi malkapablas diri. Certe estas, laŭ la diraĵo de Patrino Ŝiptono, ke li "ne diris kartojn solan fojon" dum la vespero. Feliĉe, oni forgesigis la tempon helpe de akordiono, eligita iom pompe fare de Toĉjo Simsono el lia pakaĵo. Malgraŭ kelkaj malfacilaĵoj rilate al la manipulado de tiu instrumento, Pinjo Vudzo sukcesis pluksonigi plurajn malbonvolajn melodiojn el ties klavoj, akompanate de la Naivulo ludanta paron da ostaj kastanjetoj. Sed la krona festaĵo de la vespero prenis la formon de kruda kamparpreĝeja himno kiun la geamantoj, interplektinte la manojn, kantis kun grandaj seriozo kaj bruo. Mi timas ke ia spita tono kaj misiista ritmo de ties refreno, anstataŭ ajna pia kvalito, igis ĝin rapide infekti la ceterajn, kiuj partoprenis finfine en la kantado:
Mi fieras vivi servante la Sinjoron,
Kaj mi celas morti en Lia armeo.
La pinarboj ŝanceliĝis, la ŝtormo kirliĝis kaj skuiĝis super la mizera homaro, kaj la flamoj de ilia altaro saltis ĉielen, kvazaŭ simbolante ian voton.
Je noktomezo la ŝtormo mildiĝis, la ruliĝantaj nuboj disapartiĝis kaj la steloj brilegis forte super la dormanta kampadejo. S-ro Okhursto, kies profesiaj kutimoj ebligis lin vivi kun la plej malgranda kvanto da dormado, kvankam dividinte la vaĉon kun Toĉjo Simsono, sukcesis iel ŝarĝi sin per la pli granda parto de tiu devo. Li pardonpetis al la Naivulo, dirante ke "ofte li pasigis semajnon sen dormi." "Farante kion?" demandis Toĉjo. "Pokeron!" respondis Okhursto sentence. "Kiam viro havas sinsekvon da bonŝanco—nigrula bonŝanco—li ne laciĝas. La bonŝanco cedas la unua. La bonŝanco," aldiris la vetludisto, "estas strangaĵego. Vi scias certege pri ĝi nur tion ke ĝi devas ŝanĝiĝi. Kaj estas ekscii kiam ĝi ŝanĝiĝos kio sukcesigos vin. Ni spertis sinsekvon da malbonŝanco ekde nia foriro el Poker-Ebenaĵo—vi aperas ke jen ankaŭ vi enfalas ĝin. Se vi povas daŭre teni viajn kartojn, vi bonfartos. Ĉar," aldiris la vetludisto, kun ĝoja nerilateco,
"Mi fieras vivi servante la Sinjoron,
Kaj mi celas morti en Lia armeo."
La tria tago alvenis kaj la suno, trarigardante la blankkurtenitan valon, vidis la forpelitojn dividi sian malrapide malpligrandiĝantan stokon da provizaĵoj por la matenmanĝo. Estis unu el la propraĵoj de tiu montara klimato ke ties radioj difuzis amikan varmon sur la vintran pejzaĝon, kvazaŭ kondolencante bedaŭre pri la pasinteco. Sed ĝi malkaŝis drivaĵon post drivaĵo da neĝo alte amasigita ĉirkaŭ la dometaĉo; senespera, senmapa, senspura maro da blanko etendiĝanta sub la rokaj bordoj al kiuj la forpelitoj ankoraŭ alkroĉiĝis. Tra la mirinde klara aero la fumo de la kampareca vilaĝo Poker-Ebenaĵo leviĝis mejlojn for. Patrino Ŝiptono vidis ĝin kaj ekde malproksima altaĵo de sia roka fortikaĵo, lanĉis en tiu direkto finan malbenon. Estis ŝia lasta vortvipa entrepreno kaj pro tiu kialo estis investita je ioma grado da sublimeco. Tio bonfartigis ŝin, ŝi informis private la Dukinon. "Nur foriri tien kaj sakri, kaj vidi." Tiam ŝi respondecigis sin pri distradi "la infanon," kiel plaĉis al ŝi kaj al la Dukino nomi Pinjon. Pinjo ne estis bebino sed tiel pravigi ŝian maluzon de sakraĵoj kaj maldecaĵoj estis konsolanta kaj genia teorio de la paro.
Kiam nokto suprenrampis denove tra la ravinoj, la anĉaj notoj de la akordiono leviĝis kaj falis en nervozaj spasmoj kaj longe tiritaj anheloj apud la flagretanta kampadfajro. Sed muziko malsukcesis plenigi la doloregan vakuon postlasitan per malsufiĉaj manĝaĵoj kaj Pinjo proponis novan distraĵon: rakontadon. Nek S-ro Okhursto nek liaj inaj kamaradoj deziris rakonti siajn personajn spertojn; tial ankaŭ tiu propono malsukcesintus sen la farado de la Naivulo. Kelkajn monatojn antaŭe tiu bonŝancis trovi hazardan ekzempleron de la genia traduko de Iliado fare de S-ro Popo. Nun li proponis rakonti la ĉefajn eventojn de tiu poemo—komplete primajstrinte la intrigon sed iom forgesinte la vortojn—en la aktuala lingvaĵo de Sablo-Baro. Kaj tial dum la cetero de tiu nokto denove la Homeraj duondioj surtretis la teron. Troja tirano kaj ruza Greko luktis en la ventoj kaj la grandaj pinarboj de la ravino ŝajnis riverenci antaŭ la kolero de la filo de Peleo. S-ro Okhursto aŭskultis kun trankvila kontento. Precipege li interesiĝis pri la sorto de "Hakilo," kiel la Naivulo persistis nomi la "rapidpiedan Aĥilon."
Kaj tial, kun malmulte da manĝaĵo kaj multe da Homero kaj akordiono, tuta semajno superpasis la kapojn de la forpelitoj. Denove la suno forlasis ilin kaj denove el plumbaj ĉieloj la neĝeroj kribriĝis sur la teron. Tagon post tago, pli kaj pli proksime ĉirkaŭ ili, alvenis la neĝa cirklo, ĝis finfine ili rigardis el sia malliberejo trans drivintajn murojn de blindiga blanko kiuj turegis dudek futojn super iliaj kapoj. Estiĝis pli kaj pli malfacile replenigi iliajn fajrojn, eĉ helpe de la falintaj arboj apud ili, nun duone kaŝitaj en la neĝamasoj. Tamen plendis neniu. La geamantoj forturniĝis de la morna perpsektivo kaj enrigardis la okulojn unu de la alia, kaj estis feliĉaj. S-ro Okhursto rezignaciis aplombe pri la perdiĝanta ludo antaŭ si. La Dukino, pli gaja ol antaŭe, alprenis la taskon prizorgi Pinjon. Nur Patrino Ŝiptono—antaŭe la plej forta de la kompanio—ŝajnis malsaniĝi kaj velki. Je noktomezo de la deka tago ŝi alvokis Okhurston apud sin. "Mi foriras," ŝi diris en voĉo de plendema malforto, "sed nenion diru pri tio. Ne veku la infanojn. Prenu la pakaĵon de sub mia kapo kaj malfermu ĝin." S-ro Okhursto faris tion. Ĝi enhavis la nutraĵojn de Patrino Ŝiptono por la pasinta semajno, netuŝitajn. "Havigu ilin al la infano," ŝi diris, indikante la dormantan Pinjon. "Vi malsatmortigis vin," diris la vetludisto. "Tiel oni nomas tion," diris la virino plendeme, dum ŝi rekuŝiĝis kaj, turnante la vizaĝon al la muro, forpasis trankvile.
La akordionon kaj la ostojn oni flankenmetis tiun tagon kaj Homeron oni forgesis. Kiam la kadavro de Parino Ŝiptono estis enterigita en la neĝo, S-ro Okhursto flankenalvokis la Naivulon kaj elmontris al li paron da neĝŝuoj kiun li formis el la malnova pakselo. "Estas ankoraŭ unu ŝanco el cent por savi ŝin," li diris, indikante Pinjon; "sed ĝi estas tie," li aldiris, fingremontrante Poker-Ebenaĵon. "Se vi povos alveni tien en du tagoj, ŝi estos savita." "Ĉu kaj vi?" demandis Toĉjo Simsono. "Mi restos ĉi-tie," estis la abrupta respondo.
La geamantoj sin adiaŭis unu la alian per longa ĉirkaŭbrako. "Ne ankaŭ vi iras, ĉu ne?" diris la Dukino. "Ĝis la ravino," li respondis. Li turniĝis subite kaj kisis la Dukinon, lasante ŝian palan vizaĝon flamruĝa, kaj ŝiajn tremantajn membrojn rigidaj pro miro.
La nokto alvenis, sed ne S-ro Okhursto. Ĝi revenigis la ŝtormon kaj la kirliĝantan neĝon. Tiam la Dukino, nutrante la fajron, konstatis ke silente iu amasigis apud la kabanaĉo sufiĉe da hejtaĵo por daŭri kelkajn pluajn tagojn. Larmoj leviĝis en ŝiaj okuloj sed ŝi kaŝis ilin al Pinjo.
La virinoj dormis nur malmulte. En la mateno, enrigardante la vizaĝon unu de la alia, ili legis sian sorton. Neniu parolis, sed Pinjo, konsentante roli kiel la pli forta, alproksimiĝis kaj ĉirkaŭbrakis la talion de la Dukino. Ili tenis tiun pozon dum la daŭro de la tago. Tiun nokton la ŝtormo atingis sian plej grandan koleron kaj, disapartigante la ŝirmajn pinbranĉojn, invadis la kabanaĉon mem.
Ĝis la mateno ili trovis sin malkapablaj nutri la fajron, kiu iom post iom formortis. Dum la braĝeroj nigriĝis malrapide, la Dukino rampis pli proksime al Pinjo kaj rompis la silenton de multaj horoj: "Pinjo, ĉu vi scipovas preĝi?" "Ne, kara," diris Pinjo, simple. La Dukino, sen scii precize kial, sentis sin senzorgigita kaj, metinte la kapon sur la ŝultron de Pinjo, ne plu parolis. Kaj tiel kuŝante, dum la pli juna kaj pli pura kuŝigis la kapon de sia malpurigita fratino sur sia virga brusto, ili ekdormis.
La vento mildiĝis, kvazaŭ timante veki ilin. Plumaj neĝdrivaĵoj, skufaligite de sur la longaj pinbranĉoj, ŝvebis kiel blankflugilaj birdoj kaj sinkis ĉirkaŭ ili dum ili dormis. La luno, tra la fenditaj nuboj, rigardis de supre tion kio estis antaŭe la kampadejo. Sed ĉiu homa malpuraĵo, ĉiu spuro pri tera farado, estis kaŝita sub la senmakula mantelo subenĵetita kompate de supre.
Ili dormis tiun tutan tagon kaj la sekvintan, nek ili vekiĝis kiam voĉoj kaj piedpaŝoj rompis la silenton de la kampadejo. Kaj kiam kompataj fingroj forbrosis la neĝon de sur iliaj palaj vizaĝoj, estis apenaŭ direble, laŭ la egala paco ripozanta sur ili, kiu estis ŝi kiu pekintis. Eĉ la Leĝo de Poker-Ebenaĵo rekonis tion kaj forturniĝis, lasante ilin ankoraŭ kunkuplitaj ĉiun en la brakoj de la alia.
Sed ĉe la enirejo de la ravino, sur unu el la plej grandaj pinarboj, oni malkovris la duon de trefo pinglitan al la ŝelo per Bovio-tranĉilo. Ĝi surportis la jenan tekston skribitan krajone per stabile mano:
SUB ĈI TIU ARBO
KUŜAS LA KORPO
DE
JOHANO OKHURSTO
KIU RENKONTIS SINSEKVON DA MALBONŜANCO
LA 23AN DE NOVEMBRO 1850
KAJ
LIVERIS SIAJN LUDPECOJN
LA 7AN DE DECEMBRO 1850.
Kaj senpulsa kaj malvarma, kun Derinĝero ĉe la flanko kaj kuglo en la koro, kvankam ankoraŭ aplomba kiel en la vivo, sub la neĝo kuŝis tiu kiu estis samtempe la plej forta kaj tamen la plej malforta de la forpelitoj de Poker-Ebenaĵo.
Mi opinias ke neniam ni sciis lian veran nomon. Certe, nia malscio pri ĝi neniam starigis por ni ajnspecan socian maloportunaĵon ĉar ĉe Sablo-Baro en 1854, viroj plejparte rebaptonomiĝis. Foje tiuj prunteprennomoj baziĝis sur iu diferencigo de kostumo, kiel en la kazo de "Drelikaĵo-Jaĉjo"; aŭ sur iu aparteco de kutimo, kiel vidiĝis en "Salpetro-Vilĉjo," tiel nomata pro malordinara kvanto da tiu kemiaĵo en lia ĉiutaga pano; aŭ pro malbonŝanca erareto, kiel elmontriĝis en "La Fera Pirato," milda, malofendema viro gajninta tiun malbonaŭguran titolon pro sia bedaŭrinda misprononco de la termino "feraj piritoj." Eble tio estis la fonto de ia kruda heraldiko, sed mi devas kredi ke la fenomeno rezultis de la fakto ke la vera nomo de iu viro en tiu epoko dependis ununure de lia propra senpravigita deklaro. "Vi nomas vin Klifordo, ĉu?" diris Bostono, alparolante kun infinita malestimo timidan novalveninton; "Infero plenas je tiaj Klifordoj!" Tiam li prezentis la kompatindan viron, kies nomo malbonŝancis esti efektive Klifordo, sub la kromnomo Garolo-Karolo, malbenita inspiraĵo de la momento restinta fiksita al li ĉiam poste.
Sed ni revenu al la Partnero de Tenesio, kiun neniam ni konis alie ol laŭ tiu relativa titolo. Tion ke iam li ekzistis kiel aparta kaj sendependa individuo ni eksciis nur poste. Ŝajnas ke en 1853 li forlasis Poker-Ebenaĵon por aliri San-Franciskon, laŭraporte por havigi al si edzinon. Li neniam sukcesis preteriri Stoktonon. En tiu loko li ekinteresiĝis pri juna persono kelnerinanta ĉe la hotelo kie li prenis siajn manĝojn. Iun matenon li diris al ŝi ion kio igis ŝin rideti ne malamikine, kaj iom koketuline rompi teleron da toastoj super lia suprenrigardanta, serioza, simpla vizaĝo kaj retiriĝi al la kuirejo. Li sekvis ŝin kaj reaperis plurajn momentojn poste, kovrite je ceteraj toastoj kaj venko. La saman tagon semajnon poste juĝisto de la paco geedzigis ilin kaj ili revenis al Poker-Ebenaĵo. Mi konscias ke eblus pliteatrigi tiun aventureton sed mi preferas rakonti ĝin tiel kiel ĝi estis rakontita ĉe Sablo-Baro—en la ravinoj kaj drinkejoj—kie ĉiun sentimentalecon forta senso de humuro modifis.
Pri ilia geedza feliĉo nur malmulto sciatas, eble pro tio ke Tenesio, loĝante ĉe sia partnero, utiligis la oportunon diri ion al la nova edzino nome de si mem, je kio, estas dirate, ŝi ridetis ne malamikine kaj retiriĝis modeste—ĉi-foje ĝis Marizvilo, kien Tenesio sekvis ŝin, kaj kie ili estigis kunloĝadon sen la helpo de juĝisto de la paco. La Partnero de Tenesio reagis simple kaj serioze, laŭ sia kutimo, al la perdo de sia edzino. Sed, por la surprizo de ĉiuj, kiam iun tagon Tenesio revenis de Marizvilo, sen la edzino de sia partnero—ŝi jam ridetis kaj retiriĝis kun iu alia—la Partnero de Tenesio manpremis lin la unua kaj salutis lin kun bonvolo. Indignis, kompreneble, la uloj kuniĝintaj en la ravino por spektadi la pafbatalon. Ilia indigno povintus sin elverŝi en sarkasmo escepte de tio ke speciala brilo en la rigardo de la Partnero de Tenesio signalis liaflankan mankon de humura alttakso. Efektive, li estis serioza viro, kun konstanta traktado pri praktika detalaro kiu malplaĉis kiam li staris alfronte al malfacilaĵoj.
Intertempe ĝenerala sento malfavore al Tenesio disvolviĝis. Estis sciate ke li estis vetludisto; estis suspektate ke li estis ŝtelisto. Pri tiuj suspektoj la Partnero de Tenesio estis egale kompromitita; pri lia daŭra intimeco kun Tenesio post la supre citita afero oni povis doni konton nur hipotezante kunpartnerecon en krimo. Finfine la kulpo de Tenesio fifamiĝis. Iun tagon li devancis nekonaton survoje al Ruĝ-Hundo. La nekonato raportis poste ke Tenesio superruzis la tempon rakontante interesajn anekdotojn kaj memoraĵojn, sed kontraŭlogike fermis la intervjuon en la sekvontaj vortoj: "Kaj nun, juna viro, mi ĝenu vin por via tranĉilo, viaj pistoloj kaj via mono. Komprenu, viaj armiloj povus vin embarasi ĉe Ruĝ-Hundo kaj via mono estus tento al la malicemuloj. Mi pensas ke vi diris ke via adreso estas San-Francisko. Mi klopodos efektivigi viziton." Estas ĝuste diri ke Tenesio disponis pri bela humurfluo kiun povis entute digi nenia komerca konsideraĵo.
Tiu heroaĵo estis lia fina. Ruĝ-Hundo kaj Sablo-Baro kunagis kontraŭ la vojrabisto. Tenesio estis ĉasita en preskaŭ la sama maniero kiel lia prototipo, la griza urso. Dum la trenretoj pli kaj pli streĉe ĉirkaŭis lin, li faris senesperan fulmkuron tra la Baro, malplenigante sian revolveron al la homamaso antaŭ Arkad-Drinkejo, kaj supren laŭ Griz-Kanjono; sed ĉe ĝia plej malproksima ekstremaĵo haltigis lin malgranda viro sur griza ĉevalo. La viroj sin rigardis unu la alian dum momento en silento. Ambaŭ estis sentimaj; ambaŭ aplombaj kaj sendependaj; kaj ambaŭ ekzemploj de civilizacio kiu en la deksepa jarcento nomiĝintus "heroa" sed en la deknaŭa "sendisciplina."
"Kion vi havas tie?—Mi deklaras," diris Tenesio, trankvile.
"Du damojn kaj ason," diris la fremdulo, egale trankvile, elmontrante du revolverojn kaj Bovio-tranĉilon.
"Tio superas min," respondis Tenesio; kaj, kun tiu epigramo de vetludisto, li forĵetis sian senutilan pistolon kaj revenrajdis kun sia kaptinto.
Estis varma nokto. La friska venteto kiu leviĝis kutime je la subiro de la suno malantaŭ la veprejkronita monto mankis tiun vesperon ĉe Sablo-Baro. La kanjonjeto sufokiĝis je varmigitaj rezinecaj odoroj, kaj la putranta drivligno sur la Baro eligis malfortajn, malsanigantajn elspiraĵojn. La febremeco de la tago kaj ties ferocaj pasioj ankoraŭ plenigis la kampadejon. Lumoj moviĝis maltrankvile laŭ la riverbordo, levigante nenian respondan reflekton el la flavbruna fluo. Kontraŭ la nigreco de la pinarboj la fenestroj de la malnova subtegmento super la ekspresoficejo reliefiĝis brile, kvazaŭ fiksrigardante; kaj tra iliaj senkurtenaj vitroj la ternivelaj lantantoj vidis la formojn de la viroj en tiu momento fiksantaj la sorton de Tenesio. Kaj super ĉio tio, gravurite sur la malhela firmamento, elstariĝis Siero-Montaro, fordistanca kaj senpasia, kronite per steloj pli fordistancaj kaj pli senpasiaj.
La proceso de Tenesio efektiviĝis tiel juste kiel eblis sub la egido de juĝisto kaj ĵurio sin sentintaj iom devigataj pravigi en sia verdikto la antaŭajn okazaĉojn de aresto kaj akuzo. La leĝo de Sablo-Baro estis nepacigebla sed ne venĝema. La ekscitiĝo kaj la personaj sentoj de la ĉasado jam finiĝis; tenante Tenesion sekure enmane, ili estis pretaj aŭskulti pacience iun ajn defendadon, kiu estus, tamen, ili jam antaŭkonkludis, nesufiĉa. Havante nenian dubon en siaj propraj mensoj, ili bonvolis cedi al la kaptito ajnan fidon povantan ekzisti en la mensoj de aliaj. Certaj pri la hipotezo ke li estu pendumita nome de ĝeneralaj principoj, ili indulgis lin je pli da defendospaco ol lia temerara aŭdaco ŝajnis rajtigi. La juĝisto ŝajnis pli anksia ol la malliberulo, kiu tute senzorge pri ceteraj temoj, verŝajne sentis makabran plezuron pri la respondeco kiun li estigis. "Mi elmetas nenian manon en ĉi-tiu matĉo," estis lia senŝanĝa sed bonhumora respondo al ĉiuj demandoj. La juĝisto—kiu estis ankaŭ lia kaptinto—bedaŭris svage dum momento ne esti mortpafinta lin "je vido," sed baldaŭ malakceptis tiun homan malforton, konsiderante ĝin maltaŭgaĵo por la juĝista menso. Tamen, kiam aŭdiĝis ĉeporta frapeto, kaj estis raportite ke la Partnero de Tenesio ĉi-tieas nome de la malliberulo, tuj tiu estis enlasita sen rezisto. Eble la pli junaj membroj de la ĵurio, al kiuj la procedoj fariĝis ĝene pensigaj, salutis lin kiel malstreĉiĝon.
Ĉar li ne estis, certe, impona figuro. Malalta kaj korpulenta, kun kvadrata vizaĝo, sunbrulita en preternaturan ruĝecon, vestite en malstreĉa tika bluzo kaj pantalono strekita kaj spruĉita je ruĝa tero, li vidigis aspekton sub iuj ajn cirkonstancoj strangan sed nun eĉ ridindan. Dum li kliniĝis por lasi ĉepiede pezan tolsakon kiun li portis, evidentiĝis, laŭ duonvideblaj tekstoj kaj enskriboj, ke la ŝtofo je kiu lia pantalono estis flikita, destiniĝis origine al iu malpli ambicia kovraĵo. Tamen li antaŭeniris kun granda digno kaj post manpremi ĉiun personon de la ĉambro kun penigita afableco, li viŝis sian seriozan konsternitan vizaĝon per ruĝa vakertuko, nuancete pli hela ol lia haŭtkoloro, kuŝigis sian fortan manon sur la tablon por sin stabiligi, tiam alparolis la juĝiston:
"Mi preterpasis," li komencis, pardonpete, "kaj mi elektis nur enpaŝi kaj kontroli kiel fartas jen tiu Tenesio—mia partnero. Estas varma nokto. Mi malmemoras tian veteron iam ajn antaŭe sur la Baro."
Li paŭzis momenton, sed ĉar neniu bonvolis prezenti ceterajn meteologiajn memoraĵojn, denove li sin turnis al sia vakertuko kaj dum kelkaj momentoj ŝvabris sian vizaĝon diligente.
"Ĉu vi havas ion por diri favore al la malliberulo?" diris la juĝisto tempofine.
"Jen estas la afero," diris la Partnero de Tenesio en tono de malstreĉiĝo. "Mi venas ĉi tien-ĉi kiel partnero de Tenesio—lin konante jam preskaŭ kelkajn kvar jarojn, proksime kaj malproksime, seke kaj malseke, bonŝance kaj malbonŝance. Liaj farmanieroj ne estas ĉiam miaj farmanieroj, sed en ĉi tiu-ĉi junulo ne estas faroj, ne estas agoj liaflankaj kiujn mi malkonas. Kaj vi diras al mi, diras vi—kvazaŭ konfidence, kaj inter viro kaj viro—diras vi, 'Ĉu vi scias ion ajn favore al li?' kaj mi diras al vi, diras mi—kvazaŭ konfidence, kvazaŭ inter viro kaj viro—'Kion viro devas scii pri sia partnero?'"
"Ĉu tio estas ĉio kion vi havas por diri?" demandis la juĝisto malpacience, pensante, eble, ke danĝera simpatia humoro komencis homecigi la tribunalon.
"Prave," aldiris la Partnero de Tenesio. "Mi malrajtas diri ion ajn kontraŭ li. Kaj nun, kio estas la kazo? Jen estas Tenesio kiu deziras monon, ĝin deziregas, kaj malbonvolas peti ĝin al sia longtempa partnero. Nu, kion faras Tenesio? Li embuskigas fremdulon kaj kaptas tiun fremdulon; kaj lin vi mem embuskigas viavice kaj lin kaptas; kaj la honoroj estas facile al vi. Kaj mi demandas vin, ĉar vi estas honestamensa viro, kaj vin ĉiujn, kiuj estas ĉiuj ĝentlemanoj, kaj honestamensaj, ĉu mi ne pravas?"
"Malliberulo," diris la juĝisto, interrompante, "ĉu vi havas demandojn por starigi al ĉi tiu viro?"
"Ne, ne!" aldiris haste la Partnero de Tenesio. "Mi elmetas sola ĉi tiun manon. Bazoroke, jen estas la afero; Tenesio, jen tiu, ruzludigis iom krude kaj multkoste fremdulon kaj ĉi tiun kampadejon. Kaj nun, kio estas la ĝusta sumo? Kelkaj dirus ke granda, kelkaj dirus ke malpli granda. Jen estas dek sep cent dolaroj, en kruda oro kaj horloĝo—estas preskaŭ la tutaĵo de miaj havaĵoj—kaj nomu tion kvita!" Kaj antaŭ ol mano povus leviĝi por malpermesi lin, li elverŝis la enhavon de la tolsako sur la tablon.
Dum momento lia vivo minaciĝis. Unu-du viroj saltstariĝis, pluraj manoj palpserĉis kaŝitajn armilojn kaj propono "elĵetu lin tra la fenestro" estis nuligita nur per gesto de la juĝisto. Tenesio ridis. Kaj verŝajne malkonsciante pri la ekscitiĝo, la Partnero de Tenesio elprofitis la oportunon reŝvabri sian vizaĝon per sia vakertuko.
Kiam ordo estis restaŭrita kaj oni komprenigis al la viro, uzante fortaj esprimoj kaj retoriko, ke la ofendon de Tenesio mono ne povus pardonigi, lia vizaĝo alprenis pli seriozan kaj sangvinan koloron kaj la plej proksimaj al li rimarkis ke lia malglata mano tremetis sur la tablo. Li hezitis momenton dum malrapide li remetis la oron en la tolsakon kvazaŭ ne ankoraŭ tute prikonsciante la altigitan senton de justeco kiu influis la tribunalon kaj konsternite pro la supozo esti ofertinta malsufiĉon da mono. Tiam li turniĝis al la juĝisto, kaj dirante, "Ĉi tiu estas solapersona mano, elmetita solapersone kaj sen mia partnero," li riverencis al la ĵurio kaj estis retiriĝonta kiam la juĝisto lin revokis.
"Se vi havas ion por diri al Tenesio, pli bone estus diri tion nun."
Unuafoje tiun vesperon la okuloj de la malliberulo kaj lia stranga advokato renkontiĝis. Tenesio ridetis, elmontris siajn blankajn dentojn, kaj dirante, "Superludite, oldulo," etendis la manon. La Partnero de Tenesio alprenis ĝin en sian, kaj dirante, "Dum mi preterpasis mi nur hazarde eniris por vidi kiel fartas la afero," lasis la manon fali passive kaj aldirinte ke "estas varma nokta," denove ŝvabris sian vizaĝon per sia vakertuko kaj sen cetera vorto retiriĝis.
Neniam denove la du viroj renkontiĝis vivaj. Ĉar la senparalela ofendo de la ŝmirmono ofertita al Juĝisto Linĉo—kiu, ĉu antaŭjuĝa, ĉu malfortvola, ĉu mallarĝmensa, restis almenaŭ nekoruptebla—stabiligis en la menso de tiu mita persono ajnan hezitan decidon pri la sorto de Tenesio; kaj je tagiĝo oni marŝigis lin, streĉe garditan, por ĝin renkonti ĉe la supro de Marlejo-Monteto.
Kiel li alfrontis ĝin, kiom aplomba li estis, kiel li malkonsentis diri ion ajn, kiom perfektaj estis la aranĝoj de la komitato, tio ĉio estis raportita siatempe, kun la aldono de averta moralaĵo kaj ekzemplo por ĉiuj estontaj maliculoj en Ruĝa-Hundo-Klariono, per ties redaktoro, kiu ĉeestis la aferon kaj al kies vigla Anglalingvo mi ĝoje direktas la leganton. Sed la beleco de tiu mezsomera mateno, la benita amikeco de tero kaj aero kaj ĉielo, la vekita vivo de la liberaj arbaretoj kaj montetoj, la ĝoja renovigo kaj la promeso de la Naturo, kaj super ĉio, la infinita sereneco kiu entuziasmigis pere de ĉiu el tiuj, ne estis raportitaj, malapartenante al la socia leciono. Kaj tamen, kiam la senvalora kaj stulta ago estis plenumita, kaj iu vivo, kun siaj eblecoj kaj respondecoj, forpasis el la misformaĵo pendanta svinge inter tero kaj ĉielo, la birdoj kantis, la floroj malfermiĝis, la suno brilis, tiel gaje kiel antaŭe; kaj eble Ruĝa-Hundo-Klariono pravis.
La Partnero de Tenesio ne enestis la aron ĉirkaŭantan la minacan arbon. Sed dum la ĉeestantoj turniĝis por disiĝi, ilia atento direktiĝis al la malkutima aspekto de senmova azenĉaro haltinta ĉeflanke de la vojo. Alproksimiĝante, tuj ili rekonis la respektindan Ĵaninjon kaj la duradan ĉareton kiel havaĵojn de la Partnero de Tenesio, utiligatajn de li por forporti teron el sia pretendejo; kaj kelkajn paŝojn pli malproksime la proprietanton mem de la ekipaĵo, sidantan sub cervokularbo, forviŝantan la ŝviton de sur sia brilanta vizaĝo. Responde al iu demando, li diris ke li venis por la korpo de la "forpaŝinto", "se tute malgravas al la komitato." Li ne deziris hastigi "ion ajn"; li bonvolis "atendi." Li ne laboris tiun tagon; kaj kiam la sinjoroj ne plu bezonis la "forpaŝinton," li forportus lin. "Se estas iuj ajn," li aldiris en sia simpla serioza maniero, "bonvolantaj partopreni en la cer'monio, ili rajtas alveni." Eble estis pro senso de humuro, kiu, kiel me jam sugestis, estis trajto de Sablo-Baro—eble estis pro io eĉ pli bona ol tio, sed du trionoj de la lantantoj konsentis tuj pri la invito.
Estis tagmezo kiam la kadavro de Tenesio estis liverita en la manojn de lia partnero. Dum la ĉaro apudiĝis al la fatala arbo, ni konstatis ke ĝi enhavis krudan oblongan skatolon—verŝajne faritan el sekcio de kluzo—kaj duone plenigitan je arboŝelo kaj pinkvastoj. La ĉaro estis cetere ornamita per salikstikaĵoj kaj cervokularbaj floretoj. Kiam la korpo estis kuŝigita en la skatolo, la Partnero de Tenesio kovris ĝin per peco da gudrita dreliko, kaj suprensidigante sin serioze sur la mallarĝan antaŭseĝon, kun la piedoj sur la timonoj, antaŭenpeletis la azeneton. La ekipaĵo antaŭeniĝis malrapide, je tiu deca ritmo kiu estis kutimo ĉe Ĵaninjo eĉ sub malpli solenaj cirkonstancoj. La viroj—duone scivoleme, duone ŝerceme, sed ĉiuj bonhumore—laŭpromenis apud la ĉaro, iuj antaŭ, iuj iom malantaŭ la malbela katafalko. Sed ĉu pro la mallarĝiĝado de la vojo ĉu pro iu aktuala senso de deco, dum la veturilo preterpasis, la kompanio maldevanciĝis duope, tenante la paŝritmon, kaj alie alprenante la eksteran aspekton de ceremonia procesio. Jaĉjo Folinzbeo, kiu dekomence ludis funebran marŝon en muta ŝajnigo sur imaga trombono, ĉesis pro manko de simpatio kaj alttakso—maldisponante eble pri la kapablo de la aŭtenta humoristo sin kontentigi ĝuante sian propran ŝercadon.
La vojo laŭiris tra Griza Kanjono, nun vestita en funebra drapiraĵo kaj ombroj. La ruĝlignoarboj, enterigante siajn mokasenigitajn piedojn en la ruĝa tero, staris Indianvice laŭ la irejo, trenante maldelikatan benon el siaj kliniĝantaj branĉoj sur la preterpasantan mortveturilon. Leporo, surprizite en senhelpan malfaradon, sidiĝis rektadorse kaj pulsante en la laŭvojaj filikoj dum la funebrantaro preterpasis. Sciuroj hastis atingi sekuran spektadlokon en pli aliaj branĉoj; kaj la blugaroloj, etendante siajn flugilojn, papiliumis avangarde antaŭ ili ĝis tiuj atingis la antaŭlimon de Sablo-Baro kaj la solan kabanon de la Partnero de Tenesio.
Vidate sub pli favoraj cirkonstancoj, ĝi ne estintus gajiga loko. La malpitoreska starejo, la kruda kaj malbela silueto, la malplaĉaj detaloj kiuj diferencigas la nestokonstruadon de la Kalifornia ministo, ĉiuj ĉeestis, dum aldone apudestis la morneco de putrado. Kelkajn paŝojn malproksime estis kruda enfermejo, kiu, en la malmultaj tagoj de la geedza feliĉo de la Partnero de Tenesio, rolis kiel ĝardeno, sed nun estis superkreskinta je filikoj. Dum ni alproksimiĝis ni surpriziĝis ekkonsciante ke tio kion ni supozis esti lastatempa entrepreno de kultivado estis rompita tero ĉirkaŭ malfermita tombo.
La ĉaro estis haltigita antaŭ la enfermejo, kaj malakceptinte la proponojn de helpo kun la sama mieno de simpla memdependo kiun li jam elmontris tra la tuta afero, la Partnero de Tenesio levis la krudan ĉerkon sur sian dorson kaj kuŝigis ĝin solapersone en la malprofunda tombo. Tiam li najlfermis la tabulon funkciantan kiel kovrilo, kaj suririnte la altaĵeton de tero apud ĝi, li demetis sian ĉapelon kaj viŝegis malrapide sian vizaĝon per sia vakertuko. Tion la homamaso juĝis preludo de prelego kaj sin aranĝis diverspoze sur stumpoj kaj rokegoj, kaj sidis atendante.
"Kiam viro kuras libere," komencis diri malrapide la Partnero de Tenesio, "jam dum la tuta tago, kion li faru tute nature? Nu, li hejmenrevenu. Kaj se li estas en malbona kondiĉo por hejmenreveni, kion faru lia pli bona amiko? Nu, li hejmenrevenigu lin. Kaj jen estas Tenesio kiu kuris libere ĝis nun kaj ni hejmenrevenigas lin post liaj vagiradoj." Li paŭzis kaj alprenis kvarceron, frotis ĝin mediteme sur sian manikon kaj pluparolis: "Ne estas la unua fojo kiam mi portis lin surdorse, kiel vi vidis min ĵuse. Ne estas la unua fojo kiam mi alportis lin al ĉi tiu ĉi kabano kiam maleblis al li sin helpi; ne estas la unua fojo kiam mi kaj Ĵaninjo atendis lin sur tiu jen monteto kaj alprenis lin kaj tial hejmenigis lin kiam maleblis al li paroli kaj li ne rekonis min. Kaj nun ke jen estas la fina fojo, nu"—li paŭzis kaj frotigis la kvarcon leĝere sur sia manikon—"vi vidas, estas iom malfacile por lia partnero. Kaj nun, sinjoroj," li aldonis abrupte, enmanigante sian longtenilan ŝovelilon, "la cer'monio finfiniĝis; kaj miaj dankoj, kaj la dankoj de Tenesio, al vi por via komplezo."
Malagnoskante ĉiujn proponojn de helpo, li komencis plenigi la tombon, turnante la dorson al la homamaso, kiu post kelkmomenta hezitado, retiriĝis iom post iom. Dum ili transiris la kresteton kiu kaŝis Sablo-Baron de vido, kelkaj, rigardante malantaŭen, kredis vidi la Partneron de Tenesio, plenumintan sian laboron, sidantan sur la tombo, kun la ŝovelilo inter siaj genuoj, dum lia vizaĝo estis enteregita en lia ruĝa vakertuko. Sed aliaj kontraŭdiris ke je tiu distanco vizaĝo kaj vakertuko sin similas unu la alian, kaj la punkto restis sendecido.
En la reago sekvinta la febran ekscitiĝon de tiu tago, oni ne forgesis la Partneron de Tenesio. Sekreta enketo senkulpigis lin pri kompliceco en la kulpo de Tenesio kaj nur postlasis suspekton pri lia ĝenerala mensa sano. Intence Sablo-Baro vizitadis lin kaj liveradis al li diversajn maldelikatajn sed boncelajn komplezojn. Sed ekde tiu tago lia forta sano kaj lia granda potenco ŝajnis videble malkreski; kaj kiam la pluva sezono establiĝis bone kaj la etaj herberoj komencis apereti el la roka altaĵeto sur la tombo de Tenesio, li enlitiĝis.
Iun nokton, kiam la pinarboj apud la kabano ŝanceliĝis en la ŝtormo kaj trenis siajn maldikajn fingrojn trans la tegmenton, kaj la bruego kaj fluego de la ŝvelinta rivero aŭdiĝis sube, la Partnero de Tenesio levis la kapon de sur la kuseno kaj diris: "Estas la horo iri renkonti Tenesion; mi devas meti Ĵaninjon en la ĉaron," kaj estus ellitiĝinta sen la deteno de sia prizorganto. Baraktante, daŭre li postkuris sian unikan fantazion: "Nu, jen, trankvile, Ĵaninjo—trankvile, eta karulino. Kiel malhele estas! Priatentu la vojsulkojn—kaj priatentu ankaŭ lin, karulino! Foje, vi scias, kiam li estas blindige ebria, li subenfalas rekte sur la vojeton. Daŭrigu vian iradon rekte ĝis la pinarbo sur la supro de la monteto. Jen! Tiel mi ja diris!—jen li estas—alvenante ĉi tien—tute sola, malebria, kun la vizaĝo tute brilega. Tenesio! Partnero!"
Kaj tial ili renkontiĝis.
INFORMO
En la duonsovaĝa, ofte senleĝa, intermontara Kalifornio
de la mez-deknaŭjarcento,
en malbelaj provizoraj riverbordaj kaj montetdeklivaj kampadejoj,
orserĉantoj, pioniroj, fuĝintoj, ekzilitoj,
vetludistoj, malĉastulinoj, ŝtelistoj, murdintoj,
kaj ceteraj malhonestuloj kaj aventuruloj
penadas kunvivi kaj kunlabori
en malfacilegaj fizikaj kaj emociaj kondiĉoj.
Ĉi tie kuraĝo kaj pacienco estas ĉiutagaj necesaĵoj
dum bonkoreco kaj malavareco estiĝas
nur maloftege kiel surprizaj kaj bonvenaj benoj.
Uzante realisman, foje naturalisman, ofte ironian stilon
kiu iom memorigas Balzakon*, Zolaon* kaj Dikenzon,*
Breto Harto* pentras la human estaĵon
en ties mirinda dualeco—neegala dualeco, bedaŭrinde, en kiu
boneco kaj malboneco, beleco kaj malbeleco
pezas malsame.
*Anglalingve: Balzac, Zola, Dickens, Bret Harte
Originaj Anglalingvaj titoloj de la noveloj:
"The Luck of Roaring Camp,"
"The Outcasts of Poker Flat,"
kaj "Tennessee's Partner."